Amo povas mortigi lingvon
Interparolo
pri lingvaj problemoj kun Prof. Claude Piron de Ĝeneva Universitato
Multaj
politikistoj inter kiuj Michel Rocard, iama socialista ĉefministro de Mittterand,
kiu estis jam prezidanto de komisiono pri kulturo de europa parlamento, indikas
Svislandon kiel ekzemplon por subteni ke en Eŭropa Unio oni povas kunvivi
plurlingve. Ni parolis pri tio kun Claude Piron, kiu instruis ĉe la Fakultato
pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de Ĝenevo kaj estas konsiderata unu
el la plej gravaj fakuloj pri internacia komunikado, pri kiu li spertighis kiel
tradukisto el lingvoj angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe Monda Organizo pri Sano
kaj estas aŭtoro de multnombraj verkoj kaj eseoj pri interlingvistiko.
– Laŭ
Michel Rocard kaj aliaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve,
kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro Piron, vi estas kaj
sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu
aserto?
– S-ro Rocard
kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri
sia lando, kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun diversaj lingvoj.
Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas
videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo estas
malpli idilia ol ĝin prezentas s-ro Rocard. Ekzemple paroli pri kvar lingvoj
estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn. Sed unu el
la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.
– La romanĉa, laŭ mia scio,
estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj
de Grizono, kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte utiligebla.
Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi
la lingvon oni kreis “romantsch grischun”, operacio ŝajne simila
al tiu de Landsmal de Aasen (1) en Norvegio sed,
malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas mortanta, kiel ŝajnas..
– Ĝenerale
lingvo ne longe supervivas post kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin.
Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun : ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ
dulingvaj, parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste svisgermanan dialekton)
kiel la romanĉan. Sed ne sufiĉas por savi la lingvon.
– Ĉu tio
estas nova fenomeno?
– Relative
nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen
multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege ŝanĝiĝis. La beleco de la
regiono allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj, hoteloj, industrioj,
kiujn kreis firmaoj el germana Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu
uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis, ke ili ĝuos pli bonan pozicion
en la ekonomia vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando, por regi la
germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj pli
miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo. Estas malĝojige devi diri, ke amo
fuŝis la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj enamiĝis al
germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj
tiel formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo fariĝis la germana, ĉar ekonomie
gravas en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen la romanĉa estas ege
facile, eĉ en regionoj, kie ĝi estis la tradicia lingvo.
– Ni do
akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj
rilatas harmonie.
– Ŝajne jes.
Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu
de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj
regionoj, ĝuste pro tio. Investoj en Svislando iras al germanlingvio, ne al la
franclingva parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.
– Al kiaj
problemoj vi aludas?
– La situacio
diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje
okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale. Li ne
imagis ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La
psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu
esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj
germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta
sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis pro
la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio signifas, ke en ĉiuj kontaktoj
unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin
egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli
la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante
konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj kiel
kun samlingvanoj.
– Kial vi
diras "unu el la geedzoj"?
– Ĉar mi tion
konstatis. Tre ofte en paro, kiu transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu la viro
ĉu la virino estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu la
necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto de la fremda lingvo, tio estas
statistike duoble pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble ekzistas ankaŭ
paroj, en kiuj nek unu nek la alia sukcesas vere "venki" la negepatran lingvon.
Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro, la sento esti fremda.
– Tamen,
administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias,
malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?
– Ne.
Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj.
En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj,
kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena,
havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estos tute
alia. Cetere, la trilingveco kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj
konfliktoj, kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian lingvon de la lando,
aŭ ĉu preferinde la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas konsiderindajn
sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.
– Oni do
limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.
– Tiam oni
falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie farebla. Parolo estas povo, kiel
scias ĉiuj politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento Bush. Doni plenan eblon
spontane, korekte, elokvente paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki
misdemokration.
– Ĉu ne pro
tio, kaj pro la fakto, ke eĉ limigita nombro da lingvoj starigas multajn
problemojn, la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli estas ĉiam uzi nur la
anglan. Iom kiel okazas en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam pli en la
angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus
la problemon, kontentige por ĉiuj?
– Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj
nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan, ĉar la britoj
neniam estis vere entuziasmaj pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple,
ne aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj
el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio
ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon
al multegaj fremdlandanoj. "English language teaching is
very big business, "(Instruado de la angla estas treege
grava enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona Foiro
de la Angla Lingvo. (2)
– Se vi
permesas, ankaŭ mi havas noton similan, kiu impresis min: longa artikolo de
Observer, el ĉirkau antaŭ du jaroj, kun memkontenta titolo “They’re talking our
language” (ili parolas nian lingvon) deklaris “Britujo eble perdis imperion sed
konkeris planedon”.
– Tutcerte! Krome,
je la nivelo de supera instruado, la premado favore al studoj en anglalingvaj
universitatoj ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata jaro, eŭropanoj
konsistigis pli ol 100.000 el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj
160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en Britio. Vivante tie dum siaj
studoj, la studentoj estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero, kaj kiam
ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ la anglosaksa maniero. Tio estas des pli
bedaŭrinda ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika aŭ kultura elito; nur tiu
ja povas sendi la gefilojn por jaroj da studado en tiaj landoj. Eble ankaŭ pro
tiu faktoro (inter multaj aliaj) la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.
