Paĝo 9 el 16

Trafa respondo estas:

  1. Ĉu la supra programo dum la tradukado estigos sintaksajn erarojn?
    • Ne.
  2. Ĉu ĝi ruliĝos?
    • Jes.
  3. Ĉu ĝi plenumos sian taskon?
    • Ne — ĝi havas cimon.

Pli Longaj Ekzemplaj Programoj

Cimoj kutime estas multe pli malfacile troveblaj ol tiu en la antaŭa programo! Ju pli longa la programo, des pli da cimoj ĝi verŝajne havas kaj des pli malfacile oni trovas ilin. Estas bona ideo sin ekzerci en korektado de mallongaj programoj kie pli facile oni trovas sintaksajn erarojn kaj cimojn, antaŭ ol aliri pli longajn programojn.

Jen iom pli longa programo por ekzemplo:

class Legomujo
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    System.out.println("Jen estas nomoj de legomoj:");
    System.out.println("brasiko, lento, celerio,");
    System.out.println("spinaco, fabo kaj terpomo.");
    System.out.println("Alia estas jen serio:");
  }
}

Oni devas konservi tiun programon en dosiero nomata Legomujo.java per kiu la tradukilo kreos bajtokodan dosieron nomatan Legomujo.class.

DEMANDO 9:

Ruliĝonte, kion skibos tiu programo sur la ekrano?