Ne. La pli eta ico povus havi plej bone elektitan aron da operacioj, kiuj pli bone funkcias kune kaj pli rapide ol la netrafe elektitaj operacioj de la alia procesoro.
Tre malofte programistoj skribas programojn en maŝinlingvo kiel ni faris por la elektra dentbroso. La plenumeblaj dosieroj (t.e. la rekte ruliĝeblaj maŝinlingvaj programoj) de la plejparto de aplikoj enhavas centojn da miloj (eĉ da milionoj) da maŝinlingvaj komandoj. Estus tre malfacile skribi tian programon. Por praktike ekkonscii pri tio, trarigardu vian fiksan diskon per la utilaĵo por dosiera listado. Rigardu la amplekson de kelkaj dosieroj kun la sufikso .EXE (memoru, ke kutime maŝina komando postulas kelkajn bajtojn).
Por krei la plimulton de programoj oni uzas altnivelajn programlingvojn kiel Java, C, C++ aŭ BASIC. Per altnivela programlingvo, programisto verkas programojn uzante potencajn "grandajn" operaciojn kiuj poste estos konvertitaj en multajn etajn maŝinajn operaciojn.
Ekzemple, jen linio el programo en la programlingvo "C":
int sumo = 0;
La maŝinaj operacioj respondantaj al tiu linio: starigos etan parton de la ĉefmemoro por enteni entjeron, staplos en ĝi nulon, kaj donos al ĝi la nomon "sumo" per kiu aliaj partoj de la programo povos uzi ĝin. Plenumi ĉion tion povus postuli centon da maŝinaj operacioj. Kompreneble, estas pli facile por homa programisto plenumigi ĉiujn tiujn operaciojn uzante la programan frazon de la linio en la lingvo "C".
Glosoj: utilaĵo:
ĉiu el la aro da relative
simplaj servoprogramoj, realigantaj «utilajn», ofte bezonatajn laborojn
(angle: utility) / programisto: fakulo kiu verkas
en programlingvo la preskribojn pri datentraktado, testas kaj ĝustigas
programaron kaj verkas la dokumentaron.