Dum la kompilado de ĉi tiu klariga terminaro mi klopodis uzi tiujn esprimojn, kiuj estas jam disvaste uzataj en la elektronika fako. La klarigoj ne ĉiam kongruas kun la Plena Vortaro, ĉar ĉi tie la klarigoj rilatas speciale al la elektroniko. Ekz. la vorto amplitudo povas esprimi ankaŭ mekanikan alternancon, tiel en PV oni povas legi ĝeneralan klarigon, uzeblan kaj por la mekaniko, kaj por la elektroniko.
Ankaŭ en la naciaj lingvoj ekzistas fakĵargonoj, MALLONGIGOJ, por ŝpari la tempon ĉefe en la parolado, kiam oni volas esprimi ion fakspecialaĵon. Tiel ankaŭ en esperanto oni havas rajton uzi tiajn esprimojn.
Titolvorto
|
Priskribo
|
Alia esprimo,
MALLONGIGO, fakĵargono |
|||
A |
|||||
A-tipa amplif(ik)atoro |
Tia amplifatoro, kies elira signalo kopias la formon de la enira signalo. La kurento fluas dum la tuta periodo. Plejofte estas uzata por amplifiloj sonfrekvencaj. Ĝia rendimento estas malgranda. |
||||
AB-tipa amplif(ik)atoro |
Tia amplifatoro, kies elira kurento fluas dum pli ol duona tempo de periodo, tial la formofiereco ne estas preciza. Ĝi ne ŝarĝas la antaŭan blokon (ŝtupon) kaj ties rendimento estas malgranda. |
|
|||
absorba ondomezurilo |
Ilo por mezuri la radiofrekvencojn, kiu konsistas el bobeno kaj kondensilo, havanta kuplon lozan kun la mezurenda oscikvito. |
|
|||
absorbo |
Estas tiu fizika fenomeno, kiam la energio (en elektro ekz. la kurento) transformiĝas al alia energio. Ekzemple la radioj, en la jonosfero parte, kliniĝas, parte absorbiĝas kaj transformiĝas al varmo. |
|
|||
adapta ŝtupo |
Cirkvitero alĝustiga. |
|
|||
adapta peco |
Peco por konekti antenon al la antenokablo. |
|
|||
adapta transformilo |
Alĝustigas impedancon al la eniro aŭ eliro de cirkvito. |
baluno |
|||
adaptilo |
Konsistero, kiu alĝustigas unu al la alia du cirkvitajn ŝtupojn. |
||||
adaptoro |
Helpilo kupli du diverssistemajn aparatojn. |
|
|||
adicia cirkvito |
Tiu cirkvito diĝita, kiu adicias la duumajn (binarajn) impulsojn seriajn aŭ paralelajn signal-kombinojn. |
adicilo |
|||
adicitoro |
Tiu cirkvito per operacia
amplifatoro, kiu adicias tiujn tensiojn, kiuj estas konektitaj al ties
enirejoj. La elira tensio de la cirkvito adicitoro,
lineare proporcias kun la algebra sumo de tiuj tensioj, kiuj estas ĉe la
(ajn-nombraj) enirejoj. |
|
|||
admitanco |
Grandeco egala al kvociento de la intenso de kurento trafluanta cirkviton per la interklema tensio (= inverso de la impedanco), simbolo: Y. Y = G +jB. [simenso] |
|
|||
aerbreĉo |
Tiu spaco, kiu estas en nekontinua ferkerno, por malgrandigi la induktan valoron aŭ la kuplon inter du bobenoj. |
aerofendo |
|||
aerkerno |
Senferkerno. Bobeno ne havas ferkernon. |
|
|||
agord(ad)o |
Tiu agado, per kiu oni variigas la valoron de konsistero, determinanta la funkcioreĝimon. |
akomodo |
|||
agordbobeno |
Tiu bobeno, kies indukton variige oni povas ŝanĝi la resonan frekvencon de la oscila cirkvito. |
|
|||
agordilo |
(PV: Ilo por agordi instrumenton.) |
|
|||
akcela anodo |
Tiu elektrodo en elektronika tubo, kiu akceligas la movon de la flugantaj elektronoj. |
|
|||
akcela relajso |
Tiu relajso, kiu po paŝo altigas la bornotension de eletra motoro (ekz. en lokomotivo). |
|
|||
akcelita kontaktilo |
Speciala kontaktilo, kies mekanika konstrukcio certigas pli rapidan transŝalton, ol tiu de la normalaj kontaktiloj. |
|
|||
akceptoro |
Fremda atomo, eniĝinta en duonkonduktanton, kiu akceptas la alvenantajn elektronojn, tiel havas gravan rolon por la kreado de kondukto. |
|
|||
akomodo |
Kiam oni serĉas radioelsendon en la radioaparato, tiu akomodas (ĝustigas) la ricevilon al la frekvenco portanta de sendatoro. La homoj simile agadas kiam serĉas televidilan dissendon. Teknike oni agordas oscikviton, variige aŭ la kapaciton, aŭ la indukton. |
|
|||
akordumo |
Eco de iu nova sendosistemo en la radio ka TV-tekniko, kiu ebligas la ricevadon de la nova, pli evoluinta tekniko per la malnovsistema aparato, memkompreneble per la parametroj de la malnova sistemo. Diversaj konsisteroj, aparatoj povas funkcii kune, aŭ tiuj povas anstataŭigi unu la alian.
|
kompatibileco |
|||
aktiva filtrilo |
Tia filtrilo, kiu enhavas aktivan (amplifan) konsisteron. Estas uzata plejofte en la sonfrekvencaj cirkvitoj per amplifilo analoga integrita cirkvito (IC). |
|
|||
aktiva kontaktilo |
Tiu kontaktilo de relajso, kiu en la vico de kontaktiloj en cirkvito, apartenantaj al diversaj aliaj relajsoj, laste fermas aŭ unue malfermas la cirkviton. |
|
|||
akuero |
Unu akumulatorĉelo. |
|
|||
akumulilo |
Tiu kurentofonto, en kiu estas konservita (ŝargita) elektroenergio en kemia formo. (PV: Aparato por amasigi provizon de elektro kaj ĝin redoni laŭvole.) |
akumulatoro akuo |
|||
akustika lenso |
En kapaŭskultilo fokusigas la sonon al decida punkto. |
|
|||
akustika rekuplo |
Se de la elirejo de amplifilo estiĝas pozitiva rekuplado al sia enirejo, la amplifilo ekscitiĝas. Rekuplo povas esti ne nur elektre, sed akustike de la laŭtparolilo al la mikrofono. Ĉi tiu fenomeno povas okazi inter radia dissendilo kaj ricevilo. |
|
|||
akuŝargilo |
Cirkvito, per kiu oni povas ŝargi (kolekti) elektran energion en akumulilo. |
|
|||
akvoelektrolizo |
Elektrokemia procezo, per kiu oni povas disiigo la akvon al hidrogeno kaj oksigeno. |
|
|||
alterna kurento |
Oni parolas pri alterna kurento, kiam la ŝargoportantoj movas alterne al ambaŭ direktoj. (PV: Kurento karakterizata per rapida sinsekvo de pozitivaj kaj negativaj alternancoj, dum kiuj la kurento trafluas tien kaj reen.) |
ambaŭdirekta kurento |
|||
alternanco |
Duonperiodo de iu regule sinsekva alterna signalo. (PV: Duonperiodo de alterna fenomeno.) |
|
|||
alternatoro |
Mekanika kurentofonto, produktanta alternan kurenton. |
|
|||
alterna tensio |
Tiu tensio, kiun la fluanta kurento alterna estigas sur la rezistanco de cirkvito. Tiu tensio, kiun la rotacia kurentofonto (generatoro) polusŝanĝe generas. |
|
|||
alternkurenta rezistanco |
Tiu rezistanco, kiun montras la konsistero nur kontraŭ alterna kurento. La alterna rezistanco estas nomata simple reaktanco, kiu povas esti, kaj kapacita, kaj indukta. La reaktanco dependas de la frekvenco. |
reaktanco |
|||
altfidela |
Kvalite preciza. La funkciado de cirkvito/aparato estas tre stabila, tenante la difinitajn valorojn. |
|
|||
altfrekvenco |
Tiuj frekvencoj, kiuj apartenas al intervalo, kiu estas post la 105Hz (pli grandaj ol la ultrasonfrekvencoj). El radiodissenda vidpunkto altfrekvenco estas tiuj inter la 3 – 30 MHz. Grava propreco de tiuj frekvencoj, ke respeguliĝas de sur la jonosfero. |
|
|||
altirdaŭro |
Tiu tempo, kiu estas bezonata por funkciigi relajson el bazo ĝis ekscita (firmtena) pozicio. |
|
|||
altpasa filtrilo |
Tiu filtrilo, kiu traigas signalojn nur super decida frekvenco. La malpli altajn frekvencojn tio amortizas forte, do ne traigas. Konsistas el kondensilo(j) kaj bobeno(j), eble tio havas ankaŭ rezistilo(j)n. |
|
|||
amatoro |
Ulo, kiu faras radiodissend-ricevon ŝatokupe. |
radioamatoro |
|||
amortizi |
Mildigi elektran signalon. Estas kontraŭefiko al la amplifo. Ĝia mezurunuo estas la decibelo (dB). (PV: Malpligrandigi la sinsekvajn oscilojn de vibrado.) |
|
|||
amortizilo |
Konsisteraro el pasivaj elementoj por mildigi ekz. la sentivecon de mezuriloj, por eviti la generon de riceviloj kaj amplifatoroj. Plejofte estas farita el rezistiloj, atente pri la enira kaj elira impedancoj. |
|
|||
ampermetro |
Instrumento, per kiu oni povas mezuri la intensonivelon de la kurento. (PV: Aparato por mezuri la intensecon de kurento.) |
ampermezurilo |
|||
ampero |
Baza mezurunuo de la kurent-intenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: A. Difino: Unu ampero estas la kurento kiu produktas magnetan forton de 2x10-7 N metre inter du paralelaj senfinaj konduktantoj de neglektebla kversekcio je distanco de unu metro. (PV: Mezurunuo de intenseco de elektra fluo: unu ampero estas la intenseco de fluo, kiu transportas unu kulombon dum unu sekundo.) |
|
|||
ampervolvo |
Grava dateno de relajso, kiu esprimas la bezonan kurentointenson po volvo, por ekfunkciigi aŭ malfunkciigi tiun. La minimuma valoro estas tiu kurentointenso, kiu estas minumume bezonata por la ekfunkciigo, kaj la maksimuma valoro esta tiu kurentointenso, ĝis kiom devas malintensigi la kurenton por la malfunkciigo de relajso. |
|
|||
amplif(ik)ad regulilo |
Plej ofte uzata estas la reostato. |
|
|||
amplif(ik)a koeficiento |
Propreco de aktiva konsistero, kiu determinas la kapablecon por amplifi elektrajn signalojn. |
betao |
|||
amplif(ik)atoro |
Cirkvito, kiu havas aktiva(j)n konsistero(j)n por pligrandigi amplitudon de tensio aŭ kurento. (PV: Aparato por pligrandigi la amplitudon de elektraj osciloj kaj kiujn oni ĝenerale ricevas kun tre malforta intenseco: ekzistas altfrekvencaj, malaltfrekvencaj, magnetaj, rezistancaj kaj transformatoraj amplifikatoroj.) |
|
|||
amplif(ik)i |
(PV: Plifortigi elektrajn oscilojn.) |
|
|||
amplif(ik)o |
Efiko, per kiu oni grandigas la intenson de la tensio aŭ kurento. |
|
|||
amplifilo |
Aktiva konsistero, kiu havas proprecon amplifan. Ekz. la transistoro, la plej multaj elektronikaj tuboj. |
|
|||
amplitudo |
Maksimuma valoro mezurata inter la du polusoj de la alterna kurento aŭ tensio. (PV: Maksimuma valoro de unu alterna grando ĉe ĉiu alternanco.) |
|
|||
amplitudo-modulado |
Tiu proceso, per kiu oni variigas la amplitudograndecon de elektra signalo. Estas uzate ĉe la radiodisendado. |
|
|||
ampolo |
Lumigilo, en kiu estas bruligata metalfadeno (filamento). Tiun konsisteron inventis T.A. Edison. (PV: Elektra lampo.) |
|
|||
analoga |
La diversajn karakterizojn daŭre detekta aŭ variiga maniero. Daŭre variiĝa signalo. Ĝia inverso estas la diĝita, kiu reprezentas konkretajn numerojn. (PV: Simila, laŭ kelkaj rilatoj, al alia afero de malsama speco; parte simila: la flugiloj de vesperto estas organo analoga, sed ne simila, je la flugiloj de birdo.) |
|
|||
analog-diĝita transformilo |
El analoga signalo faras
diĝitan signalon. La eniran signalon |
AD transformilo |
|||
analoga amplifilo |
Cirkvito, kiu povas amplifi analogajn elektrajn signalojn.
|
|
|||
analoga cirkvito |
Tiu cirkvito, kiu prilaboras daŭre ŝanĝantajn elektrajn signalojn. Kontraŭa maniero estas la diĝita elektroniko. |
|
|||
anjono |
Jono kun negativa ŝargo. |
|
|||
angula levumilo |
Mekanika parto de relajso, sur kio baskulas la vekto, tiel movige la kontaktilojn. |
|
|||
ankro |
Relajsa konsistero mekanika, kiu movas al la ferkerno dum la ekscito pro la magneta kampoforto. Al ĉi tiu konsistero estas ligitaj la kontaktiloj movantaj. |
|
|||
anodo |
Pozitiva elektrodo de la elektraj konsisteroj. (PV: Pozitiva elektrodo de pilo.) |
|
|||
anstataŭiga cirkvito |
Estas kapabla modeligi (imiti) la funkciadon de la praktika cirkvito. |
modelcorkvito, provcirkvito modelo |
|||
antaŭsigo |
(+), (–) |
Diru: (+) plus (–) minus |
|||
antenbobeno |
Bobeno, kiu apartenas al tiu resonilo, kiun oni agorde povas akomodi la altfrekvencan cirkviton al la ĝusta frekvenco, apartenanta al la sendata aŭ ricevata ondolongo. |
|
|||
antengajn(ec)o |
Kvociento de la disradiita kaj la enkondukita puvumoj. |
|
|||
antenkurento |
Tiu kurento, kiu fluas de la finamplifatoro al la anteno. |
|
|||
anteno |
Kondukto por disradiadi aŭ kaptadi la elektromagnetajn ondojn. Estas uzata ekz. ĉe la radia, televidila kaj poŝtelefona tekniko. (PV: Konduko, plej ofte el drato, por disradiadi la ondojn de radioelektra sendstacio aŭ por kapti la ondojn de aliaj radiostacioj.) |
|
|||
antenoalĝustigo |
Anteno tiam funkcias en harmonio kun la nutrokablo, se la sistemo estas en resonado. Tiun oni povas atingi tiel, ke la reaktancon forigas ĉe la konektopunkto. Se la reaktanco estas indukta, tiam oni konektas kondensilon sur la nutrokablon, kaj se tiu estas kapacita, tiam estas enmuntita bobeno serie kun la kablo. En resono restas nur la radia rezistanco, kiu ne certe egalas kun tiu de la nutrokablo, tial devas uzi transformilon por eviti la starantajn ondojn. |
|
|||
antenoimpedanco |
Ĉiu anteno ĉe la konekta punkto havas impedancon dependantan de la frekvenco. Tiu impedanco konsistas el du partoj: el radia rezistanco kaj el kapacita aŭ indukta reaktancio. La anteno tiam resonas, se la reaktanco estas nulo kaj la impedanco egalas kun la radia rezistanco. |
|
|||
antenopolarigo |
La polarigon de anteno determinas la fortolinioj de la elektromagnetaj ondoj. La polarigo povas esti lineara, aŭ rondforma. La lineara povas esti plejofte vertikala, aŭ horizontala. Sed estas konata la interpolara, kiu estas inter la vertikala kaj la horizontala polaroj. Grava estas la polarigo (direkto) de la disradiilo (anteno), ĉar la fortokampo paralelas kun tio. Do. la vertikala anteno estas vertikale polarigita, la horizontala drat-, aŭ stango-anteno estas horizontale polarigita. La inversa polarigado inter la sendilo kaj la ricevilo povas okazigi 30 dB amortizon (gajnoperdon). Ankaŭ la disvastiĝo dependas de la polarigo. La vertikale polarigita anteno estas pliefika por la ondoj surfacaj, kaj la horizontale estas pli efika por la spacondoj. |
|
|||
anteno-terkonekto |
Estas antenoj, kiuj povas funkcii nur kun terkonekto bonkvalita. Estas aliaj por kies funkciado ne estas bezonata. Ĝenerale por la simetriaj antenoj oni ne uzas terkonekton. La bonkvalita terkonekto por rekta kurento ne estas konvena por altfrekvencoj. Ekz. trolonga terkonektilo ne efikas. |
|
|||
aparato |
Kompleksa cirkvitaro por konkreta celo. (PV: Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por plenumi ion: telegrafa aparato, aŭtomata disdona aparato.) |
|
|||
apartiga reljunto |
Speciala relligilo, kiu elektre disigas du relcirkvitojn. |
|
|||
apiko |
Esprimas en ecaro, ke kiel intense grandiĝas aŭ malgrandĝas ia karakterizo de elektrosignalo de konsistero. (PV: /apiki/ Krute vertikala.) |
|
|||
apogita relajso |
Relajsoparo, kiuj estas kunligitaj mekanike. La mekanismo certigas plu la aktivan pozicion po relajso alterne post la elŝalto de kurento. |
|
|||
aretacio |
Kvalito, kiu montras la stabilecon de mekanika konsistero en ripoza stato. Ekz. kontaktilo de ŝaltilo, relajso, senzoro ktp. |
|
|||
arbocirkvito |
Cirkvitoreto konsistanta el konektiloj de relajsoj. Tiu cirkvito havas unu enirejon kaj plurajn elirejojn. La tuta cirkvito enhavanta „n” relajson povas havi 2n elirejon. El inter la elirejoj ĉiam nur unu povas konektiĝi al la enirejo en difinita relajsofunkcia kombino. |
|
|||
arko |
Daŭra elektra sparko, ekz. ĉe veldado inter la elektrodo kaj la veldata objekto. (PV: Luma arko formiĝanta inter du apartigitaj karbaj polusoj.) |
|
|||
armaturo |
Tiu bobeno de la generatoro, kiu donas elektran energion, en ku indukiĝas tensio. (PV: Fera peco, kiu fermas la magnetan cirkviton.) |
induktato |
|||
ASCII |
American Standard Code for Information Interchange, t.e. «Usona norma kodo por informinterŝanĝo»): sepbita kodo por prezenti tekstajn datumojn, oficialigita en 1963, disponebla en la pliopo de la nunaj komputiloj. |
askio |
|||
atomo |
Plej malgranda materiero, ne videbla per okuloj sen helpilo. La atomo konsistanta el kerno ĉirkaŭata de elektronoj. Mem la kerno konsistas el protonoj kaj neŭtronoj. (PV: Plej malgrandega materio konsistanta el pluraj elektronoj turniĝanzaj ĉirkaŭ unu protono.) |
|
|||
aŭskultilo |
Eta laŭtparolilo, kies sonon oni povas aŭdi nur tiun tenate sur la orelo(j). |
|
|||
aŭtenti(ki)go |
Alĝustigo de instrumento por mezuri precizan valoron. |
|
|||
aŭtomata frekvencoteno |
En cirkvito estas aŭtomate agorda tiu konsistero , kiu determinas la frekvencon. |
AFT |
|||
aŭtomata regado de amplif(ik)ado |
Cirkvita maniero alĝustigi la amplifadon por la enireja signalintenso. Ĝi estas uzata ĉefe en ricevatoroj pro la ne stabila antenosignalo. |
ARA |
|||
aŭtomato |
Maŝino, instalaĵo ktp., kiuj funkcias sen homa manipulado. (PV: Aparato, kiu funkcias per mekanismo sen bezono de homa direktado.) |
|
|||
aŭtotransformilo |
Dratŝpara transformilo, en kiu la bobenoj primera kaj sekundara parte estas sama. Tiu tipa transformilo ne certigas disigon galvanan inter la primera kaj la sekundara cirkvitoflankoj. |
ŝpartransformilo |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
B |
|||||
bakelito |
Artefarita materio, izolanta substanco, konsistanta ĉefe el karbolo kaj formolo, tre ofte uzata en la elektrotekniko. (PV: Izolanta substanco konsistanta ĉefe el karbolo kaj formolo, tre ofte uzata en elektro kaj radio.) |
|
|||
bakelitplato |
Platforma objekto el bakelito.
