Accueil

Page principale du dictionnaire

Accueil lexique

Argumentaire

Grammaire de l'espéranto

 EKZERCARO

de la lingvo internacia "Esperanto"

§1.

ALFABETO

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, VV, Zz.

Nomoj de la literoj:
a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

§2.

Ekzerco de legado.

Al. Bá-lo. Pá-tro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.

§3.

Ekzerco de legado.

Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo. Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.

§4.

Ekzerco de legado.

Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. Ŝanceli. Neniel. Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaŭ. Disŝiri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento. Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. Ĝardeno. Sono. Laŭdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo. Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bonaĵo. Legi. Iel. Juristo. Ĉielo. Ĥemio.

§5.

Patro kaj frato. - Leono estas besto. - Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - La rozo apartenas al Teodoro. - La suno brilas. - La patro estas sana. - La patro estas tajloro.

  • patro père
  • o marque le substantif
  • kaj et
  • frato frère
  • leono lion
  • esti être
  • as marque le présent d’un verbe
  • besto animal
  • rozo rose
  • floro fleur
  • kolombo pigeon
  • birdo oiseau
  • la article défini (le, la, les)
  • aparteni appartenir
  • al à
  • suno soleil
  • brili briller
  • sana sain, en santé
  • a marque l’adjectif
  • tajloro tailleur

§6.

Infano ne estas matura homo. - La infano jam ne ploras. - La ĉielo estas blua. - Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. - Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. - Jen estas pomo. - Jen estas la pomo, kiun mi trovis. - Sur la tero kuŝas ŝtono.

  • infano enfant
  • ne non, ne, ne... pas
  • matura mûr
  • homo homme
  • jam déjà
  • plori pleurer
  • ĉielo ciel
  • blua bleu
  • kie
  • libro livre
  • krajono crayon
  • sur sur
  • tablo table
  • kuŝi étre couché
  • fenestro fenêtre
  • plumo plume
  • jen voici, voilà
  • pomo pomme
  • kiu qui lequel, laquelle
  • -n marque l’accusatif ou complement direct
  • mi je, moi
  • trovi trouver
  • is marque le passé
  • tero terre
  • ŝtono pierre

§7.

Leono estas forta. - La dentoj de leono estas akraj. - Al leono ne donu la manon. - Mi vidas leonon. - Resti kun leono estas danĝere. - Kiu kuraĝas rajdi sur leono? - Mi parolas pri leono.

  • forta fort
  • dento dent
  • j marque le pluriel
  • de de
  • akra aigu
  • doni donner
  • u marque l’impératif
  • mano main
  • vidi voir
  • resti rester
  • kun avec
  • danĝero danger
  • e marque l’adverbe
  • rajdi aller à cheval
  • i marque l’infinitif
  • paroli parler
  • pri sur, touchant, de

§8.

La patro estas bona. - Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludoviko, donu al mi panon. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. - Antaŭ la domo staras arbo. - La patro estas en la ĉambro.

  • bona bon
  • ĉapelo chapeau
  • diri dire
  • ke que
  • diligenta diligent, assidu
  • ami aimer
  • veni venir
  • kune ensemble
  • filo fils
  • stari être debout
  • apud auprès de
  • pura pur, propre
  • koni connaître
  • pano pain
  • manĝi manger
  • per par, au moyen de
  • buŝo bouche
  • flari flairer, sentir
  • nazo nez
  • antaŭ devant
  • domo maison
  • arbo arbre
  • ĉambro chambre

§9.

La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. - La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi legas libron. - La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

  • flugi voler (avec des ailes)
  • kanti chanter
  • agrabla agréable
  • akvo eau
  • ĉar car, parce que
  • ili ils, elles
  • voli vouloir
  • trinki boire
  • knabo garçon
  • for loin, hors
  • peli chasser, renvoyer
  • ni nous
  • okulo oeil
  • aŭdi entendre
  • orelo oreille
  • lerni apprendre
  • tial c’est pourquoi
  • bati battre
  • ricevi recevoir, obtenir
  • avo grand-père
  • iri aller
  • nun maintenant
  • onklo oncle
  • legi lire
  • sed mais
  • li il, lui
  • skribi écrire
  • letero lettre, épître

§10.

