La feliĉo ami
Mi estas psik-analizisto. Kio estas
tiu besto, vi eble vin demandas. Nu, mi estas homo,
kiu havas iom neordinaran laboron: mia ĉiutaga laboro
estas helpi al homoj kiuj venas al mi tiucele, iĝi pli
feliĉaj. Por tio, ili devas diri al mi ĉion, kion ili
pensas.
Se venas
iu ideo, nu, tiun ideon ili devas vortigi. Ne gravas
ĉu la ideo estas ĝusta aŭ malĝusta, bela aŭ malbela,
homa aŭ besta, plenkreskula aŭ infana. Ne gravas ĉu
ĝi plaĉos al mi aŭ malplaĉos: ĉiun ideon la persono
devas diri tuj, kiam ĝi naskiĝas en li aŭ ŝi. Ke homoj
konsentas tiel pensi aŭdeble antaŭ fakulo, kiun ili
ne vere konas, tio estas miriga, sed tio estas fakto.
Ne malpli
mirige estas rimarki ke tiu metodo utilas. Ankaŭ tio
estas fakto. Eĉ se ni ne vere komprenas ĝin. (Kompreneble,
por ke la afero sukcesu, ili devas revenadi multfoje,
ĉar nur iom post iom la kaŭzoj de iliaj malfeliĉoj aŭ
vivmalfacilaĵoj montriĝas eksteren.) Nu, mi ne priskribos
al vi la tutan aferon, ĉar ĝi estas ege malpli simpla,
ol povas unuavide ŝajni. Kaj verŝajne multaj el vi jam
scias pri ĝi. La demando ĉi tie ne estas, kial psik-analizo
funkcias, nek kiel nek kiom. Se mi parolas pri ĝi, tio
havas plej simplan kaŭzon, jenan:
Kiam iu
venas por submeti sin ĉe mi al psik-analizo, tiu devas
kuŝi, lasi la pensojn veni kiel eble plej nature, kaj
vortigi ĉion kio prezentiĝas al li aŭ ŝi en la kapo
(la kapo, tio estas la parto de ni, tute supre, kie
troviĝas nia "pensejo" aŭ "pensujo",
aŭ se vi pli ŝatas "pensilo", kiu estas ankaŭ,
fakte nia "sentejo" aŭ "sentujo"
aŭ "sentilo"). Mi sidas malantaŭ tiu persono
- li aŭ ŝi ne vidas min - kaj skribas ĉion, kion ŝi
aŭ li diras. Mi uzas stenografion (tio estas rapidskribo,
metodo skribi, ne kiel ordinare, sed per alia skribmaniero,
kiu ebligas skribi same rapide kiel la persono parolas).
Nu, hodiaŭ, dum mi rapidskribis ĉion, kion rakontis
al mi juna viro, kiu faras psik-analizon kun mi, frapis
min jena penso: ĉiuj liaj vortoj troviĝas inter la 500,
kiuj sufiĉas por la facila teksto lernata laŭ la Zagreba
Metodo. Eble - mi pensis - interesos la legantojn scii,
kion tia homo rakontas en tia situacio. Mi, do, ĉi-sekve
prezentos al vi, kun la permeso de la junulo, kelkajn
partojn el lia eldirado.
* * * * *
Sofia vidis
sian antaŭan kunvivulon vendredon vespere. Mi ne reagis
tre bone ĵaŭdon, kiam ŝi parolis al mi pri tiu decido
rerenkonti lin. Mi ne montriĝis amika. Mi diris al ŝi:
"Sufiĉas nun. Aŭ vi estas kun li, aŭ vi estas kun
mi. Ne eblas havi du virojn samtempe, mi tion ne akceptas."
Vi konas
min nun de kelka tempo. Vi scias, ke mi ordinare ne
parolas tiel. Sed, mi ŝanĝiĝas: dum mi parolis mi eĉ
demandis min, kion mi faros, se ŝi reagos per ega malkontento.
Antaŭe tiu zorgo malhelpus min vortigi mian opinion.
Sed ŝi respondis al tio tute bone. Ŝi diris: "Kion
vi diras, tio estas ĝusta. Mi devus agi klare. Fakte,
mi devus sukcesi seniĝi je li. Mi ne plu amas lin. Eble
mi neniam vere amis lin. Vi estas la viro por mi. Neniu
alia. Sed li aperas tiel malfeliĉa, kiam mi parolas
pri vera fino, pri disiĝo, pri apartiĝo porĉiama, ke
mi ne trovas en mi la forton rigardi lin kaj diri: ĉi-foje
estas la fino. Mi ne plu volas revidi vin."