|
|
|||
bakvard-diodo |
Speciala tuneldiodo, en kiu la tn. „Esaki-kurento” estas tiom malintensa, ke ĝia karakterizo ne havas malsupreniĝan parton. Pro tio en la malfermdirekta reĝimo ĝis iom da tensionivelo ne fluas kurento. Sed en malfermdirekta reĝimo pro la zener-efiko jam tre malaltaj tensioj povas flui tre intensa kurento. Tial la bakvard-diodo havas inversan karakterizon rilate al la normaldiodo. |
inversa diodo |
|||
balanc-modulatoro |
Simila estas al la ring-modulatoro, sed ĉi tie oni povas reguli, fari balancon per reostato, la frekvencon de la elira signalo ĉu tio estu la sumo aŭ la diferenco de la eniraj frekvencoj. |
|
|||
balun-tranformatoro |
Larĝbenda, impedanca kaj simetriatransformilo. Koeficiento de la impedanco-transformado estas 4 : 1. |
baluno |
|||
bananŝtopilo |
Kontaktilo sur la fino de mezurilfadeno. |
ŝtopilo |
|||
barbobeno |
Limitas la intenson de la frekvencohavaj kaj impulsoformaj kurentoj. Kontraŭ la rekta kurento ĝi havas malgrandan, oman reziston. Estas fabrikata por sonfrekvencaj kaj por radiofrekvencaj alternaj kurentoj. Por radiofrekvenco estas uzata aerkerna bobeno, kaj por la sonfrekvenco ferkernohava. L plej efika por barboneno estas la toroidtipa. |
|
|||
bartensio |
Povas esti minimuma aŭ maksimuma, kiun valoron la tensio ne povas trapasi. |
||||
bartransformilo |
Alĝustigas impedancon en malaltfrekvenca intervalo, samtempe limite la ĵamon de la altfrekvencaj aŭ impulsaj influoj. |
|
|||
basa tensio |
|
|
|||
baskulŝaltilo |
Tia ŝaltilo, inter kies pozicioj la transiro okazas abrupte. |
|
|||
baskultensio |
Tiom da tensiointenso, ĉe kiom la tiristoro, triako, dinistoro, diako enŝaltiĝas. |
|
|||
baterio |
Kurentofonto, havanta pli ol unu piloĉelojn. (PV: Grupo de elektraj piloj) |
|
|||
baŭdo |
Informtransiga rapideco. La nombro de baŭdo reprezentas la impulsonombron transigan dum unu sekundo. |
|
|||
baŭdoto |
Kodsistemo konsistanta el po kvinaj unuoj. Uzata tio por la telegrafoj. |
kvinopa kodo |
|||
bazfrekvenco |
Tiu frekvenco, ĉe kiu cirkvito, oscirkvito, aŭ anteno resonadas. Ties multobligaj frekvencoj estas la superharmonoj. Ĉe pura sinuso estas nur la bazfrekvenco, sed en la praktiko tia ne ekzistas. Pli ol komplika iu signalo, des pli harmonojn tiu havas. |
|
|||
bazo, bazpunkto |
Komuna punkto, al kiu rilatas la diversaj nutro kaj regtensio de cirkvito. |
|
|||
bendo |
Frekvencointervalo |
frekvencozono |
|||
bendobasa filtrilo |
Filtrilo, kiu transigas malaltfrekvencajn signalojn. |
|
|||
bendoetendigo |
Larĝigo de la frekvencozono. |
|
|||
bendolarĝo |
Grandeco de la transiga frekvencointervalo. |
|
|||
bendotrateno |
Esprimas tiun bendolarĝecon de signaloj, kiun elektronika ŝtupo povas transporti sen malaltiĝo de intenso kaj sen distordograndiĝo. |
|
|||
betao (=h21) |
Kurentamplifa koeficiento de transistoro emiterkonektita. Esprimas la proporcion inter la bezkurent-ŝanĝo kaj kolektorkurent-ŝanĝo, dume la kolektortensio estas konstanta. |
amplif(ik)eco |
|||
bezo |
Regelektrodo de transistoro. |
|
|||
biasi |
Anticipe ĝustigi la reĝimon de iu (plej ofte aktiva) elektra elemento, movante ties laborpunkton en sensignala reĝimo. |
preagordi |
|||
biastensio |
Konstanta unudirekta tensio, liverata al la rega elektrodo (grido, bezo, giĉeto). Kun ĉi tiu tensio estas agordita la laborpunkto en la sensignala reĝimo. |
|
|||
bildoregada ŝtupo |
Cirkvito en la televidila tekniko, kiu regas rekte la katodon de la kineskopo kaj servas sinkronsignalojn por la defleksigaj ŝtupoj. |
|
|||
binara |
Numersistemo, kiu nur du ciferojn 0 kaj 1 havas. |
|
|||
bito |
La plej malgranda datumelemento en la komputora tekniko. |
|
|||
bitoko |
Datumelementoj, bitserio. La komputoroj unu bitokon uzas kiel unuo. La unuo ĝenerale havas ok bitojn. |
bajto |
|||
blokanta oscilatoro |
Estas grava diferenco rilate al
la jam konataj indukto-kuplitaj osliatoroj, ke ĉi tipa cirkvito ne
oscilas senhalte. Se la bezcirkvita RC
valoro estas granda, tial la boneca faktoro estas malgranda, tiel povas
okazi, ke la cirkvito start-stop funkcias periode. En ekstrema kondiĉo,
plumalgrandige la bonecan faktoron, povas okazi tiel, ke la oscilatoro
ekscitas nur dum unu impulso. Poste ĝia ekscito haltas. Ĉi tipa
oscilatoro estas uzata plejofte en |
|
|||
bloko |
Funkcia unuo. |
modulo |
|||
blokskemo |
Nedetala cirkvita skemo. Estas uzata nur por klarigi la globalan funkciadon. Ĉi tiu desegnaĵo ne montras la unuopajn konsisterojn. |
blokfiguro |
|||
bobenkadro |
El izolanta plato fabrikita kadro, kiu kuntenas la bobenon. |
bobentenilo |
|||
bobenkorpo |
Mem la bobeno, sen kadro. |
|
|||
bobeno |
Survolvita drato, kiu povas esti memtenanta aŭ enkadra. (PV: Speciala aranĝo konsistanta el cilindro ĉirkaŭvolvita per elektra fadeno.) |
induktilo |
|||
boneca faktoro |
Numero, kiu montras la kvaliton de cirkvito. |
|
|||
borno |
Konektopunktoj por nutri cirkviton. |
|
|||
bornotensio |
Tiu tensio, kiu estas mezurebla ĉe la konektopuntoj de la nutroeniro de cirkvito. |
|
|||
bremsogrido |
Speciala grido en elektronika tubo, kiu limitas la movon de la elektronoj. |
|
|||
bronzfrotilo |
Speciala kontaktilo en motoro aŭ en generatoro certigi konekton al la rotoro. |
|
|||
bruo |
Tiu signalo ĵama, kiu ĉeestas apud la utila signalo. (PV: Aro de konfuzaj sonoj.) |
|
|||
bruogeneratoro |
Elektronika aparato, servanta signalojn por mezurado. |
|
|||
bruoreduktilo |
Tia cirkvito, kiu malgrandigas la bruosignalon. |
|
|||
bruotensio |
Tiu alterna tensio, kiu estas mezurebla apud la unudirekta tensio. Tiu alterna tensio estas superponata sur la unudirekta tensio. |
|
|||
B-tipa amplifatoro |
Tia amplifatoro, kies elira kurento fluas nur dum duona periodo, tial la signalo estas grave distorda. |
|
|||
bufroŝtupo |
Interŝtupo, kiu mildigas la kontraŭefikon inter la antaŭa kaj la sekva ŝtupoj. Servas ekz. la impedanco-adaptadon.
|
bufro |
|||
burst-signalo |
Uzata en |
kolorreganta
signalo |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
C |
|||||
C-tipa amplifatoro |
Tia amplifatoro, kies enira kurentointenso estas pli malalta ol la duono de la maksimuma amplitudo. Tial ĉi tipa amplifatoro havas tre grandan distordon. Por linera amplifado ĝi ne estas konvena, sed ties avantaĝo estas la bona rendimento. |
|
|||
ciferdisko |
Sur la malnovtipaj telefonoj tiu disko, kiun turnige oni povas fari telefonvokon. |
|
|||
cifereca indikatoro |
Tia tipa indikilo, kiu kun ciferoj montras la indikendan nombron. |
ciferindikilo |
|||
cirkvita panelo |
Tiu panelo, kiu estas farita el kuprokovrita bakelitplato. |
panelo |
|||
cirkvita skemo |
Desegnaĵo pri la cirkvito, montrante la konsisterojn kun ĝiaj kunligoj. |
skemo |
|||
cirkvitbreĉilo |
Konsistero, kiun povas trarompi supertensio, tiel ŝunte defendas la aparatojn kontraŭ difektiĝo aŭ/kaj elektrokutiĝo. |
sparkobreĉo |
|||
cirkvito |
Aro de interkonektitaj elektronikaj konsisteroj, tra kiuj fluas elektra kurento pro la alkonektita tensio. (PV: La tuto de konduktiloj, aparatoj kaj maŝinoj, tra kiuj trafluas la elektra kurento. ) |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
Ĉ |
|||||
ĉasio |
Panelo, sur kiu oni lokumas la konsisterojn kaj konstruelementojn de cirkvito. |
muntopanelo |
|||
ĉelotensio |
Bornotensio de unu akumulatorĉelo. Tiu tensio havas valoron nominalan ĉe acidaj akumulatoroj 2V. Ĝia minimuma valoro estas 1,83V kaj la maksimuma valoro estas 2,7V. Tiu tensiovaloro, kiam komenciĝas gaseliĝo estas 2,4V. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
D |
|||||
D/A konvertilo |
Diĝita / Analoga konvertilo estas tia cirkvito, kiu transformas la signalojn diĝitajn al signaloj analogaj. |
|
|||
darlington-konekto |
Amplif(ik)atoro per du kunkonektitaj transistoroj. La enira signalo estas konektita al la bezo de unua transistoro, kies emitero rekte konektiĝas al la bezo de dua transistoro. La kolektoroj estas kunkonektitaj. La suma amplifeco estas la multobla amplifeco de la du transistoroj. |
|
|||
debranĉo |
Tiu punkto de cirkvito al, kiu aŭ de kiŭ la kurento povas flui pli ol unu direkto. |
elbranĉo nodo |
|||
decibelo |
Mezurunuo, kiu esprimas la proporcion inter la enira kaj elira kurento, tensio aŭ povumo, rilate al decida frekvenco. Tiu esprimas ekz. la amortizon. La baza mezuruno estas la „belo” (Bell), sed tio estas tro granda valoro, tial estas uzata ties dekono, nomata decibelo. |
|
|||
defaldaŭro |
Tiu tempo, dum kiu la relajso el aktiva pozicio transiras al trankvila (baza) pozicio. |
|
|||
defazigo |
Se du alternaj signaloj ne estas en ĝusta koincido. Ĝiaj diferenco povas atingi la duonperiodon. Se la defazigo estas ĝuste duonperioda la signaloj estas en kontraŭa fazo. |
|
|||
defazigilo |
Cirkvito, kiu modifas la fazon de la enira signalo. |
|
|||
deforiga kapeto |
Estas tiu konsistero en magnetofono, per kiu oni povas forigi la informojn desur la rubando. |
|
|||
defleksiga bobeno |
Tiu bobeno sur ikonoskopo, per kiu eblas krei tian elektromagnetan kampon, kiu povas fleksigi la vojon de la elektronoj flugantaj. |
|
|||
defleksi |
Influi la vojon de la flugantaj elektronoj en ikonoskopo. |
|
|||
degeneritaj osciloj |
Oscilo, kies intenso daŭre amortiziĝas. |
dubloj |
|||
dekatrono |
Speciala elektronfaska tubo por
kalkuli impulsojn laŭ la dekuma sistemo. |
|
|||
dekodilo |
La antaŭe koditan signalon rekodas al la originala formo. |
|
|||
dekremento |
(PV: Nombro, kiu karakterizas la amortizon de osciloj.) |
||||
deltoforma konekto, Δ-konekto |
Alkonekta sistemo ĉe la trifaza nutrado. La tri bobenoj estas deltaforme kunmuntitaj. „Δ” |
deltokonekto |
|||
delto-modulado |
Speciala impulso-modulado, kies esenco estas tio, ke ne la momenta transportenda valoro estu kodita, sed la ŝanĝo rilate al la antaŭa signalero. Ju pli ofta estas la modeligado, des pli preciza estas la ricevata signalo. |
DM |
|||
demodulado |
Deigo de la modulo de la radiofrekvenca signalo. La demodula cirkvito dependas de la tipo de modulado. |
|
|||
depolarizilo |
Pozicioŝanĝilo de polareco. |
|
|||
detektilo |
Rektifiga konsistero. (PV: Aparato por pruvi la ĉeeston de elektraj ondoj: ekzistas diversaj detektiloj: kristala, magneta, valva ktp.) |
detektoro |
|||
devoro |
Tiu elektrodo de FET-oj, al kiu movas la ŝargoportantoj. |
defluilo |
|||
diafona |
(PV: Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla.) |
|
|||
diafonio |
Tiu fenomeno, kiam signalo de iu cirkvito aperas en alia, aparta cirkvito. Ekz.: en iu stereosistemo la signalo de la unua kanalo aperas ankaŭ an la alia. Mezurata per decibeloj. |
|
|||
diagramo |
Grafikaĵo pri datenoj. (PV: Grafiko prezentanta la variojn de algebra funkcio de fizikaj grandoj.) |
|
|||
diako |
La diako estas du dinistoro kontraŭdirekte en paralela konekto (antiparalela cirkvito) en komuna kristalo. Simetria dinistoro. |
|
|||
diamagneto |
Ĉiu materio, kies permeablo (μr) malpli ol 1, estas diamagneto. μr = 1 permeablon havas la vakumo. Tia materio estas ekz. la ligno, arĝento, parafino ktp. |
|
|||
dielektrika konstanto |
Materia propraĵo, kiu reprezentas
la grandecon de polarizado pro elektra kampo en la izojaĵoj. Tiun
numeron, kiu montras la diferencon (malgrandiĝon) kompare al la vakuma
fortoefiko, oni nomas dielektrika konstanto, kaj signas per la greka
litero ε (epsilono). Ĉi tiu dielektrika konstanto konsistas
el du partoj: el la dielektrika (absoluta) konstanto de vakumo (el
ε0 ), kaj el la relativ-dielektrika konstanto εr,
kiu konstanto montras la diferencon kompare al la vakuma absolut-dielektrika
konstanto. ε =
ε0 · εr La ε0 havas konkretan kvanton ε0 = 8,86 · 10-12 As/Vm |
permitivo dielektra konstanto |
|||
dielektrika perdo |
Estas izolantaj materioj, kiuj en elektra kampo varmiĝas pro la perdoj, kaj estas aliaj kiuj ne. La dielektrika perdo ĝenerale intensiĝas pro la frekvencoaltiĝo, sed ekzistas ekscepto, ekz. „nylon” (nejlo) |
dielektra perdo |
|||
dielektrika rezistanco |
Rezistanco de la izolaĵo. |
dielektra rezistanco |
|||
dielektrika stabileco |
Propreco de izolaĵo, montrante tion, kiom altan tension kapablas elteni sen trarompo. |
dielektra stabileco |
|||
dielektrika trarompo |
Se sur la dielektriko estas konektita pli granda tensio ol, kiun ĝi povas elteni, tiam la izolanta materio komencas kondukti, trarompiĝas. La trarompa tensio estas kV nivela. La trarompo difektigas la solidajn materiojn. |
dielektra trarompo |
|||
dielektriko |
Elektra izolaĵo por kabloj, kondensiloj, bobenoj. La materio povas esti papero, gumo, vitro, plasto ktp. (PV: Substanco, kiu ne kondukas elektran fluon.) |
dielektro |
|||
diferenciatoro |
Diferencia cirkvito per integrita cirkvito. |
|
|||
diferenceca amplifatoro |
Tia cirkvito, kiu amplifas la diferencon de du signaloj. Estas aplikata ofte en integritaj cirkvitoj. Se la du eniraj signaloj havas egalan intenson, tiam la elira signalo estas nulo. |
|
|||
diferenceca kondensilo |
Tia variebla kondensilo, kiu havas du statorojn kaj unu rotoron. Kiam turnige la rotoron la kapacito de unu parto grandiĝas, la alia malgrandiĝas. |
|
|||
diferenceca regado |
Regadmaniero de la diferencecaj
amplifatoroj. En ĉi tiu okazo ambaŭ regelektrodojn regas diversaj
signaloj rilate al la terpunkto. |
|
|||
diferencia cirkvito (ŝtupo) |
Kvarpoluso, al kies eniro konektita tensiosalto (ortangulo) ĉe la eliro aperas diferencie. Kiam la enira tensio estas enŝaltita la elira tensio tuj atingas sian maksimuman valoron, sed poste laŭ la tempokonstanto logaritme malgrandiĝas. |
|
|||
difuza kurento |
En la praktiko la duonkonduktaj materioj ne estas homogenaj. Vere la malpurigaĵo estas malhomogena, tial la plimovkapablaj negativaj ŝargoportantoj faras movon ne hazardan, sed plenigas la terenon egalmezure. Tiun movecon de la j, kiun estigas la diversa malpuraĵ-koncentriteco, oni nomas difuza kurento. |
|
|||
difuza tensio |
La ŝargoj, ĉe ambaŭ flankoj de junto, estigas potencialmuron. Pro la potencialmuro la dominaj ŝargoportantoj jam ne povas plu difuzi. Inter la du finoj de la kristalo estiĝas potencialdiferenco, do tensio, kiun tension oni nomas difuza tensio (Udif). La difuza tensio de la siliciobazaj transistoroj estas 0,6 – 0,7 V, kaj ĉe la germaniobazaj estas 0,2 – 0,4 V. |
|
|||
difuzo |
Fenomeno en kiu gaso,
lumo, varmo disiĝas al ĉiuj direktoj. |
|
|||
diĝita |
Konsistanta el diskretaj parametro-valoroj. Difinas tiajn kvantojn, kiuj havas decidajn valorojn dum siaj ŝanĝoj sen daŭreco. |
|
|||
diĝita cirkvito |
Ĉiu cirkvito, kiu funkcias laŭ la diĝita maniero; ekz. multivibratoroj, logik-elementoj ktp. |
logika cirkvito |
|||
diĝita indikilo |
Indikilo, kiu kun ciferoj montras la indikatajn valorojn. |
|
|||
dinamika agordo |
Ekz. ĉe nutrilo estas grava la tensioagordo. Se tiu agordo reagas kontraŭ rapidaj ŝanĝoj, tiam ni povas diri, ke la dinamika agordo estas bona. La manko de la dinamika agordo povas okazigi difekton en la nutrata cirkvito. |
|
|||
dinamika karakterizo |
La ĝeneralaj ecaroj ĉe unudirektaj kurentoj montras la karakterizojn de la aktivaj konsisteroj (elektronikaj tuboj, transistoroj). Ĉe alternaj kurentoj estas gravaj diferencoj, tial oni komencis uzi ankaŭ la dinamikecajn karakterizojn, kiuj estas pli kapablaj montri la dumfunkciadajn situojn. |
|
|||
dinamika laŭtparolilo |
Estas tia ilo, kiu la alternan kurenton transformas al sonvibrado. La kurento trafluas bobeneton, metita tio en konstantan magnetan kampon. Sur la bobeneton estas kuplita membrano, kiu movigas la aeron. |
|
|||
dinamika mikrofono |
La sonvibrado movigas la membranon, kio movigas bobenon en konstanta magneta kampo, tiel induke tension. |
|
|||
dinamikeca zono |
Ĉe ricevatoroj kaj amplifatoroj estas tiu intervalo de sonforto, en kiu la sono ankoraŭ estas sendistorda. |
|
|||
dinamo |
Tiu elektromekanika kurentofonto rotacia, kiu eluzas la efikon dinamo, dum la transformado de la mekanika energio al elektra energio. (PV: Maŝino de rotacia indukto, kiu aliformigas mekanikan energion elektran.) |
|
|||
dinamotoro |
(PV: Elektra maŝino, kiu povas funkcii samtempe kiel motoro kaj kiel generatoro por kontinua fluo.) |
|
|||
dinistoro |
Kvartavola diodo, havante „pnpn” strukturon. Ĉe malalta tensio tre malintensa kurento fluas, do la diodo estas fermata. Altige la tension, ĉe decida tensionivelo okazos la zenera fenomeno, en la meza junto. Ĉi tiun tensionivelon oni nomas baskultensio (UB). |
binistoro |
|||
dioda brulimitilo |
Estas tia ilo, per kiu oni povas limiti sagnalonivelon inter du ŝtupoj. Plejofte ĝi konsistas el du duonkonduktaj diodoj, konektitaj paralele sed inverse. Estas uzeble nur por malintensaj signaloj, ĉar la diodoj ekz. siliciaj limitas la nivelon en 0,6V. Pli grandaj signaloj tiel estus havantaj distordojn. |
|
|||
dioda miksilo |
Ĉi tipa cirkvito eluzas la nelinearan karakterizon de la diodo, por miksi du signalojn, havantaj tiuj diversajn frekvencojn. Post la miksado eliras la suma kaj la diferenca frekvenco de la du miksitaj signaloj. La dioda miksilo ne amplifas, eĉ okazigas iometan perdon. Ĝia avantaĝo, ke estas aplikebla ankaŭ por mikroondoj. |
|
|||
diodokapacito |
Ĉe duonkonduktanta diodo kiam ĝuste ne konduktas kurenton, aperas kapacito inter ĝiaj elektrodoj. Ĉi tiun kapaciton oni devas kalkuli en altfrekvencaj cirkvitoj. En alie, ĝuste ĉi tiu propreco de diodoj estas eluzataj, kiam kun la ŝanĝo de tensionivelo estas variata la kapacito. (Vidu ĉe la varikapo) |
|
|||
diodo |
Rektifigilo, kiu povas esti elektronika tubo (valvo), aŭ duonkondukta rektifigilo. (PV: Duelektroda lampo.) |
|
|||
diodohava detektilo |
Diodo en radiofrekvenca cirkvito, kiu nur duonperiodon traigas. La tegoondo estas sonfrekvenca signalo. |
|
|||
dipleksa |
(PV: (pri sendaparato). Povanta efektivigi samtempe du malsamajn sendojn sur du malsamaj ondolongoj.) |
dupleksa |
|||
dipolanteno |
Simetria anteno, ĉe kies du eliraj kontektopunktoj la ricevitaj signaloj ĉiam aperas en kontraŭa polareco. |
|
|||
dipolo |
Antenoparto de la duon-ondolonga (duononda) anteno. Sur kiun estas konektata la antena kablo. |
|
|||
direktilo (ĉe
anteno) |
Elemento de Yagi-tipa anteno, kiu estas lokita al la direkto de la dissendejo. |
|
|||
disagordita amplifatoro |
Ĉi tiu tipa amplifatoro enhavas plurajn agorditajn ŝtupojn, sed tiuj ŝtupoj estas agorditaj ne precize al sama frekvenco. La frekvencoj estas kaj malalte kaj pli alte rilate al la difinita mezfrekvenco. La ŝtupoj ne nur rilate al la agorditaj frekvencoj diferencas, sed ankaŭ en la bendolarĝeco. |
|
|||
disbranĉa konekto |
Nodo, el kiu estas elkondukataj la kurento al pluraj direkto. |
|
|||
disiga kondensilo |
Kondensilo, kiu havas funkcion por bari la unudirektan kurenton. La alternan kurenton la kondensilo traigas. |
|
|||
disiga transformilo |
Tiu transformilo, kiu certigas senmetalan kontakton inter la kurentoretoreto kaj la konsumilo. |
protekta transformilo |
|||
disipado |
Transformiĝo de elektra energio al termoenergio en konsisteroj. Ĝi estas malutila fenomeno. |
|
|||
disipebla povumo |
Tiu maksimuma povumo, kiun la cirkvito povas elteni sen difekto. |
|
|||
diskokanelo |
Sur la bakelita sondisko trovebla kanelo, kiu portas la soninformojn.
