Une solution pour l'Afrique (20.02.06): lettre à The Namibian
Dear Sir,
I quite
approve Alexactus T. Kaure's call for a common language
for Africa ("Africa:
Eternally Trapped?" 16 June), but I don't think
that choosing between English, French or Portuguese
is a fair solution to the problem. The best solution
is for Africa to adopt a language free from colonialist
connotations, from links with political and economic
powers, and so easy that every African could readily
learn it in a short time so as to be able to communicate
spontaneously and precisely with fellow Africans, whatever
their origin. Such a language exists. You can learn
about it in "Understanding
among Africans". If you don't have much
time, go right to "Towards a realistic solution".
You'll probably feel like reading on.
It's high
time something be done to ensure that Africa, while
respecting all its dialects, languages and cultures,
may avail itself of a very pleasant and practical means
of communication. The language I'm alluding to is Esperanto,
maybe unknown in Namibia, but with a good following
in other countries, like Togo, Tanzania, the Congo and
many others. Although easy, it's a rich language, well
adapted to the realities of Africa (it has words with
no equivalent in colonialists' languages, like kaprejo
'the place where the goats are being held' or frateta
'fraternal', 'brotherly' but only in the sense of 'from
a younger brother', 'of younger brothers'; without reference
to age, so important in many African languages, 'fraternal'
is frata). Africa needs to be untrapped! Why
not have a look at this way out ?
Best wishes
!
Estimata
Sinjoro,
Mi plene
aprobas la alvokon de Alexactus T. Kaure por komuna
afrika lingvo, sed mi opinias, ke elekti inter la angla,
la franca kaj la portugala ne estas bona maniero solvi
la problemon. La plej bona solvo estas, ke Afriko alprenu
lingvon liberan je koloniismaj elvokaĵoj, je ligoj kun
politikaj kaj ekonomiaj potencoj, kaj tiel facilan,
ke ĉiu afrikano povu rapide lerni ĝin por spontane kaj
precize komuniki kun ĉiu alia afrikano, el kie ajn tiu
devenas. Tia lingvo ekzistas. Vi povas informiĝi pri
ĝi en "Understandig
amond Africans". Se vi ne havas multe da tempo,
iru rekte al "Towards a realistic solution".
Vi probable sentos emon legi plu.
Estas tempo,
ke io estu farata por ke Afriko, respektante ĉiujn siajn
dialektojn, lingvojn kaj kulturojn, disponigu al si
agrablan kaj praktikan komunikilon. La lingvo, al kiu
mi aludas, estas Esperanto, eble nekonata en Namibio,
sed kun anaro en aliaj landoj, kiel Togo, Tanzanio,
Kongo ktp. Kvankam facila, estas riĉa lingvo, bone adaptita
al la realaĵoj de Afriko (ĝi havas vortojn, kiuj ne
havas ekvivalenton en koloniistaj lingvoj, kiel kaprejo
'la loko, kie kapr(in)oj estas gardataj' aŭ frateta,
'frata', sed nur en la senco 'rilate al, au venante
de, pli juna frato'; sen la aludo al aĝo, tiel grava
en multaj afrikaj lingvoj, la vorto estas frata).
Afriko meritas eliĝi el la kaptilo. Kial ne ĵeti rigardon
al tiu elsavejo?
Ĉion bonan
!
|