Ne.
La nura fakto, ke programo ne havis sintaksajn erararojn kaj sekve ruliĝas, tute ne signifas, ke ĝi ruliĝas senerare. Ekzemple, supozu, ke via tasko estas skribi programon kiu vidigos sur la ekrano la mesaĝon "Saluton al la tuta mondo!" . Jen la programo kiun vi redaktis:
class Saluton { public static void main ( String[] args ) { System.out.println("Saluton al la tumondo!"); } }
Kiam programo ne havas sintaksajn erarojn sed ruliĝinte ne plenumas la celitan taskon, oni diras, ke la programo havas cimon.