Plenumebla interpretilo konsistas el maŝinaj komandoj kiel ĉiuj programoj rekte plenumeblaj fare de la procesoro.
Kiam interpretilo rulas BASIC-an fontprogramon, kaj la interpretilo kaj la fontprogramo troviĝas en la ĉefmemoro. La interpretilo konsistas el maŝinaj komandoj rekte plenumeblaj fare de la procesoro. La BASIC-a fontprogramo konsistas el komandoj en la lingvo BASIC konataj de la interpretilo. El la perspektivo de la programo en BASIC, ŝajnas, ke la komandoj en BASIC estu rekte plenumitaj de ia maŝino. Jen la ilustraĵo modifita por montri tion:
Fakte la ilustraĵo similas la antaŭan sed nun aperas kadro ĉirkaŭanta la realan (aparataran) procesoron kaj la interpretilon de ĝi plenumitan. Tiu kombinaĵo "ŝajnas kiel" maŝino kapabla rekte prilabori BASIC-ajn fontprogramojn. Oni uzas la vorton "virtuala" en situacioj kie programaro estas uzata por ŝajnigi ion reala. Ĉi tie ŝajnas, ke ni havu maŝinon kapablan rekte prilabori BASIC-on, do ni povas diri, ke ni havas BASIC-an virtualan procesoron.