La enkonstruita kontrola programo por la elektra dentbroso aperas ĉi-sube.
Ekzistas almenaŭ du prudentaj programoj por la elektra dentbroso. Jen unu el ili:
Adreso Maŝina komando 0 0000 0001 1 0000 0010 2 0000 1000 3 0000 0100 4 0000 0000
Per helpi vin legi la programon, jen denove la listo de la maŝinaj operacioj:
Maŝina Komando Maŝina Operacio 0000 0000 Haltu 0000 0001 Turnu la kapeton maldekstren 0000 0010 Turnu la kapeton dekstren 0000 0100 Reen al la komenco de la programo 0000 1000 Saltu trans la sekvan instrukcion se la ŝaltilo estas malŝaltita
Kompreneble, tiu ĉi estas stulta ekzemplo. Elektraj dentbrosoj ne enhavas komputilajn procesorojn. Kaj, la maŝinaj komandoj de reala procesoro estas multe pli detalaj. Sed la esencaj ideoj de la ekzemplo estas:
Eĉ se la uzanto de la dentbroso lasas la ŝaltilon "ŝaltita" mallonge, la programo plenumas la sinsekvajn maŝinajn komandojn multfoje. Ekzakte tiel programoj ruliĝas en veraj komputiloj--multaj etaj operacioj estigas utilan funkcion, kiu tiam ripetiĝas multfoje.