Intervjuo kun la gazeto "La Nova
Homaro"
– Kial nuntempe, nome
en la 20a jarcento, aperis tioma postulo de psikoterapiistoj? Kiujn
ŝanĝojn de la socio respegulas tia evoluo de psikologio kaj psikoterapio,
esence, de la scienco pri animo?
La kaŭzoj estas multaj kaj kompleksaj. Unu estas, ke la ritmo de
la vivo akceliĝis, kompare al tio, kio ĝi estis antaŭe dum jarcentoj.
Oni postulas, ke homoj pli rapide laboru, pli rapide transiru de
loko al loko, pli rapide solvu problemojn, ktp. Tio estigas streĉiĝon
en la nerva sistemo, pri kiu psikoterapio povas helpi.
Alia kaŭzo estas, ke multo ŝanĝiĝis en la socio, ekzemple la rolo
de la virinoj; la proporcio de geedzoj, kiuj ĉesas voli vivi kune;
reklamado, kiu celas adoleskantojn kaj infanojn kaj igas ilin postulemaj
; malpliiĝo de la kapablo – aŭ volo – elporti frustrojn ; konfuzo
en kampoj, kie antaŭe regis stabileco, kiel la religia kaj vivkoncepta;
perdo de certecoj rilate al la maniero eduki ; kaj multaj aliaj faktoroj.
Indas diri ankaŭ, ke la multaj horoj dediĉataj al televido tro postulas
de la nerva sistemo, ĉar la spektanto restas senmova, sed kun sensoj
elmetataj al konstanta kaj rapidege ŝanĝiĝanta stimulado. Tiel estiĝas
streĉiĝo, kiu ne povas eliri el la korpo en la natura maniero, per
moviĝo aŭ korpa ago, aŭ per simpla ripozo sen sensa stimulado aŭ
simple per konversacio aŭ ludo. La rimedoj tradicie uzataj por ekvilibrigi
la nervan funkciadon, kiel silento, trankvilo, mallumo, malrapidritma
neforta muziko, soleca meditado kaj similaĵoj ne plu allogas.
Sed certe unu el la plej gravaj faktoroj en la postulo pri psikoterapio
estas, ke homoj malkovris, ke multo antaŭe rigardata kiel fatala
– sento de malfeliĉeco, interpersonaj konfliktoj, ripetado de malsukcesoj
– fakte ne estas fatala, sed radikas en la maniero, laŭ kiu la individua
psiko disvolviĝis kaj funkcias, kaj ke psika funkciado povas iĝi
multe pli feliĉiga per psikoterapio, ĉar tiu helpas konsciiĝi pri
la fuŝoj, kaj tiujn forpreni.
– Kio estas animo –
ĉu tio estas personeco de homo, liaj kutimoj, intelekto, eduko aŭ
io pli granda? Kie ĝi troviĝas?
Por homo kun religia kredo, animo estas la parto de homo, kiu postvivas
la morton. Por materiisto, animo estas io, kio ne ekzistas. Por sciencisto,
ĝi estas koncepto sen objektiva enhavo, eble interesa el literatura
vidpunkto, sed tro malpreciza por esti utile uzata. Por aliaj, ĝi
estas ĉefe la loko de sentoj.
Multaj personoj uzas la vortojn “animo”, “psiko”, “menso” kaj “spirito”
sen tre bone distingi ilin. Plej facile estas difini menson. Tiu
estas la parto de vivanta estaĵo, kiu pritraktas la informojn, ne
nur konscie, sed ankaŭ – grandparte – nekonscie. “Spirito” estas
la malo de materio, ĝi rilatas al sfero malsama ol tiu de menso,
al io, kio troviĝas trans la materia vivo. Kalkuli estas mensa ago,
preĝi estas ago spirita. Psiko estas tiu parto de vivanta estaĵo,
per kiu ĝi sentas, konas, imagas, agas kaj reagas, strebas, volas,
ktp. Iusence, estas la faka vorto por tio, kion oni ĝenerale nomis
animo, sed animo estas pli vasta koncepto. Krom la supre citita senco,
ĝi signas ankaŭ kulturan etoson, ion malfacile difineblan, sed kiu
vibras profunde en ni kaj iom difinas nin, kiel en la esprimo *rusa
animo*.
