Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda
Renkontigxo la 21-an de marto 1998)
Nekompreno fare de la socio
Identiĝo al la lingvo internacia
Du kategorioj
Paradokso: kie estas mensa sano?
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Tabuo
En kio radikas la tabuo?
Kaŝita aŭtoritata mesaĝo
Monstro
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Oni povas aliri la mondan
lingvoproblemon laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika,
financa-ekonomia, ktp. Mi aliĝos ĝin, verŝajne pro profesia misformiĝo, el
la psikologia vidpunkto, kies gravecon, miaopinie, ne estas ĝuste taksata. Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton,
ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke nia afero ne progresas sufiĉe rapide. Ili
facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne
estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio.
Alivorte, laŭ mi, Esperanto tute normale progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas
dum jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri la monda lingvoproblemo antaŭeniras
je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio. La disvastigita ideo, en
la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiĉe rapide fontas el unu el la
plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto
progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la
amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ĝia
plenumiĝo. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstataŭ fronti al
la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en
ni, ni serĉas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas
nin, aŭ la fuŝuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laŭcele. Tio
estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la
normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi
infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serĉi kulpulojn, estas tute
normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj
plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En
multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daŭre
reagas kiel etaj infanoj.
Nekompreno fare de la socio
Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tuŝis
psikologian aspekton de la situacio. Kial la mondo ne komprenas nin? Ĉar
la socio ne komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj.
Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile
kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la
aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan
bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman. Alia
psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas
timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al
lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro
kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin,
kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemo simple ne
ekzistas. "La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj". Kaj due, se entute estus
problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri
lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?" ŝi aŭ li diros al vi. Sed multaj
timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio
estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn
fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon. Kial lingvo
elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia
identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun aŭ
tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi
apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la
profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj
dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ
rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: "se oni persekutas aŭ
kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min." Multaj homoj
havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita
gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli
aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas,
rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni
diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo,
sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio
eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata
klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu
al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu
difinita vorto, ĉi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo
ĉe multegaj personoj.
Identiĝo al la lingvo internacia
Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke Esperanto
havas trajton, kiu distingas ĝin de ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome, ke ĝi
favoras identiĝon al ĝi. Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano
sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano.
Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin
esperantisto kaj sentas, ke ankaŭ la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la
tri apartenas al iu speciala kultursfero. Eĉ se oni ege bone regas la anglan,
neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun
Esperanto okazas la malo. Kial? Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiaŭ
vizitas, la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej
grava estas, ke Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol
ĉiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne ĉe komencanto, sed ĉe tiu, kiun Janton
nomas "matura esperantisto", homo kun sufiĉa sperto pri la lingvo por senti sin
hejme en ĝi. Kial ĝi situas pli profunde en la psiko? ĉar ĝi, pli ol iu ajn
alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo ĉe homo, kiu volas
esprimi sin. Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas
ĝeneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial ĉiuj franclingvaj
infanoj diras "des cheval", "ĉevaloj", anstataŭ "des chevaŭ", aŭ "vous
faisez", "vi faras", anstataŭ "vous faites". Tial ĉiuj anglalingvaj infanoj
esprimas la koncepton "piedoj" per "foots" antaŭ ol akiri la ĝustan formon
"feet", aŭ la koncepton "li venis" per "he comed" antaŭ ol akiri la ĝustan
formon "he came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do oni rapide sentas sin
sekura en la uzo de la lingvo. Krome en e o oni estas multe pli libera ol en
aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En
la angla vi devas diri, laŭvorte: "li helpas min", en la franca "li min
helpas", en la germana "li helpas al mi". En la tri lingvoj ekzistas unu deviga
strukturo, nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same
estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti iun
ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva funkcioj, ekzemple diri: "mi
venis trajne, mi venis per trajno, mi trajnis". Ne estas devigo tiurilate.
Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se ili
havas ĝin, tre ofte oni ne rajtas ilin uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre
tolerema pri gramatikaj kaj vortaraj fuŝoj, en mezuro neniam renkontata
alilingve. Forgeso de akuzativo aŭ fuŝa uzo de ĝi estas, praktike, rigardata
normala, probable ĉar tio preskaŭ neniam ĝenas la interkompreniĝon. Nur
kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed ili situas ekster la normala
medio Esperantista. (Atentu! Ne miskomprenu ĉi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj
kiel rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.) Alivorte, ne estas rilato
inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de identiĝo al ĝi. Oni povas
senti sin esperantisto eĉ se oni ĉiufoje preterlasas akuzativon. Ĉio ĉi, kaj ankaŭ la eblo krei vortojn laŭvole, kion oni ne rajtas
fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli
profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo.
Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, ĉar oni
devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ĝi do oni sentas sin pli
facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksiĝas pli profunde en la psiko ol
la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identiĝi al ĝi. Sed
la homoj, kiuj ne apartenas al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili
ne komprenas tiun identiĝon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas al
ili freneza aŭ almenaŭ tre stranga. Pro tiu sento de identeco kun la lingvo,
esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon, aŭ eĉ la
ideon mem de internacia lingvo. Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la
natura reago estas kontraŭataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto
ne komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion tro intensan,
tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la sola ebla klarigo de reago
tiel neproporcia.
Du kategorioj
Miaopinie, Esperantistoj
psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone
adaptiĝis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo,
de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimiĝis al la
fakto esti malsamaj ol la plimulto aŭ kiuj sentas sin forĵetitaj aŭ
forĵetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de
la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kuniĝi,
krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj
rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas, kaj kiom malprava la ekstera
mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj
ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn,
ĉe kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli
elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri
tuja alpreno de Esperanto montriĝis vanaj, kaj antaŭ ol la argumentaro favora
al Esperanto iĝis sufiĉe forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito
kaj la jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro, tiuperiode,
konsistis el neŭrozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj aŭ pli
gravaj ol oni trovas ĉe iu ordinara. Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj
homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen
ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte,
kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj
cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis,
por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi
ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus
en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj
ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan
potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus iom post iom konduki al pli
profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj
jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la
homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin, eĉ se iliaj motivoj parte
kuŝis en iu psika patologio. Apud la neŭrozuloj, la stranguloj, pri
kiuj mi ĵus parolis Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo,
kiu estas psike tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma nur, se li aŭ
ŝi havas tiel fortan personecon, ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj kaj
bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li
kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj troviĝis
sufiĉe multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple,
estis Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan ŝuldon, ĉar ili multe
helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke
Esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj. Kaj, klare, la du
kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ
severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ kun pli forta personeco (ofte
fortigita ĝuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne
sentas sin konforma aŭ plene adaptita).
Paradokso: kie estas mensa sano?
Ni do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo longe
konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute
sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj
eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus
freneza, sinteno rilate al ĝi. Kio ebligas fari tiel drastan aserton?
Nu, la fakto, ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de psikopatologio en sia
rilato al lingva komunikado. Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo? Li
agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj.
Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon plenan je monbiletoj. Li
troviĝas en kvartalo kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj. Se li estas
normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manĝon aŭ por aĉeti ion
manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu,
anstataŭ tion fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton por trajnvojaĝo ĝis
loko 300 kilometrojn for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis li atingas
etan restoracion, kiu proponas nur malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri tia
homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine
ricevas ion ne tre kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli ol necesis? ĉiu
diagnozos tiun konduton kiel neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen
profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la
kampo de lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo
kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la koncerna
konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni
scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La
persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras ĉion ajn eblan por ne
konscii, ke li aŭ ŝi ne agas sane, ke ŝi aŭ li povus agi tute alimaniere,
multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia
konduto estas nenormala, sed diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange,
nenormale, eĉ patologie, sed alimaniere mi ne povas fari". Tiun rifuzon
akcepti, ke la konduto estas nenormala, aŭ la neeblon ĝin ŝanĝi, oni nomas
rezisto. Nu, estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu lingva
komunikado estas organizita en nia mondo havas ĉiujn karakterizojn de patologia
konduto. Esperanto ekzistas. ĝi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol
samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn
alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj
energion fare de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato. Alivorte, ĝi estas la
rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la socio elektas
tre komplikan kaj multekostan vojon. ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum
jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent,
meznombre, en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de
la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo
kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas, ke oni ne solvis la problemon
de malegaleco, kaj ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn, ke necesas
investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn
da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj
ne povus interkompreniĝi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon,
sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel neefika maniero, kiam eblas tion
eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia. Sed kio konfirmas, ke
temas pri aŭtenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri
la afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri
la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas
freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile
atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon,
ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn,
antaŭ ol konatiĝi kun ili. Tiu vorto "antaŭ" estas grava, ĉar ĝi
estas la pruvo, ke la diagnozo estas ĝusta, ĝi atestas pri la rezisto. La
respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki
interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas
alfronti la veron. Kaj ĉar ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia
pruvo pri la neŭroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas ĉiajn
pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante,
ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kaŭzas embarason,
maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn,
komplikaĵojn ĉiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a.
al rifuĝintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kaŭzo de tre
konkretaj suferoj), ili kaŭzas ĉion ĉi ne sciante, ke ili tion kaŭzas. Temas
pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion
rimarkas kaj komprenas.
