Ajouter cette page à vos sites préférés - Aldonu al viaj preferataj retejoj
 

CLAUDE PIRON

 

 

 

Accueil
Bonvenon

 

 

Articles et extraits
Artikoloj

 

 

Livres - Nouvelles
Libroj - Noveloj

 

 

Lettres ouvertes
Nefermitaj leteroj

 

 

Audio et vidéo
Vid- kaj aŭdprogramoj

 

 

Bibliographie
Bibliografio

 

 

Liens
Ligiloj

 

 

Contact
Kontakto

 


Ĉu en la akvo kuŝas li?

Jako! Kia plezuro revidi vin! Kiam vi revenis?"

Silvinjo! Inter la centoj da homoj ĉe ĉi tiu lagobordo renkonti ĝuste vin! Mi estas feliĉulo! Kiam mi revenis? Hieraŭ. Kaj kredu min, post tiu longa vojaĝo, mi ne plu havis forton. Mi dormis, dormis, dormis. Kiam finfine mi eldormiĝis, tagmeze, kaj sentis la varmegon, mi decidis iri enlagigi min. Kaj jen la unua persono, kiun mi vidas alvenante, estas mia kara amikino Silvinjo, pli bela ol iam ajn..."

Vojaĝi tra Rusio ne ŝanĝis vin. Vi restis la sama belparolulo. Vi ĉiam plu provas igi la knabinojn ami vin, ĉu ne?"

Mi neniam estis speciale belparola. Nur vi ĉiam kaŭzas facilan elflugon de belaj vortoj el mi, pro kialo tuj komprenebla al ĉiu viro, kiu rigardis vin dum du minutoj. Kiu ne dezirus sidi apud vi por interŝanĝi pensojn kun vi tuttage?"

Kiel vi sentas vin, post tiu longa foresto?"

Strange. Estas strange retrovi sin ĉi tie. Aŭ eble la problemo estas ĝuste, ke mi ne retrovas min. Mi sentas, kvazaŭ mi min serĉus, kaj ne sukcesus trovi. Parto de mi ŝajne restis tie. Mi ankoraŭ ne povas kredi, ke mi ree estas en la hejmlando. Kiam oni estis longe for... Speciale en tia lando!"

Kia estas la vivo en Rusio?"

Kiel diri? Mankas la vortoj, kiujn oni bezonus por ĝuste raporti. Mi ne komprenas, kiel la homoj tie sukcesas vivi, kaj tamen ili sukcesas. Sed ĉio tiom kostas! Multaj aĵoj simple ne estas haveblaj, eĉ se oni havas monon. Fakte, kio plej timigas, tio estas la ĝenerala sento pri malcerteco. Neniu scias, kio okazos morgaŭ..."

Ankaŭ ĉi tie neniu scias pri la morgaŭo."

Vi ne komprenas. Tie ĉi, ĉiu havas sufiĉan certecon. Rigardu la homojn ĉirkaŭ ni. Necesas serĉi por trovi iun videble zorgoplenan. En Novosibirsk estas la malo: ĉiuj homoj, kiujn vi vidas, kvazaŭ disradias zorgadon. Povus okazi io ajn. Enlanda milito, reveno de la iama ĝenerala timego, aŭ tia malriĉiĝo, ke plu vivi simple ne eblos. Nur nun ... Sed mi parolas, parolas, kaj vi ne aŭskultas min. Silvinjo! Kio okazas? Kial vi ekstaris? Ĉu mia vojaĝo ne interesas vin?"

Pardonu, Jako. Mia ekzorgo ne rilatas al vi. Mi nur... Sandro! Kie estas Sandro?"

Sandro, ĉu...? Kiu...?"

La filo de mia fratino. Knabo trijara. Sandro! Sandro! Kie vi estas? Li ludis tuj apude. Mi devis zorgi pri li, certigi, ke nenio malbona okazos. Kaj vi... Revidi vin estis tia plezuro, ke mi forgesis mian devon... Sandro, kara! Revenu tuj, kie ajn vi estas!"