– Tamen, en
Eŭropa Unio la oficialuloj konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn
ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili
organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.
– Estas terura
kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj
rezolucioj, estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj de
Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco estas kultura riĉaĵo nepre protektinda. Ankaŭ
la romanĉa lingvo de Svislando oficiale estas kultura riĉo nepre savinda, kaj
temo de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj
studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du
generacioj. Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj paroladoj pri studo de
la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko
favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas"
la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre,
atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska
anglalingvano.
– Kun tia
stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile elturniĝi. Por superi la lingvajn
problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan
de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de
Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo t.e. ne nur por
interamikiĝi kaj interŝanĝi ridetojn.
– Ne ia speco
de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne
tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur
por interamikiĝi sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj
lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne
ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi
milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en
la angla –ough prononciĝas laŭ kvar malsamaj manieroj en tough,
though, through kaj cough). Post ses monatoj, la mezuma
lernanto akiris en Esperanto kapablon komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi
havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama semajna hornombro.
– Tamen, ĉu
ne estus bedaŭrinde, ke oni lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon,
kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?
– Sed ĝuste
tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum
unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter
eŭropanoj estu solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj, ĉar
esperanto estas relative bone disvastigita en Azio, ekzemple). Samtempe, multe
da tempo liberiĝus por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses sekvantaj jaroj la
junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ siaj
kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca, la germana, la greka, la rusa, la
araba kaj aliaj gravaj kulturlingvoj retrovus en la lernejoj lokon proporcian
kun sia kultura valoro. Nun preskaŭ neniu lernas ilin, kvankam tiu forgeso de
gravaj lingvoj profite al la angla fakte tamen ne alportas justan solvon al la
problemo internacie komuniki.
– Komence
vi diris, parolante pri la romanĉa, ke lingvo ne povas vivi, se ĝi ĉesas havi
unulingvajn parolantojn. Sed ĉiuj, kiuj uzas Esperanton, estas almenaŭ
dulingvaj, ĉu tio ne signifas, ke Esperanto nur povas baldaŭ morti?
– Tio, kion mi
diris pri la romanĉa, estas valida nur por naciaj aŭ regionaj lingvoj. Lingvo
uzata nur por internacie komuniki troviĝas en tute alia situacio. Ek de kiam ĝi
aperis sur la monda scenejo, Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi, kvankam tre
malrapide. Ĝi nun montriĝas aparte vigla, vivanta, kreema lingvo. Rigardu sur
Internet. Fakte, lingvistika analizo montras, ke ĝi estas pli vigla ol la
franca, kiu terure rigidiĝis kaj malfacile kreas novajn vortojn.
– Por
konkludi, profesoro, ĉu vi opinias, ke la solvo "Esperanto" iam estos adoptita?
– Jes. Estas
facile objektive kompari ĝin en la praktiko kun la aliaj sistemoj kaj tia
kompara esploro montras, ke ĝi estas la sistemo kun maksimumo da avantaĝoj por
maksimumo da homoj kaj kun minimumo da malavantaĝoj. Ĝia forĵeto neniam baziĝas
sur kompara studo de la diversaj opcioj. Homoj, kiuj rifuzas Esperanton, neniam
observis internacian debaton en ĝi (kaj akceptis kompari kun internacia debato
sen ĝi), neniam vidis ĝin uzata de infanoj en ludo, neniam legis verkon el ĝia
literaturo. Ilia sinteno baziĝas sur ilia imago, ne sur la realo, nur sur
neraciaj antaŭjuĝoj kaj manko da informiĝo. Sed estas pluraj signoj de ŝanĝoj en
sinteno precipe de lingvistoj, kiuj iam parolis horore pri Esperanto kiel
“lingvo farita ĉe skribotablo”. Laŭ mi ne estas tre malproksima la tempo kiam la
diversaj opcioj por solvi la problemon pri internacia komunikado estos konataj
pli klare kaj la politikaj decidoj inspiriĝos el raciaj kriterioj. El ĉiuj
opcioj, oni elektos la plej bonan, kiu ankaŭ estas la plej malmultekostan, kaj
la plej respektan al ĉiuj kulturoj. Kiam la eŭropaj civitanoj plene konsciiĝos,
ke ekzistas rajtoj kaj devoj ankaŭ en kampo de komunikado, postulos la respekton
de ili kaj la politikistoj ekkomprenos, ke la tempo venis montri sin favora al
la opcio, kiun la publiko trovas plej bona ĉiurilate.
____________
1. Ivar
Aasen, juna amatora glotologo, konstruis el norvegaj dialiektoj
en 1850 Landsmal (nomita ankaŭ Nynorsk aŭ Novnorvega), kiu kontraŭmetiĝis
al Riksmal kun dana bazo.
2. English
Language Fair, Newsletter n. 3 London, Barbican Centre, 22-24 oktobro
1984
Giorgio
Bronzetti Disvastigo,
agentejo faka pri problemoj de komunikado
|