Kial mi kredas je Esperanto?
Revuo "Esperanto" - marto 2002 Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva.
Do ankaŭ tiu demando. Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto
estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe
tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere
observos min, li konstatos, ke mi kredas je Eo. Tiun objektivan fakton mi
proponas, ke ni provu science, objektive analizi.
Kion tio signifas, kredi je? Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io
ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto
historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu
fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je
Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne
estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio
signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona
solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe
observebla.
Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi
estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je
Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne
interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).
Kial mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas io speciala, io aparta, mi diru, io
malofta en nia socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia planedo aŭ ne
konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke
ili ne kredas je ĝi kiel je io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la mondon. Ŝanĝi la
mondon, ĉar ankaŭ tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto estas
por la homaro io same grava, kiel estis la apero de la skribo. Ek de kiam homoj
ekskribis, multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj
jam scias. Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman gravecon. Ĝi povas
ŝanĝi la mondon. Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.
Nun, ni aliru la demandon kial? Oni povas fari pri tio diversajn
hipotezojn. Mi prezentos al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi
estas naiva. "Kredema kiel infano", diras PIV en sia difino pri la vorto naiva.
Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas
fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio
estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por
elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ
papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas
iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro,
de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi
ege plaĉas. Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom da aliaj aferoj! Eble mia
rilato al Esperanto radikas en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis.
Verŝajne estas io vera en tiu hipotezo.
Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas stulta. Idioto. Malsaĝulo. Ĉar
mankas klapo en mia kapo, kiel diris Zamenhof. PIV difinas stulta kiel "ne
inteligenta".
Estas multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke mi estas ne inteligenta. Ĉiufoje,
kiam iu klarigas al mi ion pri komputiloj, mi ne komprenas aŭ miskomprenas. Kiam
mi estis studento, multon pri filozofio aŭ matematiko mi ne sukcesis kompreni.
Multon en la aferoj de la mondo mi ne komprenas.
Ekzemple, kial la grandaj firmaoj nepre devas ĉiam kreski, sorbi la rivalojn,
restrukturi sin, kiel ili diras, maldungi grandan parton de la dungitaro, streĉi
maksimume tiujn, kiuj restas, kaj rezulte la aferoj funkcias pli malbone. En
Svislando, la du plej grandaj bankoj kunfandiĝis, kaj ekde tiam ili funkcias
aĉe, multe malpli efike ol antaŭe. Jes, multon mi ne komprenas. Se tiom da
aferoj restas fermitaj al mia menso, al mia pens- kaj rezonkapablo, tio sendube
signifas, ke mi ne estas inteligenta.
Eble pro tio mi ne komprenas, kial Esperanto estas io misa, fuŝa,
senperspektiva, ne inda je konsidero.
Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas nerealisma. Tion oni ofte diras al
mi, kaj se multaj personoj akordas pri unu juĝo, estas ŝancoj, ke ili pravas,
kaj ke mi solulo, escepto, estas la malpravulo. Akcepti la realon, ili diras,
estas akcepti, ke la angla venkis, ke ĉio internacia funkcias en la angla, ke
estas unuanimeco en la mondo pri tio. Sufiĉas rigardi, kiun lingvon oni instruas
kiel unuan fremdan lingvon en la tuta mondo: en preskaŭ ĉiuj landoj, kun kelkaj
esceptoj kiel Svislando, la unua fremda lingvo instruata estas la angla. Tion
volas la gepatroj, tion volas la registaro, tion volas la dungontoj de la juna
generacio, tion volas la firmaoj, kiuj bezonas kunlaborantojn. Estas vera
unuanimeco en la mondo. Aŭ vi havos duarangan pozicion en la socio, aŭ vi devos
scii la anglan. Kaj, se ĉion konsideri, la sistemo funkcias ne tiel malbone.
