Nefermita letero al la membroj de la Eŭropa Parlamento
La 15-an de februaro 1996
Estimata Sinjor(in)o
Parlamentano,
En artikolo 10, la
Eŭropa Konvencio pri protekto de homrajtoj kaj fundamentaj
liberecoj precizigas, koncerne la liberecon de esprimado,
ke «ĉi tiu rajto enhavas (...) la liberecon ricevi
aŭ komuniki informojn aŭ ideojn (...) sen konsidero
pri landlimoj».
Certe ne estas en la
spirito de la Konvencio rezervi tiun rajton, fakte,
al elito. La konkretaj rimedoj alprenotaj por ebligi
al ĉiuj civitanoj plene uzi ĝin meritas esti serioze
studataj. Al tio nia nefermita letero volus inviti vin.
Sed unue, por igi la aferon pli klara, permesu, ke ni
prezentu al vi kvar bazajn demandojn:
1. Ĉu estas por vi
grave, por konstrui Eŭropon, ebligi al ĉiuj civitanoj
komuniki inter si «sen konsidero pri landlimoj»
kun maksimuma flueco?
2. Ĉu estas por vi
allaseble, ke, en kontinento, kiu proklamas sin favora
al kultura diverseco, 90% el la junuloj elektas lerni
unu saman lingvon, la anglan, kio havigas al la anglo-saksoj
misproporcian kulturan influon, kaj grave limigas la
ŝancojn de reciproka kono de la kulturoj?
3. Ĉu estas por vi
konforme al la demokratiaj principoj, ke la eŭropa loĝantaro
fakte troviĝas dividita inter anglalingvanoj kaj neanglalingvanoj,
same kiel inter personoj povantaj bone ellerni la anglan
kaj personoj tiurilate nebonŝancaj (tie ĉi temas tiom
pri intelektaj kapabloj kaj tempa disponeblo kiom pri
financaj rimedoj) ?
4. Ĉu vi rekonas, ke
se la angla estas tiel amase elektata, tio ŝuldiĝas
al la fakto, ke la deziro komuniki senkonsidere pri
landlimoj implicas, ke ĉiuj elektu unu saman komuniklingvon?
(Alivorte, la tuta peno investita en la akiron de fremda
lingvo riveliĝas vana por intereŭropana komunikado,
se la koncernatoj ne havas komunan lingvon) ?
Preparinte la grundon
per tiuj demandoj, ni nun ŝatus atentigi vin pri serio
da faktoj, kiuj konverĝas al maniero solvi la problemon
inda je serioza analizo. La piednotaj referencoj helpos
vin kontroli tiujn informojn. Ĉiun fakt-indikon sekvos
«defia invito» celanta konsciigi vin pri
tio, ke en la kampo lingva, nia socio emas anstataŭigi
per antaŭjuĝoj kaj onidiroj objektivan konon de la realo.
1. Efektiva mastrado
de la angla situas ekster la povo de la plimulto el la eŭropanoj
(ĉefe en landoj, kie oni ne parolas lingvon el la ĝermana familio).
(1) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni
al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.
2. Ĉiuj naciaj lingvoj
estas tiel malfacilaj, ke post ses aŭ sep studjaroj kun kvar horoj
ĉiusemajne, la averaĝa lernanto ne kapablas komuniki egalnivele
kun ano de la lingvo, kiun li lernis. (2) Se vi
kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la
studo, sur kiu vi bazas vin.
3. Je egala nombro da
semajnaj lernhoroj, unu jaro da Esperanto havigas komunikkapablon
nete superan al tiu, kiun la averaĝa lernanto atingis en alia lingvo
fine de ses aŭ sep studjaroj, tiagrade, ke Esperanto ne plu sentiĝas
kiel fremda lingvo. (3) Se vi kontestas ĉi tiun
fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi
bazas vin.
4. Tiu rapideco, kun
kiu eblas atingi nivelon de lingvoregado, rezultas el la fakto,
ke Esperanto sekvas pli proksime ol iu ajn alia lingvo la spontanan
vojon de vortigado, kia ĝi estas programita en la denaskaj nervaj
strukturoj de homo. (4) Se vi kontestas ĉi tiun
fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi
bazas vin.
5. Infanaĝa studo de
Esperanto stimulas kaj faciligas la postan akiron de aliaj lingvoj.
(5) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni
al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.
6. Ĝenerale, la personoj,
kiuj lernis Esperanton, pli bone konas la aliajn kulturojn
ol tiuj, kiuj lernis neniun fremdan lingvon aŭ lernis
nur la anglan. Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu
doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas
vin.
7. Ĉiuj, kiuj esploris
pri la Esperanto-medio, konfirmas, ke studi kaj praktiki Esperanton
enhavas neniun malavantaĝon. (6) Se vi kontestas
ĉi tiun fakton, bonvolu citi la koncernajn malavantaĝojn kaj doni
al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.
