Ne. Ĉio estas tiel konfuziva ke, oni facile preteratentas etan eraron.
Komento estas noto skribita por faciligi la homan leganton de programo.
Komento komenciĝas per la du signoj "//
" (suprenstreko
suprenstreko). Tiuj signoj kaj ĉio sekvanta en tiu linio estas malatentita
fare de Java-tradukilo.
// Vidigu kvar liniojn de infana galimatio sur la komputila ekrano
class Legomujo
{
public static void main ( String[] args )
{
System.out.println("rafano, napo, melongeno," );
System.out.println("tomato, cepo, fazeolo,");
System.out.println("kapsiko, piza legumeno,");
System.out.println("poreo kaj brasika floro.");
}
}
La tradukado kaj rulado de la programo okazis ekzakte kiel antaŭe. La programisto mem aldonis la verdan koloron al la komenta linio en la supra programo. Tamen, la plejmulto de programredaktiloj (t.e. tekstoredaktiloj specife faritaj por redakti programojn; ekz. CodeGenie kaj BlueJ) estas sufiĉe inteligentaj por rekoni komentojn kaj vidigi ilin kolore. Kompreneble la teksta dosiero enhavas nur la signojn kiujn vi tajpis.