Paĝo 15 el 16

Trafa respondo estas:

Tiu persono povus esti vi mem. Komentoj ofte estas notoj por vi mem rilataj al tio, pri kio io temas aŭ kial vi faris tiumaniere, kion vi faris.

Krampoj

Alia afero rimarkinda en programoj estas, ke al ĉiu malferma krampo ...

{

apartenas ferman krampon

}

... kiuj akordiĝas. Kutime ĉeestos aroj da akordiĝantaj krampoj ene de aliaj aroj da akordiĝantaj krampoj. La unua krampo en klaso (kiu devas esti malferma krampo) akordiĝos kun la lasta krampo en tiu klaso (kiu devas esti ferma krampo). Krampo povas akordiĝi kun ununura alia krampo. Uzu deŝovon dekstren por helpi al homa leganto vidi kiel la krampoj akordiĝas (kaj tiamaniere vidi kiel oni konstruis la programon). Jen la ekzemplo:

class Legomujo
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    System.out.println( "rafano, napo, melongeno," );
    System.out.println( "tomato, cepo, fazeolo," );
    System.out.println( "kapsiko, piza legumeno," );
	  System.out.println( "poreo kaj brasika floro." );
  }
}

Ekzistas multnombraj stiloj pri la aranĝo de programoj. Vi facile povas trovi en presita lernolibro stilon alian ol tiu uzata en tiuj ĉi lecionoj.

DEMANDO 15:

Mense encirkligu la akordiĝantajn krampojn en la supra programo.