Esperanto taŭgas kiel jura lingvo
Laŭ EU la ĉefa
manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ
la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen
ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por
juraj celoj". Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj
Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli
bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj - sed
ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj
firmiĝu.
Ĉu Esperanto estas sufiĉe preciza
por juraj celoj? Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de
tempo al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis tradukojn en
Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto
pri speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto) (1),
kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo. Povas
manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj, se ekzistas taŭga
difino. Se EU aŭ UN alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus
kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute kontentige. Longperspektive
do Esperanto perfekte taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn
lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga por juraj aferoj kiel
la latina siatempe.
Mi partoprenis en la esperantigo
de la UN-Ĉarto kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio
pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj, sed ne pli, verŝajne
malpli, ol en multaj aliaj lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto
prezentas malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca, ĉar
Esperanto estas pli fleksebla sintakse kaj la vortfara sistemo ofte
helpas elegante solvi problemon, por kiu la franca povas nur turni
sin al multobligado de la vortoj.
La diversaj juraj
tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en difinita
lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis en alia jura tradicio.
Kiam mi estis en UN, mi laboris kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj,
kaj mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas por okcidenta juro
ol la ĉina, tamen oficiala lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne
plu memoras, kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble tiurilate
Esperanto malpli taŭgus.
La diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena. Tiuj diferencoj des pli komplikas la laboron, ĉar la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini. Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto, anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj. La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ diri "Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn", la teksto diras: "Any person having bought, purchased, acquired, procured or received against payment the goods, merchandises, wares or articles mentioned therein..." (Pardonu, se mi troigas, sed, nu...).
La angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste komprenis la signifon de la nomo de la organizo, en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn. Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon. Pro la malprecizeco de la angla titolo "International Civil Aviation Organization", ili miskomprenis, ke temas pri "Internacia organizo pri civila aviado", dum fakte la organizo, se legi la statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj, kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj, kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.
Miaopinie Esperanto estus pli bona
esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos
kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
____________
1. Temas
pri la "Leĝpropono celanta imposti la interŝanĝojn de devizoj,
monbiletoj kaj moneroj" proponita la 12-an de marto 2002 (dokumento
DOC 1685/001).
|