La akordiĝantaj krampoj aperas samkolore, sube:
Rimarku, ke krom la paroj da akordiĝantaj krampoj, ĉeestas ankaŭ paroj da akordiĝantaj parentezoj()
, kaj paroj
da akordiĝantaj rektaj krampoj[]
. Grandaj
programoj havos multe da tiuj akordiĝantaj paroj, kiujn oni uzas por grupigi
kune sekciojn de la programo.
class Legomujo { public static void main ( String[] args ) { System.out.println( "rafano, napo, melongeno," ); System.out.println( "tomato, cepo, fazeolo," ); System.out.println( "kapsiko, piza legumeno," ); System.out.println( "poreo kaj brasika floro." ); } }
Sufiĉe! Tro da kramfoj (hup! -- krampoj). Rilaksiĝu! Vi atingis la finon de la ĉapitro. Se vi deziras retrorigardi la subajn temojn, alklaku la hipertekstan frazon por atingi la paĝon kie la temo estis pritraktata. El tie, por veni returnen, fermu la ĵus malfermitan paĝon alklakante la ruĝan "x"-butoneton.
La venonta ĉapitro pritraktos manieron kiel ruli la programojn kiuj aperas en tiu ĉi kurso sen tajpi ilin.