La angla, unua lingvo en Orienta Svislando: ĉu realismo, ĉu rampemo*?
Kebekianoj nomas "à-plat-ventrisme" ("rampemo") la inklinon ĉiam cedi
al la angla lingvo. Ĉu la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj
registaroj instrui la anglan kiel unuan fremdlingvon estas kazo de tia forĵeto
de digno? Ni unue notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo, kreas
tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni ĉesas vidi la
tutan ĉirkaŭaĵon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun
Renault, devigas sian personaron studi la anglan "por ke la laboruloj de ambaŭ
firmaoj disponu komunan lingvon" (Jomiuri shimbun, 2002.04.17). "La francoj ja
scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj," li klarigis. "Tamen, la angla
estas nur kvazaŭ komputila programaro." Fascinite de la angla, li blindas : kion
valoras programaro, kiun oni ankoraŭ ne regas post ses jaroj?
La fakton, ke la angla nun superregas, oni rigardas io definitiva.
Kvazaŭ "estas fakto" signifus "estas bone". Se tiu sinteno regus la
historion, sklaveco plu daŭrus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro
(t.e.la tutsvisa registaro). Estas pli demokratie starigi la demandon: "Kio
konformas al ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado?"
Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn
barojn, oni malkovras "programaron" pli efikan ol la angla: Eon, kaj
tia ĝi montriĝas, kiu ajn la kriterio: egaleco, flueco, precizeco,
fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp (Claude Piron,
"Communication linguistique - Etude comparative faite sur le terrain",
Language Problems and Language Planning, printempo 2002, vol. 26, n-ro 1,
paĝoj 24-50 aŭ
www.esperanto-sat.info, alklaki "Dokumentoj"n, angla
versio:
www.geocities.com/c_piron). Efektive, mi parolis pli bone Eon post
ses monatoj ol la anglan post ses jaroj plenaj je sensencaĵoj, de la kvar
malsamaj sonoj de "-ough" en "tough", "though", "through" kaj "cough" ĝis
trompaj derivoj kiel "hard" > "hardly" (mi ĵus korektis la tekston de
junulo, kiu volante diri "mi pene, streĉe laboris" skribis "I hardly
worked", kio signifas "mi apenaŭ laboris"). Miaj kontaktoj ĉie en la mondo
konfirmas, ke Eo estas pli bone adaptita ol la angla al internacia
komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas, sed ili
neniam observis kunsidon en Eo, vidis infanojn uzi ĝin ludante, foliumis
tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la
Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj verŝajne misfamigas
restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam
stiris.
Esperanto estas miskonata (ĝenerala informado:
http://www.esperanto.net).
Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, la lingvo plej uzata sur Interreto?
(sincera mi estis skribante tion, ĉar mi vidis statistikon, kiu tion
montris antaŭ deko da jaroj, sed ŝajnas, ke la situacio ŝanĝiĝis,
kaj ke nun la japana, la korea, kaj ankaŭ aliaj lingvoj, antaŭas ĝin,
simple ĉar pli da homoj el ĉiaj landoj povas konektiĝi al Interreto kaj
komunikas inter si nacilingve). Ke ĝi estas la lingvo de
konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas
en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne
(Radioprogramoj en Eo
http://osiek.org/aera/)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de
Internacia Akademio de Sciencoj
(http://www.ais-sanmarino.org/)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj?
Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo,
kongreso (http://www.eventoj.hu/kalendar.htm)? Ke troviĝas Eo-uzantoj en
la plimulto el la urboj en la plimulto el la landoj, eĉ en
Soweto, eĉ en Lomé, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al
aliaj kulturoj kaj faciligas la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj
uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de Eo-asocioj
(www.esperanto.nu/ps aŭ
http://www.tejo.org/ps/) ? Klare, ekzistas vastaj
kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas.
Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en
fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek
en la franca nek en la germana ("th", ktp), dum ili povus agrable dialogi en Eo
post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj
rimedoj uzataj pro formoki Babelon Eo estas tiu, kiu donas la plej bonajn
rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona (Claude
Piron, "Le défi des langues" (Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 1998), ĉapitro
11), la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo,
ne malhelpilo.
Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos, ke
advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj
nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo
pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli
kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron.
En tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la
miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn
milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj,
estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la
katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la "broken
English".
____________ (*) La vorto “a-plat-ventrisme”, kiun vi ne trovos en francaj vortaroj, estas
slanga
elpensaĵo de kanadaj franclingvanoj; ĝi estas tre
malfacile tradukebla: "rampismo aŭ rampemo" aŭ "adorkliniĝemo" estus eblaj
tradukoj.
La plej laŭvorta esperantigo estus "ventrokuŝemo", t.e. "emo kuŝi
surventre antaŭ iu potenculo")
|