Silvinjo neklare duonvidas, ke la ĉirkaŭuloj pli kaj pli rigardas ŝin, sed pri tio ŝi ne zorgas. Se okazis io al la etulo... Kiel ŝi povis agi tiel senpense? Kiam ŝia fratino revenos, kiel Silvinjo povos rigardi ŝin? Kaj jen ĝuste tiuminute la fratino alvenas, kun larĝa, larĝa rideto! Kiel klarigi al ŝi, ke Sandro malaperis?

Al patrinoj tiajn aferojn oni ne bezonas klarigi. Ili sentas. Ne tuj. Kiam ĉi tiu proksimiĝis, larĝe ridetanta, ŝi nur antaŭplezuris revidi la fileton. Sed nelonge daŭris tiu antaŭ- plezurado. Nun ŝi komprenas, ke la knabon ŝi ne tuj vidos. Okazis io. Timo ekkaptas ŝin.

Dum klarigas Silvinjo, la apuduloj aŭskultas. Baldaŭ la demando transdoniĝas de homo al homo: "Malaperis eta knabo, trijara; ĉu vi vidis lin?" Sed la respondo ĉiufoje estas nea. Rapide la afero diskoniĝas tra la tuta ĉelagularo (ĉe-lag-ul-aro). Post nelonge juna gardisto alvenas.

Ĉu mi komprenis ĝuste? Mi aŭdis, ke oni serĉas knabeton. Ĉu vi estas la patrino?"

Jes. Sandro, mia f..."

Li ne lasas ŝin fini. "Kia li estas? Klarigu, por ke ni sciu, kion serĉi!" Li parolas forte, ne tre plaĉe. Eble ankaŭ li timas.

Iom pli ol trijara. Tiom granda," ŝi montras per la mano. "Flavan ĉemizeton li surhavas, kaj ..."

Nenion ŝi povas plu diri. Tiel strange la gardisto ja ripetis: "Flava...", dum lia rigardo ekŝajnis kaptita de la tuj apuda akvo. Ŝia rigardo sekvas lian. En la lago, tute proksime, sed sub jam multe da akvo, io flava videblas, senmova.

Sandro!" La forto de la elparolo estas eksterordinara. Sentiĝas, kvazaŭ tiu nomo nun tenus en si ŝian tutan vivon. Kiel ŝi povos pluvivi, se tiu flava formo ... ? Io ege tranĉa disrompas ĉion en ŝi.

Sed jam la gardisto naĝas en la lago, malsupren. Kiel longa ŝajnas la minuto, dum kiu li tie sube movas sin! Nun liaj manoj ektenas la flavaĵon. Rapidu, rapidu, junulo! Diru ion, aŭ mane komprenigu: ĉu estas...? La streĉiĝo estas preskaŭ netravivebla, dum ĉiuj atendas lian elakviĝon. Ha, finfine li eliĝas. Li ekstaras. Kun, en la mano, ... plasta skatolo, bele flava.

Nur skatolo! Estis nur skatolo! Ĉiuj malstreĉiĝas. Okazas en la patrino kvazaŭ granda liberiĝo, kune kun multaj aliaj sentoj, kiuj turniĝadas, tien kaj reen, tien kaj tien ĉi, plej malklare: ekfeliĉo, zorgo, sen-tim-iĝo, reektimo, espero, ĉio ĉi movas ŝiajn pensojn al tiom da malsamaj direktoj, ke ŝi preskaŭ ne plu scias, kie ŝi estas kaj kio vere okazas al ŝi.

Dankon!" ŝi aŭdas sin diri, kvazaŭ dank'al la gardisto la flavaĵo estus io alia ol la filo. "Feliĉe...!"

Nur malrapide ŝi retrovas iom da paco, sufiĉe por deziri priparoli la aferon kun sia fratino. "Kiom mi timis!" ŝi komencas diri. "Se vi scius, Silvinjo..." Sed la fratino ne plu apudestas.

