Ne. La programoj devas plenumi sian laboron laŭ tempaj kriterioj, sed ofte modere malrapide sufiĉas. Ekzemple, la TTT-foliumilo, kiun vi estas uzanta, plejparte nenifaras atendante viajn komandojn. Rapidigi ĝin, nekonsiderinde plibonigus la situacion.
Se vi deziras relerni la subajn terminojn, alklaku la hipertekstan frazon por atingi la paĝon kie la termino estis pritraktata. El tie, por veni returnen, fermu la ĵus malfermitan paĝon alklakante la ruĝan "x"-butoneton.
La venonta ĉapitro pritraktos tion, kiel la lingvo Java konformas al la konceptoj pritraktitaj en la nuna ĉapitro.