Papero estas blanka. - Blanka papero kuŝas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. - La patro donis al mi dolĉan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - Ĝojan feston! (mi deziras al vi). - Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). - Sur la ĉielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

  • papero papier
  • blanka blanc
  • kajero cahier
  • juna jeune
  • fraŭlo homme non marié
  • in маrque le féminin; ex.: patro père - patrino mère
    • (fraŭlino demoiselle, mademoiselle
  • dolĉa doux
  • rakonti raconter
  • mia mon
  • amiko ami
  • bela beau
  • historio histoire
  • obstina entêté, obstiné
  • deziri désirer
  • vi vous, toi, tu
  • tago jour
  • sinjoro monsieur
  • mateno matin
  • ĝoji se réjouir
  • festi fêter
  • kia quel
  • hodiaŭ aujourd’hui
  • en en, dans
  • hela clair (qui n’est pas obscur)
  • nokto nuit
  • pala pâle
  • luno lune
  • stelo étoile
  • neĝo neige
  • pli plus
  • lakto lait
  • nutri nourrir
  • ol que (dans une comparaison)
  • vino vin
  • havi avoir
  • freŝa frais, récent
  • erari se tromper|
  • mal marque les contraires; ex. bona bon - malbona mauvais; estimi estimer - malestimi mépriser
  • el de, d’entre, é-, ex-
  • ĉiu chacun
    • (ĉiuj tous)
  • plej le plus
  • tiel ainsi, de cette manière
  • kiel comment
  • si soi, se
    • (sia son, sa)
  • saĝa sage, sensé

§11.

La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

  • feino fée
  • unu un
  • vidvo
  • du deux
  • simila semblable
  • karaktero caractère
  • vizaĝo visage
  • povi pouvoir
  • pensi penser
  • ambaŭ l’un et l’autre
  • fiera fier, orgueilleux
  • oni on
  • vivi vivre
  • plena plein
  • portreto portrait
  • laŭ selon, d’après
  • ec marque la qualité (abstraitement); ex. bona bon - boneco bonté; viro homme - vireco virilité
  • honesta honnête
  • krom hors, hormis, excepté
  • tio cela

§12.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent naŭdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

  • multe beaucoup, nombreux
  • fari faire
  • nur seulement, ne... que
  • promeni se promener
  • tri trois
  • hundo chien
  • ĉio tout
  • dek dix
  • fingro doigt
  • alia autre
  • kvin cinq
  • sep sept
  • kvar quatre
  • ok huit
  • mil mille (nombre)
  • cent cent
  • naŭ neuf (9)
  • ses six
  • minuto minute
  • horo heure
  • konsisti consister
  • sekundo seconde
  • januaro janvier
  • monato mois
  • jaro année
  • aprilo avril
  • novembro novembre
  • decembro décemhre
  • februaro février
  • semajno semaine
  • dio dieu
  • elekti choisir
  • ĝi cela, il, elle
  • sankta saint
  • krei créer
  • dato date
  • marto mars
  • naski enfanter, faire naître
  • it marque le participe passé passif

§13.

La feino (Daŭrigo).

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

  • daŭri durer
  • ig faire...; ex. pura pur, propre - purigi nettoyer
  • ordinara ordinaire
  • persono personne
  • tiu celui-là
  • ĉi ce qui est le plus près; ex. tiu celui-là - tiu ĉi celui-ci
  • varma chaud
  • eg marque augmentation, plus haut degré; ex. pordo porte - pordego grande porte; peti prier - petegi supplier
  • sama même (qui n’est pas autre)
  • tempo temps (durée)
  • teruro terreur, effroi
  • kontraŭ contre
  • devi devoir
  • kuiri faire cuire
  • ej marque le lieu spécialement affecté à... ex. preĝi prier - preĝejo église; kuiri faire cuire - kuirejo cuisine
  • labori travailler
  • ad marque durée dans láction; ex. pafo coup de fusil - pafado fusillade
  • sen sans
  • ĉesi cesser
  • inter entre, parmi
  • afero affaire
  • feliĉa heureux
  • fojo fois
  • ĉerpi puiser
  • tre très
  • proksima proche, près de
  • loko place, lieu
  • porti porter
  • n marque l’accusatif et le lieu ou oùl’on va
  • kruĉo cruche

§14.

Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. - Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

  • on marque les nombres fractionnaires; ex. kvar quatre - kvarono le quart
  • da de (après les mots marquant mesure, poids, nombre)
  • urbo ville
  • loĝi habiter, loger
  • ant marque le participe actif
  • aĉeti acheter
  • ou
  • kulero cuillère
  • forko fourchette
  • re de nouveau, de retour
  • mono argent (monnaie)
  • prunti prêter
  • danki remercier
  • por pour
  • peti prier, demander
  • ankaŭ aussi
  • post après
  • kiam quand, lorsque
  • bezoni avoir besoin de
  • obl marque l’adjectif numéral multiplicatif; ex. du deux - duobla double
  • pagi payer
  • ŝtofo étoffe
  • kosti coûter
  • ĉiam toujours
  • op marque l'adjectif numéral collectif; ex. du deux - duope à deux
  • ĵeti jeter
  • venki vaincre
  • ataki attaquer
  • paĝo page (d’un livre)
  • se si
  • fini finir
  • tuta entier, total

§15.

La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. “Tre volonte, mia bona,”; diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.”

  • fonto source
  • riĉa riche
  • viro homme (mâle)
  • volonte volontiers
  • tuj tout de suite, aussitôt
  • lavi laver
  • sub sous
  • teni tenir
  • oportuna commode, qui est à propos
  • trankvila tranquille
  • soifi avoir soif
  • donaci faire cadeau
  • preni prendre
  • formo forme
  • vilaĝo village
  • ĝentila gentil, poli
  • ĉe chez, à côté

§16.

Mi legas. - Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”). - Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. - La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. - La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. - Knabo, vi estas neĝentila. - Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

  • ci tu, toi
  • anstataŭ au lieu de
  • uzi employer
  • tranĉi trancher, couper
  • il instrument; ex. tondi tondre - tondilo ciseaux; pafi tirer (coup de feu) - pafilo fusil
  • ruso russe
  • ĝardeno jardin
  • voki appeler
  • voli vouloir
  • fidela fidèle
  • vero vérité
  • vintro hiver
  • hejti chauffer, faire du feu
  • forno fourneau, poële, four

§17.

La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?” (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.”

  • insulti injurier
  • kial pourquoi
  • frue de bonne heure
  • pardoni pardonner
  • longa long
  • salti sauter, bondir
  • perlo perle
  • granda grand
  • diamanto diamant
  • miri s’étonner, admirer
  • ŝajni sembler
  • nomi nommer, appeler
  • naiva naïf
  • okazi avoir lieu, arriver
  • dum pendant, tandis que
  • sendi envoyer
  • kapabla capable, apte

§18.

Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaŭ vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Ĉu vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. - Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. - Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. - La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

  • kuri courir
  • vespero soir
  • ĉu est-ce que
  • edzo mari, époux
  • montri montrer
  • nova nouveau
  • vesti vêtir, habiller
  • mem même (moi-, toi-, etc.)
  • zorgi se préoccuper
  • gardi garder
  • gasto hôte
  • akompani accompagner
  • ĝis jusqu’à
  • serĉi chercher
  • pupo poupée
  • forgesi oublier
  • facila facile

§19.

La feino (Daŭrigo).

“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” - “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.” - “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.”

  • us marque le conditionnel (ou le subjonctif)
  • murmuri murmurer, grommeler
  • vazo vase
  • arĝento argent (métal)
  • apenaŭ à peine
  • ar une réunion de certains objets; ex. arbo arbre - arbaro forêt
  • princo prince
  • certa certain
  • speciala spécial
  • opinio opinion
  • koleri se fâcher
  • servi servir
  • em qui a le penchant, l’habitude; ex. babili babiller - babilema bavard
  • serpento serpent
  • rano grenouille

§20.

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. - Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo. - Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Ĉu vi estas surda aŭ muta? - Iru for! - Infano, ne tuŝu la spegulon! - Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. - Ŝi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne ĉesas petoli.

  • sidi être assis
  • silenti se taire
  • hieraŭ hier
  • renkonti rencontrer
  • saluti saluer
  • sabato samedi
  • morgaŭ demain
  • dimanĉo dimanche
  • vendredo vendredi
  • lundo lundi
  • viziti visiter
  • kuzo cousin
  • plezuro plaisir
  • horloĝo horloge, montre
  • timi craindre
  • dormi dormir
  • veki réveiller, éveiller
  • scii savoir
  • leciono leçon
  • instrui instruire, enseigner
  • puni punir
  • surda sourd
  • muta muet
  • tuŝi toucher
  • spegulo miroir
  • kara cher
  • ordoni ordonner
  • babili babiller
  • kandelo chandelle
  • gaja gai
  • danci danser
  • morti mourir
  • petoli faire le polisson, faire des bêtises
  • uj qui porte, qui contient, qui est peuplé de; ex. pomo pomme - pomujo pommier; cigaro cigare - cigarujo porte-cigares; Turko Turc - Turkujo Turquie

§21.

