Kie la mitoj? Kie la realeco?
Meze
de marto 1979, en la sidejo de Unesko en Parizo, okazis simpozio
de la ne-registaraj organizaĵoj pri la rajto je komunikado. UEA
iniciatis kaj kunorganizis la simpozion, en kiu la Asocion reprezentis
E. Chicot, B. Despiney, P. Guérout kaj C. Piron. La 13-an de marto
Piron enkondukis la simpozian sekcion "Lingvo kaj komunikado"
per la ĉi-sekva teksto. Brila en sia malŝabloneco, leĝera, kvazaŭ
poemo kun strategie organizitaj strofoj, tiu teksto rikoltis aplaŭdegon
eĉ de tiuj skeptikaj simpoziistoj. Jen lekcio pri la arto moderne
pledi por Esperanto. Ni lernu. Ni traduku kaj aperigu ĝin en la
nacilingva gazetaro.
Oni diris al mi, kiam
mi estis eta: "Ne timu demandi pri la vojo. Uzu vian langon,
kaj vi iros ĝis la ekstremaĵo de l'mondo". Sed kelkajn kilometrojn
for, alia lingvo uziĝis. Sin turni al iu surstrate utilis al nenio.
Oni diris al mi: "Por
komuniki kun eksterlando, studu lingvojn en klaso". Sed mi
konstatis, ke 90% el la plenkreskuloj ne povas sin plene esprimi
per la lingvoj, kiujn ili studis lerneje.
Oni diris al mi: "Per
la angla vi povos vin komprenigi ie ajn en la mondo. Sed en hispana
vilaĝo mi vidis francan kaj svedan aŭtojn karamboli; la ŝoforoj
kapablis komuniki nek inter si nek kun la ĝendarmoj. En tajlanda
urbeto mi vidis angorplenan turiston provi klarigi siajn simptomojn
al loka kuracisto; kompreniĝo ne okazis. Mi laboris por UN kaj MOS
en la kvin mondopartoj, kaj mi konstatis en Gvatemalo, on Bulgario,
en Kongo, en Japanio kaj en multaj aliaj landoj, ke ekster grandaj
hoteloj kaj aviadkompanioj, la angla estas senutila.
Oni diris al mi: "Dank'
al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu".
Sed kiam mi komparis tradukojn kaj originalojn, mi vidis tiom da
missignifoj, da preterlasitaĵoj kaj da stilfuŝado, ke mi nur povis
konkludi, ke traduki en niajn lingvojn vere estas perfidi.
Oni diris al mi en okcidentaj
landoj, ke la Trian Mondon oni volas helpi, respektante la lokajn
kulturojn. Sed mi vidis, ke tra la angla kaj franca pasas plej fortaj
kulturaj premoj. Mi vidis, ke senkonsidere al la lingva digno de
la aliaj, ni dekomence trudas nian lingvon por komuniki kun ili.
Kaj mi vidis la sennombrajn problemojn, kiujn renkontas la trejno
de l' lokanoj, ĉar la okcidentaj teknikistoj ne scias la regionajn
lingvojn, kaj en ĉi-lastaj lernolibroj ne ekzistas.
Oni diris al mi: "Publika
instruado garantios egalecon de la ŝancoj al la infanoj de ĉiuj
medioj". Kaj mi vidis, precipe en la Tria Mondo, riĉajn familiojn
sendi siajn idojn al Britio kaj Usono, por ke ili lernu la anglan,
kaj mi vidis la amasojn enŝlositaj en la propra lingvo, submetataj
al tiu aŭ tiu propagando, sen ekstera horizonto, tenataj ankaŭ per
la lingvo en suba stato sociekonomia.
Oni diris al mi: "Esperanto
flaskis". Kaj mi vidis en svisa montara vilaĝo infanojn de
kamparanoj glate interkompreniĝi kun japanaj vizitantoj post ses
monatoj da lingvoinstruiĝo.
Oni diris al mi: "Al
Esperanto homa valoro mankas". La lingvon mi lernis, mi legis
ĝian poezion, ĝiajn kantojn mi aŭskultis. En tiu lingvo mi ricevis
konfidencojn de brazilanoj, ĉinoj, irananoj, poloj kaj eĉ juna uzbeko.
Kaj jen mi - iama profesia tradukisto - devas konfesi, ke tiuj konversacioj
estas la plej spontanaj kaj profundaj, kiujn mi iam ajn havis en
fremda lingvo.
Oni diris al mi: "Esperanto
estas la fino de ĉio kultura". Sed kiam en Orienta Eŭropo,
en Latina Ameriko, en Azio min akceptis esperantistoj, mi konstatis,
ke preskaŭ ĉiuj estas pli kulturitaj ol la samlandanoj socie samnivelaj.
Kaj kiam mi ĉeestis internaciajn debatojn tiulingve, la intelekta
nivelo vere imponis al mi.
Kompreneble mi menciis
ĉirkaŭ mi la aferon. Mi diris: "Venu! Vidu! Ekzistas io eksterordinara:
lingvo, kiu vere bone solvas la komunikproblemon inter la popoloj.
Mi vidis hungaron kaj koreon tiulingve diskuti pri filozofio kaj
politiko kun flueco nekredebla, nur du jarojn post eklerno. Kaj
mi vidis tion, kaj ankaŭ ĉi tion, kaj plue tion ĉi ..."
Sed oni diris al mi: "Ne
estas serioze. Kaj, unue, tiu lingvo estas malnatura".
Mi ne komprenas. Kiam
la koro de homo, kiam ties impulsoj, kiam la plej fajnaj nuancoj
de ties cerbo esprimiĝas rekte, de buŝo al orelo, per lingvo, kiun
naskis disflorado da interetnaj komunikoj, oni diras al mi: "Ĝi
estas malnatura".
Sed kion mi vidas, vojaĝante
tra la mondo? Mi vidas homojn rezigni la sopiratan dialogon kun
la loĝantoj de la lando, kie ili pasas aŭ restadas. Mi vidas gestan
komunikadon konduki al groteskaj miskomprenoj. Mi vidas personojn
soifajn je kulturo, kiujn lingvobarilo malhelpas legi tiorn da dezirataj
verkoj. Mi vidas multegajn homojn, post ses aŭ sep jaroj da lingvolerno,
paroli hake, vane serĉi la ĝustan vorton, uzi ridigan prononcon,
kaj fuŝi la nuancojn, kiujn ili volis esprimi. Mi vidas lingvajn
neegalecon kaj diskriminacion vigle prosperi tutmonde. Mi vidas
diplomatojn kaj fakulojn paroli en mikrofonon, kaj aŭdi aŭskultile
alian voĉon ol tiun de la reala kunparolanto. Ĉu tion vi nomas "komuniki
nature"? Ĉu la arto problemsolvi kun inteligento kaj sentemo
ne plu apartenas al la naturo homa?
Multon oni diras al mi,
sed mi konstatas alion. Mi do vagas senkonsila en ĉi tiu socio proklamanta
ĉies rajton je komunikado. Kaj mi ne scias, ĉu oni trompas min,
aŭ ĉu mi estas freneza. |