Ĉiuj niaj etaj Java-programoj aspektas tiel:
class Saluton { }
Ĉio farenda de programo estas priskribita inter la malferma kaj ferma krampoj de klaso. Komence, ni havos nur unu klason en fontkoda dosiero, sed en postaj ĉapitroj fontkoda dosiero enhavos plurajn klasojn. La modela programo skribas "Saluton al la tuta mondo!" sur la ekrano.
class Saluton { public static void main ( String[] args ) { System.out.println("Saluton al la tuta mondo!"); } }
Tio ŝajnas multe da laboro por tiu eta tasko! Sed, kutime, programoj estas multe pli longaj kaj la detaloj kiujn vi vidas tie, helpas superregi ilin kiel organizatajn. La linio...
public static void main ( String[] args )
... indikas kie la programo ekruliĝas. La vorto main
(ĉefa), kaj la subkomprenita vorto method
(metodo), signifas, ke temas pri la main method (ĉefa metodo) --- kiu ĝuste estas la punkto ekde kiu la virtuala
Java-maŝino ekrulas la programon. La ĉefa metodo de tiu ĉi programo konsistas el unuopa frazo:
System.out.println("Saluton al la tuta mondo!");
Tiu ĉi frazo ordonas al la komputilo skribi la intercitilajn signojn sur la ekrano.