Esperanto - la fakto
La festparolado dum la jubilea festo en 1987
Claude Piron parolis
al proksimume 150 ĉeestantoj en la Universitata aŭlo en Oslo. Inter
la ĉeestantoj estis Jo Benkow, la prezidanto de la norvega parlamento.
La parolado estis interpretata al la norvega de Otto Prytz.
Kio estas esperanto? Fakto. Estas grave tion emfazi, ĉar pro la
maniero, laŭ kiu informado organiziĝis nia-socie, multaj homoj vidas
en ĝi nur ideon aŭ projekton. Sed ĝi estas fakto. Lingvo. Lingvo,
ekzemple, kiun parolas ĉiutage Radio Varsovio kaj Radio Pekino, kaj
plurfoje semajne Radio Vatikana kaj Svisa Radio Internacia, se citi
nur kelkajn. Lingvo kun juna sed rimarkinda kaj konstante kreskanta
literaturo, poezia kaj proza, kies aŭtoroj apartenas al ĉiuj kontinentoj.
Lingvo, kiu estas la hejma komunikilo de multaj paroj dunaciaj. La
lingvo, en kiun, en la tuta mondo, tradukiĝas plej multe da kantoj.
Lingvo, kiun uzas ĉiaspecaj kongresoj, renkontiĝoj, kunvenoj, konferencoj,
tiel multnombraj, ke en 1985 kaj -86. ne troviĝis eĉ unu tago, en
kiu ne disvolviĝis ie en la mondo tia esperantlingva evento.
Homoj havas multajn erarajn ideojn pri lingva komunikado. Ofte oni
asertas, ke per la angla eblas komuniki ĉie en la mondo. Tio ne estas
vera. Tio validas eble en Skandinavio, Nederlando, Germanio kaj Svislando,
sed en Orienta Eŭropo vi pli bone elturniĝos per la germana, ĉe la
Mediteraneo france, kaj en multaj landoj de Latina Ameriko la simpla
fakto ekuzi la anglan ofte vekos ĉe via vid-al-vidulo rigardon de
malŝato kaj malinklinon vin helpi. En eksfranca kaj eksportugala
Afriko, la angla neniom utilas, kaj same en la plej granda parto
de Japanio, Vietnamio, Koreio kaj multaj similaj landoj, en kiuj,
krom kelkaj komercaj rondoj, ĝi povas servi en granda hotelo aŭ ĉe
flugkompanio, ebligante nur plej supraĵan komunikadon, sed en kiuj
ĝi praktike nenie uzeblas kun ordinaruloj. Kontraste, en multaj forperditaj
urbetoj de landoj kiel Japanio, Hungario kaj Brazilo, kaj multaj
aliaj, kie estas neeble serioze rilati per la angla, homo, kiu havas
la jarlibron de iu tutmonda esperantista organizo kun si, tuj trovas
kontakton, en kiu neniu komunikproblemo prezentiĝas. Li tiel povas
rilati kun simplaj lokanoj same perfekte, kiel hejme per la gepatra
lingvo.
Jes, esperanto estas fakto. Malgraŭ ege malfavoraj cirkonstancoj
kaj la ĝenerale negativa sinteno de la socio, ĝi neniam ĉesis disvastiĝi
kaj etendi sur la terglobo vastajn retojn de amikeco inter homoj
plej diverskulturaj. Respektante ĉiun kulturan valoron, akceptante
sian rolon de serva lingvo, limigita al intergenta komunikado, ĝi
neniam trudas sin, sed ĝi disponeblas al ĉiuj, kiuj deziras facile
kaj profunde komuniki trans la lingvaj baroj.
La deirpunkto de tiu eksterordinara socia fenomeno estas knabo,
kiu neelporteble suferis pro la malamo, malrespekto kaj streĉiĝoj,
kiuj karakterizis la vivon en lia hejmurbo Bialystok, pola urbo kvazaŭ
krucumita inter kvar komunumoj reciproke malŝatantaj sin: pola, rusa,
juda kaj germana. Tiu knabo nomiĝis Lejzer Ludwik Zamenhof.
En majo 1887, precize antaŭ cent jaroj, aperis en Varsovio la frukto
de tiu sufero kaj de la penoj, kiujn la junulo faris por superi ĝin,
elpensante praktikan rimedon celantan ataki la malbonon ĉe ties radiko.