Ĝia zig-zago per transformila pinglo donas tian elektran informon, kies
ondoformo kongruas kun la sonondo. Tiun elektran ondosignalon amplife oni
povas aŭskulti. |
|
|||
diskriminatoro |
Ĝustigebla cirkvito por akcepti aŭ malakcepti signalojn laŭ
iliaj frekvenco. Ĝi diskriminacias la
ricevitajn signalojn. Demodulatortipo en la frekvenco-modulita
dissendo. |
diskriminilo, frekvencodistingilo |
|||
dispenso |
Liberigo de eksteraj, neintencaj efikoj al iu elemento, cirkvito aŭ ŝtupo. |
|
|||
dissendi |
(PV: Disaŭdigi parolon, muzikon ks. per radiofonio.) |
|
|||
dissendilo |
(PV: Aparato por dissendi radiofonaĵojn.) |
|
|||
disŝalti |
Malligi kontakton, post kio ne fluas kurento. |
|
|||
disŝuta koeficienta |
La disŝuta koeficiento esprimas tion, ke el la fortolinioj kiom da parto ne efikas, disŝutiĝas. Oni signas la disŝutan koeficienton kun la litero σ (sigmo). |
|
|||
distordo |
(PV: Aliformiĝo de elektra aŭ magneta kampo sub la influo de alia kampo aŭ de okaza kaŭzo. Ne ĝusta reprodukto de sono ĉe ricevado en radiotelefonio.) |
|
|||
diverĝa flukso |
Flukso ekster la ferkerno aŭ tiu, kiu ne tuŝas la bobenon kuplantan, tiel ĝi ne transigas magnetan energion. |
neutila flukso |
|||
diverĝa indukto |
Ĉiu konduktilo, kablo, eĉ ankaŭ la konsisterpiedoj havas indukton, kiu dependas de ties longeco kaj strukturo. Ekz. pro tio oni devas konekti konsisterojn kun mallonga pideo en altfrekvencan cirkviton. |
neutila indukto |
|||
diverĝa kapacito |
Ĉiu konduktilo kaj konsistero havas kapaciton rilate al la alioj. Ĉi tiu kapacito dependas de la grandeco de surfaco kaj distanco. Plej ofte kaj ĉe malaltfrekvencoj ĝi ne okazigas problemon, sed en la altfrekvencaj cirkvitoj devas atenti la lokumon de la konsisteroj. |
neutila kapacito |
|||
dopler-efekto |
Sono, aŭ la frekvenco de elektromagneta ondo ŝajnas varia por la observanto, se la fonto de tiuj estas movanta. Se la fonto de signalo proksimiĝas, tiam ŝajnas la frekvenco pli kaj pli altiĝa, kaj kiam malproksimiĝas tio, en tiu okazo la observanto spertas, ke la frekvenco pli kaj pli malaltiĝas. |
|
|||
drato |
Konduktilo, kiu estas kapabla trafluigi kurenton. (PV: Metalfadeno) |
|
|||
dratplektaĵo |
El multaj dratoj plektita konduktilo. |
|
|||
dratrezistilo |
Rezistilo, kiu estas fabrikita el metalfadeno speciala. La metalfadeno estas volvita sur izolanta tenilo. |
|
|||
driftkurento |
Tiu ŝargomoveco, kiu estiĝas pro (ena aŭ ekstera) elektra kampo, kiun povas okazigi la ŝanĝiĝo de la temperaturo, la tensiofluktuado, oldiĝo ktp. |
|
|||
drifto |
Malrapida ŝanĝiĝo (ofte devio de la nula valoro) de iu elira parametro (plej ofte kurento) pro la ŝanĝiĝo de la temperaturo, pro la tensiofluktuado, oldiĝo ktp. |
nulpunkto-migrado |
|||
dropo |
Propraĵo de transformilo, emfazita en procento. Tio esprimas la diferencon inter la nominala bornotensio primara kaj tiu tensio, kiu estas bezonata fluigi nominalan kurenton primaran, kiam la sekundara flanko estas konektita en kurtcirkvito. |
|
|||
dufadena bobeno |
Tia bobeno, kies volvoj estas preparitaj kun du paralelaj dratoj. |
bifilara bobeno |
|||
dukluza MOD-FETo |
MOD-FETo havanta du regajn enirojn. |
|
|||
Duobla Balanc-Miksilo |
|
DBM |
|||
duobla bobeno |
Du bobenoj de relajso, kies datenoj elektraj ne egalas. |
|
|||
duonkondukta relajso |
Konstruelemento, konsistanta el duonkonduktiloj, kiu havas tiajn aŭ tre proksimajn proprecojn elektrajn, kiel la magneta relajso. |
|
|||
duonkonduktanto |
Tiaj izolantoj, al kiuj artefarite donante fremdan materion, ricevas kapablecon kondukti kurenton. |
|
|||
duonkonduktilo |
Tiu konsistero, kiu estas fabrikita el duonkondukta materio. Tiaj konsisteroj estas ekz. la transistoroj, tiristoroj, triakoj, integritaj cirkvitoj ktp. |
|
|||
duonkondukto |
Polusdependa kondukto, kies traiga rezistanco dependas de la alkonektita polustipo de la tensio. |
|
|||
duon-ondolonga anteno |
Estas tia radiilo, kiu havas geometrian mezuron duonan de la ondolongo. Ĝia plej simpla formo estas la dipolo. La ideala longeco estas kalkulebla kun la sekva ekvacio; 150/f , kies rezulto estas en metro [m], se la frekvenco estas en [MHz]. En la praktiko estas uzata kurtiga koeficiento, ĉar la ondoj malplirapide disiĝas en metalo ol en la aero. La valoro de tiu koeficiento estas 0,95, se la materio estas kompakta metalo, kaj esta 0,9, se la antenomaterio estas tuboforma. |
|
|||
duon-ondolonga dipolo |
La plej simpla anteno duon-ondolonga. |
|
|||
dupleksa |
Telegrafia, telefona aŭ radia sistemo, kiu ebligas samtempe la sendon kaj la ricevon. (PV: Rilatanta al sistemo de senfadena aŭ fadena telegrafio aŭ telefonio kaj kiu ebligas al ĉiu stacio efektivigi samtempe la sendon kaj la ricevon de komunikoj.) |
|
|||
dupleksa reĝimo |
Tiu parto de funkciado, kiam la aparato estas uzata samtempe por kaj sendi kaj ricevi. |
|
|||
dupleksilo |
Tia aparato, per kiu eblas funkciigi send/ricevatoron uzante unu antenon dum sama tempo. |
|
|||
dupolara |
Geometrie dupozicia ondoformo disradiata, kiu rilatas unu al la alia kun ortangulo. |
|
|||
dupolusa |
Havas du elektre diversajn konektopunktojn. |
dupolu(um)a |
|||
dupoluso |
Tiujn materiajn korpusklojn, en kiuj estas, kaj pozitivaj, kaj negativaj ŝargoj, oni nomas dupulusoj. Ankaŭ en cirkvito oni diferencas du kaj kvarpolusojn. En cirkvito en tiu okazo oni parolas pri dupoluso, se la konsistero aŭ cirkvitelemento (rezistilo, induktilo, kondensilo, amplifatoro ktp.) per du punktoj / polusoj estas konektita al la cirkvito. Depende de la karakterizo de konsistero aŭ konstru-elemento la dupoluso en cirkvito povas esti lineara aŭ nelineara kaj aktiva aŭ pasiva. |
dipoluso |
|||
duradia osciloskopo |
Estas kapabla mezuri kaj aperigi du apartajn signalojn. Tiel eblas facile kompari la du signalojn. |
|
|||
dustata vibratoro |
Tia vibratoro, kiu havas du stabilajn statojn. |
|
|||
dutakta rektifigo |
Funkcia maniero de cirkvito, kiu rektifigas la alternan kurenton. |
|
|||
dutakta rektifilo |
Cirkvito, kiu faras el alterna kurento unudirektan, fluktuan kurenton. Konsistas el du aŭ kvar diodoj. Por la dudioda tipo estas bezonata tia transformilo, kies sekundara bobeno havas ankaŭ mezkonekton. La kvardioda tipo estas nomata Graetz (grec) -ponto. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
E |
|||||
ecargeneratoro |
Speciala mezurilo, kiu estas kapabla montri grafike la mezuritajn datenojn de cirkvito. |
|
|||
ecaro |
Karakteriza kurbolinio. |
|
|||
edison-konektingo |
Ŝraŭbe konekta ingo. |
|
|||
efektiva valoro |
Plej ofte uzata valoro
reprezenti alternan signalon. La difina bazo de la efektiva valoro estas tiu
kontinua kurento, kiu povas produkti tiom da termoenergio, kiel la
sinusforma. Uef. = 0,71 Û |
|
|||
efika alteco |
Tiu alteco de anteno, kiu estas efika por la emanigo. |
|
|||
efika longeco |
Tiu longeco de anteno, kiu estas efika por la emanigo. |
|
|||
efluvo |
La ŝargita kondensilo, akumulatoro sen ŝarĝo perdas sian ŝargon. |
|
|||
ekarto |
Permesata histerezo de la valorintervalo. |
|
|||
ekfunkciigas |
Enŝaltas aparaton, alkonektas nutrotension al cirkvito, kiuj komencas funkcii. |
|
|||
ekran-krado |
En multkolora kineskopo estas uzata pro tio, ke la elektronradio nur la ĝustan kolortavolon ekscitu. Estas uzata t.n. ombromasko. Tiu ombromasko en la envica-tuboj oni nomas breĉomasko. |
ombromasko, breĉomasko |
|||
ekrano |
Faco de la kineskopo kaj la elektronfaska tubo. |
|
|||
ekscita kurento |
Tiu kurentointenso, kiu estas minimume bezonata por teni en funkcia stato la relajson. |
||||
ekscita stato |
Aktiva stato de relajso. |
||||
ekscitatoro |
(PV: Aparato por produkti elektran eksciton aŭ kurenton de ekscito.) |
|
|||
eksciti |
Igi pli intensan energionivelon. Konekti tension sur relajsobobeno. |
|
|||
ekscita kontaktilo |
Tiu kontaktilo de relajso, kiu tiam fermas la cirkviton, kiam la relajso estas en ekscita stato. |
|
|||
ekscita kurento |
Tiu kurentointenso, kiu estas bezonata minimume por teni relajson en ekscita pozicio. |
|
|||
ekscita tensio |
Tiu tensiograndeco, kiu estas bezonata minimume por fluigi ekscitan kurenton tra la bobeno de relajso. |
|
|||
ekscito |
Influo estigi pli intensan energionivelon. |
|
|||
ekscitrono |
Jontubo (hidrargvapora) kun unu anodo, ekfunkciiga per sparkoarko. Tiu tubo estas kapabla rektifigi kurenton. |
|
|||
ekstera temperaturo |
Temperaturo de medio. Tiu temperaturo, kion oni mezuras ekstere de la kapsulo de konsistero, aŭ ekstere de la ujo (skatolo) de cirkvito. |
|
|||
ekstrema valoro |
Ne ordinara valoro. |
|
|||
elbranĉo |
Tiu punkto de cirkvito, de kie disiĝas al du aŭ pluraj direktoj. |
debranĉo |
|||
elektra |
(PV: Produktata de elektro.) |
|
|||
elektra arko |
Pro tre alta tensio povas joniĝi la aero inter la du elektrodoj. En ĉi tiu joniĝanta kanalo la ŝargoportantoj jam povas movi, kiu okazigas lumefekton. |
|
|||
elektra bremsado |
Povas esti uzante fortan elektromagneton, plej ofte por fiksigo de veturilo (tramo). Alia maniero, kiam la movantan energion la elektra motoro de veturio konsumas kiel generatoro. En ĉi tiu okazo la generatoro estas konektita en kurtcirkvito. |
|
|||
elektra fajrero |
Simila al la elektra arko, sed ĉi tie la nutrilo ne povas teni kontinue la bezonatan tensionivelon, tial la arko estas nur momenta. |
sparko |
|||
elektra hejtado |
Por varmigi ĉambron estas uzata elektra energio. |
|
|||
elektra hejtilo |
Tia hejtilo, kiu uzas elektran energion por krei varmon. |
|
|||
elektra kampo |
La elektroŝargoj
kreas elektran kampon ĉirkaŭ si mem. La elektra kampo estas fortokampo,
kiu signifas tion, ke enmete elektroŝargon en ĉi tiun fortokampon,
al la elektroŝargo impresas diversintensaj kaj diversdirektaj fortoj. La fortokampo reprezentas tiun spacon, en kiu
la kampon kreita energio estas efike laborkapabla. |
|
|||
elektristo |
Elektroteknikisto - fakulo, kiu okupiĝas pri la elektrotekniko. |
||||
elektrizi |
Prepari eblecojn per konvena teknikaĵo por uzi la elektran energion. ekz. konstrui tensioreton publikan. |
elektr(um)i |
|||
elektro |
Grekdevena vorto el la elektron (sukceno) , kiu esprimas al tiu rilatan fizikan fenomenon kaj praktikan uzadon. Unu el la formoj de la fizika energio, kiu montriĝas per lumaj, varmaj kaj mekanikaj fenomenoj. (PV: Unu el la formoj de la fizika enrgio, kiu montriĝas per lumaj, varmaj kaj mekanikaj fenomenoj.) |
|
|||
elektrodinamiko |
Parto de la fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn de la reciproka efiko de magneta kampo kaj de elektra fluo. (PV: Parto de la fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn de la reciproka efiko de magneta kampo kaj de elektraj fluoj.) |
|
|||
elektrodinamismo |
(PV: Aro da fenomenoj kreitaj de la elektraj fluoj.) |
|
|||
elektrodinamometro |
(PV: Aparato, kiu metita en elektrodinamikan efikon inter du cirkvitoj, servas por mezuri kurenton, tension aŭ alian elektran forton. ) |
|
|||
elektrodo |
(PV: Unu el la kondukantoj, kiun oni mergas en la elektroliza bano: ekzistas du elektrodoj: katodo (negativa) kaj anodo (pozitiva).) |
|
|||
elektroforo |
(PV: Aparato de elektrostatika indukto, kiu servas por produkti malgrandajn ŝargojn de statika elektro.) |
|
|||
elektroforto |
Intenso de elektro. |
|
|||
elektrokemio |
Parto de la kemio, kiu pritraktas la kemiajn efikojn de la elektro |
|
|||
elektrokutiĝo |
Tuŝante altan tension kurento fluas tra la homa korpo, kiu okazigas kontraŭvivan efikon. |
elektrovundiĝo |
|||
elektrolita disiĝo |
La disfalo de kemiaĵoj al jonoj estas la elektrolita disiĝo. Ĉi tiu impreso fariĝas pro solviĝo aŭ fandiĝo. |
dissocio |
|||
elektrolita kondensilo |
Speciala kondensilo, inter kies elektrodoj la izolanta tavolo estas elektrolito. La tiaj kondensiloj povas havi eĉ tre grandan valoron de kapacito. |
elko |
|||
elektrolita tensio |
Inter la elektrolito kaj la en tion enmetita materio mezurebla tensio. La elektrolita tensio estas signifa propreco de la materioj. Tiu tensio povas esti aŭ pozitiva aŭ negativa, depende de la materio. ekz. 1.
Se la pozitvaj
metaljonoj iras al la solvaĵon,
tiel en la metalo fariĝas elektronpluso, kaj en la fluaĵo
fariĝas elektronmanko. Do, la elektrolito havas pozitivan, la metalo negativan ŝargon. 2.
Se la jonoj el
la elektrolito eliĝas sur la metalon, tial la metalo havas pozitivan,
la solvaĵo negativan ŝargon. Se oni metas du elektrodojn el diversaj materioj en elektroliton, la elektrolitaj tensioj unuopaj povas adiciĝi. |
|
|||
elektrolito |
(PV: Nomo donata al ĉiu substanco malkomponebla per la elektra fluo.) |
|
|||
elektrolizi |
(PV: Malkomponi substancon per elektra fluo en ĝiajn konsistigajn elementojn aŭ almenaŭ en du aŭ plurajn elemento-grupojn.) Oni parolas pri elektrolizo, kiam la impreso de kurento la jonoj fariĝas neŭtralaj atomoj en la elektrolito. |
|
|||
elektromagneta kampo |
Tia magneta kampo, kiun kreas kurentofluo. |
|
|||
elektromagnetismo |
(PV: Parto de la elektra scienco, kiu pritraktas la reciprokajn efikojn de kurentoj sur la magnetojn.) |
|
|||
elektromagneto |
Artefarita magneto, konsistanta el fera stango (ferkerno), ĉirkaŭ kiu estas volvita drato kaj kiu magnetiĝas pro la trafluanta kurento. (PV: Artefarita magneto, konsistanta el fera stango ĉirkaŭ kiu estas volvita elektra fadeno kaj kiu magnetiĝas, kiam la kurento trafluas la volvaĵon. ) |
|
|||
elektromekanikisto |
Elektronika fakulo, muntisto, reparisto de elektroteknikaj cirkvitoj, aparatoj. |
mekanisto |
|||
elektrometro |
(PV: Aparato por mezuri la diferencojn de potencialo.) |
|
|||
elektromuntisto |
Elektra fakulo, muntisto, reparisto de elektraj cirkvitoj, aparatoj. |
|
|||
elektronelpaso |
En ĉabrotemperaturo la elektronoj ne povas elpasi el la metaloj kontraŭ tio, ke tiuj puŝas reciproke unu la alian. La elektronoj havas alian energion la t.n. kinetikan energion. Tiu kinetika energio dependas de la temperaturo de la metalo. Elektronoj nur tiam povas elpasi el metalo, se ties temperaturo estas alta. |
emitiĝo |
|||
elektronika tubo |
En envelopon preparita elektroteknikaĵo. En la envelopo estas aŭ vakumo aŭ gaso. Laŭ la funkcikapablo tiuj estas multtipaj de la rektifigiloj ĝis la diversaj amplifiloj. |
elektrontubo tubo |
|||
elektronika voltmetro |
Tia elektrometro, kiu havas elektronikajn cirkvitojn. |
|
|||
elektroniko |
Tia parto de elektrotekniko, en kiu estas ofte uzataj la duonkonduktaj konsisteroj. |
|
|||
elektronĵetilo |
Elektrodkomplekso en la elektronfaska tubo. Per tiuj elektrodoj estas akceligaj la elektronoj por tiuj grandrapide atingu la ekranon. |
elektrooptikilo elektronkanono |
|||
elektrono |
(PV: Infinitezime malgranda ero de atomo, ŝargita per negativa elektro.) La elektrono(j) rondiras ĉirkaŭ la atomkerno. |
|
|||
elektroskopo |
(PV: Instrumento por konstati la elektron kaj difini ĝian pozitivecon aŭ negativecon.) |
|
|||
elektrosonorilo |
Sonkreilo eluzante la elektromagnetan efekton. Elektromagneto movigas „martelon”, kiu martelo dum la movado frapas kloŝon. |
|
|||
elektrostatiko |
(PV: Parto de la fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn aŭ la elektrajn ŝargojn, kiuj manifestiĝas per ripoza aŭ statika stato. ) |
|
|||
elektrosubstacio |
Tensioŝanĝa nutrouzino inter la elektro-produktejo kaj la konsuma reto. |
|
|||
elektroterapio |
(PV: Kuracado de malsanecaj afekcioj per elektro.) |
|
|||
elira impedanco |
Kvarpolusa propreco ĉe la eliro, kiu reprezentas kompleksan rezistancon kontraŭ alterna kurento. |
|
|||
elira kapacito |
Ĉe la eliro de kvarpoluso mezurebla aŭ kalkulebla kapacito. |
|
|||
elira transformilo |
Transformilo por alĝustigi la eliran impedancon al la ŝarĝilo aŭ konsumilo. |
|
|||
eliro |
Tiu flanko de kvarpoluso, kie estas konsumebla la prilaborita signalo. |
|
|||
elirpovumo |
Apartenas al tiu maksimuma ŝarĝokurento, kun kiu la aparato ne difektiĝas. |
|
|||
elpasa laboro |
Tiu laboro, kiu estas bezonata por elektronoj elpasi el metalo en vakumo. Ĝi Estas karakteriza signifo de metalo. |
emita laboro |
|||
elŝalta enirejo |
Al kiu estas konektita la elŝalta signalo. |
|
|||
elŝalta signalo |
Signalo, pro kies efiko cirkvito aŭ parto de cirkvito malfunkciiĝas. |
|
|||
elŝalta tempo |
Tiu bezonata tempo, dum kiu la trafluanta kurento nuliĝas. |
|
|||
elŝalti |
Malfunkciigi cirkviton, aparaton, maŝinon ktp. |
|
|||
emaniga diagramo |
Montras la radiointenson de la anteno rilate al la direkto. |
|
|||
emaniga rezistanco |
Kalkulebla el la disradiita povumo kaj el la antenkurento.
|
|
|||
emanigi |
Disradiigi elektromagnetajn ondojn. |
|
|||
emanigilo |
Tiu parto de anteno (YAGI), kiu disradiigas la elektromagnetajn ondojn.
|
|
|||
emanigo |
Disradiigo de la elektromagnetaj ondoj. |
|
|||
emisii |
Eligi lumon. |
|
|||
emitera ripetilo |
Tipo de amplifatoro el dupolara transistoro, kies elira signalo ripetas la ŝanĝon de la emitero. |
|
|||
emitero |
Tiu elektrodo de transistoro, el kiu venas la dominaj ŝargoportantoj, emitas elektronojn. Kompare al tiu elektrodo estas mezurata la biastensio de la bezo. |
|
|||
emiti |
Eligi elektronojn. |
|
|||
eneodo |
Elektronika tubo kun sep gridoj. Ĝi estis evoluigita por frekvencomodulilo. Hodiaŭ jam ne estas uzata. |
|
|||
energia transformado |
La energo estas trovebla en diversaj formoj. Se estas bezonata ŝanĝi la energion inter la tipoj, tiam oni parolas pri energiotranformado. La proceso ĉiam havas malpli ol 100%-an rendimenton. La rendimento estas la kvociento de la elira kaj la enira energioj. |
|
|||
energio |
Fizika forto, kapabla je iu
laboro. Ĝia unuo estas |
|
|||
enira inpedanco |
Kvarpolusa propreco ĉe la eniro, kiu reprezentas kompleksan rezistancon kontraŭ alterna kurento. |
|
|||
enira kapacito |
Tiu kapacito, kiu estas mezurebla ĉe la enira flanko de kvarpoluso. |
|
|||
enira transformilo |
Transformilo por alĝustigi impedancon al la eniro de kvarpoluso. |
|
|||
eniro |
Tiu flanko de kvarpoluso, al kiu estas konektita la prilaborenda signalo, aŭ al kiu estas kuplita la eliro de la antaŭa ŝtupo. |
|
|||
enmetaĵo |
Ŝanĝebla parto de la fandgardilo, kies metalfadeno fandiĝas pro la superkurento. |
|
|||
enŝalta ŝarĝo |
Tiu pliintensa ŝarĝo, kiu estiĝas je la enŝalto de cirkvito, kiam la cirkvito enhavas tia(j)n konsistero(j)n, kies rezistanco estas malgranda komence de la kurentofluo. Ekz. ampolo je la enŝalto havas malgrandan rezistancon, ĉar ties filamento komence ne ardas. Se en cirkvito estas kondensilo, induktilo, tiuj proprecoj simile okazigas enŝaltan pliŝarĝecon. |
|
|||
enŝalta tempo |
Tiu tempo, kiu estas bezonata por atingi la maksimuman intenson de la trafluanta kurento. |
|
|||
enŝalti |
Ekfunkciigi aparaton aŭ cirkviton certigante la fluon de kurento kun la konektado de la nutrotensio. |
|
|||
envelopo |
Tiu parto de la elektronika tubo, kiu ĉirkaŭas la internan parton, kaj en kies interno estas vakuo aŭ gaso. Ĝi estas produktata plejofte el vitro. |
|
|||
epitaksio |
Kreskigitaj tavoloj unu super la alia, en la duonkonduktila fabrikado. Estas uzata ekz. ĉe la produktado de transistoroj, kiuj tipoj estas tre kapablaj por altfrekvencaj signaloj. |
|
|||
eraro |
Neĝusta funkciado. |
perturbo |
|||
erarsignalo |
Signalo kiu en tiu okazo estiĝas, kiam estas eraro en la funkcio. Ĉi tiu signalo, aŭ automate kompensas la efikon de eraro, aŭ nur simple indikas por la uzanto la ĉeeston de la eraro. |
|
|||
EREPROM |
(Elektre REProgramebla
ROM). La uzanto povas forigi la informojn kaj programigi
elektronike la memorilon. |
|
|||
etalono |
Aŭtenta mezuro kaj norma ekzemplero de iu mezurunuo. Originalo, al kiu estas komparata la pli postaj elementoj, cirkvitoj, aparatoj ktp. |
|
|||
eta tensio |
Ne pli granda ol 50V. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
F |
|||||
fado |
Fenomeno ĉe tiuj radioondoj, kiuj trairas la jonosferon. La jonosfero influas la disiĝon de la radioondoj, eĉ povas tiujn tute reteni kaj povas ŝanĝi la polarizecon. La fadon okazigas krome ankaŭ la fazdiferenco inter la alventantaj rektaj kaj reflektaj ondoj. (PV: Fenomeno konsistanta el sinsekvaj plimalfortigoj aŭ plifortigoj de aŭdeblo en radioriceviloj.) |
|
|||
fandogardilo |
Protektilo kontraŭ la superkurento. Ĝia metalfadeno fandiĝas kaj tiel disŝaltas la cirkviton. |
|
|||
fantombildo |
Sur la ekrano aperanta pala bildo apud la normala bildo. |
|
|||
Faraday-efekto |
Tiu fenomeno, kiam la polarizeco de la radioondoj ŝanĝiĝas trairante la jonosferon. Kutimas nomi ĉi tiun fenomenon ankaŭ Faraday-rotacio. |
|
|||
Faraday-kaĝo |
En la kaĝo ne estas elektroŝargo, ĉar la ŝargoj klopodas lokiĝi sur la randon. Tiel la kaĝo estas aplikebla por kontraŭelektra ekranado. Estas uzata tie, kie oni volas fari precizan mezuradon, tiel evite la eksteran influon elektrostatikan al la instrumentoj. Ĉi tiu maniero ne estas efika kontraŭ la magneta kampo. |
|
|||
Faraday-tezoj |
Estas konataj du tezoj.
