Al nova tutmonda lingvoordo
Intervjuo al Claude Piron, fakulo pri internacia komunikado, fare de Giorgio Bronzetti
La problemoj
pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej
esplorataj en la lastaj jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti
la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli. Ni proponas
al vi intervjuon al Claude Piron, kiu dum dudek jaroj
instruis ĉe Psikologia kaj Edukscienca Fakultato de
Ĝeneva Universitato, verkis multajn artikolojn pri interlingvistiko
kaj estis siatempe tradukisto el la angla, ĉina, hispana
kaj rusa ĉe UN kaj ĉe Monda Organizo pri Sano. Li estas
kunlaboranto de la itala asocio Allarme Lingua. (1)
GB: Claude Piron, kion vi opinias
kiel psikologo pri la nuna tutmonda lingvoordo?
CP: Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn
trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon,
ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj
ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.
GB: Kial vi parolas pri masoĥismo?
CP: Nu, nia socio elektis por komuniki
unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado:
la anglan, lingvon, kiu estas malfacila eĉ por siaj
denaskaj parolantoj. Pli ĝuste, oni nenion elektis,
oni simple lasis la forton de inerteco agi. Rezulte,
95 elcentoj el la homaro rezignacie akceptas pozicion
lingve malsuperan al tiu de la restantaj 5 elcentoj,
la denaskaj anglalingvanoj, kiuj trovas normala, ke
ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi
komunikadon. Peni kaj spekti dekadencon ĉiam pli rimarkeblan
de sia lingvo.
GB: Vi devus ne plendi, kiel franclingvano.
Sciu ke en Italio ni havas leĝon pri privacy, ministerion por welfare
kaj parlamentanoj nomas question time la momenton dediĉitan al demandoj.
Estas tre humilige, ke ĝuste de politikistoj venas tiu puŝo al lingva
dekadenco. Ne temas cetere ĉi-kaze pri alvoko al naciaj valoroj
sed simple pri komuna saĝo. Ĉie tamen regas inerto kaj neniu klopodas
kompreni kiel statas la realo. La realo estas la superregado de
la angla, kaj tio, kion oni kelkfoje nomas The Great English Divide,
la divido inter tiuj, kiuj regas la anglan kaj la novaj "barbaroj"
(2) , kiuj senĉese luktas por transiri al
la alia flanko. Sed kion vi volas diri, kiam vi asertas, ke la socio
malemas rigardi al la realo fronte ?
CP: Oni diras : ekzistas la angla,
ĝi solvas ĉiujn lingvajn problemojn. Ne estas
vere. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj.
Ne ekzistas sento de kompatemo, de solidareco, al eksterlanda
laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne
kapablas komprenigi sin; al estro de mezgranda entrepreno,
kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia
scio de la angla ne estas sufiĉe altnivela por delikataj
traktadoj; al turisto angora pro io terure doloriga
en la ventro, sed ne scianta klarigi al loka kuracisto,
kion li sentas ktp. Sed anstataŭ vidi tiujn viktimoj,
la socio rigardas ilin kulpaj, ĉar ili ne sukcesas komprenigi
sin. "Ili nur devis lerni lingvojn!" Kvazaŭ
estus tiel simple por ĉiuj ! Kaj pensu pri la milionoj
kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, kiuj dum multaj
jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan
lingvon, sed ne sukcesas. Kia grandega kolektiva investo
de nerva kaj intelekta energio por mizeraj rezultoj.
Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la
anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la
bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la
praavoj de la brita loĝantaro. La prezidanto de Nissan,
Carlos Ghosn, iam diris: "la angla estas nur ilo,
komputa programaro". Prave. Lingvo multrilate estas
komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante
la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne
plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas
sin hejme post nur unu jaro – ĉe sama nombro da lernhoroj
semajne –, elektos la unuan, se krome praktiko montras,
ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone?
Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan
kun Esperanto. Evidente, neracie oni "elektis".
GB: Ĉu cetere nia socio ne estas
tro facilanima, tro supraĵa, rilate al lingvoj ?
CP: Jes. Nia socio rifuzas rigardi
fronte al la malfacileco de la lingvoj. "Lernu
la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90
lecionoj", "La franca sen peno". Mesaĝoj
trompaj. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lerneja
studado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi
la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu
el mil. Sed neniu ministro pri edukado kuraĝas alfronti
la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por
esti finlerneblaj en lernejaj kondiĉoj.
GB: Sed ĉu ne estas same pri
ĉiuj lingvoj?
CP: Eĉ se estus same, tio ne pravigus,
ke oni rifuzu serĉi solvon vere optimuman. Tamen, la
angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero
a. Nur en anglalingvaj landoj oni prononcas ĝin,
ne simple kaj konstante /a/, sed jen /éj/ (case),
jen io inter /a/ kaj /è/ (bad), jen io kiel /a/
(father), jen io kiel /ò/ (hall). Kaj estas simile
pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru la vortprovizon.