Tabuo
Fakte, tabuo tuŝas la tutan
kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la
dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99
elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus
neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado,
interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas
tabua. Oni ree tion vidis antaŭ nelonge en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento,
dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri
(ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la
rifuzo kompari. En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni
ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas
ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ
alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni
lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton,
kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate
al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la
normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi
elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon
oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche
opérationnelle"). Ĝi naskiĝis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la
plej bonan vojon por transporti varojn aŭ homojn plej rapide kaj kun malplej da
risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la
lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la
praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi,
necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la
praktiko, (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare
al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al
tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta,
al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej
bona sistemo. Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en
dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en
lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon
surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de
unu homo. ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel
ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas,
ke agas tabuo.
En kio radikas la tabuo?
Kial tiu patologia
aliro al la lingvoproblemo? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj
kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare
komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj.
Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias
sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super
homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi
tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo. Sed
mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la
problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto "lingvo", en
ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj
aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili
havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras "milito"
aŭ "mono" aŭ "patrino" aŭ "sekso" aŭ "atomenergio", io vibras profunde en
vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj
fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj
al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp. Inter
tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar
la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata
estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan
zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj
reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de
la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam
bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda
plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de
senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi
en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera
komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej
save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo"
inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina
lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo. Fakte,
akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia
lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la
kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la
aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias
multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis
multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne
scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis
klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan
vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke
ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io
sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io,
pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas
donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu
rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan. Vidu, kiel emocie
la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la
argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri
emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".
Kaŝita aŭtoritata mesaĝo
Tiu kerna sento pri lingvo
kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netuŝebla estas la plej
kerna ero de la emocia aŭro de la koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldoniĝas la
fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio,
ĉefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato
kun aŭtoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kaŝita mesaĝo,
kiujn oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesaĝo estas terure diktatora. Fakte ĝi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en
la socio. Kiam infano parolas neĝuste, oni korektas ĝin, almenaŭ ek de kiam
ĝi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ĝin, oni ridas aŭ mokas, aŭ
ridetas signife. Kia ajn la reago, ĝi sentigas al la etulo, ke, kiam ĝi uzas
tian formon, diferencan de la gramatike aŭ vortare ĝusta, ĝi troviĝas ekster
la normo. Se eta franclingvano diras "plus bon", oni diras al li: "Ne tiel oni
diras, oni diras "meilleur"". Eble ankaŭ en la germana oni ne rajtas diri "mehr
gut" aŭ "guter" aŭ "gueter" kaj verŝajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni
ilin korektas per frazo kiel: "Ne tiel. Oni diras "besser"". Kion tio
signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kaŝitan mesaĝon, jene:
"Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin ĝeneraligi lingvan
trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu
viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, eĉ se nia sistemo
estas absolute neracia, malsaĝa." Por la infanoj ja la lingvo estas
esence komunikilo. La unua ŝtupo en ilia pensado do estas: "Se oni komprenas
min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkompreniĝu". Sed la
reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaĝon: "Lingvo ne estas io elpensita
por interkompreniĝi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la
arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo." En lingvo estas tabuoj,
kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon "li venis"
diras "er kommte", "il a venu", "he comed", oni atentigas ĝin, ke ĝi devus
diri "er kam, il est venu, he came". Se tiam ĝi demandas: kial? Ne eblas doni
al li racian respondon. Oni povas nur diri: ĉar estas tiel. Kaj tio
subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leĝoj, neniam
klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj aŭ al la dioj,
kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj
spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo. Esperanto fuŝas
ĉion ĉi. ĝi naskiĝis antaŭ ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne
rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta transdonita de la praavoj aŭ de la
dioj, ne io, kio povas estiĝi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas
esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por
esprimi sin, kio restos el la aŭtoritato de la prauloj? Tial Esperanto kaŭzas
terurajn timojn en la profundo de la psiko. ĝi riskas perdigi al nia gepatra
lingvo ĝian mitan, sanktan, fean karakteron. ĝi reletivigas ĝin, dum viglas
emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas ĉiarimede haltigi
ĝian disvastigon. Kaj necesas ĉiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ĝi.
Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la
bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu
trankvile, objektive, science studi ĝin. Kaj trankvile, objektive studi la
reagojn al ĝi.
Monstro
Krome, Esperanto aperas kiel
monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed
ne patrinon. ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu
ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj
libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj "Esperanto estis kreita de
Zamenhof en 1887". Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de
lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de
Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la
procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio
signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se
grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la
komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj
provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi
io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo. Esperanto, kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi
estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento
da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis
tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj
kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu
homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti
en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu
flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi
vivon.
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Vi vidas, ke la
psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe
pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj
troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto,
preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori
la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli
oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la
rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj
ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio
kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto
estos ĝenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la
kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la
pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple,
kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris
Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo.
Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se
oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la
plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli
obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se
nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke,
nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso
ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu
estos forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos.
Esperanto venkos. |