|
|
|||
farado |
Unuo de la kapacito. Se kondensilon la tensio variĝas kun 1V-o dum 1 sekundo kaj estiĝas 1A kurento, tiam la kapacito de kondensilo estas 1F (farado). Ĉi tiu estas tre granda valoro, tial en la praktiko ne estas uzata. En la praktiko estas uzataj unuoj: [μF] mikrofarado [nF] nanofarado [pF] pikofarado (PV: Praktika mezurunuo de elektrostatika kapacito: farado estas kapacito de elektra kondensatoro, kiu sub tensio de unu volto entenas unu kulombon.) |
|
|||
faska tetrodo |
Tia strukrurohava tetrodo, en kiu tiel densiĝas la elektronoj, atingantaj la anodon, ke tiuj repuŝas la sekundarajn elektronojn. |
|
|||
fasko |
En malgranda sekco amasiĝantaj elektronoj, disradiataj ondoj. |
|
|||
fazangulo |
Montras la fazdiferencon ĉe geometrie reprezentataj signaloj, se tiuj ne estas en sama fazo. |
|
|||
fazkomparilo |
Ecaro por kompari la situon de du signaloj. |
|
|||
fazkonduktilo |
Tiu konduktilo en la publika altensia reto, kiu ne estas terumita. La konduktilo havas potencialdiferencon rilate al la tero kaj al la terumita nulkonduktilo. |
|
|||
fazmaŝo |
|
|
|||
fazmodulado |
Tia modulado, kiam la portanta ondo havas stabilan amplitudo kaj frekvenco-valorojn, sed la fazo de oscilado variiĝas laŭ la moduliga signalo. |
|
|||
fazo |
La momenta situacio direkta kaj intensa de la alterna kurento. Potencialhava konduktilo en tiu sistemo, kie la alia (nulkonduktilo) estas terumita. La fazkonduktilo laŭ la sistemo povas esti pli ol unu. Plej ofte tri. |
|
|||
fazrilat-bonigo |
Tiam estas la plej efika la povumtransportado, kiam la tensio kaj kurento estas en sama fazo. En la praktiko la kurento rilate al la tensio aŭ malfruas, aŭ devancas. Korekti ĉi tiun defazigon oni kutimas uzi fazrilat-bonigan kondensilon. |
|
|||
faztensio |
Tiu potencialdiferenco, kiu estas mezurebla sur la fazkonduktilo rilate al la nulkonduktilo. |
|
|||
ferito |
Estas speciala materio polvostruktura, uzata tio kiel ferkerno por grandigi la memindukton de la bobenoj. Ĝi havas grandan permeablon, la relativa permeablo estas µr >> 1. La ferito elektre estas izolanto, sed ĝia magneta konduktanco estas tre granda, kaj pro la polvostrukturo ne kreiĝas en tio kirlokurenta perdo. |
|
|||
feritringo, ferittubo |
Tre malgranda ferito, kiu kapablas filtri la radiofrekvencajn kurentojn surmete la konduktilon. Estis speciala uztereno la komputora storelemento. |
||||
ferkerno |
Speciala kunfandaĵo el metaloj, kiun enmetante en bobenon grandiĝas ties memindukto. Estas uzataj lamenaj kaj polvostrukturaj ferkernoj. La grandiĝo de la memindukto dependas de la permeableco de la ferkerno. |
|
|||
ferma kontaktilo |
Kontaktilo en tia pozicio, kiam povas kondukti kurenton. |
|
|||
fermodirekta kurento |
Kurento fluanta en tiu okazo, kiam sur la duonkonduktilo estas konektita tensio tiel, ke tiu tensio povas krei malplenigitan tavolon. |
retrokurento fermokurento |
|||
fermodirekta tensio |
Tia tensiodirekto, kiu povas krei en duonkonduktilo malplenigitan tavolon. Kreiĝas pro tio tia tavolo, ĉar la truoj komencas movi al la negativa, la elektronoj al la pozitiva poluso de la ekstera tensio. En ĉi tiu stato de duonkonduktilo kurent ne fluas tra ĝi. |
retrotensio fermotensio |
|||
FET-o |
Kamporegata transistoro. En ĉi tipaj transistoroj la regado okazas per elektra kampo. Grava propreco de FET-oj estas ĝiaj tre granda enira impedanco, tiel ne bezonas povumon la regado. Laŭ la strukturo estas konataj diversaj tipoj, kiel estas: JFET, MOD-FET, VMOD-FET. |
KET-o |
|||
fidro |
Nutrokonduktilo. |
|
|||
filamento |
Maldika drato el speciala metalo, kiu eligas varmon, lumon aŭ elektronojn, kiam trafluas ĝin kurento. (PV: Metala, tre delikata fadeno, kiu varmigita de elektro, produktas lumon en lampo.) |
|
|||
filtrilo |
Cirkvito, kiu traformas la elektrajn signalojn, mildige la bruotension de bornotensio (ebenigas ĝian ondecon), barigas difinitajn frekvencojn, tiel selektige la traigitajn frekvencojn. Tiuj filtriloj, kiuj havas nur pasivaj konsisterojn, ne konsumas kurenton por la funkciado, sed okazigas perdon. Tiuj, kiuj estas konstruitaj el aktivaj elementoj bezonas kurenton por la funkciado, sed povas ankaŭ amplifi. |
|
|||
finamplifatoro |
En multŝtupa amplifatoro estas la lasta ŝtupo, kies eliro jam konektiĝas al la ŝarĝilo, konsumilo. |
|
|||
finpozicia ŝaltilo |
Sekuriga ŝaltilo por haltigi la funkcion antaŭ la danĝera pozicio de movanta maŝino. |
|
|||
finŝtupo |
Ĉe multŝtupa amplifatoro estas tiu ŝtupo, al kiu estas konektita la konsumilo aŭ ŝarĝilo. |
|
|||
flankzono |
Apun la portanta ondo ambaŭflanke trovata zono, kies larĝeco estas difinita. |
|
|||
fleksa disko |
Demetebla storilo diskoforma por komputoro. (Nur mem la datumportilo havas diskoformon, la tuta storilo kun la portanta ujo havas kvadratformon.) |
flopio flisko |
|||
fleksigebla kablo |
Kablo, kiu povas elteni multajn kurbigon sen disrompo. Tiun kablon kurbige ĝi ne restas en tia formo. |
fleksa kablo |
|||
flopo |
Cirkvito havanta du statojn. La unuflopo havas regatan staton nur dum decida tempo, post kiu tempo ĝi reŝaltas en la bazan staton. La duflopo estas tia flopo, kies staton ĝi tenas ĝis la reregado, tiel havante du stabilajn statojn. |
|
|||
flueca kristalo |
Organika fluaĵo, kiun oni uzas por diĝitaj indikiloj. Tiu fluaĵo enhavas longajn molekulojn kaj en elektra kampo perdas sian diafenecon. Grava avantaĝo de tiu indikilo, ke dum la regado ĝi ne konsumas kurenton. |
|
|||
flukso |
Nomo reprezenti la fortecon de la elektra aŭ magneta kampo. Vektora dateno, esprimante la densecon kaj direkton de la fortolinioj. Ĝia mezurunuo estas la teslo, 1T=1 Vs/m2. Ekzistas alia mezurunuo, kiu estas la gaŭso „G”, kiu egalas kun 1fortolinio/cm2. La simbolo de la flukso estas la greka liter fio „Φ”. |
|
|||
fluksomezurilo |
Instrumento por mezuri la fortecon de la magneta kampo. Oni kutimas nomumi ankaŭ gaŭsmezurilo. |
|
|||
fluktua kurento |
Ekz. tia estas la kurento dutakte rektifigita el sinusa alterna kurento. |
|
|||
fortokampo |
La fortokampo reprezentas tiun spacon, en kiu
estas efike laborkapabla, la kampon kreita energio. La elektroŝargoj
kreas elektran kampon ĉirkaŭ si mem. La elektra kampo
estas fortokampo, kiu signifas tion, ke
enmete elektroŝargon en ĉi tiun fortokampon, al la
elektroŝargo impresas diversintensaj kaj diversdirektaj fortoj. |
|
|||
fotoĉelo |
Tiujn vakumhavantajn, aŭ gasplenigitajn elektronikajn tubojn, kiuj eluzas la fotoelktran impreson oni nomas fotoĉelo. La fotoĉeloj estas diversigitaj al tri tipoj laŭ la funkcia sistemo. 1, Fotoemisia fotoĉelo, en kiuj pro la
lumo el la fotokatodo elektronoj elpaŝas. 2, Internajn lumefktojn eluzantaj fotoĉeloj, kies konduktanco variiĝas depende de la lumointenso. Ĉi tipajn konsisterojn vi jam povis studi ĉe la rezistiloj. 3, Fermtavolhava fotoĉelo (fotopilo), en kiuj pro lumo estiĝas potencialdiferenco, do tensio. Ĉi tipan konsisteron vi jam povis studi ĉe la kurentofontoj. |
|
|||
fotoelektra |
Pro luma impreso kreita kurento. |
|
|||
fotokuplo |
Tia signaltransporta maniero, kiam la elektran signalon oni transformas al lumo kaj en la sekva ŝtupo tio estas retransformata. Inter la du ŝtupoj ne estas galvana kontakto. |
|
|||
fotopilo |
La fotopilo estas tia kurentofonto, kiu el la lumenergio rekte produktas elektran energion. |
sunĉelo |
|||
fotorezistilo |
Estas duonkonduktilo sen ferma junto, kies rezistanco dependas de la allumigado. |
(Lum-Dependa Rezistilo, LDR). |
|||
fototelegrafi |
(PV: Distance transsendi bildon per elektraj kurentoj aŭ elektromagnetaj ondoj.) |
|
|||
fototransistoro |
Specialan siliciotransistroro, kiu havas lumigeblan bez-kolektor junton. Vere la sentiveco de la fotodiodo estas intensigebla kun la transistorimpreso. |
|
|||
frekvenc-ecaro |
Datenaro karakteriza la aparaton rilate al la traigo de frekvencobendo. |
|
|||
frekvenco |
Ĉe periodeca signalo estas la ciklonombro dum decida tempo. Kiom da direktoŝanĝon faras la fizika fenomeno (nun temas nur pri kurento, tensio) dum unu sekundo al sama direkto. Ĝia simbolo estas la minuskla „f”, kaj la mezurunuo estas la herco [Hz]. 1Hz signifas tion, ke la unu ciklo okazas dum unu sekundo. La reciproka valoro de frekvenco estas la periodo. |
freko |
|||
frekvencobendo |
Frekvencointervalo en kiu povas funkcii sendatoroj. La plej konataj estas la: LongOnda (LO), MezOnda (MO), KurtOnda (KO), UltraKurtOnda (UKO). Estas uzataj diversaj televidaj, radioamatoraj kaj aliaj industriaj radiondolongoj, apartenantaj al diversaj frekvencobendoj. |
|
|||
frekvenco-demodulilo |
Demodulas la frekvencomodulitajn radiosignalojn. Ĉi tiu cirkvito estas nesentivema por la variiĝo de amplitudo. Ĝi estas uzata plejofte en la ultra-kurtonda intervalo. |
|
|||
frekvencodependa inversa retrokuplo |
Nur ĉe decida frekvencobendo estas efika la retrokuplo. |
|
|||
frekvencodivido |
Cirkvito, kies elira frekvenco estas grave malalta ol la enira. |
|
|||
frekvencoduobligilo |
Tia amplifatoro, kies eniro estas agordita al decida frekvenco, kaj la eliro al ties duoblo. La laborpunkton devas tiel elekti, ke la amplifeco ne estu lineara. |
|
|||
frekvencokalibrilo |
Estas uzata por aŭtentigo de aparataoj, kreante senmodulitajn, treprecizajn oscilojn je decida frekvenco. Tiu oscilo estas nomata markero. La bazoscilatoro plejofte estas kristalreganta, stabiligate en termostato. |
|
|||
frekvencokalkulilo |
Mezurilo, kiu kalkulas dum decida tempo la nombron de la cikloj kaj tion indikas. |
frekvencomezurilo frekvencometro |
|||
frekvencokomparilo |
Aparato (cirkvito), kiu komparas du frekvencojn kaj indikas ties diferencon. Per tiu diferenca frekvenco estas ebla regi la oscilatorcirkvitojn, tiel certige la stabilan frekvencon.
|
|
|||
frekvencokompensado |
Preferas decida(j)n frekvenco(j)n traigi aŭ reteni en diversaj cirkvitoj, ekz. en amplifatoto. La kompensadon povas realigi per kondensiloj kaj bobenoj, sed tiuj enhavus ankaŭ rezistilojn. Krom la pasivaj konsisteroj estas uzata ankaŭ analoga (operacia) amplifatoro. |
|
|||
frekvencokonversado |
Foje estus bezonata modifi la interportantan
frekvencon de modulita signalo, sen tio, ke la modulacio ne
ŝanĝiĝu. Tion oni faras tiel, ke la interportantan frekvencon
miksas kun la signalo de la loka oscilatoro ricevante kaj la diferencon, kaj
la sumon de la du frekvencoj. Tiu konversado estas uzata ekz. en la superheterodinaj radioricevatoroj. |
frekvencotransponado, konversado transponado |
|||
frekvencokonvertilo |
Suplementa cirkvito antaŭ la ricevatoro, por certigi la ricevon de tiu frekvencobendo, kiu situas ekster la ricevebla ondolongo. Laŭ la konstrukto ĝi konsistas el oscilatoro kaj miksilo. |
|
|||
frekvencometro |
Mezurilo decidi la
oscilonombron. Hodiaŭ jam ĝenerale uzataj la ciferecindikilaj,
diĝitteknikaj mezuriloj. Antaŭ longe la frekvencomezuriloj estis absorpciaj,
kiu estis ne tro precizaj. Estis pli preciza la t.n.
grip-dip metrilo kaj la heterodin-tipa. Mezuri tre altajn frekvencojn
estas uzata la kaverna resonilo kaj la Lecher-konduktilo. (PV: Aparato por mezuri principe la ondolongon kaj fakte la frekvencon de radioelektraj ondoj.) |
||||
frekvencomigrado |
La resona frekvenco de oscilatoro variiĝas hazarde. Tiun frekvenco-malstabilecon okazigas la valormodifiĝo de la konsisteroj. |
defrekvenciĝo |
|||
frekvencomodulado |
La sendata informenhavo ŝanĝigas la frekvencon momentan de la interportanta ondo. La plej simpla maniero fari frekvencomoduladon estas variigi la resonancan frekvencon de la oscilatoro kun la modulanta signalo. Per la frekvencomodulado la sondissendo estas plikvalita, ol tiu per amlitudomodulado. |
|
|||
frekvencomultobligo |
Cirkvito, kiu produktas entjerajn multoblajn frekvencojn de la bazondo. Ĝia funkcia principo baziĝas sur la apliko de nelineara konsistero, kiu produktas superharmonojn. |
|
|||
frekvencoregulilo |
Permane manipulebla konsistero aŭ cirkvitoparto, kiu aŭtomate regas la frekvencon de oscilatoro. |
|
|||
frekvencoresonanco de anteno |
Tiu mezurata frekvenco, kiam la reaktanco estas nulo ĉe la nutropunkto de anteno. |
|
|||
frekvencostabileco |
Kiom da mallarĝa la balanco de la frekvenco de iu oscilatoro, tiom da pli bonkvalita la cirkvito. |
|
|||
frekvencotraigo |
Frekvencointervalo inter la plej alta kaj la plej malata frekvencoj, kie la traigata signalo jam havas –3Db-an malintensiĝon. Estas karakteriza dateno pri amplifatoroj, filtriloj, laŭtparoliloj ktp. |
|
|||
frotilo |
Komutil-konektilo en elekta motoro kaj generatoro, dinamo. Oni fabrikas tion el karbo aŭ el bronzo. |
|
|||
F-tavolo |
Jonigita
tavolo en la supra parto de la tera ionosfero. Ĝia alteco estas inter
160 – |
|
|||
fulmoforigilo |
Speciala anteno terumita por kapti la fulmon kaj ties kurenton kondukti en la teron. |
|
|||
funkcia maniero |
Reĝimsistemo. |
|
|||
funkcia temperaturintervalo |
Tiu minimuma kaj maksimuma temperaturo, en kiu la cirkvito, aparato povas funkcii sen perturbo. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
G |
|||||
gajno |
Grandiĝokvanto de la tensio, kurento aŭ povumo. Estas esprimebla kun la proporcio de la enira kaj elira signaloj. |
|
|||
galeno |
Kristalo detekti radioondojn. |
|
|||
galvana |
(PV: Rilatanta al elektra kurento produktita de pilo aŭ al io produktata de tia kurento.) |
|
|||
galvana kuplo |
Kiam la ŝargoportantoj povas movi inter du cirkvitopartoj. |
metala kuplo |
|||
galvanizi |
(PV: Surkovri ion per maldika tavolo de metalo helpe de elektroliza kontinua kurento.) |
|
|||
galvanometro |
Kurentmezurilo tre sentiveca, kies nadlo estas meze en baza pozicio, tiel ankaŭ la direkton de kurento povas indiki. (PV: Aparato por mezuri la intensecon de malfortaj elektraj kurentoj kaj montri alian direkton per devio de magneta montrilo.) |
|
|||
gardilo |
Tiu ilo, kiu servas la protektadon de la tensioreto aŭ nutrilo. Je kurtcirkvito, aŭ superŝarĝo deŝaltas la cirkviton de la kurentofonto. Estas du tipaj laŭ la konstrukcio, tiel oni diferencas fandgardilon kaj aŭtomatan gardilon. En la fandgardilo estas ŝanĝebla la enmetaĵo, la aŭtomata estas reŝaltebla. Laŭ la funkcirapideco oni diferencigas rapidan kaj lantan tipojn. |
|
|||
gaskondukto |
Pro sufiĉe granda tensio jonigiĝas la gaso, kiu en tia stato povas kondukti kurenton. |
|
|||
gaŭso |
Mezurunuo por esprimi la densecon de la magneta flukso. 1 [G] egalas kun unu fortolinio en unu cm2. |
Gauss |
|||
generatoro |
Signalfonto, plivaste estas uzata por kurentofonto. La produktata signalo, kurento estas alterna. (PV: Aparato aŭ maŝino, kiu produktas
kontinuan aŭ alternan elektran energion de alta aŭ malalta
frekvenco aŭ tensio: kiam oni
parolas pri elektra generatoro temas en realeco nur pri transformiĝo de
mekanika, kaloria aŭ ĥemia energio en elektran.) |
|
|||
giĉeto |
Kluzelektrodo de tiristoro, triako kaj FET-oj. |
geto |
|||
giratoro |
Integrita kvarpoluso. |
|
|||
glatiga kondensilo |
En nutrilo uzata kondensilo, kiu glatigas la ondecon de la bornotensio. |
|
|||
glimkondensilo |
Strukture similas al la paperkondensilo, sed ties dielektro inter la elektrodoj estas glimo. La glimo havas pli bonajn elektrajn proprecojn ol la papero. |
|
|||
goniometro |
Aparato por konstati
radiodirekton. Tiu aparato ne havas turnigeblan antenon, sed du apartajn
antenojn, kies signalojn kompare laŭ la fazangulo inter tiuj oni povas
difini la direkton. |
|
|||
gramofono |
Aparato por reprodukti la muzikojn, voĉojn de la sondiskoj. |
|
|||
granda tensio |
Pli granda ol 600V inter la fazkonduktilo kaj la tero kaj pli granda ol 1000V inter du fazkonduktiloj. |
|
|||
grec-ponto |
Dutakta rektifigilo, kiu konsistas el kvar diodoj. |
(Graetz-ponto) Grec-kvadrato |
|||
gridkurento |
Kurento, kiu fluas tra la kluzelektrodo de elektronika tubo. (Pluklarigan mencion vidu ĉe la grido!) |
|
|||
grido |
Kluzelektrodo de la elektronikaj tuboj. Ĝi havas formon spiralan en la ĝeneralaj tuboj, sed povas havi alian formon, kiel ekz. en la kineskopoj. Mencio: estas pli praktike uzi ĉi tiun esprimon,
prenante el la anglo, ĉar la kluzo
aŭ krado en la signoj
mallongaj povas okazigi miskomprenon, ja ankaŭ la katodo estas signata kun la litero „k”. Krome ties mallonga signo kongruas kun la jam ĝenerale
uzata formo „g”. |
kluzo |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
Ĝ |
|||||
ĝekslo |
Speciala ŝaltilo multpozicia, kiun oni funkciigas kun turnigo. |
ŝtupŝaltilo rotacia |
|||
ĝemel-bobeno |