8. Se, aplikante la principojn
de operacia esplorado, oni komparas surterene la diversajn komunikmetodojn
uzatajn inter malsamlingvanoj (uzon de la angla, tradukadon kaj
samtempan interpretadon, uzon de Esperanto, fuŝan balbutan uzon
de nebone regata lingvo, gestojn, ktp) rilate al la tuto de la validaj
kriterioj: rapideco kun kiu la partneroj atingas la necesan komunikkapablon,
precizeco, ŝparado, foresto de nerva laceco, flua parolmaniero,
trafa esprimado de sentoj kaj emocioj, redakta facileco, egaleco
inter komunikantoj, spontaneco, esprimriĉeco, tuja reago al humuro,
ktp), oni konstatas, ke Esperanto tre nete superas la aliajn sistemojn
laŭ la tuta serio de kriterioj. (7) Se vi kontestas
tiun superecon, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur
kiu vi bazas vin.
9. La fakto elekti Esperanton
kiel preferatan transnacian komunikilon ofte akompaniĝas per aparte
forta korligiteco al la loka kulturo kaj per plifortiĝo de la sento
de regiona aŭ nacia identeco. (8) Se vi kontestas
ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur
kiu vi bazas vin.
10. Juĝoj malfavoraj
al Esperanto ĉiam aperas ĉe personoj, kiuj ne kontrolis la faktojn
kaj ne komparis Esperanton, en la praktiko, al la aliaj metodoj
aplikataj al komunikado inter diverslingvanoj. (9)
Se vi kontestas ĉi tiun observon, bonvoli citi al ni aŭtorojn, kiuj
malfavore juĝis Esperanton surbaze de objektiva esplorado: studo
de la Esperanto-medio, observado de kunsidoj, analizo de surbendigitaj
konversacioj, studo de literaturaj tekstoj, traserĉo de magazinoj,
komparo de tradukoj, pedagogiaj eksperimentoj, ktp.
11. Esperanto estas lingvo
rimarkinda per siaj fleksebleco, vigleco kaj esprimriĉeco, kiel
atestas ĝia literaturo. (10) Se vi kontestas la
literaturajn kvalitojn de Esperanto, bonvolu doni al ni la referencon
de la studo, sur kiu vi bazas vin.
La ĉi-supran faskon de
faktoj oni ne rajtas ignori. Kiam vi kontrolos ĝin, vi konstatos,
ke la diversaj esplorintoj kaj aŭtoroj, kiuj studis la realecon
surterene, unuanime atingas la saman konkludon, nome, ke el ĉiuj
komuniksistemoj uzataj inter diverslingvanoj, Esperanto estas tiu,
kiu prezentas por maksimumo da personoj maksimumon da avantaĝoj
kaj minimumon da malavantaĝoj. (11)
Ni estas certaj, ke
vi prenas plej serioze viajn respondecojn je la servo
de Eŭropo kaj de la eŭropanoj. Tial, konsidere al la
faktoj ĉi-supre raportitaj, ni petas vin agi ĉe la Eŭropa
Parlamento, por ke ĝi
a) entreprenu agadon
destinitan kontraŭbatali la influon de la trompaj asertoj
ĝenerale disvastigataj pri Esperanto, kiuj havas kiel
solan efikon senigi la eŭropanojn je la povo efektive
uzi sian rajton je komunikado;
b) eksplicite stimulu
la civitanojn lerni kaj praktiki Esperanton;
c) invitu la ŝtatojn
konsideri la eblon enkonduki la instruadon de Esperanto
kiel unuan fremdlingvon por utili kiel pedagogia preparo
al la posta studo de aliaj lingvoj;
d) atentigu la eŭropanojn
pri la danĝeroj, kiujn la superrega pozicio havigata
al la angla en la internacia vivo estigas por la kultura
diverseco de Eŭropo, la demokratio kaj la enradikiĝo
en preciza loka identeco, danĝeroj, kiujn ampleksa disvastigo
de Esperanto ebligus eviti.
Ĉu vi konsentas agi
tiusence? Se ne, bonvolu klarigi al ni, sur kio via
rifuzo baziĝas. Aparte gravas al ni scii, kiel vi taksas
tian rifuzon akorda kun:
- la oficialaj proklamoj
pri la neceso favori ĉe eŭropanoj reciprokan konon de
la respektivaj kulturoj;
- la morala devo de
ĉiu ŝtato kiel eble plej efike uzi la monon ricevatan
de la impostpagantoj;
- la rajto, agnoskita
al ĉiuj civitanoj en artikolo 10 de la antaŭe citita
Konvencio, «ricevi aŭ komuniki informojn aŭ ideojn
(...) sen konsidero pri landlimoj».
