Pri Rolo (france "Rolle"), svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903
100 jaroj de Svisa Esperanto-Societo 27-a de septembro 2003, Lausanne -
Rolle, Svislando
Mia rolo
en Rolo (france "Rolle"), alivorte mia rola
rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claŭde (ne al
mi, al la alia Claŭde), ke mi parole rolos en Rolo,
sed kiom ajn mi traserĉis mian cerbon, neniu ideo tie
troveblis. Ĝi estis malplena, vakua.
Tiam mi
pensis: "Nu, mi petos helpon de mia edzino."
Sed ankaŭ ŝi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli,
mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).
Turmentate
de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion
por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claŭde
en similaj cirkonstancoj: mi preĝe turnis min al Zaza:
"SOS
!" mi kriis. "SES
!" li respondis.
Kaj li
aldonis: "Kial vi simple ne gvidus vian publikon
al tiu unua tago de la vivo de SES?" Tiam li afable
montris al mi, kiel disvolviĝis la fondo de la societo,
montrante je ĉiu etapo, kiel la fondintoj rolis.
Por la
ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen
bele kaj bone ili bande rolis.
Ĉar estis
tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi
kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES fariĝis
barka Rolo.
Sed kompreneble
necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn
aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj,
la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la
kontoj. Tiel la lulejo de SES iĝis kont-Rolo.
Ĉiuj jam
tuj akceptis havigi al la ĵus naskita societo la fiksitan
kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble!
Tiel komenciĝis la gravega kas-rolo de la respondeculo
pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste
kaj efike kase roli.
Kontentaj
pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon,
ili iris kune manĝi - tio estas preskaŭ deviga, kiam
oni vizitas Rolon - frititajn fileojn de lagaj perkoj,
similajn al tiuj, kiujn vi ĵus manĝis. Kaj ĉar la fileojn
oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj
patroj entuziasmiĝis pri la pat-rolo de Rolo.
Kaj jen
unu el ili ekhavis ideon. Ĉiuj ja estis fervoraj esperantistoj,
ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastiĝu, kaj ili
pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon
en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas
sendi al la aŭtoritatoj peticion tiucelan. La vorto
"peticio" ne ekzistis en la lingvo de 1903.
Oni diris petskribo, ĉar temas pri skribo por peti.
Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskiĝejo de SES
riveliĝis pet-Rolo.
Ilin tre
impresis tiu rivelo, sed, saĝe, ili decidis esti plej
diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili
promesis silenti. Tial vi hodiaŭ povas trankvile paŝi
sur la Rolaj trotuaroj. Eĉ ne unu usonan soldaton vi
renkontos.
|