La feino (Daŭrigo).

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” - “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!” Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.

  • rimarki remarquer
  • krii crier
  • nu eh bien!
  • jes oui
  • ek indique une action qui commence ou qui est momentanée; ex. kanti chanter - ekkanti commencer à chanter; krii crier - ekkrii s’écrier
  • kulpa coupable
  • kaŝi cacher
  • reĝo roi
  • ĉasi chasser (vénerie)
  • demandi demander, questionner
  • sola seul
  • pro à cause de, pour
  • ho oh!
  • ve malheur!

§22.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Aŭgusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.

  • flui couler
  • movi mouvoir
  • strato rue
  • fali tomber
  • at marque le participe présent passif
  • peki pécher
  • int marque le participe passé du verbe actif
  • intenci avoir intention de
  • levi lever
  • riproĉi reprocher
  • meriti mériter
  • mensogi mentir
  • pasi passer
  • neniam ne... jamais
  • ont marque le participe futur d’un verbe actif
  • neniu personne
  • atendi attendre
  • savi sauver
  • mondo monde
  • lingvo langue, langage
  • grava grave, important
  • pasero passereau
  • kapti attraper
  • aglo aigle
  • ot marque le participe futur d’un verbe passif
  • soldato soldat
  • konduki conduire
  • aresti arrêter
  • tra à travers
  • juĝi juger

§23.

La feino (Fino)

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

  • kelke quelque
  • aventuro aventure
  • konsideri considérer
  • inda mérite, qui mérite, est digne
  • doto dot
  • palaco palais
  • se faire, devenir...; ex. pala pâle - paliĝi pâlir; sidi être assis - sidiĝi s’asseoir
  • je se traduit par différentes prépositions
  • propra propre (à soi)
  • akcepti accepter
  • baldaŭ bientôt
  • angulo coin, angle

§24.

Nun li diras al mi la veron. - Hieraŭ li diris al mi la veron. - Li ĉiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).

  • salono salоn
  • os marque le futur

§25.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. - La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. - Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. - Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. - Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

  • inviti inviter
  • komerci commercer
  • quelque chose possédant une certaine qualité ou fait d’une certaine matière: ex. molа mou - molaĵo partie molle d’une chose
  • sekvi suivre
  • konstrui construire
  • ŝuldi devoir (dette)
  • oro or (métal)
  • ringo anneau
  • lerta adroit, habile
  • projekto projet
  • inĝeniero ingénieur
  • fero fer
  • vojo route, voie
  • agi agir
  • pastro prêtre, pasteur
  • kameno cheminée
  • poto pot
  • kaldrono
  • boli bouillir
  • vaporo vapeur
  • pordo porte
  • korto cour

§26.

Kie vi estas? - Mi estas en la ĝardeno. - Kien vi iras? - Mi iras en la ĝardenon. - La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). - La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). - Mi vojaĝas en Hispanujo. - Mi vojaĝas en Hispanujon. - Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. - Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie ĉi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide!

  • ekster hors, en dehors de
  • vojaĝi voyager
  • piedo pied
  • benko banc
  • et marque diminution, décroissance; ex. muro mur - mureto petit mur; ridi rire - rideti sourire
  • meti mettre
  • kanapo canapé
  • muso souris
  • lito lit
  • super au dessus de
  • aero air
  • kafo café
  • teo thé
  • sukero sucre
  • kremo crème
  • interne à l’intérieur, dedans
  • fianĉo fiancé
  • hirundo hirondelle
  • trans au delà
  • rivero rivière, fleuve
  • estro chef
  • atenta attentif
  • kvankam quoique
  • dubi douter
  • estimi estimer
  • fi fi donc!
  • abomeno abomination
  • rapida rapide, vite

§27.

La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).