La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj
dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj
en la aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas
de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la
vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon
vi markas per la sufikso -isto, vi mem formas dentisto
el dento, kiel vi formas programisto ('programmatore')
el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el
seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore')
el paroli ('parlare').
[Tradukistoj: anstataŭ
la vortoj en la itala metu la vortojn en via gepatra
lingvo].
GB: Ĉu vi do kontraŭas la ideon
instrui lingvojn lerneje?
CP: Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion,
ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj
ke ĝi estas lernebla, kiel bona komunikilo, en lernejaj
kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj
lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi
agrablan rimedon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj
ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn,
sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno
de aliaj popoloj. Estas absurde, ke nun en la mondo
90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas
konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla,
kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus
aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post
tiu longa penado, la plimulto tamen ne povas efektive
kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.
GB: Se vi pravas, kial malmultaj
homoj parolas kiel vi?
CP: Ĉar multaj emociaj faktoroj,
en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon
kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la
menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili
pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas
al neniu popolo, kiel Esperanto (aŭ kiel la latina mezepoke),
ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile,
nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn [konotaciojn],
multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la eŭropkontinentaj
aŭ aziaj tradiciaj pensmanieroj.
GB: Ĉu viaopinie la situacio
povas ŝanĝiĝi?
CP: Eble la situacio en Eŭropa
Unio kun novaj membroj kaj do novaj lingvoj devigos
al de-baza studado de la tuta problemo, sed eble plu
mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn.
Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan
nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero,
kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago",
kiel diris Janet.
GB: Konsentite pri Esperanto
en lernejoj. Esperanto ĉiuokaze povas utili, ĉar ĝi
speciale bone preparas al la asimilado de aliaj lingvoj.
Sed en eŭropaj institucioj temas, ne pri interamika
babilado, sed pri aferoj plej komplikaj el la ekonomia,
jura, politika, socia kaj teknika kampoj. Ĉiu, kiu konas
la temon, scias, kiel malveraj estas la akuzoj, laŭ
kiuj Esperanto estus lingvo sen kulturo aŭ sen esprimpovo,
sed ĉe la lumo de viaj spertoj pri komunikado en internaciaj
organizoj ĉu terminologiaj nesufiĉecoj ne povas esti
serioza malhelpo fronte al la komplekseco de la fakoj
de Eŭropa Unio ?
CP: Certe, la problemo ekzistas
kaj ne estas bagatela, sed ĝi solveblas per la teknikoj de lingvoplanado,
pri kiuj oni havas sperton jam rilate al diversaj naciaj lingvoj,
kiel la estona ekzemple, aŭ la ĉina en UN en la jaroj 1950-aj, kaj
per kiuj oni revivigis la hebrean, kiu iam havis nur 5000
vortojn, kaj kiu altiĝis al la stato de moderna lingvo. La fakto,
ke la finnlanda prezidejo de Eŭropa Unio publikigas ĉiusemajnan
informbultenon en Esperanto (3), pruvas,
ke la lingvo bone taŭgas por pritrakti eŭropajn temojn. La vera
problemo estas, kiel atingi, ke la publikopinio, kaj do la politikistaro,
akiru sufiĉe fajnan senton pri la problemo, por pli respekti la
propran lingvon kaj pli serioze atenti la demandon pri monda lingva
komunikilo. Necesus disvastigi la koncepton de lingva demokratio,
kaj konsciigi, precipe en la anglalingvaj landoj, ke kompreni kaj
komprenigi sin apartenas al la sfero de rajtoj kaj devoj. Mi esperas
ke ĉiam plimultiĝos la homoj, kiuj konscias pri la kulturaj valoroj
defendendaj kaj kiuj reagos antaŭ ol tiuj estos por ĉiam endanĝerigitaj.
Daŭre forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas
tro absurde por esti akcepteble. Krome, tio estas kontraŭa al la
sciencaj kaj juraj principoj de Eŭropo, laŭ kiuj oni ne decidas
sen antaŭe objektive esplori.
Giorgio Bronzetti Kunordiganto
de asocio Allarme Lingua
____________
1. Ĉi
tiu artikolo aperis en Abruzzo Oggi, taggazeto de itala regiono
Abruzzo, la 1-an de septembro 2006 kun titolo "Ni
realproprigu al ni nian kulturon" kaj enkonduka noto de
la redaktejo. La originala titolo estis: "La nova tutmonda
lingvoordo".
2. En
la malnovgreka, la vorto barbaros, proprasence "balbutulo",
estis aplikata al ĉiuj, kiuj ne kapablis bone komuniki greke.
3. http://conspectus.wordpress.com
|