Kompreneble ĝi ne estas perfekta, sed nenio estas perfekta sur ĉi tiu planedo,
kaj mi tre bone scias, ke ankaŭ Esperanto ne estas perfekta. Realismo postulas,
ke oni akceptu la neperfektecon de la mondo. Eble realismo postulus ankaŭ, ke mi
rezignu pri Esperanto kaj klinu min antaŭ la nekontestebla venkinto en la
konkuro de la lingvoj: la angla.
Kaj tamen mi plu tenas min ĉe mia kredo je Esperanto. Eble ĉar mi estas
obstina. PIV difinas obstina kiel "firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo
malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj". Estas vere, ke jam de multaj jardekoj mi aŭdas
multegajn admonojn pri tio, ke estus saĝe rezigni mian esperantistecon, rigardi
la faktojn fronte, kaj liberigi min je tiu utopio, kiel ili diras.
Mi legis multon pri Esperanto, sed preskaŭ ĉio, kion mi legis kaj ne originas
el la Esperanto-mondo, asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke artefarita
lingvo ne povas funkcii, ke neniu serioza volas investi energion en la lernadon
de lingvo, kiun neniu ŝtato agnoskas, kiun uzas neniu granda firmao aŭ
interregistara institucio, eĉ preskaŭ neniu neregistara internacia asocio.
Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj el la diversaj
landoj, kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu,
kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma, oni povus diri blinda,
kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj povus
vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore
al la angla.
Eble mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza. Mi ĵus diris, ke mi ne
estas blinda, ĉar mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj
bone vidas teorie, sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni
nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas frenezaj. Eble mi
estas freneza. Eble mi vidas en Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne
ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj imagprocezoj, kiuj
disvolviĝas en mi. PIV difinas freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa
malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale frenezuloj ne scias,
ke ili frenezas. La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion. Kaj
ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu
hipotezo. Ekzemple mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ vi en tiu stranga
lingvo. Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas
senutila kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos, mi kondutu saĝe.
Kial mi ne regis min tiudirekte? Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio,
diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco, estas, i.a., arda kaj senbrida
amo.
Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan amon al
Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie. Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn
dezirojn por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas realisma. Mi
do tre bone povus esti frenezulo.
Ĉu do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas
naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn aliajn ecojn oni povus
aldoni al tiu listo. Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.
Sed vidu, la
plej interesa afero, en ĉi tiu listo, estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas
interesan karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj ili diras, ke la
frenezeco troviĝas en la aliaj.
Alveninte al tiu punkto en mia objektiva
analizo, mi finfine trovas la veran respondon. Mi kredas je Esperanto, ĉar la
aliaj, en nia socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj, niaj
najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj
naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj frenezaj.
Ili estas naivaj, ĉar
ili senreziste akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la
amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj firmaoj ktp ktp senĉese
ripetas al ili, nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas neniu
alternativo.
Ili estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi kompreni la
kaŭzojn, la meĥanismojn, la influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj
nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al io asertita antaŭ ili, ili haltas,
ili kontrolas, ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon, ke eble
oni trompas ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj
faktoj. Tion, pri lingva komunikado, ne faras la "malfrenezuloj" en nia socio.
Ili do agas stulte, malsaĝe, neinteligente.
Ili estas nerealismaj, ĉar ili ne
komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi la
lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj
do iras serĉi ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias internacia
komunikado laŭ tio, ĉu ĝi uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ la
diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas
malplej por plej granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ ĉiuj penseblaj
kriterioj. Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi
siajn dezirojn kun la realo.
Ili estas obstinaj, ĉar multaj homoj - ekzemple
mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon, rigardi la
faktojn, informiĝi pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj sitemoj.
Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn? Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian
pozicion kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ ĉu alia, la esperantista, estas pli
prava.
Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la
angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas
malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe
eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata.
Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj
la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la
lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas,
ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne
instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon
malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos,
oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto
estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.
Jen, estas tempo, ke mi
finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza,
kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.
Sed ke
Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj
alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana
maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas
objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi
havis dank' al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante
en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj
ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi
ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas
Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi,
tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste, inter la
multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni
Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.
Tial mi obstine restos
ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia
plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda
diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la
angla ne.
|