  • artikolo article
  • tiam alors
  • objekto objet
  • tia tel
  • kompreni comprendre
  • ekzemplo exemple
  • polo Polonais
  • necesa nécessaire
  • prepozicio préposition
  • vokalo voyelle
  • kunmeti composer
  • simpla simple
  • ligi lier
  • radiko racine
  • soni sonner, rendre des sons
  • klara clair
  • postuli exiger, requérir
  • gramatiko grammaire
  • nacio nation
  • diversa divers
  • ŝipo navire
  • matenmanĝi déjeuner
  • aboni abonner

§28.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. - Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). - Mi restos hodiaŭ dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

  • nominativo nominatif
  • iam jamais, un jour
  • akuzativo accusatif
  • tie là-bas, là, y
  • dependi dépendre
  • kaŭzo cause
  • esprimi exprimer
  • direkti diriger
  • celi viser
  • egala égal
  • ia quelconque
  • veturi aller, partir (avec un moyen de locomotion)
  • dis marque division, dissémination; ex. iri aller - disiri se séparer, aller chacun de son côté
  • flanko côté
  • dekstra droit, droite
  • neniel nullement, en aucune façon
  • nek --- nek ni - ni

§29.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.

  • senco sens, acception
  • komuna commun
  • ebla possible
  • ofte souvent
  • ridi rire
  • lasta dernier
  • sopiri soupirer
  • regulo règle
  • verbo verbe
  • obei obéir
  • permesi permettre

§30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

  • ia quelconque, quelque
  • ial pour une raison quelconque
  • iam jamais, un jour
  • ie quelque part
  • iel d’une manière quelconque
  • ies de quelqu’un
  • io quelque chose
  • iom quelque peu
  • iu quelqu’un
  • konsili conseiller
  • serio série
  • pronomo pronom
  • adverbo adverbe
  • litero lettre (de l’alphabet)
  • rilati concerner; avoir rapport à
  • prefikso préfixe
  • ajn que ce soit
  • diferenci différer (v. n.)
  • helpi aider
  • sufikso suffixe

§31.

Lia kolero longe daŭris. - Li estas hodiaŭ en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loĝas ekster la urbo. - La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. - La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

  • humoro humeur
  • fermi fermer
  • korpo corps
  • animo âme
  • kontrakti contracter
  • um suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint
    • (plenumi accomplir)
  • bruli brûler (être en feu)
  • ligno bois
  • materialo matière
  • bastono bâton
  • tegmento toit
  • funto livre
  • ist marque la profession; ex. boto botte - botisto bottier; maro mer - maristo marin
  • koloro couleur
  • supre en haut
  • telero assiette
  • tero terre
  • kesto caisse, coffre
  • lipo lèvre
  • haro cheveu
  • griza gris
  • vango joue

§32.

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). - Mi aĉetis dekon da ovoj. - Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. - „Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

  • teatro theâtre
  • maniero manière, façon
  • okupi occuper
  • meĥaniko mécanique
  • ĥemio chimie
  • diplomatio diplomatie
  • fiziko phyique
  • scienco science
  • glaso verre (à boire)
  • nigra noir
  • drapo drap
  • signifi signifier
  • ovo oeuf
  • bordo bord, rivage
  • maro mer
  • amaso amas, foule
  • aŭtuno automne
  • lando pays
  • suferi souffrir, endurer
  • najbaro voisin
  • mezuri mesurer

§33.

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

  • mezo milieu
  • kreski croître
  • dika gros
  • larĝa large
  • lumi luire
  • mola mou
  • turmenti tourmenter
  • senti ressentir, éprouver
  • beni bénir
  • nobla noble
  • rekta droit, direct
  • kurba courbe, tortueux
  • kredi croire
  • renversi renverser
  • monto montagne
  • kampo champ, campagne
  • koko coq
  • nepo petit-fils
  • nevo neveu
  • bo marque la parenté résultant du mariage; ex. patro père - bopatro beau-père
  • duonpatro beau-père
  • bovo boeuf

§34.

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. - Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

  • viando viande
  • poŝo poche
  • korko bouchon
  • tiri tirer
  • ŝtopi boucher
  • botelo bouteille
  • ŝlosi fermer à clef
  • kombi peigner
  • somero été
  • gliti glisser
  • frosto gelée
  • vetero temps (température)
  • haki hacher, abattre
  • segi scier
  • fosi creuser
  • kudri coudre
  • tondi tondre
  • sonori tinter
  • fajfi siffler
  • inko encre
  • sablo sable
  • sorbi humer
  • brando eau-de-vie
  • tuko mouchoir
  • militi guerroyer
  • brava brave, solide
  • kruta roide, escarpé
  • ŝtupo marche, échelon
  • Hispano Espagnol
  • Germano Allemand
  • tamen pourtant, néanmoins
  • vasta vaste, étendu
  • herbo herbe
  • paŝti paître
  • bruto brute, bétail
  • precipe principalement, surtout
  • lano laine
  • ŝafo mouton

§35.

