Pri Globish
Jean-Paul Nerrière trovas
Eon bonega lingvo, sed kredas, ke ĝi ne plu havas estontecon.
Fakte, li provis aranĝi, ke ni ambaŭ partoprenu en radioelsendo,
en kiu li defendus Globish kaj mi Eon. Mi ne scias,
ĉu li vere serioze klopodis realigi tiun projekton,
sed la afero neniam konkretiĝis. Ĉar li publikigis franclingvan
libron titolitan "Ne penu lerni la anglan, uzu
Globish", mi havis la projekton proponi al la sama
eldonejo libron, aŭ pli ĝuste broŝuron, pri "Ĉu
Globish, ĉu Eo?" Sed tio postulus pli da tempo
ol mi nun disponas. Estas bedaŭrinde, ke tempo al mi
mankas, ĉar estas ege facile montri, ke Globish estas
nete pli malfacila kaj malpli fleksebla ol Eo.
Vidu:
1. Mi atente esploris
la liston de 1500 anglaj vortoj, kiuj konsistigas la plenan vortprovizon
de Globish kaj kiuj, laŭ tiu s-ro, sufiĉas por esprimi ion ajn en
la praktika vivo. Nu, 200 vortoj el ĝi ne estas necesaj en Eo: La
listo havas, ekzemple, apud "angry", "anger"
aŭ apud "free", "freedom".
Jen aliaj
tipaj ekzemploj:
healthy - health
|
sana - sano
|
mental - mind
|
mensa - menso
|
create -creation
|
krei - kreo
|
inform - information
|
informi - informo
|
live - life
|
vivi - vivo
|
ask - question
|
demandi - demando
|
remember - memory
|
memori - memoro
|
think - thought
|
pensi - penso
(aŭ pensis, aŭ pensita)
|
good - well
|
bona - bone
|
good - better
|
bona - pli bone
|
one - first
|
unu - unua
|
he - his - him
|
li - lia
- lin
|
I - my - me
|
mi - mia
- min
|
shall - should
|
devas - devus
|
2. La listo tute ne indikas,
kiu estas la ĝusta signifo de multaj vortoj plursencaj en la angla,
kiel as, can, case, convention, country, light, might, right,
second, watch k.s. (Pri la multsenceco de "case",
mi memoras frazon en artikolo pri pakado, kiun mia edzino tradukis,
kaj kiu tekstis: "In this case you can make a very good
case for wooden cases" : "ĉi-kaze vi povas prezenti bonegajn
argumentojn favore al lignaj kestoj": trifoja uzo de la
sama vorto kun tute malsamaj signifoj !).
3. Eo prezentas la avantaĝon,
ke, deirante de unu radiko, oni mem libere formas derivaĵojn kun
preciza senco. Ekzemple, la listo enhavas "beautiful"
sed ne "beauty" aŭ ion, kio signifus "plibeligi",
"malbeligo" ktp. Ĝi enhavas "administration",
sed ne "administer" aŭ "administrative"
, "nation", ne "national", "decide",
ne "decision". Ĝi ne enhavas ilojn por plilarĝigi
la potencialon de bazaj vortoj: "biology" enestas,
ne "biologist"; "teach", ne "teacher";
"talk" kaj "speak", ne "talkative";
"aggression", ne "aggressive"
aŭ "aggress"; "industry", ne "industrialization".
Alivorte, aŭ s-ro Nerrière trompas la publikon, kiam li diras,
ke oni povas uzi tiun bazan vortprovizon por diskuti pri io ajn
en la ĉiutaga vivo, aŭ li trompas ĝin, ĉar li fakte subkomprenas,
ke la uzanto de Globish konas multe pli ol la 1500 vortojn de lia
listo, nome, la normalajn derivaĵojn.
4. Ĉar
la skribmaniero estas tiu de la angla, tio, kompare
kun Eo, estas neracia, facile evitebla ŝarĝo por la
memoro.
5. Nenio
ebligas al denaska anglalingvano unuflanke, al homoj,
kiuj lernis kaj multe uzis la anglan aliflanke, scii,
kiu vorto estas uzebla kaj kiu ne. Globish do ne estas
realisma propono, ĝi pli similas ŝercon, sed Nerrière
prezentas ĝin kiel ion seriozan.
Eble estus
en nia intereso stimuli la diskuton pri Globish, ĉar
ĝi ebligus konsciigi la publikon pri la fakto, ke uzante
la samajn penojn, kiuj necesas por lerni Globish, oni
povas akiri multe pli riĉan, facilan kaj praktikan lingvon
se oni elektas Eon.
CP
|