Ne.
Komputilaj sistemoj uzas multajn tipojn de procesoroj. Verŝajne vi ion scias pri la plej konataj inter ili: ekz. pri la procesoroj de la firmao Intel (486, Pentium/II/III/4, ITANIUM 2) kaj pri tiuj uzataj en la komputiloj de la firmao Apple. Oni projektas komputilan sistemon ĉirkaŭ ĝia procesoro. Ĉiuj aliaj elektronikaj komponantoj estas projektataj specife por ĉiu tipo de procesoro.
La baza diferenco inter, ekzemple, komputilo Power Macintosh de Apple kaj komputilo NEWRON konsistas en la procesoro laŭ kiu ili estas projektitaj. Malsamaj procesoroj havas malsamajn maŝinajn operaciojn. Maŝina programo por komputilo NEWRON (kun procesoro Pentium) estas tute sensignifa por komputilo de Apple. Pro tio, kiam vi aĉetas iun programaran aplikon vi devas zorge elekti taŭgan version por via hejma komputilo. Ekzemple, se vi aĉetas iun aplikon por komponi muzikaĵojn (nome: HiperMuziko) vi bezonas version por la specifa procesoro de via komputilo.
Sed kiel estas eble, ke malsamaj procesoroj, kiuj plenumas malsamajn maŝinajn operaciojn, kapablas plenumi la saman taskon? La respondo estas, ke kvankam temas pri malsamaj procesoroj, oni povas uzi la maŝinajn operaciojn haveblajn en ĉiu el ili por konstrui la samajn programojn. Ambaŭ procesoroj havas sufiĉe da potenco en siaj etaj maŝinaj operacioj tiel, ke ĉio farebla de unua procesoro per maŝina programo, estas farebla de alia per malsama maŝina programo.
La arkitekturo de procesoro konsistas el la elektoj faritaj pri siaj maŝinaj operacioj, pri tio, kiel oni ilin aranĝis kaj efektivigis kaj kiel ĝi interagas kun la ĉefmemoro kaj aliaj komponantoj. Arkitekturo koncernas la ĝeneralajn planon kaj funkciojn de procesoro kaj malmulte la elektronikajn detalojn. En la plejparto de komputikaj fakoj oni postulas specifan kurson pri komputila arkitekturo.