Mi rimarkas
ke nun estas malpli kaj malpli da problemoj inter Sofia
kaj mi. Eble, ĉar ni decidis ĉiufoje klarigi la aferojn
unu al la alia. Komence ni ne povis. Nek ŝi nek mi.
Ni kaŝis la veron pri tio aŭ tio ĉi. Ni timis ke, se
unu el ni diros la veron, la alia lin forlasos. Sed
nun montriĝas, ke ŝi tiom deziras resti kun mi, kiom
mi kun ŝi.
Hodiaŭ
estas ŝia naskiĝtago. Mi aĉetis ion tre belan por ŝi.
Mi esperas ke ŝi estos kontenta. Ni faros etan feston.
Nur ni du. Ni iros al loko, kiun mi konas, por bonega,
neordinara, ŝatinda vespermanĝo. Tio, kion ili tie preparas,
estas tute speciale manĝinda. Mi estas certa, ke plaĉos
al ŝi. Mi sentas, ke ni estos feliĉaj. Tiu knabino pli
kaj pli plaĉas al mi ĉiurilate, ankaŭ en la diversaj
situacioj de la ĉiutaga vivo. Unuafoje mi amas tiamaniere.
Antaŭe, kiam mi opiniis, ke mi amas, mi fakte nur ludis
kun bildoj en mia kapo: mi ne rilatis kun io vera. Estas
mirige: mi sentas min pli riĉa. Pro tiuj kunaj travivaĵoj.
Pro ĉio, kion ŝi diras al mi. Pro ŝia maniero iri, paroli,
ludi, ridi aŭ fari tion aŭ tion ĉi kun mi. Jes, pli
riĉa.
Sed mi
estas riĉa nur rilate al la sentoj. Mi ne scias kiam
mi povos pagi vin. En mia laboro, multo malbone funkcias.
Mi havis okazon havi alian laboron, multe pli bonan
ol la nuna estas, sed mi ne kaptis ĝin. Mi lasis la
tempon flugi. Nun estas tro malfrue. La ulo, kiu povis
doni tiun laboron, hieraŭ diris al mi: "Kial vi
ne venis antaŭe? Nun mi havigis ĝin al iu alia. Mi preferus
ke estu vi, ĉar vi estas pli juna, kaj ĝuste junulon
mi bezonis, sed nun estas tro malfrue."
Kial mi
agas tiel kontraŭe al mia propra bono? Se vi demandos
min, kial mi ne iris, mi eĉ ne povos respondi. Mi ne
scias. Ŝajnis al mi, ke mi havas tempon. Kial decidi
rapide, mi diris al mi. Morgaŭ sufiĉos. Sed nun mi perdis
tiun mirindan okazon. Ili pagus al mi multe pli, por
ne pli da laborhoroj, ol mi nun ricevas. Kaj eĉ ŝajnas
al mi ke tiu laboro estas pli facila. Kelkfoje, en simila
okazo, kiam mi rimarkas, ke mi agis malĝuste, mi deziras
frapi min, kiel patro malbonan filon, tiel malŝatinda
mi trovas min. Sed tio ne estas la unua fojo. Tre ofte
en la vivo mi perdis bonajn okazojn. Kelkfoje mi min
demandas, ĉu mi vere volas plibonigi mian vivon, aŭ
ĉu io en mi malhelpas min agi por iĝi feliĉa.
Vi memoras
pri Nadja, ĉu ne? Mi parolis pri ŝi la lastan fojon,
kiam mi venis. Mi vizitis ŝin refoje ĵaŭdon, kiam Sofia
diris, ke ŝi ree renkontis sian iaman samĉambrulon.
Mi bezonis vidi Nadjan, ĉar mi malkontentis pri Sofia.