Du bobenoj de relajso, kies elektraj datenoj estas egalaj. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
H |
|||||
HAM |
Hazarde Akirebla Memorio. Kaj skribebla, kaj legebla storo. |
RAM (el la anglo) |
|||
harmonenhavo |
Krom la bazfrekvenca signalo ĉeestantaj superharmonaj signaletoj. |
|
|||
harmono |
Ĉiu elektromagneta oscilo havas krom la bazfrekvenco superharmonojn, kiuj havas multobigajn frekvencojn de la bazsignalo. La ideala sinusondo ne havas harmonojn, kiu en la praktiko ne realigebla. La plej multajn harmonoj havas la ortangula signalo. |
|
|||
hejtotensio |
Tiu tensio, kiu estas konektata al la filamento de elektronika tubo. |
|
|||
henro |
Mezurunuo de indukto, kies mallongigo estas [H]. 1H egalas kun tiu indukto, en kiu estiĝas 1V tensio se la kurento ŝanĝas unu amperon dum unu sekundo. Por la praktiko tiu 1H estas tro granda kvanto, tial estas uzataj dividitaj unuoj, kiel la milihenro [mH], mikrohenro [µH], nanohenro [nH]. La dividanta numero inter la unuoj estas 1000. |
Henry |
|||
heptodo |
Elektronika tubo havanta sep elektrodojn. Ĝia kvina grido (g5) estas bremsogrido, konektita al katodpotencialo. En ĉi tiu tubo la sekundara emisio estas nuligita. |
||||
herco |
Mezurunuo de frekvenco, kies mallongigo estas [Hz]. 1Hz estas tiu periodeco, kiu faras unu ciklon dum unu sekundo. En la praktiko ankoraŭ estas uzataj ties multobligaj valoroj, kiel la kiloherco [kHz], megaherco [MHz], gigaherco [GHz]. La multobliga numero inter la unuoj estas 1000. |
Hertz |
|||
heterodino |
Funkcia sistemo de radioricevatoroj. La enira portanta ondo estas miksita kun la signalo de la loka oscilatoro. |
|
|||
hibridcirkvito |
Por speciala funkcio fabrikita cirkvito kunhavanta tiu, kaj pasivajn, kaj aktivajn konsisterojn en sama kapsulo, kesto ktp. |
|
|||
hidrargvapora lampo |
La baza lumfonto estas la interna kvarclampo hidragvapora, kiu povas funkcii sen la ekstera vitrobaluno, kaj havas karakterizan bluan kvarclumon. La kvarctubo eligas krom la kvarclumo ankaŭ nevideblan ultraviolan radion, kiu ekscitas la polvotavolon lumeligan sur la interna flanko de la ekstera vitrobaluno. Ĉi tiu videbla lumo miksiĝas kun la kvarclumo kaj tiel estiĝas la finpretiga lumfenomeno. La hidrargvapora lampo estas kapabla funkcii dum 10000 horoj kaj povas estigi tre intensan lumon. Pro tiaj proprecoj ĝi estas uzata plejofte en la surstarta lumigado. |
|
|||
hifia |
Altkvalita sonfrekvenca amplifatoro, plenumanta la preskribon de la standardo DIN 45500. Tralaslarĝo de altfidela aparato estas min. 20Hz – 20kHz, dum tiu ĉe hifia aparato estas 40Hz – 12,5 kHz. |
HI-FI |
|||
histerezo |
Valorintervalo |
ekarto |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
I |
|||||
ignitrono |
Grandtensia kaj intenskurenta rektifigilo, kies anodo kuŝas en hidrargo kaj tiam konduktas, kiam la anodo estas pozitiva. La konduktadon startas kluzelektrodo, kiu etendas en en la hidrargon. Pro la intensa varmoproduktado ĉi tiu rektifigilo bezonas daŭran malvarmigon. |
|
|||
imerto magneta |
Pli precize imerto de la magneta kampo similas al tiu de la maso. La konektitan tension sur bobenon (induktilo) la trafluanta kurento sekvas nur kun iometa da tempo. Do, en induktilo la kurento malfruas rilate al la tensio. |
|
|||
impedanc-alĝustigo |
Alternkurenta cirkvito tiam funkcias en bona rendimento se la nutrilo kaj la konsumilo havas saman impedancon. |
impedancadaptigo |
|||
impedanco |
Rezistanco kompleksa kontraŭ alterna kurento. La rezistanco konsistas el du partoj, kiuj estas la reaktanco kaj la oma rezistanco. La parto reaktanca povas esti kaj/aŭ kapacita, indukta. (PV: Ŝajna elektra rezistanco de cirkvito, kiun trafluas alterna kurento /= rezultanta rezisto). |
||||
impulsgeneratoro |
Aparato, kiu kreas impulsojn por diversaj mezurado. |
|
|||
impulslarĝa-modulado |
Tia moduladmaniero, en kiu la informon portas la variiĝo de la impulsolarĝo. |
|
|||
impulso |
Abrupta kaj tre kurttempa tensio, aŭ kurento-intesiĝo havantaj tiuj krutan apikon. |
|
|||
impulsoregistoro |
Cirkvito, kiu sensas kaj registras la ĉeeston de impulsosignalo. |
|
|||
impulsreĝimo |
Funkcia maniero prilaboranta impulsoformajn signalojn. |
|
|||
indikilo |
Tiu ilo, per kiu oni povas indiki, aperigi elektrajn ĉeeston, kvantojn de la proprecoj. |
indikatoro |
|||
induko |
Magneta efiko, kiu okazigas energiotransdonon. |
|
|||
induko-linio |
La induko-linioj ilustras la magnetan kampon. Tiuj linioj estas ĉiam fermitaj grafikaj linioj. La denseco de la induko-linioj dependes de la magneta kampointenso. |
fortolinio |
|||
induktanco |
Indukta rezistanco kontraŭ alterna kurento. |
|
|||
induktanto |
Generatoro, kiu estas funkciigita per mano. Oni per mano turnigas la rotoron, tiel induktas tension. |
induktoro |
|||
indukta retrokuplo |
Efiko, kiu okazigas energioretrokuplon de la eliro de cirkvito per indukto. |
|
|||
induktatkerno |
El lamenoj elformita ferkerno de la armaturo. |
|
|||
induktato |
Tiu bobeno de la generatoro, kiu donas elektran energion, en ku indukiĝas tensio. (PV: Fera peco, kiu fermas la magnetan cirkviton.) |
armaturo |
|||
induktatreakcio |
Reinfluo de armaturo. |
|
|||
induktatŝafto |
Akso de la rotora armaturo. |
|
|||
induktilo |
Tiu konsistero, kiu havante indukton faras indukon per la trafluanta kurento. |
bobeno |
|||
indukto |
Indukon farebla poveco. Kapableco por deponi energion magnetan. Ĝi estas signita kun la litero „L”, kaj havas mezurunuon Henry (Henrio). 1H egalas kun tiu indukto, kio indukas 1V tension se la kurento ŝanĝas 1A-on dum unu sekundo. En la praktiko estas uzataj pli malgrandaj unuoj, kiel la: [mH], [µH] |
valoro de induktilo |
|||
induktolado |
Lameno de la ferkerno. |
|
|||
inerca efiko |
En oscirkvitoj la energio restos ĝis iom da tempo post la elŝalto. La tempo dependas de la kvalito de la oscirkvito. |
|
|||
influko |
Elektra ŝargodisiĝo en konduktilo lokita en stabila elektra fortokampo. |
Elektra influenco. |
|||
inkandeska katodo |
Katodo, kiu estas hejtata dum la funkciado. Inkandeske la katodo estas kapabla eligi elektronojn pli facile. |
|
|||
inkandeska lampo |
Tia lampo, en kiu la lumfonto estas inkandeska metalo. |
Edison-lampo
|
|||
instrumento |
Celfunkcia cirkvitaro enkonstruite en ujon. |
Aparato
|
|||
integratoro |
Speciala cirkvito per operacia amplifatoro. |
|
|||
integrala cirkvito (ŝtupo) |
Kvarpoluso, al kies eniro konektita tensiosalto (ortangulo) ĉe la eliro aperas integralige. Kiam la enira tensio estas enŝaltita la elira tensio ne tuj atingas sian maksimuman valoron, sed poste laŭ la tempokonstanto logaritme grandiĝas. |
|
|||
integrita cirkvito
(IC) |
Cirkvito kunmuntita en unu kapsulo sur unu duonkondukta tavolo. |
ICo |
|||
intenskurenta |
Tiom da kurentointenso, kiu estas kapabla okaziig elektrokutiĝon al la homa organismo. |
|
|||
interfero |
Reciproka efiko (fortiga aŭ mildiga) de du ondoj renkontantaj. Povas okazigi radioricevadan ĵamon. |
|
|||
interfrekvenco |
En ricevatoroj uzata frekvenco inter la enira alta radiofrekvenco kaj la elira sonfrekvenco. |
IF |
|||
interinduka koeficiento |
Tiu faktoro esprimas la kapablecon induki eletromagnetan energion el
unu induktilo en alian induktilon. La interinduka koeficiento estas signata
kun la litero (M). La interinduka koeficiento en tiu okazo
estas 1 henrio, kiam en bobeno 1A ŝanĝo dum 1 sekundo
indukas en la alia bobeno 1V
tension. |
|
|||
interinduko |
Induko, kiu povas estiĝi inter du induktoj interligaj. La induktoj estas en induka kontakto. Metu unu apud alian du bobenojn tiel, ke la fortolinioj propraj povu trairi ankaŭ tra la alion. |
|
|||
intermita kurento |
Tiu kurento, kiu fluas sendaŭre, nekontinue inter la enŝalto kaj la elŝalto. Ekz. tia estas ankaŭ la kurento unutakte rektifigita el sinusa alterna kurento. La intermito estas perioda. |
|
|||
intermita lumo |
Sendaŭra lumoado. La intermito estas perioda. |
|
|||
interplektita skeno |
Televidteknika sistemo. Kaj en la ikonoskopo, kaj en la kineskopo la elektronradio skenas la ekranon laŭ linia divido. La interplektita signifas tion, ke la skenado okazas ne vice sur unu post la aliaj linioj, sed alterne la parajn kal la malparajn liniojn. |
|
|||
interportanta frekvenco |
Bazfrekvenco, kiun havas tiu interportanta signalo, kiu ne estas modulita. La modulita interportanta signalo havas frekvencobendon. |
|
|||
interportanta ondo |
Ondolongo, kiun havas tiu interportanta signalo, kiu ne estas modulita. La modulita interportanta signalo havas bendolarĝecon. |
portondo |
|||
interportanta signalo |
Signalo disradiata daŭre, kiu havas stabilan frekvencon, amplitudon kaj fazon. Ĉi tiu signalo estas kapabla porti informacion kun modulado. |
|
|||
interrelajso |
Kiam (ĉef)relajso ne havas sufiĉan kontaktilnombron, en tiu okazo estas uzata plua relajso, kiu estas funkciigata per kontaktilo de la (ĉef)relajso. |
|
|||
interŝtupa kuplo |
Kuplomaniero inter la diversaj apartaj cirkvitoj aŭ cirkvitopartoj (oscilatoroj, amplifatoroj, miksiloj ktp.) La kuplo povas esti rekta (galvana), kapacita, indukta aŭ optika. La kapacita kuplo estas uzebla por alterna kurento, la unudirektan kurenton deigas. La rekta kuplo estas farita per drato, tiel la unudirektaj tensioj de la ŝtupoj estas samnivelaj. La avantaĝo de la rekta kuplo estas la sendependeco de la frekvenco. Ĉe indukta kuplo la rekta kurento estas izolita. |
ŝtupkuplo,
kuplo |
|||
intertuŝa kontaktilo |
Tiu kontaktilo movanta en ŝaltilo au sur relajso, kiu dum ŝaltado daŭre tuŝas unu kontaktilon ripozan, ĝis kiam la alia kontaktilo jam estas tuŝata. Tiel oni povas seninterrompo ŝalti cirkviton. |
lapanta kontaktilo |
|||
intervalo |
Bendo inter la minimuma kaj la maksimuma valoroj. |
|
|||
inverta amplifatoro |
Tia amplifatoro, kies enira kaj elira signaloj estas en kontraŭa fazo. |
invertilo |
|||
izolaĵdifekto |
La izolaĵo parte aŭ tute perdas sian propraĵon materian kaj pro tio traigas kurenton senbare. |
|
|||
izolaĵo |
Tiu materio, kiu ne povas fluigi kurenton, pli precize nur tre, tre malintense. |
izolanto |
|||
izola rezistanco |
Ankaŭ la izoliloj trafluigas kurenton sed tre malintensan. Ĉi tiu rezistanco estas mezurata en Ω/cm. La bona izolilo havas pli ol 10 miliard Ω/cm rezistancon. Estas grava propreco de la izoliloj la trarompa tensio. (Vidu tie) |
|
|||
izola trakonekto |
Traigas konduktilon tra metallameno, izolite. Estas fabrikita el vitro aŭ porcelano. |
|
|||
izolilo |
Tiu teknikaĵo, kiu estas fabrikita el izolanta materio, por bari la fluigon de la kurento. |
|
|||
izolita kablo |
Permantelo ŝirmita metalfadeno. Tiu mantelo estas preparita el izolanta materio, plej ofte el plasto. |
|
|||
izoltavolo |
Speciala (Si02) tavolo en |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
J |
|||||
jonigo |
Elektra ŝargigo de atomoj kaj molekuloj. |
jonizo |
|||
jonkaptilo |
Forigilo de la malefikaj jonoj. |
|
|||
jonkondukto |
Konduktiveco pro la joniĝo. |
|
|||
jono |
(PV: Nomo de molekulo aŭ de atomo, kiu gajnis aŭ perdis elektronojn.) |
|
|||
junto |
Interspaco de la tavoloj en la duonkondukantaj konsisteroj. (PV: La kuniga interspaco inter du kunigitaj ŝtonaj, brikaj, metalaj aŭ lignaj pecoj, kiun oni plenigas per gluo, mastiko, mortero.) |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
Ĵ |
|||||
ĵakingo |
Speciala konektilingo. |
|
|||
ĵakŝtopilo |
Speciala konektilo. |
|
|||
ĵamfiltrilo |
Cirkvito, kiu estas kapabla reteni la eteran ĝenon. |
|
|||
ĵamo |
Etera ĝeno, kiu malfaciligas la radioricevadon. |
|
|||
ĵulo |
(PV: Praktika unuo de elektra laborenergio valoranta 0,102 kg: en elektrodinamiko unu ĵulo estas laboro efektivigita per elektra kvanto de unu kulombo fluanta sub tensio de unu volto.) |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
K |
|||||
kablo |
Speciala konduktilo, havanta tiu tre multajn tipojn rilate al la dratnombro kaj al la izolada maniero. La konduktanta drato estas fabrikita el aluminio aŭ el kupro. |
|
|||
kablobarelo |
Tenilo, kiu portas la volvitan kablon. |
||||
kablofasko |
Kunbandaĝitaj kabloj. |
||||
kablokanalo |
Speciala ujo por lokumi kablon. Tiu estas fabrikita el betono aŭ el metalo por eksteren kaj el plasto por en ĉambron. Uzante kablokanalon ne estas cbezonata enterigi la kablon profunden en la teron. |
||||
kablokerno |
Drato en la kablo. |
||||
kablokonektilo |
Konektilo por la kablofino. |
||||
kablokoŝo |
Konektilpeco de kablofadeno. |
||||
kablokovrilo |
Ekstera parto de la izolita kablo. Hodiaŭ jam estas fabrikita plej ofte el plasto. Estas produktitaj unutavolaj kaj multtavolaj kovriloj. Por la mekanika stabileco, kaj por la elektra kaj magneta ombrumado, inter la plastaj tavoloj estas uzataj aluminia tavolo kaj / aŭ ŝtalrubando. |
||||
kablokunligo |
Por granda distanco aŭ okaze de kablovundiĝo estas bezonata kunligi kablopecojn. |
|
|||
kabloskatolo |
Speciala skatolo, en kiu estas kunkonektitaj du aŭ pli multaj kabloj. El tiu skatolo eblas certigi disbranĉon el la ĉefkablo al diversaj direktoj.
|
|
|||
kablovolvaĵo |
Por transporti longan kablon oni volvas ĝin. |
|
|||
kablovundiĝo |
Povas okazo pro diversaj kialoj, kiuj difektigas la kablomantelon kaj distranĉas la kablofadeno(j)n. |
|
|||
kaĝovolvaĵa induktato (rotoro) |
Rotoro, kies konstrukcio enhavas kurtcirkvitojn. |
kaĝrotoro |
|||
kalibrigo |
Ĝurtigado de iu aparato (plej ofte de ties skalo) al iu determinita valoro en certaj punktoj. Aŭtentigigo: mezurado, per kiu estas determinata la mezur-eraro de la aparato. La komparado estas farata al iu norma mezurunuo (unito) aŭ aparato. |
||||
kalorio |
(PV: Unuo de varmokvanto.) |
|
|||
kamerao |
Aparato enhavanta ikonoskopon por skeni bildon en la televidila tekniko. |
|
|||
kampoforto |
Ekzistas elektra, magneta kaj
elektromagneta kampofortoj. Temas pri tiu forto (potenco), per kiu la kampo
povas fari laboron. Ĝia mezuruno ĉe elektra kaj elektromagneta
kampoj estas |
||||
kamporegata transistoro |
Tiujn transistorojn, kies kurentojn fluigas nur unutipa ŝargoportilo (elektrono aŭ truo), oni nomas unipola aŭ kamporegata transistoro. En tiuj transistoroj estas speciala kanalo, preparita tio el duonkondukta kristalo, kies konduktancon eblas varii kun elektrokampo. La elektrokampon povas krei nur
tensio konektanta al la kluzelektrodo. Ĉar la kreado de elektra
kampo ne uzas kurenton, tial la regado ne bezonas povumon, ne
ŝarĝas la antaŭan ŝtupon. |
||||
kapacita kuplo |
Maniero kupli la ŝtupojn en la elektronikaj cirkvitoj. La eliro de la antaŭa ŝtupo konektiĝas (kupliĝas) al la eniro de la sekva ŝtupo per kondensilo. Tiu maniero certigas pluiron nur por la alterna kurento. La rekta kurento ne povas traflui la kondensilon. Malavantaĝoj de ĉi tipa kuplomaniero, ke malfacile eblas fari konvenan impedancadapton kaj la traigo dependas de la frekvenco. |
|
|||
kapacitanco |
Tiu rezistanco, kiun havas la kondensilo kontraŭ la alternaj kurentoj. |
||||
kapacita retrokuplo |
La elira signalo estas parte retrokonektita (retrokuplita) al la eniro de amplifatoro per kondensilo. |
|
|||
kapacito |
Estas propreco de kondensilo kaj akumulatoro. Por kondensiloj la mezurunuo estas la Farado [F]. En la praktiko la dividitaj unuoj estas plejofte uzataj, kiel la mikrofarado [µF], nanofarado [nF], pikofarado [pF]. Por akumulatoroj estas uzata mezurunuo estas la amperhoro [Ah]. La Ah tion montras, kiom da maksimuman amperon povas la akumulatoro certigi dum unu horo, apud la nominala tensio. (PV: Elektrokvanto.) |
|
|||
kapacito de konduktilo |
(PV: La konstanta rilato, kiu ekzistas inter la ŝargo de la konduktilo (elektrokvanto) kaj la elektra potencialo al kiu ĝi estas altigata.) |
|
|||
kapaŭskultilo |
Eta parolilo, kiu transformas la alternan kurenton al sono. Plej ofte havas tenilon por fiksi tion sur la kapon aŭ nur sur la orelo(j)n. Estas efika uzi tion en brua medio kaj tiam, kiam oni ne volas ĝeni la ĉirkaŭantajn. |
aŭskultilo |
|||
kapsulo |
Ujo de konsistero. |
kloŝo |
|||
karakterizaj parametroj |
Datenaro signifa de la koncerna konsistero aŭ cirkvito. |
|
|||
karbonelektrodo |
Pozitivelektrodo en pilo, kiu estas fabrikita el karbo. |
|
|||
karbonfrotilo |
En rotaciaj elektraj maŝinoj tiu kontaktilo, preparita el karbo, kiu konektas la kurenton al la rotoro. |
|
|||
kaskada amplifatoro |
Cirkvito konstruita el du
transistoroj, el kiuj la unua havas emiterkonekton kaj ties kolektoro estas
rekte konektita al la emitero de la alia transistoro, kiu havas bezkonekton.