Por mi, ĝi estas ankaŭ tio, en ni, kio vivigas korpon. Korpo estas
materio, sed se ĝi vivas, ĝi ne estas inerta, ĝi estas tute malsama
ol maŝino, ĝi estas aranĝo de molekuloj, jes ja, sed tiu aranĝo konservas
sin mem malgraŭ la konstanta ŝanĝiĝado, riparas sin mem kaj prizorgas
mem sian pluekziston ; krome ĝi sentas, suferas, ĝojas.
Kompreneble, ne estas vere klaraj limoj inter tiuj konceptoj, kaj
ili ne situas samnivele. Menso estas inkluzivita en psiko, psiko
do estas pli ol menso. Por mi estas distingo inter psiko kaj spirito,
sed ekzistas vasta zono, kiu apartenas al ambaŭ. Kiam mi traktas
pacienton, mia agado tiom koncernas ties animon kaj spiriton, kiom
ties menson kaj emocian-sentan psikon.
– Do kio estas homa
personeco?
Personeco estas, je iu momento, la rezulto de ĉiuj influoj, kiuj
faris, ke persono estas tia, kia ĝi estas, kaj ne alia. Tiuj influaj
faktoroj estas tre diversaj: la genetika heredaĵo, la konduto rilate
al ni de niaj gepatroj kaj aliaj familianoj, de la socio (lernejo,
amaskomunikiloj, militservo, influaj personecoj renkontitaj, ktp),
decidoj, kiujn ni faris, kiam ni troviĝis antaŭ elekto (ekzemple
la decido ekfumi povas havi gravajn konsekvencojn, kiujn oni evitus,
se, ĉiufoje kiam aliaj instigas nin fumi, ni reagus rifuze). Kiam
ni elektas inter du aŭ pluraj eblaj decidoj, ni ofte faras tion sen
vere pripensi, tamen ni elektas, kaj tiuj decidoj, unu post la alia,
konstruas nian personecon kaj povas havi gravan signifon por la sekvo
de nia vivo. Al ĉio ĉi, por esti kompleta, necesas aldoni la faktorojn,
kiujn ni ne konas, ekzemple antaŭan vivon, se estas io vera en la
teorio pri reenkarniĝo, influon de spiritoj, se estas io vera en
la tezoj de spiritismo, influon de astroj, se estas io vera en tezoj
astrologiaj.
Kie troviĝas animo? Mi dirus en nia korpo, aŭ tra nia tuta korpo.
En multaj kulturoj, ĉefe afrikaj kaj aziaj, nia korpo estas konceptita
kiel kovrita de – aŭ interplektita kun – alia “subtila” korpo, alia
tavolo, kiu ne estas rekte perceptebla al niaj sensoj, kaj tamen
estas materia, sed kunmetita el multe pli delikata, fajna materio,
ol niaj okuloj povas vidi. Se tio ekzistas, eble tio estas animo.
En nia socio, multaj dirus, ke la animo estas en nia cerbo. Estas
fakto, ke multaj funkcioj tradicie atribuitaj al la animo havas sian
komand- kaj informcentron, aŭ almenaŭ respegulaĵon, en la cerbo.
– Laŭ statistiko, deprimo
estas ĉefa malsano de la 20a jarcento. La homoj vivas “en si”, posedas
grandan egoismon. De kie ĝenerale aperas deprimo? Ĉu eble tio signifas,
ke homoj devas eliri el sia “ŝelo”, unuiĝi kaj iĝi apude unu al la
alia? Se jes, kiel ni povas tion fari?
Deprimo parte fontas en la nerva trostreĉo, pri kiu mi parolis komence.
Troa, malekvilibra stimulado de la nerva sistemo kondukas al deprimo.
