Esperanto : Kiaj perspektivoj post unu jarcento ?
Prelego en Bulonjo-ĉe-Maro, 2005 03 27
Aŭskulti la prelegon
Antaŭ cent jaroj
Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu
ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan
kongreson de Esperanto, dirante : “Mi salutas vin, karaj
samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj
kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la
mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia
kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj (niaj) vortoj ne flugos
telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono
flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed
senteblaj por ĉiu animo sentema : (...) la sonoj de io granda, kio nun
naskiĝas.” Kaj iom pli poste li diris : “En nia kunveno ne ekzistas nacioj
fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu humiliĝas, neniu
sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel
membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la
historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud
la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj
premas al si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu
bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de
Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj
kun homoj.” (fino de la cito).
Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel
ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis : “Nu, li vere
troigas”. Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.
Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en
Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke
utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li
eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la
paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En
tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn
vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La
tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie
laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam
li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble ! Vere mirakla
afero !
Estas fakto, ke la invento de skribado havis
impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj
scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se
skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la
momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila
momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi
okazis.
Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis
unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devu
paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la
homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905.
Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis
sian poemon “Preĝo sub la verda standardo” : pluraj ĉeestantoj
ploris ! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj
asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas
emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io
robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la
tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon.
Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni
scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe,
jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed
ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas
malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la
travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al
senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian
sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke Esperanto estas io viva,
lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio,
kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto
ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ
observo.
Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas,
longperspektive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj,
solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj
estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia
tempo disfali.
La tri homaj cerboj kaj la animo de
Esperanto
Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas
animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof,
liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj,
kiu estas ne ofta : la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia
cerbo.
Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo,
ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento : en tiu plej funda
tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni : tie ni travivas la bazajn
emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj
igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo
troviĝas la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al la du
partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En
tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros “dekstra” aŭ “maldekstra” tio validos
nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj la
afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero
funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo,
disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj
simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj,
intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la
mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido,
ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco.
Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed
ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute
harmonie.
Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas
rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran
duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu
transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj.
Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera.
La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra
duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi
unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj.
Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon : “Mi venis al Bulonjo
per trajno” : Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon,
Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ – almenaŭ humure aŭ
poezie – mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi
alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj
riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco,
al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.
Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen
unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte
da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj,
sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en
la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso
povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon,
sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.
Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la
elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas
imagi.
Subtila transdono de kaŝaj
mesaĝoj
Kaj ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence
uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon
Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio, ke ili
evitas tion fari, tiom da homoj nun diras : “la mondolingvo estas la angla”.
Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj,
kaj simplaj homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne
konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj ideoj.
Ekzemple : “la venko de la angla estas definitiva”, “lingva diverseco ne plu
kaŭzas problemojn”, “la uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por
vi”, “ne ekzistas realisma alternativo”, “ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se
fremdulo suferas maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ se
firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo en la angla ne estas
adekvata por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas nur tion, kion ili
meritas, ili nur devis bone lerni la anglan”.
Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke
efektive tiuj mesaĝoj – kaj aliaj – kaŝe akompanas la frazon pri la venko de la
angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon, kie
nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne
estas elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus,
ekzemple, jena ideo.
Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj,
kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil
milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. “English
language teaching is very big business” (“Instruado de la angla estas tre
granda profitdona kampo”) siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la
Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de
British Council dirante : “La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de
la Norda Maro”. Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ pli
profitas de la ampleksa uzo de la angla.
Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu
ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas
gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine
metas ilin en malsuperan pozicion ? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj
ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al
kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion
por tiu impresa avantaĝo ! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al
ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti
ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la
angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko,
profesio, aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance
kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia
profito ? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas
senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo “kiu poluas,
tiu pagu”.
La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la
pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo,
enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas
defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko,
ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu
subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si
frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la
sistemo uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el
plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon,
niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas
fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis
definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia
formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon.
La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve !, la viktimoj ne
rimarkas.
Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj
preteratentas fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas ĉe ĉiu homo
nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza,
sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza harmonio, al mondo, kie
maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta, ege
potenca, kapabla movi gigantajn individuajn energiojn, veki rimarkindajn
sindediĉojn ne facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro
al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto “Esperanto”, tiel
ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido,
dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto
"Esperanto" tiel alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas al tiuj
kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo, do la pensebla formo, de io
nepensebla, de io, kio staras trans nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto
senfine pli granda ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras
feron.
La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur
la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie
ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri kiu mi ĵus
parolis. Ĝi blokas la kapablon imagi. Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per
tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke
ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro
tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la tuta mondo,
estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia mensostreĉado
por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj,
ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo, kiu donus al la tutmonda
junularo, kaj al ĉiuj impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la
anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el
absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion, ni, eta marĝena
malplimulto, scias proprasperte.
Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la
definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi al si
iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas alpreni komplementan
ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla, Esperanto fiaskis.
Pensmaniero tipa pri
kvarjaruloj
Bedaŭrinde, e-istoj estas influataj de la ĝenerala
opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas
esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi
riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala
opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io
individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.
Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la
fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta.
Homo, kiu diras : "Esperanto fiaskis", estas certa, ke tiu malsukceso estas
evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al "Esperanto estas
nulo". Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu
ekzistas.
Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso
estas io absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel
infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj
de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aǔ
kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj
ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj : “granda” / “malgranda”, “forta” / “malforta”, “unua”
/ “lasta”, “ĉio” / “nenio”. Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute
kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la
pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj,
maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ
edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun
prapensan funkciadon.
Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la
nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj
diras : "Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne
estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis." Ne temas nur pri malĝusta informiĝo ;
temas fakte pri nekapablo imagi , ke lingvo
proponita de unu homo povas evolui. Et-infana pensmaniero ! Eblas nur du
terminoj : ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de
D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla
Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj
realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre
diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia
ĝi estis en 1887.
Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por
multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili,
sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en
Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne
aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus : "Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar
multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes, Citroën, Ford aŭ ion alian." Oni aplikas
al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj.
Interese, ĉu ne ?
Historia perspektivo
Aldoniĝas al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ
historia perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto "ankoraŭ ne", "ne jam", "ĝis nun
ne". Refoje ni vidas, ke estas diferenco inter Esperanto kaj la aliaj kampoj
de la vivo. Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj homoj luktas por
plibonigi la mondon. Ekzemple pri egaleco inter viroj kaj virinoj, inter
nigrahaŭtuloj kaj blankhaŭtuloj, inter sociaj tavoloj rilate al ŝancoj povi
studi, aŭ pri indiĝenaj rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj multaj
aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn temojn, pensas : "la lukto fiaskis" ? Ne.
Ili pensas : "Ni ankoraŭ ne sukcesis. Restas multo por fari."
En 1700, jam estis homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed en 1850
sklaveco ankoraǔ ekzistis. Ĉu en 1850 estus ĝuste diri "la lukto kontraŭ
sklaveco fiaskis" ? Ne. Historio instruas al ni, ke la sola ĝusta frazo estus :
"En 1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ ne
sukcesis". Sed neniam vi aŭdas homon certan pri la esperanta fiasko diri :
"Esperanto ankoraŭ ne sukcesis". Kvazaŭ la lingvo disponis nur limigitan nombron
da jaroj por konkeri la mondon, kaj ne atingis tiun celon antaŭ la fiksita
limdato. Sed kial limdato ? De kie limdato ?
La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj
fenomenoj, kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon.
Eksponenciala kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post
iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri la estonteco de Esperanto,
ignoras historion. Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita
de Gilbert Mouton, pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767,
nenie ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis
diri, ke la metra sistemo fiaskis ? Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke
oni tiam rajtus diri nur : 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo ankoraŭ ne sukcesis. Same, cent dudek jarojn post la apero de
Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ
ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi, kio estas alia afero.
Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la
streĉiĝo inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe
elvokis. Oni povas elekti la starpunkton : "Mi apartenas al avangardo".
Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por
oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado
restis ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj kroĉitaj al
ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras,
sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas malpli probabla ol la
kontraŭa, se kompari kun similaj agadoj en historia perspektivo.
Ni sondu la baldaŭ venontan
tempon
Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri
tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni
esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj
pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar
aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn.
Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj
disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la
prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.
Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la
mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon
pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ
en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas “simpla fuŝa angla”. En Eŭropo,
en la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la dekoka, ke
venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj poste
perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la
politika-ekonomia vivo internacia.
Nu, la superregado de la angla lingvo en nia
tutmonda socio estas ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono.
La faktoj nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian
dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto de la CIA,
la Centra Informa Agentejo usona, disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun
kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen
ne temas pri politiko, sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar
tio kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio
okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj pensas, ke post kelkaj
jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco estos alianco inter Ĉinio, Barato
(tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe
disvolviĝas, kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la
venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj de ĉina lingvo
allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.
Kio ebligas diri, ke eble – kaj mi substrekas tiun
eble – Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso ?
Multaj faktoj.
Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La
usona ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas
resumi dirante : la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri
industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj, Usono estis
neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la
loĝantaron. La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn da dolaroj.
Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume
unu miliardon da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas eviti bankroton ? La ĉefa
ŝtato, kiu ebligas Usonon finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la
komerca bilanco de Usono estas 160 miliardoj da dolaroj.
Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj
eksportoj, do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika,
al la ŝtato, ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj. La
sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj
da milionoj da dolaroj aŭ 7,7 mil miliardoj da dolaroj. (Kiam Bush farighis
prezidento en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn : ne ekzistis
ŝtata ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton de tiu sumego Usono ŝuldas al
aziaj landoj : Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn
da dolaroj. Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la usona
ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate. Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe
plu funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas
pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj, t.e. la
petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti pagojn en dolaroj,
sed igi la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.
Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de
Usono, kiel la reduktiĝo de la mezuma hora salajro (1), la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la
mizersojlo (2), la nombro de
malliberuloj (3) – la plej granda el
la tuta mondo, kiu restas la plej granda eĉ se vi kalkulas proporcie al la
loĝantaro – , la fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj
eksterlande aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo, la distanco
inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas aparte granda : ekzemple,
kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis
rolon en la atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj el la usonanoj,
se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan
naciecon.
Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe
baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda
fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla
ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro
vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila
optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni
komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la
samajn trajtojn en la nuna Usono.
Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto ? Tio rilatas al ĝi
simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la
superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco
inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke
post iu tempospaco la homoj diros al si : kial plu uzi inter ni la anglan,
malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj ? Tiam eble ili emos alpreni la
ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava.
Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro
sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke
Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.
Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn
kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas
komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn
por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris,
kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo
de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas
multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo,
ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj
tio estas al mi egala.
Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeblepotenca intuicio,
kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza
zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi
kaj ĝin forĵetus ? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas
esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn
jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj
de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj
argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri
kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta,
se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel
mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio,
gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi
montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ
individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas
ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia
paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus,
ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi ! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu
ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela sonĝo de l’homaro por eterna
ben’ efektiviĝos.
____________ 1. Ĝi falis de
17 al 14,5 dolaroj inter 2000 kaj 2004. La delokigoj perdigis al Usono 1,8
milionoj da okupoj. Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko de dungoj
atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj jaroj, tiel ke multaj personoj povas
vivi nur akceptante malbone pagatan postenon. Multaj vivas kredite, kaj la sumo
de la ŝuldoj atingas astronomiajn nivelojn. 2. Laŭ la
statistikoj de la Census Bureau (Oficejo pri la loĝantaro), 45
elcentoj el la nigruloj kaj 44 elcentoj el la hispanlingvanoj vivas sub la
mizersojlo. 3. 2,2 milionoj,
dum en 1975 estis nur 380.000.
|