Paĝo 5 el 16

Trafa respondo estas:

Sintaksaj Eraroj

Verŝajne vi misfaros ion kaj senvole eraros dum la redakto de la fontprogramo. Jen ekzemplo de (intenca) eraro en la modela programo:

Class Saluton
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    System.out.println("Saluton al la tuta mondo!");
  }
}

La postulita vorto "class" aperas kiel "Class" kun majuskla "C". Tio nomiĝas sintaksa eraro. Sintaksa eraro estas "gramatika eraro" en la uzado de la programlingvo. Jen kio okazas kiam la tradukilo prilaboras la supran eraran programon:

C:\JavaProgramoj>javac Saluton.java

  compiling: Saluton.java
Saluton.java:1: Class or interface declaration expected.
Class Saluton
^
1 error

La tradukilo provis traduki la fontkodon en bajtokodon sed konfuziĝis renkontante neatenditan majusklan "C". La mesaĝo atentiganta pri la eraro ne estas tro klara. Ili neniam estas tiaj! Sed ĝi almenaŭ montras kie la tradukilo ekkonfuziĝis. La tradukilo ne kreis novan bajtokodan dosieron ĉar ĝi ĉesis traduki tuj kiam ĝi malkovris la eraron.

DEMANDO 5:

Kion vi devas fari por korekti tiun eraron kaj ruli la programon?