Paĝo 10 el 16

Trafa respondo estas:

Ĉiu frazo System.out.println vidigos la signojn interne de la citiloj:

Jen estas nomoj de legomoj:
brasiko, lento, celerio,
spinaco, fabo kaj terpomo.
Alia estas jen serio:

Alia Ekzemplo

La programo tre similas la antaŭan programon "Saluton al la tuta mondo!" sed ĝia ĉefa metodo (t.e. la parto de ĉiu programo, kiu komenciĝas per la vorto main (ĉefa) kaj konsistanta el la sekvaj programaj frazoj) enhavas nun pli da frazoj. Povus esti bona ideo krei tiun programon per Notepad, traduki kaj ruli ĝin.

Supozu, ke via nova tasko estas redakti programon skribontan sur la ekrano jenon:

rafano, napo, melongeno,
tomato, cepo, fazeolo,
kapsiko, piza legumeno,
poreo kaj brasika floro.

Jen la programo kiu devus plenumi tiun taskon:

class Legomujo
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    System.out.println(_______________________________);
    System.out.println(_______________________________);
    System.out.println(_______________________________);
    System.out.println(_______________________________);
  }
}

DEMANDO 10:

La programo ankoraŭ ne estas kompletigita; ĉu vi scipovas kompletigi ĝin plenigante la malplenajn lokojn?