Proklami rajton, sed
rifuzi informi la rajtoricevintojn pri la plej oportuna
maniero uzi ĝin estas hipokriti.
La eŭropaj tradicioj
de reciproka respekto kaj intelekta honesteco malpermesas
eligi juĝon antaŭ ol la koncerna dosiero estis studita
kaj la faktoj kontrolitaj. Sed en la kampo ĉi tie pritraktata,
senbaze juĝi estas komuna praktiko. Ni fidas vian senton
pri respondecoj por ke vi kontribuu renversi la nunan
tendencon kun la celo akceli objektivecon kaj demokratian
spiriton. Demokratio sen debatoj ne eblas, kaj eblas
senkoste debati je ĉiuj niveloj de la socia skalo nur,
se la koncernatoj disponas komunan kaj oportunan ilon
por ide- kaj inform-interŝanĝoj. Kiam vi akceptis reprezenti
parton de la eŭropanaro, vi prenis sur vin respondecon
rilate al la respekto de bazaj rajtoj kaj liberoj, inkluzive
de la rajto komuniki. Tiu respondeco implicas objektivan
studon de la diversaj elekteblaoj kaj engaĝon favore
al la plej bona. Se vi deziras ricevi pliajn informojn,
ne hezitu kontakti nin.
Ni dankas vin pri la
atento, kiun vi bonvolos dediĉi al ĉi tiu nefermita
letero, kaj salutas vin, Sinjor(in)o Parlamentano, plej
respekte.
Claude Piron
Antonio Alonso Núñez,
Rosa 26-5°-C, ES-15701 Santiago de Compostela Märtha
Andreasson, L. Tolseredsväg 2265, SE-426 42 Hisings
Kärra Raymond Boré, 481 Square Zamenhof,
FR-73000 Chambéry Umberto Broccatelli, Via
G. Brodolini 10, IT-00139 Roma David R. Curtis, 7
St Jude's Terrace, Weston-super-Mare, BS22 8HB, GB Giordano
Formizzi, IEF, Via Villorese 38, IT-20143 Milano Miguel
Faria de Bastos, Edificio America, Rua S. Pereira Gomes
7.9°-906, PT-1600 Lisboa Ejnar Hjorth, Christianasgade
38-2, DK-9000 Ålborg R. Hoogendoorn, P.C. Hooftlaan
14, NL-3768 GS Soest Liam O'Cuirc, 14 Céide
Ghleann Alainn, Séipéal Iosoide, Ath Cliath
20, Irlande Germain Pirlot, Steenbakkersstraat 21,
BE-8400 Oostende Katrin Uhlmann, Beethovenallee 7,
DE-53173 Bonn Angelos Tsirimokos, 405 Avenue Louise,
BE-1060 Bruxelles
____________ NOTOJ
KAJ REFERENCOJ
1. Vd
Mark Fettes, «Europe's Babylon: Towards a single European
Language?», History of European Ideas, 1991, 13, n-ro 3, paĝoj
201-202. Enketo realigita de Lintas Worldwide rivelis, ke 94 % el
la loĝantoj de Eŭropa Unio ne kapablas kompreni tipan specimenon
de angla lingvo. En Francio, 82 % el la ĉeftelefonistinoj de institucioj
kaj entreprenoj alvokitaj ne sukcesis respondi al elementa demando
en la angla («Une enquète exclusive de Multilingues-
Actiphone/Challenges - La standardiste file à l'anglaise»,
Challenges, februaro 1995, paĝo 80).
2. «Kiu
ajn penis por lerni fremdan lingvon scias, ke vera multlingveco
estas io malofta. Ĝenerale, la gepatra lingvo estas la sola, kiun
oni regas kun ĉiuj nuancoj. Sen ia dubo, oni estas politike pli
forta, kiam oni parolas la propran lingvon. Esprimi sin sialingve
havigas avantaĝon super tiu, kiu, vole nevole, devas uzi alian lingvon.»
(Eŭropa Parlamento, Rapport sur le droit à l'utilisation
de sa propre langue, 22-a de marto 1994, A3-0162/94, DOC.FR/RR/249/249436.MLT
PE 207.826/déf., p. 10).
3. Helmar
Frank, «Empirische Ergebnisse des Sprachorientirungsunterrichts»,
Zeitschrift für Phonetik, Sprachenwissenschaft und Kommunikationsforschung,
1983, 6, paĝoj 684-687. «Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo,
Esperanto ankaŭ ne estas lingvo fremda. En la matura esperantouzanto,
ĝi neniam estas sentata kiel fremda lingvo» (Pierre Janton,
«La résistance psychologique aux langues construites,
en particulier à l'espéranto», Journée
d'étude sur l'espéranto, Parizo: Universitato de Parizo-8,
Instituto de aplikata lingvistiko kaj lingvodidaktiko, 1983, p.
