Ne. La programo povas plenumi kelkajn komandojn ĝis la ŝaltilo estas testata.
Plenumi komandon fakte signifas "plenumi la maŝinan operacion kiun tiu komando postulas. Do vi povas diri ke "la plenumo de la komando 0000 0000 haltigas la dentbroson". Oni uzas "plenumi" ankaŭ rilate al tuta programo aŭ ties parto: "por plenumi la programon, ŝaltu la ŝaltilon".
La plejmulto de maŝinlingvaj programoj konsistas el komandoj refoje plenumitaj. En la programo de la dentbroso estis komando kiu agas tiel, ke la procesoro plenumos la programon ekde ĝia komenco. En veraj komputiloj, milionoj da komandoj plenumiĝas sekunde, do ankaŭ por ili, io simila necesas se 32 megabajtoj de tipa komputila ĉefmemoro devas enteni programon kiu ruliĝas pli ol kelkajn sekundojn.
Grupo da maŝinaj komandoj, kies plenumo povas ripetiĝi plurfoje nomiĝas iteracio.
Tipa procesoro konsistas el pluraj milionoj da transistoroj, ĉiuj en unu eta splito el silicio nomata integra cirkvito (alinome ico). La procesoro por la dentbroso eble oni povus konstrui per apenaŭ kelkcentoj da transistoroj. Integrajn cirkvitojn oni uzas ankaŭ en aliaj elektronikaj partoj de komputilo: ekz. la ĉefmemoro estas konstruita per memoraj icoj.
Glosoj: iteracio: ripeto de la sama procedo en komputado (angle: loop) / kongrua kun IBM: komputilo uzanta la saman procesoran icon de IBM-persona komputilo (angle: IBM compatible)