Jes, en 1887, la 27-jara junulo publikigis proprakoste la unuan prezenton
de tiu interpopola komunikilo, kies jubileon ni festas hodiaŭ.
Se re-loki nin en la tiaman situacion, ĉi tiu jubileo aspektas mirakle.
Neniu eldonisto ja akceptis publikigi la verketon. Ke tiu mizer-aspekta
broŝureto aperinta en urbo malproksima de la centroj de internacia
vivo, produktite de junulo ne havanta eblecon ĝin disvendigi pere
de la normalaj retoj de librovendejoj, ke tiu nealloga broŝureto
senreklame disvastiĝis tra la tuta mondo tiagrade, ke ĝi naskis vivantan
lingvon parolatan, hodiaŭ en pli ol cent landoj, tio estas vera miraklo.
Ke miloj da homoj, por kiuj transkultura komunikado estus simple
neebla antaŭe, dank' al tiu lingvo nun ĝuas ĝin, tio estas miraklo.
Kaj ke malgraŭ la silento de la amaskomunikiloj la progresado de
la lingvo en la lastaj dek jaroj rimarkinde akceliĝis, tio estas
plia miraklo.
Hodiaŭ, cent jarojn poste, se ni demandas nin, kio profunde estas
tiu mirakla lingvo, ni mire konstatas, ke ni ne povas respondi. Esperanto
ja montriĝas socilingva fenomeno multe pli kompleksa ol ni komence
imagis. En ĝi interplektiĝas tiom da faktoroj el la sferoj politika,
ekonomia, socia, lingvistika, estetika, ktp, ke neniu unuopa homo
nun kapablus plene kompreni ĝin. Ankaŭ la esperantistoj ne scias,
vere profunde, kio kaŝiĝas sub tiu realaĵo. Kaj miaopinie, Zamenhof
mem tion ne sciis.
Oni ĝenerale rigardas esperanton rezulto de racia, libervola decido.
Sed historie, ne tiel la aferoj disvolviĝis. Jam antaŭ plenkreska
aĝo, Zamenhof estis kaptita, kvazaŭ obsede, de sintruda devo, ellabori
projekton de lingvo interkultura. Li estis nur knabo, kiam li komencis
ĝin realigi. Kiam okazis la unua konversacio en praformo de esperanto,
li ankoraŭ ne estis 20-jara.
La sento pri neeskapebla alvokiĝo, kiu devigis lin iniciati la novan
lingvon, estis, kvazaŭ kristaliĝo en li de ege forta, sed nur obtuze
konsciata sopiro al translima komunikado, ekzistanta ĉe multaj fine
de la 19-a jarcento. Tiu kolektiva sento bezonis homon por konkretiĝi.
Al ĝia alvoko la knabo Zamenhof sentis sin devigita jesi. Li estis
la instrumento de sociaj kaj historiaj fortoj, kiuj ege superis lin,
kiel ili superas nun ĉiun el ni.
Ke tiuj estis ege potencaj, tion pruvas la historio de la lingvo.
Ĝi ja prezentas sinsekvon de krizoj, streĉiĝoj kaj situacioj ŝajne
pereigaj. Sed kiu ajn la problemo, kio efektive aperas, tio estas
la plej neprobabla solvo.
Preskaŭ unuanime, la lingvistoj anoncis, ke la lingvo disdialektiĝos
kaj mortos. Ĉu ne tio estis plej probabla? Sed la lingvoĝermo, konkrete
uzata en plej diversaj cirkonstancoj, unuiĝis, firmiĝis, fariĝis
riĉa, fleksebla, vere vivanta lingvo, tamen ne perdante sian originan
simplecon. Neniu homo kun normala sana prudento povus kredi, fine
de la 19-a jarcento, ke post nur cent jaroj tiu lingvo havos interesan
originalan literaturon, estos la komunikilo de multegaj internaciaj
renkontiĝoj, uziĝos en urbetoj de Koreio, Novzelando, Brazilo, Interna
Mongolio, kies nomoj estas ĝenerale nekonataj, kaj kiujn neniam eŭropanoj
vizitas.
