Tradukado de Programoj
Jen ilustraĵo, kiu montras, kio kutime okazas al programoj
verkitaj en "C" (por Java estas malsame; ni pritraktos ĝin en la venonta ĉapitro.)
Jen mallonge kio okazas:
- La fontdosiero estas kreata helpe de teksta redaktilo.
- Ĝi enhavas komandojn kiel programajn frazojn
en altnivela programlingvo.
- Ĝi enhavas bajtojn kiuj entenas signojn.
- La fontdosiero estas staplita sur la fiksa disko.
- La fontdosiero ne povas esti rulata fare de la procesoro.
- Tradukilo povas traduki la fontdosieron en plenumeblan dosieron.
- La fontdosiero restas senŝanĝa; nova plenumebla dosiero estas kreata.
- Specifa tradukilo estas uzata por programoj skribitaj en specifa altnivela programlingvo (ekz."C") kaj specifa
procesora tipo (ekz. "Pentium"), kaj ruliĝas nur kun specifa operaciumo (ekz. "Vindozo").
- Ankaŭ la plenumebla dosiero estas staplita sur
la fiksa disko.
- Por ruli la programon, oni petas la operaciumon kopii la plenumeblan dosieron
en la ĉefmemoron kaj ekruli ĝin.
Tiel okazas por la plejparto de programlingvoj: Ada, Pascal,
C, C++, FORTRAN kaj aliaj. Java
aldonas kelkajn pliajn paŝojn, kiujn ni pritraktos en la venonta ĉapitro.