Paĝo 12 el 15

Trafa respondo estas:

Java. Tiamaniere oni ŝparos la tempon kaj kostojn por havi la programojn ruliĝontajn en aliaj komputiloj. (Verdire, la afero ne ĉiam estas tiel klare kaj definitive solvita!).

Interpretilo

Programoj skribitaj en altnivela lingvo neniam estas rekte plenumitaj de la procesoro. Ni jam vidis la unuan manieron plenumi tian programon: uzi tradukilon por krei maŝinlingvan programon rekte ruleblan.

Alia maniero estas uzi interpretilon por tiu lingvo.

Interpretilo estas programo kiu agas kiel procesoro rekte plenumanta altnivelan lingvon.

Temas pri relative komplika koncepto. Eble la suba bildo povas iom helpi:

Laŭ la bildo, la fontprogramo "programo.bas" estis skribita en BASIC (altnivela programlingvo) fare de programisto per teksta redaktilo. Ĝi estas interpretata de la BASIC-interpretilo ruliĝanta en la procesoro. La BASIC-interpretilo legos ĉiun komandon en la fontprogramo kaj plenumos ĝin.

Vi sendube faris tion multfoje sen konscii pri la afero. Oni povas akurate diri (kvankam per nekutima uzado de vortoj), ke la komputila ludo EverQuest II© (aŭ iu alia ludo) estas interpretilo por la komandoj kiujn la uzanto enigas per la muso kaj klavaro. La komandoj de EverQuest II© ne similas la kutiman tipon de komandoj uzataj de ĝeneralcela programlingvo, sed tamen, temas pri komandoj. Aro da komandoj kaj reguloj por ĝuste uzi ilin konsistigas programlingvon por la interpretilo de EverQuest II©.

Kiam EverQuest II© ruliĝas "montramaniere" (sen enigo fare de la uzanto), fakte la komputilo rulas programon skribitan en la lingvo de EverQuest II© . Tiu programo ne estas rekte plenumita fare de la procesora ico de via komputilo. La ludprogramo EverQuest II© interpretadas ĝin, komandon post komando.

Glosoj: montramaniero: simpla ruliĝado de aplika programo (kutime sen enigo de datenoj fare de la uzanto) celanta montri la eblecojn kaj karakterizaĵojn de la apliko mem (angle: demo mode)

DEMANDO 12:

Interpretilo ruliĝas rekte en la procesoro. Kiu tipo de komandoj konsistigas la interpretilon?