Tiu socilingvistika fenomeno restas grandparte mistera, sed almenaŭ
unu aferon oni povas diri pri ĝi kun certeco: esperanto estas rezistema.
Ĝi spertis multajn persekutojn, malpermesojn kaj aliajn travivaĵojn,
kiuj normale devus signi ĝian morton. Ĉiujn ĝi postvivis. Eĉ progresas
ĝia disvastiĝo kun, ĉefe en la lastaj dekjaroj, rimarkinda akceliĝo.
Tiu disvastiĝado, kiu okazas sen apogo politika aŭ financa, kaj
sen reklamado, ne eblus, se esperanton ne portus potencaj sociaj
fortoj. Sed la sociaj fortoj, kiuj dekomence kontraŭbatalas ĝin,
ne estas malpli imponaj. Ili agas ĝenerale ekster la konscio, kun
tiu stranga rezulto, ke honestaj homoj simple ne rimarkas, ke ili
agas rilate al esperanto kontraŭ la leĝoj de honesteco, kiujn ili
cetere agnoskas kaj aplikas. Ekzemple, sincereco sentiĝas tre klare.
en la vortoj de la prezidanto de la eŭrop-parlamenta komisiono, kiu
forĵetis en aprilo 1984 rezolucion favoran al esperanto, sen studi
la faktojn. Ĝi evidentiĝas ankaŭ en la motivoj, per kiuj la franca
edukministro, en februaro 1982 provis pravigi sian rifuzon akcepti
esperanton kiel elekteblan studobjekton lernejan. Ĉar li ne studis
la dosieron, li bazis sin sur faktaj eraroj, sed estas nedubeble,
ke liaj intencoj estis plej puraj.
Normale, antaŭ ol verdikti, oni kolektas dosieron kaj studas la
faktojn. Tiel oni faras en juro, tiel oni faras ankaŭ en industrio
antaŭ ol elekti inter pluraj procedoj. Tion oni faras same en scienco.
Pri esperanto okazas male. La verdikto estas prononcata antaŭ ol
dosiero kolektiĝis, la elekto farata sen komparo al rivalaj sistemoj,
la fenomeno pritraktata sen rigardo al la faktoj.
Ofte oficialaj instancoj estis alvokitaj diskuti pri esperanto,
sed forĵetis ĝin antaŭ ol informiĝi. Eble la plej bela ekzemplo estas
tiu de la petskribo transdonita al UN en 1966. Tiu surhavis preskaŭ
unu milionon da indivuaj subskriboj -- i.a. tiun de Per Borten, ĉefministro
de Norvegio -- plus la subskribojn de proksimume 4000 organizaĵoj
kun entute 73-miliona membraro el 80 landoj. Sepdek tri milionoj!
Verŝajne tiu estas la plej vasta petskribo, kiu iam ajn estis prezentita
en la monda historio por propono fontanta el privata iniciato ne
ligita al ekonomia, ideologia, politika aŭ religia organizo. Sed
tiun historie unikan eventon la plej multaj gazetoj eĉ ne menciis,
kaj pri ĝi la Ĝenerala Asembleo de UN neniam debatis. La sociaj fortoj
kontraŭaj al la internacia lingvo ofte sukcesas igi esperanton tabua.
Ili tiel atingas, antaŭ nejusteco la socio rezignaciu. Imagu tablotenismatĉon,
en kiu unu el la ludantoj rajtas uzi la propran rakedon, dum la kontraŭulo
ricevas rakedon misekvilibran, tre grandan, tro pezan, tute malsaman
ol tiu, per kiu li hejme trejniĝas ĉiutage. Ĉiuj taksus tion absolute
neallasebla. Egaleco de kondiĉoj estas severe postulata se temas
pri pilko, sed ne pri ideoj. Kelkaj popoloj havas la privilegion
povi komuniki per lingvo, kun kiu ili estas plene familiaraj, dum
al la aliaj trudiĝas esprimilo, kiu konstante devigas fortordi la
buŝon kaj la menson for de ilia kutima funkciado, de la funkciado,
kiu fariĝis por ili natura. Ironie estas, ke tiun por ili nekontentigan
ilon ili devis pagi, multekoste kaj multapene, dum la kontraŭulo
senpage ricevis sian.