70). Pri la facileco de Esperanto, vidu ankaŭ, ekzemple: Norman
Williams, «Report on the teaching of Esperanto» from
1948 to 1964 (Manchester: Denton Ergeton Park County School, 1965);
Claude Piron, «L'espéranto vu sous l'angle psychopédagogique»,
Bildungsforschung und Bildungspraxis / Éducation et Recherche,
1986, 8, 1, paĝoj 11-39; Richard E. Wood, «Teaching the Interlanguage:
Some Experiments», Lektos (Louisville: Modern Language Association,
1975), p. 68.
4. Claude
Piron, «Le défi
des langues» (Parizo: L'Harmattan, 1994), ĉapitroj VI
kaj VII.
5. Tion
konfirmas la laborgrupo pri Esperanto de la Finna Ministrejo pri
Instruado: «La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras,
i.a., ke propedeŭtika Esperanto-kurso konsiderinde plibonigas la
sukceson de la lernantoj en la studo de fremdaj lingvoj» (Opetusministeriön
Työryhmien Muistioita, Opetusministeriön Esperantotyöryhmän
Muistio, Helsinko: Ministrejo pri Instruado, 1984, p. 28). Eblas
ricevi ĉe la Kibernetika Instituto de la Universitato de Paderborn
ampleksan bibliografion tiurilate, titolitan Propädeutischer
Wert der "Internacia Lingvo".
6. Se
escepti la psikologian kaj socian malavantaĝon, kiun oni povas sperti,
se oni preferas la veron al la antaŭjuĝoj, kaj kontentigan, sed
relative maloftan, aliĝon al la aliĝoj diktataj de modo.
7. Centre
canadien des droits linguistiques / Canadian Centre for Linguistic
Rights, «Une solution à étudier: l'espéranto»,
Vers un agenda linguistique: Regard futuriste sur les Nations Unies
/ Towards a Language Agenda: Futurist Outlook on the United Nations
(Ottawa: Faculté de droit / Faculty of Law, Konferenco de
la 25-27-a de majo 1995, publikigota; resumo en la provizora dokumento,
paĝoj 76-77). Vd ankaŭ «L'espéranto comme langue auxiliaire
internationale. Rapport du Secrétariat général
adopté par la Troisième Assemblée» (Ĝenevo:
Ligo de Nacioj, 1922).
8. «Espéranto:
l'image et la réalité», Cours et études
de linguistique contrastive et appliquée, n° 66 (Parizo:
Universitato de Parizo-8, 1987), unua alineo de p. 15 kaj bibliografiaj
referencoj sur p. 41. Vidu ankaŭ la paĝojn 270-272 de la jam citita
verko «Le défi
des langues» (Parizo: L'Harmattan, 1994).
9. Alessandro
Bausani, «Funzione e pregi dell'Esperanto», en Andrea
Chiti-Batelli, red., La comunicazione internazionale tra politica
e glottodidattica (Milano: Marzorati, 1987), p. 121.
10.
«Esperanto tute ne estas unuforma, robota lingvo, sed, male,
ĝi estas lingvo natura kaj fleksebla. Ĝi povas esprimi la plej subtilajn
nuancojn de penso kaj sento, rezulte ĝi ebligas plej ĝustan, plej
literaturan, plej estetikan esprimadon, kapablan kontentigi la plej
postulemajn kaj partikularismajn mensojn; ĝi ne povas maltrankviligi
tiujn, kiuj fidele korligiĝis al nacia lingvo» (Maurice Genevoix,
franca verkisto, Sekretario de la Franca Akademio, intervjuata de
Pierre Delaire, Franca Nacia Radio, 18-an de februaro 1955). Pri
la Esperanto-literaturo, vd: Pierre Janton, L'espéranto
(Parizo: Presses Universitaires de France, 1978), ĉapitro V; Humphrey
Tonkin, Code or Culture: the Case of Esperanto (Filadelfio:
University of Pennsylvania, 1968); Margaret Hagler, The Esperanto
Language as a Literary Medium (doktoriĝa disertacio de la Universitato
de Indiana, 1971); William Auld, "The development of poetic
language in Esperanto", Esperanto Documents (Roterdamo: UEA,
1976, n-ro 4 A). La fakto, ke la Internacia PEN-Klubo akceptis en
sian sinon Esperanto-sekcion, sufiĉas por pruvi la altan kvaliton
de la esperanta literaturo.
11.
Andrea Chiti-Batelli, La politica d'insegnamento delle lingue
nella Comunità europea (Romo: Armando, 1988), i.a. paĝoj
142-156. Vidu ankaŭ: Umberto Eco, La ricerca della lingua perfetta
(Bari: Laterza, 1993), paĝoj 350-357.
|