Vi postulos el la tradukilo traduki la malnovan, eraran version
de la fontdosiero kaj vi ricevos la saman erarmesaĝon. Kiam vi uzas Notepad (aŭ iun ajn tekstoredaktilon) vi ŝanĝas la version de la fontprogramo kiu troviĝas en la ĉefmemoro. La tradukilo javac
uzas la dosieron kiu estas konservita en la fiksa disko.
Jen kion vi devos fari ĝis kiam via programo ĝuste ruliĝos:
javac
.java
.Tio nomiĝas la "redaktu-traduku-kaj-rulu"-ciklo. Saĝe antaŭvidu multajn refarojn de tiu ciklo ĉiu-programe. Eĉ uzante pli efikajn utilprogramojn (tekstredaktilojn, kodanalizilojn k.t.p.) por krei programojn, spertaj Java-programistoj daŭre devas plenumi la saman fundamentan ciklon.