Jes.
/* Programo 1
Vidigu kvar liniojn de galimatio.
La galimatio listigas kelkajn legomnomojn,
klopodante rimi la finon de la versoj.
*/
class Legomujo
{
public static void main ( String[] args )
{
System.out.println("rafano, napo, melongeno," );
System.out.println("tomato, cepo, fazeolo,");
System.out.println("kapsiko, piza legumeno,");
System.out.println("poreo kaj brasika floro.");
}
}
En tiu stilo de komento,
la tradukilo preteratentas ĉion aperantan inter la du signoj /*
kaj la du signoj */. Atentu, inter la / kaj la *
ne devas aperi iu ajn signo (inklusive de spaceto). Inter la paro /*
kaj la paro */ povas aperi multaj komentaj linioj.