Nur manko de konscio ebligas la ĝeneralan rezignacion antaŭ la nejusta
hierarkiigo de la lingvoj. Esperanto forigas tiun neegalecon. Per
ĝi, anstataŭ submetiĝi al la arbitraj kutimoj de la pli forta, oni
simple aliĝas al konvencio. La rilatoj ĉesas esti vertikalaj, ili
horizontaliĝas.
Profunde en ni, io ribelas kontraŭ ĉio lingve nelogika. Se mi povas
diri I will arrive, "mi alvenos", kial mi ne povas diri
I will can, "mi povos"? Kial mi devas diri women kaj ne
womans? Se lernanta demandas tion al la instruisto, la sola respondo
estas: "Nu, estas tiel", kio fakte signifas: uzu ne vian
inteligentecon, sed vian memoron pri arbitraj leĝoj. La kaŝita mesaĝo
estas: ili estas la plej fortaj, ne eblas ribeli kaj postuli koherecon
aŭ adaptiĝon al niaj bezonoj, klinu vin do.
Profunde en nia psiko vivas postulo pri digneco, kiu rifuzas tiun
subbmetiĝon. Pro ĝi streĉiĝas la rilatoj inter nederland- kaj franclingvanoj
en Belgio, inter tamil- kaj sinhallingvanoj en Srilanko. Esperanto,
en kiu iu ajn lingva strukturo estas plene ĝeneraligebla, kontentigas
nian profundan sopiron al facileco kaj kohero en esprimado fremdlingva.
Ĝi kreas etoson de libereco, de justeco, kiu igas la homojn senti
sin pli digne traktataj.
La esperantistoj asertas, ke, inter la uzeblaj rimedoj de interkultura
komunikado, esperanto estas pli praktika, pli rapide akirebla, pli
facila uzebla ol la ceteraj, kaj ankaŭ ekonomie pli ŝpara, psikologie
pli kontentiga, kulture pli respekta al ĉiuj. Sen observi surterene,
kiel eblas scii, ĉu ili pravas aŭ ne? Kondamni esperanton sen tiu
objektiva, surterena kontrolo signifas rezigni samtempe racion kaj
justecon; mi emus diri ankaŭ: sportan spiriton.
Sed kio do malhelpas fari komparan kost- kaj efikec-analizon? Historio
donas al ni respondon: ĉiufoje, kiam libereco kaj justeco emas progresi,
potencaj sociaj fortoj mobiliziĝas kontraŭ ili, kaj ties ĉefa armilo
estas malhelpi objektivan konon de la vero. Ankaŭ ĉi-kaze ili tiel
agas.
Resume eblas diri jenon. Potencaj sociaj fortoj prizorgas la iom-post-ioman
penetron de esperanto en ĉiam novajn landojn kaj mediojn, same kiel
la laŭgradan riĉiĝon de la kulturo bazita sur ĝi. Simile potencaj
fortoj prizorgas, ke la vero pri esperanto ne diskoniĝu, ke ne okazu
pri ĝi malfermita debato, ke la impostpagantoj ne demandu sin, ĉu,
ĉiulande, la buĝetoj pri lingva komunikado aŭ lingvo-instruado konformas
al la postulo pri pleja efikeco de la publikaj investoj. La lukto
inter tiuj sociaj fortoj prezentiĝas kiel vera dramo, sed la disvolviĝon
de la dramo la publiko eĉ ne rimarkas.
Kaj ankaŭ ni, kiuj iel rolas en ĝi, ne komprenas ekzakte, kio okazas.
Estas multe tro frue. Mankas la historia perspektivo, la ebleco konsideri
ĉion de sufiĉe alte. Tial niaj reagoj ofte ne estas trafaj. Tial
eble ankaŭ ĉi tiu parolado ne estas trafa. Eble mi ĉion miskomprenis,
kaj prezentis fuŝe. Ne mi povas juĝi, ĉu jes aŭ ne; sed se mi ne
povas juĝi, mi almenaŭ povas esperi. Mi esperas, ke mi ne tro mistrafis.
Kaj ke estas vere, ke, el la vidpunkto de garantioj pri justeco,
ideoj meritas tiom seriozan atenton, kiom pilko.
Fonto: Norvega Esperantisto, N-ro 3, paĝoj 5-8 |