(1) La programo devas esti tradukita en bajtokodojn fare de Java-tradukilo, poste (2) ĝi ruliĝas uzante Java-interpretilon.
Por ruli programon, oni devas unue kontroli, ke la defaŭlta dosierujo de la DOS-fenestro enhavas
la rilatan fontdosieron. Tiucele, uzu la komandon DIR
*.java kiu listigas tiajn dosierojn el tiu dosierujo. Unu el
ili devas esti "Saluton.java". Do simple tajpu tiun komandon.
C:\JavaProgramoj>dir *.java
Volume in drive C has no label.
Volume Serial Number is 7C68-1E55
Directory of C:\JavaProgramoj
08/23/98 01:07a 115 Saluton.java
1 File(s) 115 bytes
2,448,368,640 bytes free
Se vi ne vidas la taŭgan fontdosieron, tajpu unue la komandon
CD\JavaProgramoj kaj poste DIR
*.java. Por traduki la fontdosieron (tiel kreante bajtokodan
dosieron) tajpu la komandon javac Saluton.java.
Finfine, por ruli la programon, tajpu la komandon javac
Saluton.
C:\JavaProgramoj>javac Saluton.java compiling: Saluton.java C:\JavaProgramoj>java Saluton Saluton al la tuta mondo! C:\JavaProgramoj>