Homoj niatempaj ĝenerale ne respektas la regulojn de nerva higieno,
kiu postulas alternon da agado kaj ripozo, de sonoj kaj silento,
de lumo kaj mallumo, de laboro mana kaj mensa, ktp.
Sed ankaŭ multaj aliaj faktoroj intervenas. Ekzemple, estas normale
trapasi deprimfazon post la morto de iu intense amata, aŭ post perdo
de libereco aŭ de normala vivo (kiel okazas, kiam milito trafas la
lokon, kie ni vivas). Sed ofte deprimo estas ligita ankaŭ al perdo
de senco.
En la pasintaj jarcentoj, vivo havis sencon por ĉiuj, kiuj kredis
je vivo postmorta. Oni vivis por esti digna eniri paradizon, kaj
la vojo tien estis klare markita kaj konata, kaj haveblis rimedoj
(ekzemple konfeso) por ripari la fuŝojn survoje faritajn.
Nun, tre ofte, homoj ne scias, kiun sencon ilia vivo havas aŭ havu.
Ili perdis kontakton kun la sencdona fonto, kiu vivas profunde en
ilia psiko aŭ animo. Por trovi tiun sencon, oni devas silenti, ĉesi
agi, aŭskulti la plej-enon, eniri profunden en si, malfermi sian
animon, se tiuj esprimoj havas por vi signifon.
La moderna socio favoras la malon de tiuj agadoj: ĝi ŝatas bruon,
konstantan aktivecon, supraĵajn pensadon kaj interesojn, koncentriĝon
al materiaj posedaĵoj aŭ al komforto kaj distraĵoj, aŭ al valorigo
de la egoo, kaj ĝi malŝatas aŭskultadon de aliaj aŭ de si mem, timas
enprofundiĝi kaj vere fronte aliri la problemojn de la realo. Ĝi
favoras fuĝon for el la problemaj situacioj kaj for de si mem, de
la propraj veraj demandoj, kiel la senco de vivo kaj morto. Alkoholismo
estas unu el la oftaj rifuĝejoj, en kiujn homoj fuĝas el siaj problemoj
kaj el la konscio de ties ekzisto. Ĝi ofte estas la ekstera manifestaĵo
de deprimo.
Estas paradokse, ke, se oni prenas la tempon eniri profunden en
si por tie trovi la sencon, oni malkovras, ke tiu senco postulas,
ke oni ne izolu sin. Sed tiel estas. Por ke nia vivo havu sencon,
necesas aliro al la aliaj, interesiĝo pri ĉio kaj ĉiuj aliaj ol ni
mem. Kompreneble, ni estas limigitaj kaj do ne povas serioze interesiĝi
pri ĉiu konato aŭ nekonato, sed profunda kunvibro kun ĉiu, tre intensa
se temas pri iu vere proksima, pro neceso tute malintensa se temas
pri iu malproksima, estas parto de la senco de la vivo, kiu protektas
kontraŭ deprimo.
Deziro kompreni la mondon kaj la homojn, deziro, ke ili kresku laŭ
sia naturo, respektate, deziro, ke ili uzu sian krean potencialon
kaj tiel feliĉigu sin kaj la aliajn, deziro rilati kun ili se ili
tion permesas (trudi ĉiam estas io malbona), tiuj estas deziroj,
kiuj rilatas al la profunda senco. Notu, ke la rilatado povas esti
– en esceptaj kazoj – sen rekta komunikado. Malmultaj neordinaraj
personecoj povas fizike izoli sin (kiel iuj saĝuloj en Himalajo,
au monaĥoj en iu forperdita monaĥejo) kaj tamen ne esti anime izolitaj,
ĉar ili konstante preĝas por la aliaj, kaj do tiuj situas centre
de iliaj priokupoj. Kio deprimas, aŭ estas efiko de deprimo, estas
koncentriĝo al si je supraĵa nivelo (plezuro, reputacio, materiaj
aferoj, zorgo pri la signoj de maljuniĝo aŭ la maniero vesti sin,
ktp).