La komplekso havas grandan amplifecon. Tiu konekto estas aplikata plej ofte
en ricevatoroj por antaŭamplifatoro, amplifi la antenosignalon. |
|
|||
kaskadkonekto |
Per du amplifiloj (elektronikaj tuboj aŭ transistoroj) preparita cirkvito, kiu havas grandan amplifecon kaj malgrandan bruon. La unua amplifilo estas en katoda aŭ emitera konekto. (Tiuj estas la komunaj elektrodoj) La anodo aŭ kolektoro de la unua amplifilo rekte konektiĝas al la katodo aŭ emitero de la alia amplifilo. La dua amplifilo estas en krada aŭ beza konekto. (La komuna elektrodo estas la grido aŭ la bezo) Plejofte estas uzata por preamplifatoro de ricevatoroj.
|
|
|||
katenario |
Trakcia konduktilo por tramo, lokomotivo elektra kaj trolebuso. La maŝinoj prenas la kurenton de la katenario per kurentodeprenilo, pantografo. |
|
|||
katodo |
Negativa elektrodo de konsisteroj. Tiu elektrodo en la elektronikaj tuboj, kiu eligas elektronojn. La katodo estas bruligata aŭ per filamento aŭ rekte. (PV: Negativa elektrodo de pilo.) |
|
|||
kaverna resonilo |
Spaco aŭ dielektriko kovrita per metalo, kiun tiel formitan kavernon oni ekscitas tra aperturo per maŝo (kuplomaŝo). En mikroonda oscikvito la kaverna resonilo povas atingi tre favoran bonecan faktoron. |
|
|||
kilovato |
(PV: Unuo de potenco valoranta mil vatojn.) |
KW |
|||
kilovolto |
(PV: Unuo de elektra tensio aŭ de potenciala diferenco valoranta mil voltojn.) |
KV |
|||
kineskopo |
Bildaperigilo en la televid- kaj mezuriltekniko. (TV-ekrantubo, katodradia tubo, osciloskopa tubo ktp.) |
|
|||
kirlokurento |
Se metallamenon impresas magneta kampo, simile kiel en konduktilo, ankaŭ en la lameno indukiĝas kurento. Ĉar la metala lameno havas tre malgrandan rezistancon, la kurento estas sufuĉe intensa kaj kirlas en la lameno. |
|
|||
klaposcilatoro |
Unu specialtipa oscilatoro el
inter |
|
|||
klavo |
Butonaro por manipulo komputoron. |
|
|||
klemo |
Konektilo de konsistero. |
kosisterpiedo |
|||
kloŝo |
Ujo de konsistero. |
kapsulo |
|||
kluzo |
Rega elektrodo. Ĉe elektronika tubo – grido. Ĉe transistoro – bezo. Ĉe tiristoro, triako,
FET-oj – giĉeto. |
|
|||
koaksiala kablo |
Speciala altfrekvenca kablo, plej ofte produktata je ondimpedanco 50, 75 kaj 120 omoj. La interna(j)n konduktilo(j)n ĉirkaŭas plasta izolilo, kovrata per metala plektaĵo, nomata mantelo. Ekstere refoje plasta kovrilo ŝirmas la kablon. |
|
|||
kodcilindro |
Sur cilindro preparitaj valeto(j) kaj monteto(j) movigas konektilo(j)n. La valetoj kaj montetoj laŭ programo sekvas unu la alion. |
|
|||
kodita trakcirkvito |
Tiu speciala alternkurenta trakcirkvito, en kiu la kurentofluo estas interrompita laŭ takto antaŭe difinita. |
|
|||
koercita forto |
Tiom da intenso de la magneta kampoforto, kiam la materio perdas sian magnetecon. |
|
|||
kolektoro |
Elektrodo de transistoro dupolara, kiu kolektas la ŝargoportantojn eligitajn el la emitero. |
|
|||
kolpic-oscilatoro |
Oscilatoro kun variebla frekvenco, en kiu la rekuplilo estas kapacita dividilo. La kapacita dividilo estas parto de la oscirkvito. |
|
|||
kombina kapeto |
Tiu konsistero en magnetofono, per kiu oni povas aŭ skribi, aŭ defirigi informon sur la rubando. |
|
|||
kompensilo |
(PV: Aparato por restarigi ekvilibron en elektra cirkvito.) |
kompensatoro |
|||
komplementa konekto |
Kontratakta amplifatoro konstruita el transistoroj komplementaj. Unu transistoro estas NPN-tipa kaj la alia estas PNP-tipa. |
|
|||
komunregado |
Regadmaniero de la diferencecaj
amplifatoroj. La regsignalo estas sama sur ambaŭ regelektrodoj rilate al la
terpunkto kaj intese kaj faze. |
|
|||
komuti |
(PV: Direkti elektran kurenton ĉu en la cirkvito mem, ĉu en alian cirkviton.) |
|
|||
komutilaro |
(PV: Plato aŭ tabulo, sur kiu estas fiksitaj ĉiuj komutiloj, interrompiloj kaj mezuriloj de elektra konduktilaro.) |
konektotabulo |
|||
komutilo |
(PV: Elektra aparato kun duopa aŭ multopa kontakto, kiu ebligas direkti laŭvole elektran kurenton ĉu en la cirkvito mem, ĉu en alian virkviton.) Ekz. pere de komutilo estas konektita la rotoro de elektra maŝino al la cirkvito. |
komutatoro |
|||
komutillameno |
Unu segmento de komutilo. |
kolektilolameno |
|||
kondensilo |
Konsistero, kiu konservas ŝargojn. Ĝian konservkapablecon oni nomas kapacito. (PV: Aparato konsistanta el du tutoj de konduktiloj ĝenerale plataj, izolataj unu de la alia per dielektriko, kaj uzata por kuncentrigi elektron.) |
kondensatoro |
|||
konduktaj elektronoj |
Tiuj elektronoj, kiuj estas en la kondukta zono kaj partoprenas en la fluigo de kurento. |
|
|||
konduktanco |
Kondukta poveco. Kapableco de materio movigi elektronojn, do fluigi kurenton. (PV: Propreco kondukti la elektron inverse al la elektra rezistanco.) |
|
|||
konduktanto |
Tiu materio, kiu facile povas fluigi la kurenton. |
|
|||
kondukta zono |
Tiu energionovelo, en kiu la elektronoj movante povas transporti elektran energion, do fluas kurento. |
|
|||
konduktigo |
Transŝalto al stato kondukta de tiristoro, triako. |
|
|||
konduktilo |
Tiu uzebla konsistero, kiu estas fabrikita el konduktanta materio. Tiuj estas ekz. la diversaj dratoj, metalfadenoj, kabloj. |
drato fadeno |
|||
kondukto |
Tiu propreco de materio, kiu povas fluigi kurenton. |
|
|||
konekti |
(PV: Kunligi aparatojn, maŝinojn aŭ elektrajn pecojn per drata konduktilo.) |
|
|||
konektingo |
Truo, en kiu oni metas ŝtopilon por fari konekton. |
ŝtopilingo |
|||
konektopiedo |
Dratpeco de konsistero por konekti tiun. |
|
|||
konektopoto |
El plasto fabrikita potformo por certigi izolitan muntadon por konektingo en la muron. |
muntopoto |
|||
konektoskatolo |
Skatolo por kunligi dratojn disbranĉigitajn. |
|
|||
konektoskemo |
Desegnaĵo pri la cirkvito, laŭ kiu oni jam povas konstrui la cirkviton ĉar enhavas ĉiujn tiponomojn kaj valorojn de la konsisteroj. |
skemo |
|||
konektoŝranko |
Tiu ŝrankoforma muntejo, en kiu estas disbranĉita la enira tensioreto al pluraj cirkvitoj. |
|
|||
konektotabulo |
Tia tabulo, sur kiun estas muntitaj diversaj ŝaltiloj kaj kontekingoj. Ĝi povas enhavi ankaŭ indikilojn (lampojn, mezurilojn). Tiu tabulo ne estas fermita en ŝarankon, tiel libere atingebla. |
ŝaltotabulo |
|||
konektoŝtopilo |
Izolita metalpeco muntita sur la dratfinon, per kiu oni povas konekti tiun draton al la konektingo. |
ŝtopilo |
|||
konsister-lokumita skemo |
Desegnaĵo pri la situo de konsisteroj sur la muntopanelo. |
konsister-muntiga figuro |
|||
konsistero |
El kiuj estas konstruitaj la cirkvitoj. |
|
|||
konstanta kurento |
La valoro de la kurento ne ŝanĝas. |
|
|||
konsumanto |
Tiu ulo, kiu uzas elektran energion el la publika tensioreto. |
|
|||
konsumilo |
Ŝarĝilo de iu elektronika aparato, kiu eluzas la eliran signalon. Maŝino, kiu funkcias eluzante la elektran energion de la publika tensioreto. |
|
|||
kontaktilo |
Metalpeco, al kiu tuŝante alian metalpecon oni certigas la fluadon de kurento. El tiuj metalpecoj ĝenerale unu estas senmova kaj la alia movebla. Tiuj kontaktiloj estas videblaj plejofte sur relajsoj, kaj ne videblaj ekz. en la ŝaltiloj. |
|
|||
kontaktinterspaco |
Distanco inter la kontaktiloj. |
|
|||
kontinua kurento |
Tiu kurento, kiu daŭre fluas de la enŝalto ĝis la elŝalto. Ĝi povas esti kaj rekta, kaj alterna. |
ne intermita |
|||
kontrasto |
Lumintensa proporcio inter la plej hela kaj la plej malhela partoj de bildo. |
|
|||
kontraŭtakta |
Amplifatortipo, en kiu la amplifiloj (transistoroj, elektronikaj tuboj) havas duonperiodan regadon alterne, kies fazrilato estas 1800. |
kontraŭfaza |
|||
kontroliga cirkvito |
Cirkvito por kontroli la ĝustan funkciadon de alia cirkvito. |
|
|||
konvektilo |
Plej ofte el aluminio fabrikita metalpeco, kiu havas grave pli grandan surfacon ol la kapsulo de konsistero. Tiel faciligas la termodisradiadon al la aero. |
termokonvektilo, malvarmigilo |
|||
konvertilo |
Aparto, kiu transforas signalformon al ia alia formo. Ekz.: el alterna kurento faras unudirektan kurenton aŭ la unudirektan kurenton konvertas al alterna kurento. |
|
|||
korpusklo |
Ero el kiu konsistas la materio. |
partiklo |
|||
kristalfiltrilo |
Filtrilo, kiu enhavas kvarckristalon por la frekvencostabileco. |
|
|||
kriza frekvenco |
Tiu limfrekvenco, kiun la ionosfero ankoraŭ respegulas je ortangula incido. |
|
|||
kriza tensio |
Tiu limtensio danĝera, kiun superige jam povas okazi iu elektra difekto. |
|
|||
kubuttensio |
Tiu tensionivelo, kiu estigas lavangointensiĝon de la kurento. La nomo aludas al la formo de ecaro. |
|
|||
kulombo |
Mezurunuo, kiu reprezentas la nombron de la elektroŝargojn. Unu kulombo egalas kun 6,28·1018 elektronoj. En konduktilo fluas 1 kulombo dum unu sekundo je 1 A kurento. (PV: Mezurunuo de elektra kvanto: unu kulombo estas elektra kvanto, kiun transportas kurento de unu ampero dum unu sekundo.) |
|
|||
kunagordo |
|
|
|||
kupli |
(PV: Trapasigi la radioelektran energion de unu cirkvito en alian per alproksimiĝo de tiuj cirkvitoj aŭ de alia interkonekto.) |
|
|||
kuplofaktoro |
Esprimas la ligokvaliton en la interinduko. Ĝi sstas loza, se parto de la flukso ne efikas en la indukado. Ĝia signalolitero estas la (k). |
kuplokoeficiento |
|||
kuplomildigo |
Oni parolas pri kuplomoldigo, kiam devas malintensigi la kuplon inter la ŝtupoj pro genero. Por eviti la generon la kuplon devas mildigo al loza, atente la funkcian frekvencon. Alia maniero eviti la generon apliki barbobenojn kaj kondensilojn en la nutrilo kaj en ties konduktiloj. Ankaŭ ĉe antenoj estas uzata maniero ĉesigi la kuplon je decidaj frekvencoj, kiu estas la ondoretenilo. |
kuploĉesigo |
|||
kuprokovrita plato |
El kiu oni preparas la muntopanelon. |
|
|||
kurentamplifa koeficiento |
Parametro de amplifiloj (transistoroj), kiu determinas la grandecon de la amplifado.
Esprime kun la h parametro, tiu estas la h21, alie signata kun β. |
betao |
|||
kurentgeneratoro |
Generatoro havanta tre grandan internan rezistancon
(Rin), tial la elira kurento estas relative stabila, nur
iomete ŝanĝiĝas de la ŝarĝo. Se Rin = ¥, tiel la kurento estas sendependa de la ŝarĝrezistanco (konsumo), tiam la kurentgeneratoro estas ideala. |
|
|||
kurento |
Kurento estas movo de la elektronoj ( ŝargoportantoj) en materio. (PV: Fluo de elektro pasanta tra konduktilo: praktika mezurunuo de la kurenta intenso estas ampero.) |
|
|||
kurentobato |
Vundiĝo pro kurento, kiun okazigas la tuŝo de granda tensio. |
|
|||
kurentofonto |
Tiu energiofonto, kiu certigas elektran energion, uzante diversajn fizikajn, kemiajn, mekanikajn efikojn. |
|
|||
kurentodens(ec)o |
Rilate al la sekco de konduktilo, kiom da ŝagoportanto movas dum sama tempo. |
|
|||
kurentokonsumo |
La eluzata kurentokvanto por funkciigi aparatojn, maŝinojn elektrajn. |
|
|||
kurentolimitilo |
Konsistero, kiu baras la intenson de la kurento. |
|
|||
kurentolimito |
Tiu maksimuma kurentointenso de nutrilo, kiun la cirkvito ankoraŭ povas elteni sen difekto. La modernaj nutriloj aŭtomate kontrolas kaj baras tiun kurenton. |
|
|||
kurentopinto |
Maksimuma kurentointenso. |
|
|||
kurentoprovizo |
Certigo de elektra energio. |
|
|||
kurentosistemo |
Difinas la tipon de la kurento, kiu povas esti alterna aŭ unudirekta. |
|
|||
kurtcirkvita kurento |
Kurento, kiam la ŝarĝrezistanco estas nulo, aŭ la kurento ne tra la konsumilo fluas, sed antaŭe rekonektiĝas. |
|
|||
kurtcirkvito |
En tiu okazo oni parolas kurtcirkvito, kiam la kurento ne tra la konsumilo fluas, sed antaŭ rekonektiĝas, aŭ la elira ŝarĝrezistanca valoro estas nulo. |
|
|||
kurtondo |
Radiodisenda bendo, havanta frekvencointervalon 3 – 30 MHz. |
KO |
|||
kvarcagordilo |
Helpilo por agordi aparton, kiu enhavas kvarckristalon por krei oscilon frekvencostabilan. |
|
|||
kvarckristalo |
La kvarckristalo estas natura mineralo, silicio-oksido (SiO2). La frekvencon de la oscilatoroj oni povas stabiligi per la kvarckristalo. |
kvarco |
|||
kvarononda |
Mekanika kaj elektra propreco de konsistero (ekz. anteno) estas kalkulita laŭ la kvarono de la ondolongo. |
|
|||
kvarpoluso |
Estas tia ajne komplika cirkvito, kiu havas kvar konektopunktojn. Ecarotipo, kies eniro kaj eliro konektiĝas per po du polusoj (entute kvar) al la antaŭa kaj la al la sekva ŝtupo. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
L |
|||||
labora kureno |
Tiu kurentointenso minimuma, kiu estas bezonata por funkciigi relajson. |
|
|||
labora tensio |
Tiu tensiograndeco minimuma, kiu estas bezonata por fluigi laboran kurenton tra la bobeno de relajszo. |
|
|||
laborist-protektado |
Aro de agadoj, manieroj kaj iloj por defendi la laboristojn kontraŭ vundiĝo kaj malsano. |
|
|||
laborpunkto |
Per unudirekta tensio alĝustigita funkcia kurento ĉe amplifatoro. Ĉi tiun ĉe transistoroj oni faras per la beztensio, ĉe elektronikaj tuboj per la kradtensio. La laborpunkto determinas la tipon de la amplifatoro, kie povas esti aŭ A, AB, B, C tipa. |
|
|||
lamenstruktura ferkerno |
Ferkerno preparita el lamenoj por. |
||||
lampoŝirmilo |
Retenas la brilon de ampolo al konkreta direkto, tiel certigante koncernan lumefikon. Krom tio depende de la materio de ŝirmilo povas estigi koloran impreson. |
|
|||
lanterna kolono |
Kolono sur, kies supro estas lokita lampo. Plej ofte estas uzata por la stratlumigado. |
|
|||
larĝbenda amplifatoro |
Amplifatoro, kiu estas kapabla amplifi tre larĝan frekvencointervalon sen distordo. |
|
|||
laringmikrofono |
Speciala mikrofono, kiu ne la aerobremsadon transformas al elektra signalo, sed la vibradon mekanikan de la epigloto. |
kolmikrofono |
|||
lasero |
Speciala indukita lumo, kiun estigas heterotrapaso. |
|
|||
laŭtparolilo |
Sonindikilo, kiu estas kapabla redoni la homan parolon, konektite al la eliro de amplifatoro. |
|
|||
lavanga trarompo |
Je decida tensiogrando la izolilo abrupte komencas kondukti kurenton. |
|
|||
Lum-Eliganta Diodo |
Duonkonduktila diodo, kiu transformas la elektran energion al lumenergio. |
||||
liberkolektora elirejo |
Elirejtipo de la diĝitaj
giĉetoj, kiam la kolektoro de la
fintransistoro estas konektita al la nutrotensio ekstere de |
||||
lika kurento |
Tiu kurento, kiu ne faras efikan laboron, trafluante la konsumilon. |
||||
limfrekvenco |
Ĉe elektronikaj cirkvitoj kaj filtriloj permesata plej alta kaj plej malalta frekvenco. La du limfrekvencoj determinas frekvencointervalon. |
|
|||
limitilo |
Cirkvito, kiu baras la intenson de elektraj propraĵoj. |
||||
limtensio |
Maksimuma tensiograndeco, kiun ne indas trapasi ĉar povas okazigi trarompon. |
||||
lineareco |
Kiom malproksimiĝas la valorintervalo de la lineara ŝanĝo. |
|
|||
liniosekcia relajso |
Relajso, kiun funkciigas tensio, ŝaltata en la fora linioloko. Uzata ĉe la fervoja sekuriga instalaĵo koncerne en la interstacia bloksistemo. |
|
|||
lisaĵukurbo |
Osciloskopa ekranfiguro, kiu estas kapabla kompari la frekvencojn de du signaloj. Kiam la figuro montras idealan ringformon, en tiu okazo la du frekvencoj estas egalaj. |
|
|||
litzofadeno |
Speciala konduktilplektaĵo por altfrekvencaj signaloj. Konsistas el pluraj tre maldikaj konduktiloj, kies suma surfaco estas signifa, do la tavol-fenomeno de altfrekvenca kurento kaŭzas nur negravan perdon. |
|
|||
logika cirkvito |
Cirkvito, kiu prilaboras diĝitajn signalojn. |
||||
logika elemento |
Diĝita cirkvito, kiu realigas kombinan funkcion: AŬ-, KAJ-, MAL-, NE-, NEK-~ilo. |
kombinilo |
|||
loka oscilatoro |
Tia oscilatoro radiofrekvenca, kies signalo ne estas disradiata, sed miksita kun alia signalo por krei alian frekvencon. |
|
|||
longoondo |
Radiodisenda bendo, havanta frekvencointervalon 30 – 300 KHz. |
LO |
|||
loza kuplo |
Tia kuplo, tra kiu nur iometo da energio aŭ signalo estas traigita. |
|
|||
luma signalo |
Tiu signalo en la televidtekniko, kiu reprezentas la luman bildon sur la ekrano. |
|
|||
lumkablo |
Vitrofadenoj transportantaj la lumon. |
|
|||
lumkopiilo |
Aparato por kopii surpaperan presaĵon. |
|
|||
lutaĵo |
Kun stano fiksita kontakto inter la cirkvitaj konsisteroj. |
|
|||
luti |
Fiksi konsisteron kun stano en la cirkviton. |
|
|||
lutilo |
Laborilo, per kiu oni povas fandi la stanon por fiksi konsisterojn en la cirkviton. |
|
|||
lutkuseneto |
Antaŭpreparita stanpeco
sur la cirkvita folio tie, kien oni volas meti konsisteron ĉe |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
M |
|||||
magneta kampo |
Tiu erao, en kiu estas efika la
magnetoforto. La magnetokampo startas de |
|
|||
magneta kontaktilo |
Speciala kontaktilo, kiun movigas magneta kampo, kiam tio fortiĝas pro ĉeesto (alproksimiĝo) de ferpeco. Ekz. tiu kontaktilo estas uzata ĉe la fervoja tekniko por senzori radomovon de vagonoj. |
(relsenzoro) |
|||
magneta rezistanco |
|
|
|||
magnetkart-legilo |
Aparato, kiu povas senzori la datenojn de magneta karto. |
magnetstril-legilo |
|||
magnetkarto |
Kartforma informportilo, kiu havas magnetstrion, modulita tiu laŭ la bezonataj datenoj. |
magnetstrilo |
|||
magneto |
Metalo el fero kaj nikelo, en kiuj la molekuloj estas en egalmezure (homogene). La tia ilo altiras la ferojn, aŭ alian magneton, estigante magnetan kampon. Ĉi tiu estas la permanenta magneto. Magnetan kampon eblas fari ankaŭ tiel, kiam oni kurenton fluigas tra bobebo. Ĉi tiu magneto estas nur dum tiom da tempo, ĝis kiam la kurento fluas. Ĉi tiu estas la elektromagneto. La magneto havas du polusojn, nomataj tiuj Norda kaj Suda. (PV: Natura feroksida ŝtono havanta la proprecon altiri iujn metalojn, precipe feron.) |
|
|||
magnetofonkaseto |
Mallarĝa magnetiga rubando en kapsulo. |
sonkaseto |
|||
magnetofono |
Aparato por registri kaj resonigi sonojn (paroladon, muzikon). |
magno |
|||
magnetofonrubando |
Magnetiga rubando survolvita, kiu estas kapabla magnete konservi elektrajn signalojn. |
magnetrubando magnorubando |
|||
magnetrono |
Movonda tubo, uzata por UltraKurtOnda kaj MikroOnda oscilatoroj. Estas kapabla produkti altfrekvencajn kaj grandpovumajn oscilojn. |
|
|||
malaltpasa filtrilo |
Konsistanta el kondensiloj, memindukaj bobenoj kaj/aŭ rezistiloj, kiu super difinita frekvenco reprezentas tre grandan reziston en la cirkvito. Kontraŭe, sub tiu difinita frekvenco ĝi amortizas nur iomete. |
