Paĝo 2 el 16

Trafa respondo estas:

Modela Fontprogramo

Jen la fontprogramo (fontdosiero) el la antaŭa ĉapitro. La celo de tiu Java-programo estas vidigi la frazon "Saluton al la tuta mondo!" sur la ekrano.

class Saluton
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    System.out.println("Saluton al la tuta mondo!");
  }
}

Ni nepre devis nomi la dosieron Saluton.java por akordigi ĝin kun la nomo aperanta en la "class"-frazo de la programo. En multaj komputilaj sistemoj tre gravas ĉu en la dosiernomo oni uzas majusklojn aŭ minusklojn. (Tial, se vi nomos la dosieron saluton.java kun minuskla s, la programo ne funkcios). En ĉiuj komputiloj, majuskloj kaj minuskloj ene de la programo tre gravas. La unua linio...

class Saluton

... deklaras, ke tiu ĉi programo difinas "class" (klason) nomatan "Saluton". "class" estas program-sekcio. Etaj programoj ofte enhavas nur unu klason. (Pli taŭgan difinon de "class" vi trovos en unu el la venonontaj ĉapitroj). Dum la tradukado de la programo, la tradukilo kreas bajtokodan dosieron nomatan "Saluton.class".

Kelkaj klasoj enhavas multajn liniojn. Ĉiuj linioj de specifa klaso devas aperi inter la unua malferma krampo ( { ) kaj la lasta ferma krampo ( } ).

Vi elektas la klas-nomon (kaj sekve la dosiernomon) laŭ la jenaj reguloj. La nomo nepre devas konsisti el alfabetaj signoj kaj ciferoj. La unua signo devas esti alfabeta kaj spacetoj ene de la nomo estas malpermesitaj. Oni kutimas komenci la klasnomojn per majusklo sed tio ne estas deviga. La fontdosiero devas ĉiam finiĝi per ".java" minuskle.

DEMANDO 2:

Jen la unua linio de Java-programo:

class SumigiNombrojn
  1. Kiel oni devas nomi la fontdosieron?
  2. Kiel la tradukilo aŭtomate nomos la bajtokodan dosieron?