Kiel ni povas eliri el nia ŝelo kaj unuiĝi kun la aliaj, vi demandas.
Mi respondas: prenante serioze nian plej profundan naturon, kiu instigas
nin al rilatado. Se tiu ne ekzistus, lingvoj ne ekzistus. Kiam infanoj
ekskursantaj en aŭtobuso troviĝas samnivele, sur la ŝoseo, kun aŭtobuso
venanta el la kontraŭa direkto, ili spontane mansvingas. Tiu baza
bezono saluti estas esprimo de tiu profunda naturo nia, kiu estas
direktita al la aliaj, ne nur al homoj, cetere, sed ankaŭ al bestoj,
plantoj, objektoj, ideoj, muzikoj, artaĵoj kaj la aliaj milmil mirindaĵoj
de nia universo.
Por eniri en nian plej profundan naturon, necesas dediĉi al tio
tempon, igi sian koron (animon, menson, psikon) kvieta, kaj “eniri
la enan silenton”, kiel diris pacientino mia. Religiemuloj povas
instrukcii sian animon serĉi kontakton kun Dio aŭ iuj sanktuloj.
Ateistoj povas instrukcii sian “mion” (egoon), aŭ la nekonscian parton
de si, serĉi tion, kio, en ili, estas plej baza, plej kerna, plej
plena je potencialaj, ankoraŭ nedisvolvitaj fortoj.
– Kial vi verkas en
Esperanto?
Mi verkas en Esperanto, ĉar mi ŝatas tiun lingvon. Ĝi estas mirinda
materialo por arte krei. Esperanto estas por mi kiel marmoro por
skulptisto, orkestro por komponisto. Mi verkas ankaŭ, ĉar mi deziras
pliriĉigi ĝian kulturon, mi ne scias, ĉu mia kontribuo havas valoron,
sed almenaŭ mi faras ion tiudirekte. Mi verkas en Esperanto krome,
ĉar estas la sola lingvo, en kiu mi kapablas verki, kiu transpasas
la limojn de difinita kulturo.
Mi ne povus verki angle aŭ ruse, kvankam mi iugrade kapablas uzi
tiujn lingvojn. Sed ne literature. Por literature verki, oni devas
regi la materialon je tre alta nivelo, kiun mi neniam atingos en
fremda lingvo alia ol Esperanto. Se mi ne uzus Esperanton, mi do
estus kondamnita verki nur por franclingvanoj. Estas entuziasmiga
plezuro por mi ricevi leterojn aŭ retmesaĝojn de legintoj el Mongolio,
Togolando, Brazilo, Finnlando aŭ Patagonio, kiajn mi ne ricevus,
se mi verkus en alia lingvo.
– Ĉu la homaro bezonas
komunan unuigan lingvon? Por kio?
Mi ne dirus, ke la homaro bezonas komunan lingvon. Ĝi vivas jam
jarmilojn sen io simila kaj tiu manko ne malhelpis ĝin vivi. Ne temas
do pri nepra bezono. Sed mi opinias, ke homoj estas genetike programitaj
por ĝi.
Se infano, kiu ne estas surda kaj havas perfekte funkciantajn parolorganojn
kaj cerbon, tamen atingas la aĝon de ses jaroj neniam dirinte unu
vorton, ĉiuj pensas: “Estas io nenormala”, kaj oni serĉas iun, kiu
povos kuraci ĝin. Tio signifas, ke oni rigardas normala povi komuniki
kun la ĉirkaŭuloj.
Simile, estas normale povi komuniki kun la aliaj, eĉ se ili apartenas
al alia nacio. Nia cerbo estas programita por tio. Estas do io nenormala
en la ĝenerala nekapablo mondskale interkompreniĝi. La sola kaŭzo,
pro kiu la plimulto el la homoj ne sukcesas plenumi tiun genetikan
programadon je internacia nivelo, estas, ke ili elektas malĝustan
lingvon. Tion pruvas Esperanto.