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. - Akvo estas fluidaĵo. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon. - Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.

  • kuko gâteau
  • konfiti confire
  • fluida liquide
  • suspekti suspecter, soupçonner
  • acida aigre
  • vinagro vinaigre
  • sulfuro soufre
  • azoto azote
  • gusto goût
  • alta haut
  • naturo nature
  • paki empaqueter, emballer
  • ĉemizo chemise
  • kolo cou
  • cetera autre (le reste)
  • tolo toile
  • glacio glace
  • frandi goûter par friandise
  • heroo héros
  • plaĉi plaire
  • lago lac
  • kovri couvrir
  • naĝi nager
  • folio feuille

§36.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. - Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.

  • ge les deux sexes réunis; ex. patro père - gepatroj les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patro father - gepatroj parents
  • gratuli féliciter
  • altaro autel
  • kuraci traiter
  • doktoro docteur
  • pra bis-, arrière-
  • id enfant, descendant; ex. bovo boeuf - bovido veau; Izraelo Israël - Izraelido Israëlite
  • hebreo juif
  • ĉevalo cheval

§37.

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. - Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj ŝuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Ŝteliston neniu lasas en sian domon. - La kuraĝa maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La riĉulo havas multe da mono. - Malsaĝulon ĉiu batas. - Timulo timas eĉ sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Preĝu al la Sankta Virgulino.

  • an membre, habitant, partisan; ex. regno l’état - regnano citoyen
  • regno l’Etat, royaume
  • vilaĝano paysan
  • provinco province
  • severa sévère
  • justo juste
  • polico police
  • sufiĉe suffisant
  • Kristo Christ
  • Franco Français
  • konfesi avouer
  • religio religion
  • regimento regiment
  • boto botte
  • ŝuo soulier
  • lasi laisser, abandonner
  • droni se noyer
  • verki composer, faire des ouvrages (littér.)
  • ul qui est caractérisé par telle ou telle qualité; ex. bela beau - belulo bel homme
  • même, jusqu’à
  • ombro ombre
  • preĝi prier (Dieu)
  • virga virginal

§38.

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. - Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

  • densa épais, dense
  • brui faire du bruit
  • kaleŝo carosse, calèche
  • pluvo pluie
  • pafi tirer, faire feu
  • ĉj, nj après les 1-6 premiéres lettres d’un prénom masculin (nj - féminin) lui donne un caractère diminutif et caressant

§39.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. - Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. - Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. - Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! - La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

  • koto boue
  • broso brosse
  • ruĝa rouge
  • honti avoir honte
  • solena solennel
  • infekti infecter
  • printempo printemps
  • relo rail
  • rado roue
  • pendi pendre, être suspendu
  • ĉapo bonnet
  • vento vent
  • blovi souffler
  • kapo tête
  • branĉo branche

§40.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. - La pafado daŭris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. - En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

  • surprizi surprendre
  • laca las, fatigué
  • trompi tromper, duper
  • fulmo éclair
  • ŝviti suer
  • bani baigner
  • magazeno magazin
  • vendi vendre
  • cigaro cigare
  • tubo tuyau
  • fumo fumée
  • ing marque l’objet dans lequel se met, ou mieux s’introduit...; ex. kandelo chandelle - kandelingo chandelier
  • skatolo boîte
  • pantalono pantalon
  • surtuto redingote
  • brako bras

§41.

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre laŭdinda. - Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

  • ŝtalo acier
  • fleksi fléchir, ployer
  • vitro verre (matière)
  • rompi rompre, casser
  • laŭdi louer, vanter
  • memori se souvenir, se rappeler
  • ŝpari ménager, épargner
  • bagatelo bagatelle
  • venĝi se venger
  • eksciti exciter, émouvoir
  • er marque l’unité; ex. sablo sable - sablero un grain de sable
  • polvo poussière
  • fajro feu
  • eksplodi faire explosion
  • pulvo poudre à tirer

§42.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

  • atingi atteindre
  • rezultato résultat
  • ŝiri déchirer
  • moŝto titre commun
  • episkopo évêque
  • grafo comte
  • difini définir, déterminer