Ĉiu kopio de la fontprogramo devas esti tradukita en plenumeblan dosieron taŭgan por ĉiu maŝino:
Teorie, estas bezonata la skribado de ununura programo en altnivela lingvo. Poste oni povas traduki tiun fontdosieron en plurajn plenumeblajn dosierojn, kiuj enhavas la maŝinajn komandojn taŭgajn por la specifaj procesoroj. Tiamaniere oni preparis la versiojn de "HiperMuziko" por komputiloj Pentium kaj Apple Macintosh: oni verkis nur unu fontdosieron kaj tradukis ĝin en du malsamajn plenumeblajn dosierojn.
La ideo de uzado de unu fonta dosiero por plenumeblaj programoj ruliĝantaj en malsamaj procesoroj estas parto de programara portebleco. Ĝia celo estas skribi ununuran programon en altnivela lingvo kaj ebligi ties ruladon en iu ajn komputila sistemo per tradukado en propran maŝinan lingvon.
Bedaŭrinde, kutime la aferoj ne iras tiel glate. Pro sufiĉe da malgrandaj malfacilaĵoj oni devas investi konsiderindan kvanton da homaj klopodoj por ruli programon en nova komputila sistemo. Unu el la grandaj avantaĝoj de Java estas, ke Java-programoj aŭtomate fariĝas porteblaj inter komputilaj sistemoj kiuj rekonas la lingvon "Java". Tute ne necesas iu ajn homa klopodo.
Glosoj: programara portebleco: la kapablo de programo ruliĝi en diversaj komputiloj aŭ sub diversaj operaciumoj tute sen ŝanĝoj (la ideala kazo) aŭ post minimuma adaptado (angle: software portability)