Komparu anglalingvan konversacion inter mezumaj brazilano kaj ruso
al simila konversacio kun similaj personoj en Esperanto. La unuaj
pene aŭ apenaŭ interkompreniĝas, kvazaŭ la lingvocentro en ilia cerbo
estus difektita. La duaj normale interkompreniĝas, same bone kiel
se ili uzus la gepatran lingvon. Kiam Esperanto estas la komuniklingvo,
malaperas ĉiuj simptomoj de senlingveco (faktermine afazio), kiujn
oni povas observi, kiam mezumaj malsamlingvuloj provas interkompreniĝi
alimaniere, ekzemple per la angla. Ke la unuaj dediĉis ses aŭ sep
jarojn al la studo de la angla, dum la aliaj dediĉis al Esperanto
nur kelkajn monatojn, ankaŭ montras, kie respektive situas normaleco
kaj nenormaleco.
– Esperanto unuigas
homojn. Sed plejparte (mi juĝas laŭ mesaĝoj de amaskomunikiloj) la
pinto de populareco de Esperanto pasis, kaj nun oni komprenas ke
ĉiuj homoj ne povas paroli en tiu lingvo. Kio, de via vidpunkto,
povas unuigi ĉiujn homojn, se tion ne sukcesis fari tia belega metodo
– la komuna lingvo? Pro kiu celo ili povas unuiĝi aŭ pro timo de
kio?
Mi opinias, ke la tago venos, kiam preskaŭ ĉiuj povos interrilati
per Esperanto. Estas multe tro frue por juĝi ĝin malsukcesa, des
pli ĉar, dank' al Interreto, ĝi nun progresas ege rapide. Estas historie
nevere, ke Esperanto iam estis sukcesa kaj poste malprosperis, aŭ
ke ĝi esprimas nerealigeblan revon. Tio estas impreso kreita de la
amaskomunikiloj, kiuj mencias ĝin nur de tempo al tempo, laŭ hazardaj
okazaĵoj, ĉar ĝi neniam konsistigas “informon”, “novaĵon”. Kial oni
parolus pri arbo, kiu trankvile kreskas? Tio ne interesus la publikon.Simile,
oni pretersilentas, ke Esperanto neniam ĉesis diskrete disvastiĝi,
ek de kiam ĝi aperis sur la monda scenejo.
Krome, la homoj, kiuj forĵetas Esperanton, tion ĉiam faras, ĉu pro
miskompreno – ili imagas, ke ĝi celas anstataŭi la naciajn lingvojn,
kiujn, prave, ili ne volas perdi – ĉu antaŭ ol vere informiĝi pri
ĝi, pri ĝiaj kulturo, potencialo, praktika kaj psikologia utileco.
Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj aplikataj por interpopole
komuniki – angla lingvo, tradukado kaj interpretado, balbutado de
fuŝe regata lingvo kun multaj gestoj, ktp – trudiĝas la konkludo,
ke la rilato inter efikeco kaj investo (mona, tempa, pena) estas
tiel favora al ĝi, ke estas tute certe, ke iutage ĝi estos universale
uzata, same kiel persono, kiu, en la dekunua jarcento, komparus la
romajn ciferojn kun la arabaj (fakte hindaj), povus kun certeco diri,
ke iutage la socio transiros el la romaj ciferoj – aŭ el la greka
kaj hebrea manieroj noti la nombrojn – al la arabaj, tiom pli praktikaj.
Homaro rezistis dum 3 aŭ 4 jarcentoj, sed finfine la plej oportuna
solvo venkis.
Prave vi uzis la vorton “timo”. Kio povas unuigi la homojn, estas
sukcesi superi la timon (kaj, parenteze, tio estas unu el la funkcioj
de psikoterapio). Ili povas unuiĝi, ĉar estas bone esti kune. Ekzistas
en Esperanto mirinda vorto: amikumi. “Mi venas al kongresoj por amikumi”,
foje diris al mi kolego. Estas agrable senti sin ĉirkaŭita de amikoj,
travivi amikan etoson, senti amikecajn sentojn. Homoj ŝatas esti
kune. Sed por povi plenumi sian amem-potencialon, necesas superi
la timon.