|
|||
malekscita kurento |
Tiu maksimuma kurento, sub kiu la relajso el ekscita pozicio removas al baza pozicio. |
defalkurento |
|||
malekscita tensio |
Tiu maksimuma tensiograndeco, sub kiu malekscita kurento fluas tra la bobeno de relajso. |
defaltensio |
|||
malferm-direkta kurento |
Tiu kurento, kiu trafluas duonkonduktilon ĉe la malfermdirekta polareco de konektita tensio (diodo), aŭ dum regata reĝimo (transistoro, tiristoro ktp.). |
|
|||
malferm-direkta tensio |
Tiu tensiopolareco, kiu kapablas trafluigi kurenton grave pli intensan, ol kun alia polareco, aŭ dum regeta stato de duonkonduktiloj. |
|
|||
malgranda tensio |
Pli granda ol 50V, sed ne pli granda ol 600V inter la fazkonduktilo kaj la tero kaj ne pli granda ol 1000V inter du fazkonduktiloj. |
basa tensio |
|||
malhelsignalo |
Signalotipo ĉe |
|
|||
malintenskurenta |
Kies kurento ne estas kapabla okazigi elektrokutiĝon. |
|
|||
mallineareco |
Tion esprimas, kielmezure diferencas la valorintervalo de la lineara ŝanĝo. |
|
|||
malmodulado |
Separigo de la datensignalo de la portanta signalo. |
demodulado |
|||
malplenigita tavolo |
Tiu tavolo kreiĝas en PN-junto. Ĉe la ĉirkaŭaĵo de PN-junto la plej multo da ŝargoportantoj fordifundiĝas, tial la ŝargo de la kontribiitaj jonoj en la kristalo ne estas kompensataj, nome kreiĝas kampoŝargo. En la malplenigita tavolo la kampoforto estas granda kaj okazigas gravan tensiofalon. |
|
|||
malstabila multivibratoro |
Tiu impulsteknika cirkvito, kiu daŭre certigas impulsojn ĉe sia elirejo. |
oscila vibratoro |
|||
malŝargiĝo |
Forigi elektran energio el io. (kondensilo, akuo) |
|
|||
malvarmigilo |
Plej ofte el aluminio fabrikita metalpeco, kiu havas grave pli grandan surfacon ol la kapsulo de konsistero. Tiel faciligas la termodisradiadon al la aero. |
konvektilo |
|||
manipulilo |
Aparato, per kiu oni povas si mem modifi elektrajn valorojn per mana regado. |
manipulatoro |
|||
markero |
Signalserio por aŭtentikigo de la ricevatorskalo. La signalojn kreas markergeneratoro, funkcianta per 1MHz-a kvarckristalo. El tiu 1MHz-a signalo estas dividitaj la markersignaloj. |
|
|||
maŝamplifo |
|
|
|||
maŝrezisto |
Mezurita rezisto ĉe unu fino de dratparo, kiam ties alia finaĵo estas kunligita. |
||||
maŝtezo |
En ajna fermata cirkvitomaŝo la sumo de la unuopaj tensioj egalas kun la tensio, mezurata sur la konsumo(j). |
||||
megaomo |
Milionobla omo. |
megomo |
|||
mekanika gardilo |
Mekanismo protekti kontraŭ supekurento. |
|
|||
membrano |
Parto de mikrofono kaj laŭtparolilo, kiu transformas reciproke la aermovojn kaj la elektroŝanĝojn. |
|
|||
meminduka koeficiento |
Estas propreco de la kondiktiloj kaj bobenoj, kiu montras tion, ke unueca kurentoŝanĝo kiom da fluksoŝanĝon okazigas. |
indukto |
|||
meminduko |
Elektromagneta induko, kiun
kreas la intensoŝanĝo de kurento trafluanta la konduktilon. Do,
meminduko fariĝas en ĉiu okazo, kiam la trafluanta kurento en la
konduktilo abrupte ŝanĝiĝas. |
|
|||
memorilo |
Gardas la informojn, datenojn elektritajn en diĝita formo. |
||||
memselektiva |
Automate selektiva aparato, ekz. telefono. |
|
|||
meza frekvenco |
En superheterodinaj ricavatoroj la signalon ne la loka oscilatoro oni miksas kun la enira radiofrekvenca signalo. La diferenca frekvenco estas la mezfrekvenco. |
mezfrekvenco MF |
|||
mezondo |
Radiodisenda bendo, havanta frekvencointervalon 300 – 3000 KHz. |
MO |
|||
mezuramplekso |
La mezuriloj, ne povas en unu paŝo mezuri la tutan valor- intervalon. Pro tio oni dividas po ampleksoj la mezuratan valorbendon. |
|
|||
mezurilo |
Aparato por determini elektrajn valorojn. |
|
|||
mezurilamplifatoro |
Cirkvito por bonigi la sentivecon de mezurilo. |
|
|||
mezurileraro |
Erargrandeco rilate al la fina pozicio de la nadlohava mezurindikilo. Ĉe diĝitaj mezuriloj la erarecon determinas la nombro de la dekadoj post la decimala punkto. |
mezurilĝusteco |
|||
mezurkvadrato |
Kvadratforma cirkvito, konsistanta el pasivaj elementoj (rezistiloj, kondensiloj, induktiloj), kies kontraŭflankaj angulpunktoj kun pare estas mezurpontoj kaj el tiuj unu reprezentas la nutrotensian eniron, la alia la eliron. Ĉe la eliro aperanta tensio proporcias kun la valoro de la mezurata konsistero. |
mezurponto |
|||
mezurtekniko |
Aro de sistemo kaj aparato por aŭtentike mezuri elektrajn datenojn. |
|
|||
mezvaloro |
Vektoriala sumo de la ekarthisterezo. |
nominala valoro |
|||
mikrocirkvito |
Kompleksa cirkvitaro en unu kapsulo sur unu duonkondukta tavolo. |
blato MiCio |
|||
mikrofarado |
(PV: Mezurunuo de elektra kapacito, egala al la milionona parto de la farado: la mikrofarado estas tre ofte uzata por mezuri la kapacitojn en la radioelektro.) |
|
|||
mikrofonio |
Vibrado de la mekanikaj konstruelementoj de la sonfrekvencaj aparatoj, kiu estas aŭdebla pere de la laŭtparolilo. Elektre temas pri pozitiva retrokuplo, kiu ĉefe tiam estas tre grava, kiam la laŭtparolilo estas lokumita proksime al tiuj konsisteroj, kiuj inklinas vibradi. |
|
|||
mikrofono |
Elektroakustika signaltransformilo, kiu transformas la sonondojn al elektraj signaloj. |
|
|||
mikroondo |
|
|
|||
miksilo |
Cirkvito por miksi du diversfrekvencajn signalojn. La resumo povas esti aŭ la sumo, aŭ la diferenco de la du frekvencoj. Por miksi du signalojn estas bezonata aktiva konsistero, kiu povas esti ekz. la simpla diodo. La simpla diodo okazigas krom la miksado ankaŭ perdon, sed ne bezonas nutradon. Por eviti la perdon estas uzataj amplifiloj (ekz. transistoro). |
|
|||
minimumfunkcio |
Ekz. ĉe sekurigaj instalaĵoj tia funkcimaniero, kiam pro io difekto nur tiuj partoj funkcias, kiuj nepre estas bezonataj. |
|
|||
misfunkciado |
Malbona, ne ĝusta funkciado de aparato. |
|
|||
MODEMO |
Mozaikvorto el |
|
|||
Metal-Oksid Duonkonduktanto |
La nomon de
ĉi tipaj fetoj determinis ĝiaj konstruoj. Kutimas nomi ankaŭ Izolgiĉeta FETo (IGFET). |
||||
modulada indico |
|
||||
modulado |
Modifo de disradiata (portanta)
signalo por informacio-transporto. La modulacio povas esti: amplituda, frekvenca, faza, impulsa. |
||||
modulilo |
Cirkvito, kiu kapablas surigi la informacion sur la portantan ondon. |
||||
modulo |
Por certa tasko havanta plurajn cirkvitunuojn. |
bloko |
|||
molfero |
Materio kun malgranda koercita forto. Estas uzataj por ferkerno de elektromagneto. |
|
|||
momanto |
La magnetaj kampoj, rotora kaj statora puŝas unu la alian per forto decida, dependanta tio de la kampofortoj. Tiu forto estas la momanto, kiu turnigas la rotoron. |
|
|||
momenta valoro |
En momento mezurata valoro el la daŭre ŝanĝanta elektra dateno. |
|
|||
monitoro |
Aperigilo, kiu estas kapabla por aspektigi elektrajn signalojn. |
|
|||
morsa |
(PV: Adj. kiu difinas alfabeton, en kiu la literoj estas reprezentataj per variaj kombinoj de nur du signaloj, ekz. de punkto kaj streko, de longa kaj kruta ekbrilo ktp. ) |
|
|||
morso-signaro |
Alfabeto por senvoĉa radiotelegrafio. |
|
|||
motorhaltiga ŝaltokombinilo |
Speciala ŝaltilo, kiu disŝaltas la bornotensio(j)n desur la elektra motoro, se okazas iu difekto. (Tiu difekto povas esti ekz. grave pli intensa kurento pro kurtcirkvito, mekanika problemo aŭ manko de iu faztensio ĉe trifaza sistemo). |
|
|||
movinduko |
Se konduktilo movas en magneta kampo, tiam en la konduktilo indukiĝas kurento. Ĉi tiun fenomenon oni nomas movinduko. Tiam estas la plej intensa la indukata kurento, se la konduktilo movas rektangule al la fortolinioj, ĉar en tiu okazo tranĉas la plej multon el tiuj. Se ni movigas la konduktilon paralele kun la fortolinioj la mezurilo montras nulon, ĉar la konduktilo nun ne tranĉas fortoliniojn. Kiam la movdirekto estas oblikva, la mezurilo montras la indukatan tension laŭ la movdirekto, sed malpli intensan, ĉar la konduktilo tranĉas malpli multajn fortoliniojn. |
|
|||
multimplekso |
Dum sama tempodaŭro estas transportataj pli ol unu informoj alterne po tempopecoj. |
|
|||
multivibratoro |
Du seriekonektitaj amplifatoroj invertantaj, de kies dua eliro estas retrokuplo al la eniro de la unua ŝtupo. La multivibratoro funkcias, kiel releksa oscilatoro. |
oscila vibratoro, vibrilo |
|||
multpolusa ŝaltilo |
Tia ŝaltilo, kiu povas dum sama tempo ŝalti multajn memstarajn cirkvitojn. |
||||
multpozicia ŝaltilo |
Tia ŝaltilo, kiu unu konduktilon povas po ŝalti al multaj aliaj konduktiloj. |
ĝekslo |
|||
multŝtupa variebla kondensilo |
Sur komunan akson fabrikita kondensilo, kiuj kondensiloj estas varieblas komune en sama tempo. Ekz. tia estas uzata en radioriceviloj por agordi la modulan kaj la oscilatoran cirkvitojn. |
|
|||
munti |
Fari cirkviton, aparaton. |
|
|||
muntisto |
Fakulo, kiu faras la cirkvitojn kaj aparatojn. |
|
|||
muntita panelo |
Tiu muntopanelo, sur kiun jam estas muntitaj la konsisteroj, do funkcikapabla cirkvito aŭ cirkvitero. |
|
|||
muntopanelo |
Plato, sur kiun oni muntos la konsisterojn, por fari cirkviton. |
ŝasio |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
N |
|||||
nadiro |
|
|
|||
nadirrezisto |
|
|
|||
nadlo |
Montrilo de mezurilo, kies pozicio super skalo montras la mezuratan valoron. |
|
|||
nebullampo |
Speciala lampo por veturiloj, havanta tiu flavan koloron, uzi en nebulo. |
|
|||
negativa |
(PV: Malpozitiva.) |
|
|||
negativ-retrokuplo |
Elira signalo de amplifatoro estas retrokuplita kun inversa fazo al la eniro. |
|
|||
negativ-rezistanco |
Ĝenerale kiam la tensio grandiĝas, ankaŭ la kurento pliintensiĝas. Estaj tiaj konsisteroj, ĉe kiuj tio impreso estas mala: ĉe pli granda tensio al kurenti estas pli malintensa. Ĉi tiun fenomenon oni nomas negativ-rezistanco. |
|
|||
neinverta amplifatoro |
Tia amplifatoro, kies enira kaj elira signaloj estas en sama fazo. |
|
|||
nerekta kurento |
Inter la fontoenergio kaj la elektra energio estas uzata pera energio. Ekz. en elektrocentralo oni bruligas materialon por produkti termoenergion. Ĉi tiun termoenergion uzante oni estigas rotacian movenergion, kiel pera energio, kaj chi tiu movenergio estas transformata al elektra energio. |
pera kurento |
|||
nesinkrona motoro |
Se la rivolunombro ne egalas kun la frekvenco de tensio, en tiu okazo maŝino estas nesinkrona. |
|
|||
neŝargita amplifatoro |
Amplifatoro, al kies eliro ne estas konektita ŝarĝo aŭ konsumilo. |
|
|||
neŭtralizado |
Praktike estas negativa retrokuplo. La radiofrekvencaj amplifatoroj estas emaj ekscitiĝi, tial estas aplikata la neŭtralizado. |
neŭtrigo |
|||
nodo |
Tiu punkto de cirkvito al, kiu aŭ de kiŭ la kurento povas flui pli ol unu direkto. |
debranĉo, elbranĉo |
|||
nodtezo |
Kiu deklaras, ke la sumo de la enfluantaj kurentoj en nodon egalas kun la sumo de la elfluantaj kurentoj el la nodo.
|
I-a tezo de Kirĥof |
|||
nombrokalkulilo |
Aparato (cirkvito) por kalkuli elementnombron de signaloserio. Ekz. kalkulas la nombron de impulsoj kondukitaj al ties enirejo. |
nombrumilo, nombrilo |
|||
nominala valoro |
Reprezentas la mezvaloron, tiun valoron, kiun difinis la produktanto. La praktika valoro povas variiĝi de ĉi tiu kun ekarto. |
|
|||
nomogramo |
Ecaroj por helpi la kalkuladon de la elektraj datenoj kaj konsistervaloroj. Figuro por reprezenti grafike multvariantajn funkciojn, helpante la kalkuladon de la apartenantaj valoroj. |
|
|||
nulelŝalto |
Estas superflua aperigi tiujn nulojn, super kiu(j) la dekadoj
simile havas nur nul valoron. Tiujn senvalorajn nulojn ebligas speciala
enirejo RBI de la dekodiloj, se tio
estas konektita al L
nivelo kaj samtempe la aliaj enirejoj de la dekodilo A, B, C kaj
D havas 0
valoron. |
|
|||
nulindikilo |
Cirkvito, kiu sentas tiun momenton, kiam la alterna kurento trapasas la horizontalan tempoakson, do ŝanĝas direkton, tial tiam ĝi havas nulvaloron. Estas aplikata por regi grandpovumajn ŝaltilojn, ke la en kaj elŝaltoj okazu je tiu nulvaloro, tiel estas eviteblaj la nedezirataj memindukaj efikoj kaj la abruptaj ŝarĝkurentaj ŝanĝoj. |
|
|||
nulterigo |
La nul-potenciala punkto (konduktilo) de la la tensioreto estas konektita al la tero. |
nuligo |
|||
nultransiro |
Tiu punkto (momento), kiam la alterna tensio ŝanĝas direkton. |
|
|||
nultransir-senzoro |
Speciala cirkvito, kiu povas senti, kiam la alterna kurento/tensio ŝanĝas direkton. |
|
|||
nutrilo |
Memstara cirkvito, kiu el la reta tensio faras por la aliaj cirkvitoj nutrotension. Plej ofte stabiligitan. |
nutrocirkvito |
|||
nutroaparato |
Aparta aparato por fari nutrotension. |
|
|||
nutrotensia bruo |
50Hz-a aŭ 100Hz-a modulado en la sonfrekvenca amplifatoro. Tiun bruon okazigas la nekvalita filtrado, ekranado, foje la manko de la terumo. |
nutrofrekvenca bruo |
|||
nutrotensio |
Tensio, kiu estas bezonata por funkciigi cirkvitojn. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
O |
|||||
oksidkatodo |
Elektrodo de elektronika tubo, kies surfaco estas oksidita. |
|
|||
ombrumita kablo |
Speciala kablo por sonfrekvencaj cirkvitoj konekti la regajn konsisterojn. Tiu kablo estas kovrita per metala plektaĵo. La interna(j)n konduktilo(j)n ĉirkaŭas plasta izolilo. Ekstere sur la metalplektaĵo refoje estas plastokovraĵo. |
samaksa kablo |
|||
ombrumo |
Ŝirmado de iu elemento, cirkvito, ŝtupo aŭ aparato kontraŭ ekstera elektromagneta kampo per iu metala materialo, por ke tiu ekstera kampo ne povu penetri en la ŝirmitan spacon. |
|
|||
omo |
(PV: Unuo de elektra rezistanco de konduktilo, kiu tralasas kurenton de unu ampero sub tensio de unu volto.) |
|
|||
ondeca faktoro |
|
|
|||
ondodisvastiĝo |
Disradiado en la kampo de la elektromagnetaj ondoj. |
ondopaso |
|||
ondofronto |
|
|
|||
ondogvidilo |
|
|
|||
ondokvanto |
|
|
|||
ondolongo |
|
|
|||
ondoretenilo |
Seria oscikvito naturigi la efikon de la loka radiodissendilo. Ĉe tiu frekvenco, kun kiu radias la loka dissendilo la ondoretenilo ŝuntas la eniran oscikviton de la ricevilo. |
|
|||
ondorezistanco |
La altfrekvenca fidro elektre montras tian proprecon, kvazaŭ ĝi konsistu el pluraj induktoj kaj kondensiloj, konektitaj tiuj kaj seri kaj paralele. Ĉi tiu rezistanco estas kalkulebla kun la sekva ekvacio:
Ĉi tiu rezistanco estas
sendependa de la frekvenco kaj de la longeco de la fidro. Praktike tiuj
signifas tion, se la fidro havas maldikajn dratojn (sia induktanco L
estas granda), kaj la distanco inter la dratoj estas granda (sia kapacito C estas malgranda), |
|
|||
operacia amplifatoro |
Integrita unudirekt-kurenta amplifatoro, kies amplifa koeficiento estas tre granda (kelkmilio-obla). Ĉi tiu amplifatoro havas retrokuplon inter la elirejo kaj enirejo kaj faras fazreciprokon. La transigan karakterizon determinas la retrokuplaj elementoj. |
OPA |
|||
optokonektilo |
Tiu cirkvito, kies enireo kaj eliro ne estas metala kontakto. La internan regadon faras lumo. |
optokuplilo, optilo |
|||
ortangula signalo |
Impulsteknika signalo, kiun karakterizas en ecaro kvadratformo. |
|
|||
ortikono |
Bildoskenila tubo, alinome bildotransiga. La ortikono havas tre bonan sentivecon, tiel povas detekti ankaŭ ne tro lumigitajn objektojn. |
|
|||
oscikvito |
Paralele aŭ serie konektitaj kondensilo kaj induktilo, kiuj havas t.n. rsonan frekvencon. Ĉe resona frekvenco (f0 ) la oscikvito montras nur oman rezistancon. Resona frekvenco estas tia frekvenco, ĉe kiu la kapacita kaj la indukta rezitanco estas egala (XC = XL). Pro tio, ke la vektoraj direktoj de kapacitanco kaj induktanco estas kontraŭa, tiuj nuligas unu la alian. En la oscikvitoj la elektra energio transformiĝas al magneta energio kaj re, periode. |
|
|||
oscilatoro |
Cirkvito, kiu por konkreta celo produktas alternan signaloserion je determinita frekvenco. (PV: Aparato por produkti elektromagnetajn oscilojn.) |
vibrilo |
|||
oscili |
(PV: Balanciĝi alterne en kontraŭajn direktojn ĉirkaŭ ekvilibra punkto.) |
|
|||
oscilo |
Periode ripetanta vibrado. |
|
|||
osciloskopo |
Mezurilo, kiu povas vidigi la elektrajn signalojn, aperigite per elektronfaska tubo. |
skopo |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
P |
|||||
pantografo |
Kurentodeprenilo de elektra lokomotivo kaj tramo. |
|
|||
paperkondensilo |
Kondensilo, kies izolilo (dielektro) inter la elektrodoj estas fabrikita el papero. |
|
|||
paralela cirkvito |
Kies konsisteroj inter du konektopunktoj konektiĝas paralele. |
|
|||
paramagneto |
|
|
|||
parametro |
Numerigita propraĵo, kiu karakterizas la konsisteron aŭ la jam funkciantan cirkviton. |
|
|||
pendokablo |
Kablo inter kolonoj, muntita alten super la tero. |
|
|||
penetro |
Estas tiu fenomeno, kiam elektronoj aŭ elektromagneta ondo faras efikon en materion. |
|
|||
pentodo |
Pentodo estas tiu elektonika
tubo, kiu havas kvin elektrodojn. La tria grido en la pentodo havas funkcion
eligi la malavantaĝon de tetrodo, nome la sekundaran emision. Ĉi
tiu grido estas lokita en la tubo inter la helpgrido kaj la anodo kaj estas
tiu nomita bremsogrido. |
|
|||
perakva malvarmigo |
Estas tiaj grandpovumaj konsisteroj, kies varmolikado estas tiom grandvoluma, ke eviti la supervasmiĝon eblas nur daŭra trafluigo de akvo. |
|
|||
perda faktoro |
|
|
|||
perdo |
Ĉiu pasiva konsistero funkcias kun perdo. La perdo estas la diferenco de la enira kaj elira povumoj. Tiu perdo estas esprimata kun decibelo [dB] |
likado |
|||
perdoangulo |
|
|
|||
perdokurento |
|
|
|||
perdorezistanco |
Neutila rezistanco. |
|
|||
perioda tempo |
Tempoero de signalo kiu apartenas al peceto de kies serio konsistas la tuta signalo. Ĉe alterna kurento ekz. tiu tempodaŭro, kiu pasis inter du egalaj valoroj, koncerne ekz. al nulo, ĉe samdirekta ŝanĝo. |
|
|||
periodo |
Tiu parto, kiu estas inter la komenca kaj la ripetanta punkto ĉe regule ripetiĝanta signalo. |
|
|||
permeableco |
Primateria propraĵo, kiu
konsistas el la specifa kaj el la relativa permeablecoj. Ĉiuj materioj
havas indikon pri ĝia magnetigebleco, kiun oni nomas relativa
permeableco (mr). Ankaŭ la vakumo havas permeablecon,
kiun oni nomas specifa permeableco (μ0). μ = μ0 +
μr La specifa permeableco estas konstanta valoro: μ0 = 1,256 · 10–6 [Vs/Am] |
|
|||
permitivo |
Materia propraĵo, kiu
reprezentas la grandecon de polarizado pro elektra kampo en la izojaĵoj.
