Jes. Programoj kaj datenoj estas ambaŭ en la ĉefmemoro dum ili estas aktivaj.
Supozu, ke elektra dentbroso havas procesoron kaj ĉefmemoron. La procesoro povas turni la kapeton maldekstren kaj dekstren kaj testi la ŝ-itan/m-itan ŝaltilon. La maŝinaj komandoj estas unu bajton longaj kaj respondas al la jenaj maŝinaj operacioj:
Maŝina Komando Maŝina Operacio 0000 0000 Haltu 0000 0001 Turnu la kapeton maldekstren 0000 0010 Turnu la kapeton dekstren 0000 0100 Reen al la komenco de la programo 0000 1000 Saltu trans la sekvan instrukcion se la ŝaltilo estas malŝaltita
Jen la ĉefmemoro por la dentbrosa sistemo:
Adreso Maŝina komando 0 1 2 3 4
La dentbrosa sistemo estas konstruita tiel, ke kiam la ŝaltilo estas ŝaltita , la komandoj estas plenumitaj unuope, laŭvice, komencante de la adreso "nulo". La programo povas estis rekomencita de la adreso "nulo" per la komando 0000 0100. Oni supozas, ke la dentbroso daŭre turnas la kapeton makdekstren kaj dekstren dum la ŝaltilo estas ŝaltita, kaj haltas kiam la ŝaltilo estas malŝaltita.
Skribu en la ĉefmemoro, komencante de la adreso 0, la maŝinajn komandojn por funkciigi la dentbroson. (Bv. provi fari tion, senhaste kaj atente, sen tuj rigardi la solvon en la venonta paĝo! Se vi sukcesos, vi povos rakonti al geamikoj, ke la unuan programon kiun vi skribis celis la stiradon de elektra dentbroso. Mi opinias, ke vi ne volas maltrafi tiun ŝancon).