Iu alia estas, komence, io nekonata. En la profundo de la homa psiko
estas konflikto inter du malsamdirektaj emoj. Unu instigas nin eviti
nekonataĵojn, ĉar ili riskas atenci nian senton pri sekureco. Kio
sekurigas nin, estas tio, kio estas konata, familiara. Sed fundfunde
de ni, estas ankaŭ la mala tendenco, la inklino travivi ion novan,
esplori, malkovri nekonatajn teritoriojn, pliampleksigi sian universon,
ktp. La streĉiĝo inter tiuj du bazaj inklinoj estas la fundamento
de la dinamiko homa. Ni samtempe havas en ni forton, kiu diras: “Restu
ĉi tie, ne foriru, ne provu ion nekonatan, estas tiel bone rutini
en familiara kadro kaj ne devi adapti sin al io nova!”, kaj forton,
kiu diras: “Iru esplori, iru malkovri, iru ĝui, uzu vian potencialon,
renkontu aliajn, kaj se necesos batali por atingi vian celon, ne
timu la batojn!” La kontraŭstaro al Esperanto fontas el la unua tendenco
kaj la intereso pri la lingvo el la dua.
– Ĉu ĝenerale ekzistas
io simila inter ni, la homoj el la tuta mondo? Kio?
La granda problemo de multaj homoj estas, ke oni ne instruis al
ili pensi laŭ du malsamaj aksoj. Tamen por scii, ĉu estas tiom da
akvo en alta, longa, mallarĝa glaso kiom en la apuda larĝa, malalta,
mallonga, vi devas pensi laŭ du aksoj, nome, ke, kio estas perdita
laŭ la vertikala akso, tio estas gajnita laŭ la horizontala. Simile,
por ĝuste taksi homaron, vi devas samtempe pensi laŭ la akso “simileco”
kaj laŭ la akso “malsameco”. Ni ĉiuj estas malsamaj.
Ek de kiam homo aperis sur nia planedo, antaŭ jarmiliono aŭ pli,
estis neniu kun la samaj fingrolinioj, la sama voĉo, la sama vizaĝo,
la samaj gustoj aŭ pensmaniero kiel vi. Inter tiuj multaj miliardoj
da homoj vi estas unika, kaj ankaŭ mi. Tio estas la ega malsameco.
Sed tamen, se escepti kelkajn bedaŭrindajn fuŝojn de naturo, gravegajn
por la koncernaj familioj, sed statistike sensignifajn, ĉiu el ni
havas unu nazon, du orelojn, du manojn kun po kvin fingroj, ĉiu el
ni havas la potencialon por paroli, ami, pli malpli arte krei, senti,
solidari, kunlabori kaj mil aliaj eblaj faroj komunaj al la tuta
homaro. Tio estas la akso pri simileco. Ĝuste la kombino de la du
aksoj igas la vivon mirinda. Ni ĉiam povas renkonti iun, kun kiu
ni havas ion komunan, kaj tamen tiu “iu” estos interesa, amebla,
konebla, ĉar li aŭ ŝi estas radikale malsama ol ni, ŝi aŭ li ne estas
kopio de ni. Paro plej bone funkcias, se ambaŭ havas komune unu manieron
aliri la realon, sed ankaŭ unu tute malsaman. Esti similaj laŭ unu
vidpunkto, sed komplementaj laŭ la alia, estas la formulo por feliĉi.
Kio validas por paro, tio validas ankaŭ por la tuta homaro.
La intervjuon faris la ĉefredaktorino de "La
Nova Homaro" Valerija Vaĵenina kaj Konstantin Aleksandrov
Ruslingva versio: http://neohuman.ru/materials/zhivyie-voprosyi/claude-piron/226
|