Biographie

Psychologue suisse très
intéressé par les langues, diplômé de
l'École d'interprètes de l'Université de Genève,
Claude Piron a été traducteur à l'ONU (New York)
de 1956 à 1961 (il traduisait en français à
partir de l'anglais, du chinois, de l'espagnol et du russe).
Il a ensuite travaillé
huit ans à l'Organisation mondiale de la Santé, notamment
en Asie orientale et en Afrique. Ayant fait une formation de psychanalyste-psychothérapeute,
il a commencé à pratiquer la psychothérapie
dans la région genevoise en 1969 (depuis 1999 à Gland,
Suisse), où il s'occupait activement de la formation professionnelle
de jeunes collègues. Il a enseigné à la Faculté
de psychologie et des sciences de l'éducation de l'Université
de Genève de 1973 jusqu'à sa retraite en 1994.
Son livre "Le
défi des langues", qui est un peu une psychanalyse
de la communication internationale, est sorti des presses de L'Harmattan
(Paris) en 1994. Il a publié en espéranto huit romans,
plusieurs recueils de nouvelles, un recueil de poèmes et
une cassette de chansons, ainsi qu'un cours sur la structuration
de la personnalité. Il a publié de nombreux articles,
en langues diverses, sur la communication internationale et interculturelle,
ainsi que sur la psychologie. Il est l'auteur ou le co-auteur de
trois livres en français sur des thèmes psychologiques.
Biografio
Svisa psikologo kun forta
intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva
Universitato, Claude Piron estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956
ĝis 1961 (francen el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
Li poste laboris ok jarojn
en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita
kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion
en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis
en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973
ĝis emeritiĝo en 1994. Lia ĉefa aktiveco, krom la psikoterapia praktikado,
estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia
laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegis pri
psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo, aŭ (malpli
ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
Lia verko "Le
défi des langues" ("La lingva defio"),
kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita
ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn,
plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve
multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj
pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn
pri psikologiaj temoj.
|