Ne. Memoru, ke la tradukilo tute preteratentas la komentojn. Ili celas nur homojn.
Oni povas aldoni komentojn ankaŭ post programa frazo por klarigi kion ĝi faras, kiel en la jena ekzemplo:
class Legomujo
{
public static void main ( String[] args )
{
System.out.println("rafano, napo, melongeno," ); // Skribu la unuan linion de la galimatio.
System.out.println("tomato, cepo, fazeolo,"); // Skribu la duan linion.
System.out.println("kapsiko, piza legumeno,"); // Skribu la trian linion.
System.out.println("poreo kaj brasika floro."); // Skribu la kvaran linion.
}
}
Kiel por ĉiuj komentoj, la tradukilo malatentas la
"//"-n kaj ĉion sekvantan en tiu linio . La komento
ne influas la programan frazon kiu troviĝas en la komenco de la linio.