Kien do malaperis Silvinjo?" ŝi demandas ĉirkaŭe al neniu aparta, al ĉiuj. Nur miraj rigardoj respondas al ŝi.

La timo revenas, malhelpas klarpensi. Ŝi eksidas, ekploras. Ŝi ne havas la forton demandi, serĉi plu, peti helpon. Ŝi bezonus senti viran manon amoplenan, sed ŝia edzo estas for, kaj eĉ la juna gardisto foriris ien, lasante ŝin sola kun la neportebla zorgego. Ŝi rigardas malproksimen, sen pensi pri io ajn, nenion vidante, kvazaŭ malplenigita je ĉio viva. Ŝi estas en alia mondo, kie tempo ne plu ekzistas...

Kaj jen ŝi eliĝas el tiu stranga senviveco. Ŝi rimarkas, ke neniu restis sida; verŝajne ĉiuj nun serĉas la knabon kun la flava ĉemizo. Tiu penso helpas plu liberigi ŝin el la ena malpleno. Patrinaj sentoj rapide reenvenas kaj redonas povon agi. Ankaŭ ŝi ekstaras, kun forta decido, ke ŝi serĉos, ĝis ŝi trovos lin. Sed kie komenci?

Eksentiĝas ŝanĝo ĉirkaŭe. Io okazas. Ĉu ŝi vidas ĝuste? Ĉu vere, kiel aperas al ŝi, la homoj komencas malstreĉiĝi? Jes, videble multaj nun ridetas. Ili eksciis ion. Jen la starantoj apartiĝas, por lasi lokon al alvenantoj. Mire, dankosente ŝi rigardas: proksimiĝas Silvinjo kaj Jako, kun meze, tenanta ilin mane, eta Sandro. Kiam tiu ŝin vidas, li ellasas la manojn de la du kunirantoj kaj kun rigardo feliĉplena ekĵetas sin sur ŝin. "Patrino!"

Ni ĉie serĉis," la fratino klarigas, "sed trovis lin nenie ĉe la lago, nek en la proksima urboparto. Tiam ni pensis: ni informu la policon. Kiam ni alvenis en la apudan policejon, Sandro estis tie, pace atendanta vin. Iom post iom ni komprenis, kio okazis. Dum mi parolis kun Jako, via filo decidis, ke li iros vin retrovi. Li komprenetis, ke dum mi gardas lin, vi faras aĉetojn ne malproksime. Li eliris al la strato. Post kelkaj minutoj, li ne plu sciis, kie li estas. Li komencis plori. Iu sinjoro demandis lin, kion li faras tie, tute sola. Sandro klarigis, ke li volis iri al la patrino, sed ne scias, kien ŝi iris, nek kie li mem estis antaŭe... Li iris kun la sinjoro al la policejo, kaj tie policisto parolis al li tiel amike, ke lia timo tute forlasis lin. Li pace atendis, ĝis vi venos. Fakte, li vidis policistojn veni, foriri, paroli per radio; pli kaj pli li sentis, ke li troviĝas en loko eksterordinara. Lia tuta sinteno, liaj demandoj kaj rimarkoj estigis kvazaŭ amikecan ligon inter li kaj la tiea policisto. Li ja estas ege aminda uleto, ĉu ne?"

Jes," konsentas Sandro, kiu streĉe aŭskultis, kvazaŭ por certiĝi, ke ŝi diros la veron. "Tiel estis."

Multaj homoj staras ĉirkaŭe, rigardas amikkore la rekuniĝon. La patrino tenas la knabeton tiel forte, ke oni preskaŭ timus, ke ŝi rompos lin. Tiom da amo elradias el ŝi! Ĉiuj apuduloj ridetas, feliĉaj pro ŝia feliĉo. Kaj baldaŭ la ridetoj fariĝas eĉ pli larĝaj. Tiel decide, signifplene, gravhome ja sonas la vortoj de Sandro:

Kiam mi estos granda, mi estos policisto."

 

© Claude Piron