Bonvenas via kompletigo ĉu per informo pri ekzistanta retpaĝo, ĉu per alsendo de komputila dosiero en formatoj pdf, html aŭ doc - kiun ni deponos rekte en STEB en nia komputilo.
Asekura terminaro - seslingva (germana - angla - Esperanta (kun difinoj) - franca - hungara - nederlanda) verko en 330 paĝoj, formato A-4, kompilita de profesia asekuristo Marc Vanden Bempt.
Besto-nomoj - provizora privata listo pri mamuloj kaj insektoj
Betono kaj betonistaj laboroj - terminaro, kun nacilingvaj indeksoj en Esperanto, angla, germana, ĉeha kaj nederlanda lingvoj (alternativa adreso: ĉe TAKE)
Borsa terminaro – Pli ol 1200 fakaj terminoj en la germana, angla, E-a, franca kaj nederlanda lingvoj. Eldonaĵo de IKEF.
Botaniko
Biologia enciklopedio "Bio-Lib.cz"– Ilustrita, monda enciklopedio pri plantoj, fungoj, kaj bestoj kun iliaj nomoj en la latina, en naciaj lingvoj kaj en Esperanto. – La Esperanta terminaro de "BioLib.cz" troveblas ĉe http://www.biolib.cz/en/taxondictionary/ ... \'Second language of dictionary\': Esperanto ... OK.