Mi ne komprenis tion tuj. Nur mi sentis fortegan deziron
revidi Nadjan. Necesis tempo, por ke mi komprenu, ke
tiu deziro rilatas al la fakto, ke por unu vespero Sofia
ŝajne pli deziras Jankarlon. Jankarlo, tio estas la
knabo kun kiu ŝi estis antaŭe, ĉu mi jam diris lian
nomon al vi? Mi ne memoras. Fakte, mi celis kuŝi kun
Nadja. Estis vere infaneca reago: "Sofia iras al
Jankarlo, mi iros al Nadja kaj havigos al mi plezuron
kun ŝi." Kia homo mi estas! Ne tre bele, ĉu? Mi
pretas uzi homon kiel ilon, sen zorgi pri la sekvoj
por tiu, aŭ por la alia. Nun, kiam mi diras tion, mi
vidas la aferon multe pli klare. Mi ne sciis ke mi povas
agi tiel senrigarde al aliulaj sentoj! Grave! Mi ne
ŝatas, kion mi ekvidas pri mi. Ne tiel mi igos Sofian
feliĉa, kaj min kun ŝi. (Ĉu vi bone aŭdis? Mi diris:
kun ŝi, ne per ŝi aŭ pro ŝi. Kun ŝi, nur kun ŝi mi volas
feliĉi.) Unuafoje en mia vivo mi amas kaj amo ne estas
ludo. Estas io vera. Kiam mi trovas, ke ŝi agas malĝuste
- ekzemple pri tiu fakto ne havi la forton forpreni
sin el la rilato kun Jankarlo - mi diras mian opinion
al ŝi, eĉ se mi scias, ke tio ne plaĉos. Kaj ŝi dankis
min! Por mi, tio estas nekredebla. Antaŭe mi ĉiam pensis
ke, por ke oni amu min, mi devas ne malplaĉi, aŭ neniam
diri ion kion la knabino ne ŝatos. Ŝi ne ŝatis, kiam
mi eldiris mian opinion pri ŝia ne-malligebla ligo kun
Jankarlo, sed ŝi akceptis ĝin, kaj dankis al mi. Mi
ŝanĝiĝas. Estas mirige rimarki, ke oni fariĝas alia,
eĉ se ege malrapide, eĉ se nur iom post iom. Jes, estas
mirige. Kaj ege feliĉige.
Ĉu mi diris
al vi ke mi estas feliĉa? Neniam antaŭe mi estis tiel
feliĉa en rilato kun virino. Mi ĉiam estis knabeto,
infaneto, kiu timis la reagon de la virino, kvazaŭ ŝi
estus timinda patrino. Nun ne plu. Sofia estas tiu kiu
rigardas al mi kiel al iu forta kaj alta. Kredu min,
tio estas ege nova por mi, eĉ se tio aperas natura al
la plimulto el la knaboj. Vi scias, estas ege plaĉe
senti, ke oni antaŭen-iras. Mi ĝenerale havis tute alian
senton, nome, ke tagoj forflugas unu post la alia, kaj
mi restas samloke. Estis io senesperiga en tiu sento.
Kia plezuro rimarki, ke la vivo ŝanĝiĝas! Mirige, mi
sentas dankemon al la tuta mondo. Tamen mi scias, ke
la tuta mondo tute ne zorgas pri mi, kaj tute ne rilatas
al mia nuna feliĉo. Sed tiel mi sentas...
Io alia
estas miriga en mi: mi ne scias kiam mi povos pagi vin,
ĉar Sofia kostas al mi multon. Kaj tamen mi sentas min
tute libera. Mi dankas vin pro via helpo iĝi pli feliĉa,
sed mi ne sentas devon pagi vin. Vere, mi liberiĝas.
Kiu antaŭe kredus, ke mi povus tiel libere rilati al
mono, kiun pagi necesas?
* * * * *
Ne ĉiu
psikanaliza renkonto estas same bela kaj sunplena, kiel
ĉi tiu. Fojfoje estas tre malsimple, aŭ plene je malamo,
ankaŭ al la psik-analizisto. Mi ŝatus scii, kara leganto,
se tia raportado interesas vin. Mi povus prezenti pliajn
psik-analizajn raportojn al vi. Vi tiel vidus kiel malsimilaj
homoj estas inter si, kaj samtempe, ankaŭ, kiel similaj.
Por mi estas tre facile pretigi tian legaĵon, ĉar mi
rimarkis ke en tiu tre speciala situacio de psik-analizo
(aŭ aliaj formoj de psik-helpado, pri kiuj mi same bone
povus paroli), la homoj ĝenerale uzas tre simplajn vortojn,
plej ĉiutagajn, eĉ por esprimi vere gravajn travivaĵojn.
Tion eble kaŭzas la fakto, ke en tiu situacio oni iomete
revenas al pli infaneca estmaniero. Mirige, per tiu
reinfaniĝo oni fariĝas vera plenkreskulo: oni prilaboras
siajn problemojn, siajn travivaĵojn, ankaŭ siajn memorojn
pri delonge forfluginta tempo, per pensaj kaj sentaj
iloj same simplaj, kiel tiuj de infano, kaj oni tiel
kaptas ilian signifon pli bone. La sekvo estas, ke oni
pro tiu nova kompren- aŭ sentmaniero, reorganizas sin
al personeco, kiu funkciu pli bone. Nu, ne gravas la
kaŭzo, gravas la fakto ke en tiu situacio homoj parolas
pri ĉio per tre simplaj vortoj. Ne malfacilus al mi
esperantigi tiun aŭ alian parton de tiuj parolhoroj,
kiuj prezentiĝas ĉe mi. Ĉu interesas vin aŭ ĉu por vi
legi ion similan estus pura tempoperdo?
|