Mi supozas, ke temas proksimume pri 100.000 operacioj. Certe ne tiom malmultaj kiel 100 aŭ malpli. Ĉiuj tiuj malgrandaj operacioj estigas tre grandan kaj utilan operacion: vidigi novan TTT-paĝon.
Uzantoj kaj programistoj de komputiloj kutime tute ne pensas pri milionoj da etaj elektronikaj operacioj kiuj plenumiĝas ĉiusekunde. La situacio iom similas al tio, kiam vi stiradas aŭton. Vi pensas pri "grandaj operacioj" kiujn ĝi povas plenumi, ekz. "akceli", "ĝiri maldekstren", "bremsi", k.t.p. Vi certe ne pensas pri la valvoj en la motoro kiuj fermiĝas kaj malfermiĝas 24.000 fojojn minute.
Ĉiu eta elektronika operacio plenumebla de la procesoro nomiĝas maŝina komando. Procesoro ("maŝino") plenumas ilin unuope, sed milionojn sekunde.
Maŝina komando konsistas el pluraj bajtoj en memoro kiuj ordonas al la procesoro plenumi unu maŝinan komandon. La procesoro rigardas maŝinajn komandojn en la ĉefmemoro unu post la alia, plenumas unu maŝinan operacion por ĉiu maŝina komando. La kolekto de maŝinaj komandoj en la ĉefmemoro nomiĝas maŝinlingva programo aŭ (plej ofte) plenumebla programo.
Bv. ne ekpaniki se la supra paragrafo sajnas al vi nekomprenebla! Necesas iom da tempo kaj streĉo por alkutimiĝi al la ideo. (Kaj por vere kaj ĝisfunde kompreni ĝin, nepras kelkaj pliaj kursoj.)