Tiun numeron, kiu montras la diferencon (malgrandiĝon) kompare al la
vakuma fortoefiko, oni nomas dielektrika konstanto, kaj signas per la
greka litero ε (epsilono). Ĉi tiu dielektrika konstanto konsistas
el du partoj: el la dielektrika (absoluta) konstanto de vakumo (el
ε0 ), kaj el la relativ-dielektrika konstanto εr,
kiu konstanto montras la diferencon kompare al la vakuma absolut-dielektrika
konstanto. ε =
ε0 · εr La ε0 havas konkretan kvanton ε0 = 8,86 · 10-12 As/Vm |
dielektrika konstanto |
|||
perŝunta ekscito |
|
|
|||
perturbanta kurento |
Tiu kurento, kiu krom la propra „tasko” okazigas efikon en eksterajn cirkvitojn. |
|
|||
perturbanta tensio |
Tiu tensio, kiu krom la propra „tasko” okazigas efikon en eksterajn cirkvitojn. |
|
|||
perturbo |
(PV: Malordo en maŝino.) |
ĵamo |
|||
piezo- |
Se vi konektas unudirektan tension al kvarckristalo, tiu deformiĝas. Se vi deformigas la kvarckristalon, estiĝas tensio inter la flankoj perpendiklaj rilate al la mekanike tuŝataj flankoj. Ĉi tiun fenomenon oni nomas piezoelektra impreso. |
|
|||
pilo(ĉel)o |
Kurentofonto, kiu transformas kemian energion al elektra energio. Pluraj piloĉeloj kunkonektite estas la baterio. La ŝargeblaj ĉeloj estas la akumulatoroj. (PV: Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de la ĥemia energio.) |
|
|||
pilotsignalo |
Superdonita signaleto porti infomon apartan. |
trigersignalo |
|||
pingloimpulso |
Tiu impulso, kiu havas tre mallongan impulsotempon kaj ĝia pintovaloro daŭrigas ideale ĝis „nulo” da tempo. |
|
|||
pintovaloro |
La plej granda valoro de la dum tempo valormodifanta signalo. |
|
|||
pleniga faktoro |
Rilato inter la impulsotempo kaj la perioda tempo (k) |
|
|||
polareco |
Esprimas pozicion, situon aŭ direkton de la magnetaj polusoj, krome rilatas ankaŭ al la direkto de la unudirekta kurento. |
|
|||
polarizigi |
Lokumi antenon en direkton laŭ la bezonata ondopasa polarizo. |
|
|||
polarizo |
La disradiataj ondoj fare de anteno konsistas el du fortokampoj, magneta kaj elektra. Tiuj ondotipoj situas, (havas pozicion), rilate unu al la alia kaj al la disvastiĝa direkto ortangule. Depende de la pozicio de la elektra kampo oni taksas horizontala aŭ vertikala la polarizon. |
|
|||
polvostruktura ferkerno |
Pro la kirlokurenta perdo oni fabrikas tiajn ferkernojn, kiuj ne havas lamenojn, sed la tuta ferkerno estas presita el ferkunfandaĵaj polvoj. La tielfabrikitajn materiojn oni nomas feritoj. Estas simile fabrikitaj la t.n. durmagnetaj- materioj, kiuj estas uzataj tie, kie bezonas permanentaj magnetoj (laŭtparolilo, mezurilo ktp.). La plej oftaj presitaj formoj de feritoj: bastoneto, tubeto, ŝraŭbo, poto, E kaj U. |
polvoferkerno ferito |
|||
pontorektifigilo |
Cirkvito el du aŭ kvar diodoj, kiu rektifigas ambaŭ amplitudojn (negativan kaj pozitivan) de la alterna kurento. La elira signalo estas fluktua. |
|
|||
portanta kablo |
Ĝi ne kondukas kurenton, nur tenas tiun kablon, tra kiu fluas la kurento. Tiu kablo certigas stabilecon mekanikan. |
tenanta kablo |
|||
potencialo |
Elektra energio. Forto rilate al alia punkto. (PV: Mezuro de la energio entenata en konduktilo: poteciala diferenco = tensio) |
|
|||
potencialdiferenco |
Energiograndeco inter du elektraj polusoj. |
|
|||
potencialkampo |
Tiu spaco, en kiu estas efika la elektra energio. |
|
|||
povumo |
Kapablo por produktado, fari
laboron elektran. La povumon decidas la tensio kaj la kurento. P = U · I |
|
|||
povumo efika |
Estas egala kun tiu
povumo, kiun oni povas mezuri ĉe unudirekt-kurenta konsumado nomata tie utila povumo. En tiu okazo oni
parolas pri efika povumo, se inter la tensio kaj kurento ne estas
fazdiferenco (φ = 00)
aŭ tiu φ = 1800,
la tensio kaj la kurento estas en kontraŭa fazo. P = U ۰
I ۰ cosφ, en kiu ekvacio nun la cosφ = 1, kaj reprezentas la faktoron de povumo. La mezurunuo
de la efika povumo estas la vato [W], tial ĉi tiun povumon oni kutimas
nomumi ankaŭ vathava povumo PW. Tiun aparaton, en kiu
la fazrilato (φ = 00), oni nomumas konsumanta kaj se
tiu φ = 1800, la aparato estas produktanta. |
povumo aktiva |
|||
povumo blinda |
Estas tiu senfrukta povumo, kiu tiam
kreiĝas, kiam la defaziĝo inter la tensio kaj kurento (φ = 900). Temas nur pri tio, ke la povumo balanciĝas inter la konsumilo kaj
la kurentofonto. La konsumilo ĝuste tiom da energo redonas al la
tensioreto, kiom eluzas el tio. La povumon blindan krom
la Pb oni kutimas simboli ankaŭ kun la
litero Q, kaj kalkulas kun la sekva ekvacio: Q = U · Ib , kaj ties unuo estas la [VAr] (varo). |
povumo reaktanca |
|||
povumo kompleksa |
Estas tiu povumo, kiu kreiĝas tiam, kiam
la fazo φ estas inter la 00 - 900
aŭ inter 900 – 1800
grado. Kiel la fazangulo ju pli grandas, la povumo efika des pli
malgrandiĝas. Ĉe 900 grada fazangulo la povumo
efika jam estas nulo, kiel tion vi jam ekkonis ĉe la povumo blinda. La povumo kompleksa estas signata krom la Pk ankaŭ kun la litero S, kaj kalkulebla kun la sekva ekvacio S = U
۰ I
, kies mezurunuo estas la voltampero
[VA]. Tiu povumo tial estas kompleksa, ĉar enhavas, kaj efikan kaj
blindan povumojn. Povumo efika: PW = U · IW = U · I ·
cosφ Povumo blinda: Pb = U · Ib = U
· I · sinφ |
povumo ŝajna |
|||
povumo neaga |
Tiu povumo, kiu ne faras efikan laboron. |
idla povumo, perda povumo likado |
|||
povumo perda |
Estas tiu senutila povumo, kiu likadas transformiĝe al termoenergio. Ekz. kiam varmiĝas transistoro, tiu varmo estas perdita povumo. |
|
|||
povumo utila |
Estas tiu povumo, kiu efektive faras laboron. Uzata tiu termino por esprimi unudirekt-kurentan povumon. |
|
|||
pozitiva |
(PV: Karakterizas tiun el la du elektroj, kiu respondas al la karbo ĉe pilo.) |
|
|||
preamplifatoro |
La unua ŝtupo de la amplifatora aparato. La tre malintensajn enirajn signalojn ne eblas rekte amplifi al uzebla nivelo (kaj tensie, kaj kurente), kiom da bezonas la konsumiloj. La preamplifatoro vere estas tensioamplifatoro. |
|
|||
preciziga kondensilo |
Valormodifebla kondensilo kun mallarĝa intervalo, manipulebla per ŝraŭbo. |
||||
preciziga rezistilo |
Valormodifebla rezistilo kun mallarĝa intervalo, manipulebla per ŝraŭbo. |
|
|||
premagnetigo |
Kun unudirekta kurento magnetiga ferkerno iomete. |
|
|||
prembutono |
Manupulilo, per kiu oni povas ŝalti cirkviton. |
|
|||
preselektoro |
Preamplifatoro, kiu traigas nur decidan frekvencointervalon. |
|
|||
presita cirkvito |
Muntita cirkvita panelo, sur kiu estas jam funkcikapabla cirkvito aŭ cirkvitero. |
prescirkvito |
|||
pretensio |
Estas tiu unudirekta tensio, kiu estas ĉe transistoroj inter la bezo kaj emitero, kaj ĉe la elektronikaj tuboj inter la katodo kaj la antaŭa ŝtupo, kiam ne estas enira signalo. Kun ĉi tiu tensio estas agordita la laborpunkto. |
biastensio |
|||
primara |
Tiu bobeno de transformilo, al kiu estas konektita la enira tensio. (PV: Unuaranga, unuagrada) |
|
|||
proceza figuro |
Serio de blokfiguroj, kiuj reprezentas la paŝojn sinsekvajn dum la funkciado.
|
|
|||
procezilo |
Integrita cirkvito havanta tiu eksterordinare tre multajn cirkvitojn. Plej pofte estas uzata en komutoroj. |
PC |
|||
programdisko |
Kodigita disko, kiu rotace movigas la alkuplita(j)n kontaktilo(j)n. |
|
|||
progres(ant)a ondo |
Se la elira impedanco de iu altfrekvenca generatoro, kaj la impedancoj de la ŝarĝilo kaj de la inter ili estanta fidro estas egalaj, la energio de la altfrekvenca generatoro tute konsumiĝas en la ŝarĝilo. Tiu energio propagiĝas en la fidro kiel progres(ant)a ondo. La amplitudo ne ŝanĝiĝas laŭ la fidro . |
|
|||
progres(ant)onda tubo |
|
|
|||
prokraste aga kontaktilo |
Kontaktilo apartenanta al tiu relajso, kies funkciado (plej ofte la elŝalto) estas prokrastita aŭ tiu speciala kontaktilo, kies mekanika konstrukcio certigas malpli rapidan transŝalton, ol tiu de la normalaj kontaktiloj. |
|
|||
prokraste aga relajso |
Tiu relajso, kiu ne tuj havas ripozan (senaktivan) pozicion, kiam ĝia cirkvito funkciiga estas disŝaltita, sed nur post decida tempo, kiun tempon determinas la alkonektitaj konsisteroj. |
prokrastita ankrofalo |
|||
prokrastiga cirkvito |
Tia cirkvito, el kiu la eniranta signalo nur post decida tempo eliras. Retenas la eliron de signalo. |
|
|||
protektado kontraŭ elektrokutiĝo |
Principoj kaj teknikaĵoj por eviti la elektrokutiĝon. |
|
|||
protektgiĉeta MOD-FET |
La giĉeto de |
|
|||
postleviga konekto |
Baza konektotipo amplifatora, ĉe kiu la enira regtensio dinamike grandigas (levigas) la valoron de la enira rezistanco. |
(Bootstrap – angle) |
|||
primara bobeno |
Tiu bobeno de transformilo, al kiu estas konektita la enira tensio. |
|
|||
PROM |
(Programebla ROM) memorilo. La informojn mem la uzanto povas
enskribi (enbruligi) en la memorilon. |
|
|||
protektrelajso |
Relajso, kiu malŝaltas la kurenton se okazas kurtcirkvito, eviti la elektrovundiĝon. |
|
|||
protektrezistilo |
Tiu rezistilo, kiu certigas la bazŝarĝon de la nutrilo. Je senŝarĝa stato la tensiointenso povas tro grandiĝi. |
|
|||
provtensio |
Iomete malgranda ol la uzina (funkciiga) tensio. Tio estas uzata por la kontrolo de cirkvito, eviti la difektiĝon pro la eventuala ne ĝusta funkciado. |
|
|||
pseŭdoanteno |
Estus plipreciza nomumi pseŭdoŝarĝilo,
kiu servas la kontrolon kaj alĝustigon de la radiodissendilo, evite la
ĝemadon de la elektromagneta kampo. Praktike ĝi estas rezistilo
ŝirmita sen induktanco. |
|
|||
pseŭdoŝarĝilo |
Rezistilo, kiu anstataŭas la aplikotan ŝarĝilon aŭ konsumilon. |
|
|||
pufrokondensilo |
Niveligas la fluktuan kaj pulsantan kurentojn. Ŝargite havas tiom da elektran energion, kio estas sufiĉa por kompensi la momentajn (impulsajn) mankojn de la nutrotensio. |
|
|||
pulsanta kurento |
Ekz. tia estas la kurento rektifigita el trifaza kurento. |
|
|||
pupindistanco |
Distanco inter du pupin-bobenoj. |
bobenpaŝo |
|||
pupinizado |
Ŝargado de sonfrekvenca kablolinio per bobenoj. |
|
|||
pupinsektoro |
Pupinizita kablolongeco inter du amplifatoroj. |
|
|||
puŝreostato |
Tiu reostato, kies meza kontaktilo estas movigebla laŭ rekta linio. |
|
|||
puŝŝaltilo |
Du, aŭ multpozicia ŝaltilo, kies pozicion oni povas ŝanĝi puŝe sen abrupta movo. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
R |
|||||
radioamatoro |
Hobie komunikas per radioaparato funkcianta tio en decida frekvencointervalo. |
|
|||
radiofonio |
(PV: Telefona sistemo, kiu uzas la proprecojn de elektromagnetaj ondoj.) |
|
|||
radiofono |
(PV: Radiofonia ricevilo.) |
|
|||
radiotelefonio |
(PV: Telefona sistemo, kiu uzas la proprecojn de elektromagnetaj ondoj.) |
radiofonio |
|||
radiotelegrafio |
Telegramo ekspedata per radioteknike. |
radiogramo |
|||
radiolokatoro |
Aparato por esplori kaj mezuri per radioondoj. |
radaro |
|||
radiostacio |
Dissendejo, de kie oni disradiigas radioprogramon.
|
|
|||
RAM |
Skrib- / Legebla Memorilo. |
Mi devas mencii, ke la RAM akronimo por esprimi skrib/legeblan memorilon estas falsa. Certe
tio okazis pro la neĝusta traduko el la angla (Random Acces Memory),
kiu vere esprimas tian memorilon, en kiu oni povas rekte, laŭ volo
atingi ajnan storoĉelon. Tiel eĉ la
ROM memorilo povas esti
ankaŭ RAM memorilo. La ROM estas precize uzata el la angla (Read
Only Memory). |
|||
rastero |
Nomo de speciala signalo
aperinta sur |
|
|||
reaktanco |
La reaktanco havas kapacitan kaj induktan elementojn, tiel rilate al la frekvenco tio povas esti aŭ negativa aŭ pozitiva, kaj en resonanco ĝia resonanco estas nulo. |
|
|||
receptilo |
Konsistero kapti la eksterajn instigojn kaj transformi tiujn al elektra signalo. |
senzilo, sentilo |
|||
receptoro |
Aparato kapti la eksterajn instigojn kaj prilabori tiujn al uzebla elektra signalo por aliaj cirkvitoj aŭ aparatoj. |
senzoro |
|||
referenctensio |
Etalona tensiovaloro tre stabila, al kio estas komparata alia tensio. |
|
|||
reflektilo |
Antenoparto de |
|
|||
reflekto |
(PV: Reĵeti, rebrili, resendi, reradii sonojn, lumon, varmon: polurita, netrairebla surfaco, kiel ekz. de spegulo, reflektas la radiojn de la lumo.) |
respegulo |
|||
reflektometro |
Mezurilo, kiu funkcias eluzante la ondoreflektiĝon ekz. en en la eksplorado de surfacoj elektromagnete kaj por difini lokon de kablodifektoj. |
|
|||
reflektoro |
Lumigilo por fari intensan kaj direktitan lumon. |
|
|||
rega cirkvito |
Aŭtomata regilo influanta la funkciadon de la ragato laŭ la ŝanĝo de cirkonstancoj. |
aŭtrego |
|||
rega grido |
Unua kluzelektrodo de elektronikaj tuboj. |
|
|||
regi |
Influi funkciadon. |
|
|||
regilo |
Rega (kluz-) elektrodo en elektronikaj tuboj. La regilo ĉirkaŭas la katodon. Laŭ la tipo de elektronika tubo estas uzataj pluraj regiloj. |
kluzelektrodo |
|||
registrilo |
Provizora storo. En tiu okazo oni parolas pri registrilo, kiam la grandeco de la
storenda informo estas antaŭdifinita (bitoka, diĝitvorta) kaj la
storokapacito relative malgranda. |
registoro |
|||
registro |
Surbandigo ĉe la
magnetofona tekniko. |
|
|||
regulatoro |
(PV: Aparato, plej ofte uzata ĉe
radiodissendoj, kiu regulas la frekvencan konstanton de dissendo en la
radioelektraj stacioj.) |
|
|||
reĝimo |
Kondiĉoj de funkciado
aŭ funkcimaniero de maŝino, aparato aŭ cirkvito je difinita
tempo. |
|
|||
rekombiniĝo |
Kiam la jonoj diverspolusaj puŝas unu al la alia, tiuj refoje fariĝas neŭtralaj molekuloj. |
|
|||
rekta kurento |
Kiu estas produktata rekte el alia energio. Ekz. la sunĉelo rekte produktas elektran energion el la sunradio. |
|
|||
rekta ricevatoro |
Tia radioricevatoro, en kiu la interna frekvenco egalas kun la aŭdebla frekvenco. Ĝia malavantaĝo estas la malbona selektiveco. |
|
|||
rektifi |
Fari unudirektan kurenton el alterna kurento. (PV: Transformi alternan kurenton en kontinuan aŭ onduman kurenton.) |
|
|||
rektifilo |
Konsistero, kies rezistanco grave diferencas laŭ la polarizo de la alkonektita tensio. Tia estas la diodo, kaj la valvo. (PV: Aparato por rektifi alternan kurenton.) |
|
|||
relajo |
(PV: Aparato, kiu ebligas per tre malforta energio akiri gravajn efikojn utiligante la aldonan energion.) |
|
|||
relajso |
Elektromagneta ŝaltilo. |
signalkaptilo |
|||
relaksa oscilatoro |
Tia oscilatoro, en kiu la kondensilo-ŝargoplenigon sekvas malŝargiĝo tra rezistilo, kaj ĉi tiu periode daŭras. Estas konataj unustabila, dustabila kaj flopo tipa. |
|
|||
reluktanco |
Magneta rezistanco de la (senbreĉa) ferkerno. Reciproka permeablo. |
|
|||
remanenco |
Restanta magneteco, post kiam estas ĉesita la magnetigo. |
|
|||
rendimento |
Funkcia kvalito esprimata en procento, kalkulita kvociento el la utila energio dividite kun la enira energio. |
|
|||
reostata bremso |
La elektromotoroj povas funkcii, ankaŭ kiel generatoroj. Se oni elŝaltas la kurenton desur la motoro, tio dum iom da tempo haltos. Se oni volas haltigi plirapide, tiam konektas ŝarĝon sur la konektopunktoj de motoro, kiu nun funkcias, kiel generatoro transformante la movenergion al elektra energio. Laŭ la ŝarĝograndeco la motoro dum mal pli da tempo haltas ol simple elŝaltite. Tiu bremso estas uzata ekz. ĉe la tramoj. |
|
|||
reostato |
(PV: Aparato de laŭdezire variebla elektra rezistanco, kiu lokita en cirkviton ebligas variigi la intenson de kurento.) |
|
|||
reparejo |
Laborejo, kie oni reparas la difektitajn aparatojn. |
|
|||
reprodukto |
La diversmaniere storita informo estas retransformata al spertebla formo por la homaj sentorganoj (aŭdi, vidi). |
|
|||
repulsiva motoro |
Unufaza, kurentokolektanta motoro, kies rotoro konektiĝas kurtcirkviton pere de frotiloj tuŝantaj la kurentokolektilon. Tiuj frotiloj estas apartaj de la ĉefcirkvitaj frotiloj, tiel tiu motoro estas duobla frotilpara motoro. La regado de la rivolunombro de tiu motoro estas pli facila kaj simile la ŝanĝo de la rotaciodirekto. |
repuŝa motoro, Déri-motoro |
|||
resona frekvenco de anteno |
Kiam la reaktanco estas nulo ĉe la konektopunkto, la anteno resonas kun konkreta frekvenco. Ĉe duon-ondolonga dipolo la frekvenco f =143/sm, kie la f estas en MHz kaj la longeco sm estas en metro. Ĉe kvaron-ondolonga anteno f=71/hm, kie la hm estas la alteco de la antenomasto en metro. La antenoj povas resoni kun superharmonoj, sed tiam la nadirimpedanco ŝanĝiĝas. |
|
|||
resonanco |
Kunoscilado; io oscilas kun sama periodo rilate al la baza frekvenco. |
|
|||
resonilo |
Ilo, kiu povas transpreni la oscilon de sia ĉirkaŭaĵo. |
|
|||
restanta kurento |
Fluanta kurento tra la elŝaltita duonkonduktila konsistero. Ekz. se la bezkurento IB = 0, tiam la kolektorkurento egalas IK = (1+B) · IKB0. Ĉi tiu restanta kurento estas neglektebla ĉe la siliciotransistoroj. |
|
|||
restatigo |
En diĝitaj cirkvitoj la dustabilajn kaj nombrigajn cirkvitojn statigi al decida starta pozicio. |
rest-o ang. reset |
|||
reta tensio |
Tiu potencialdiferenco, kiu estas mezurebla en la multfaza sistemo inter du fazkonduktiloj. |
|
|||
retroinfluo |
En la aktivaj konsisteroj okazas, ke la kurentoŝanĝo de la elirpunkta elektrodo reefikas al la regelektrodo. Oni parolas pri retroinfluo ankaŭ inter cirkvitopartoj, kiun eblas barigi per ŝirmado kaj uzante optokuplilon. |
retrigo |
|||
retrokonduktilo |
Plej ofte la nulkonduktilo aŭ la (–) konduktilo de unudirekta tensio. |
|
|||
retrokupla koeficiento |
La grandecon de la retrokuplado, la retrokuplan koeficienton (rk) donas la ono de la bazamplifado (A)
kaj la retrokupla amplifado (Ark). |
retrokupla faktoro,
(β), retrofaktoro |
|||
retrokuplo |
Efiko, kiam energio retroiras de la eliro al la eniro de cirkvito. La retrokuplo povas okazi intence aŭ neintence kaj povas esti aŭ pozitiva aŭ negativa. La neintenca retrokuplo estas malefika. La negativa retrokuplo okazigas malintensiĝon de amplifeco, sed estigas plistabilecon. La poztiva okazigas ekcitiĝon kaj estas uzata en la oscilatoroj. |
|
|||
retrokurento |
Tiu kurento, kiu estas mezurebla en la „nul” aŭ „baz” konduktilo, refluante al la nutrilo. |
|
|||
retropoluso |
Komuna poluso de la enirejo kaj la elirejo. |
|
|||
retropunkto |
Tiu punkto, al kiu estas konektita la retropoluso. |
retropoluso |
|||
rezerva tensioreto |
Certigas nutradon dum la malfunkciiĝo de la ĉefa tensioreto. Ekz. motorgeneratoro. |
|
|||
rezinhava plumbostano |
Fandigebla dratforma metalo por fiksi la konsisterojn sur muntopanelon per lutado. |
rezinstano |
|||
rezistancmetro |
Aparato, per kiu oni povas mezuri la valoron de la rezistanco. |
|
|||
rezistanco |
Tiu efiko, kiu baras, limigas la intenson de la kurentofluo. Bremsas la movon de la ŝargoportantoj. (PV: Karakteriza konstanto de konduktilo, dependa ĉefe de ĝia naturo, longo kaj tratranĉo, difinita per la leĝo de omo.) |
rezisteco |
|||
rezistanto |
Tiu materio, en kiu estas malmultaj liberaj elektronoj, tiel estas kapabla bari, limigi la intenson de kurento. |
|
|||
rezistilo |
Konsistero fabrikita el rezistanta materio. |
|
|||
ricevilo |
Aparato por aŭskulti radiodissendojn. |
ricevatoro |
|||
rilaksa cirkvito |
Tia cirkvito, en kiu fluas nek sinusoidaj, nek diĝitaj signaloj. Ekz.: cirkvito kun segildentforma signalo en TV-aparato, ktp. |
|
|||
rilatdetektilo |
Demodulilo por frekvenco-modulitaj signaloj. |
|
|||
ring-modulatoro |
Tiu cirkvito, kiu estas kapabla
krei eksterordinarajn sonojn el la signaloj de muzikinstrumentoj. La enirajn
du signalojn tiel modulas, ke en la elira signalo ĉeestas ties kaj adiciita kaj la subtrahita frekvencoj. Tiuj
frekvencoj plej ofte malharmonaj pro tio la kunsono okazigas disonancon. |
|
|||
ringosparkado |
Okazas ĉe komutilo de motoro dum kurtcirkvita difekto. (Mi mencias, ke estas spertebla iom da sparko ankaŭ dum sendifekta funkciado inter la frotilo kaj komutilo, sed tiuj ne ringiĝas.) |
|
|||
ripoza kontaktilo |
Tiu kontaktilo de relajso, kiu tiam fermas la cirkviton, kiam la relajso estas en neekscita stato. |
|
|||
ripoza stato |
ekz. kiam relajso ne estas ekscitata. |
|
|||
rotacia nombro |
Nombro, kiu montras, ke kiom turnas la rotoro tutan rondon dum unu minuto. |
|
|||
rotoro |
Rotacia parto de la elektra maŝino (motoro, generatoro, dinamo). |
|
|||
rubandokablo |
La dratoj de kablo ne estas plektitaj, sed estas serie lokitaj unu apud la alia. |
|
|||
REPROM |
REProgramebla ROM memorilo. Per
UV lumo forstrekebla memorilo,
kiun la uzanto povas refoje programigi. |
|
|||
ROM |
Nur legebla memorilo, havanta fiksinformojn. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
S |
|||||
satura tensio |
Tiu valoro de la bornotensio, ĉe kiu la amplifilo jam ne estas regebla kaj ties kurento atingas la maksimuman valoron. La amplifa konsistero estas jam plena kun ŝargoportantoj. |
|
|||
sekundara bobeno |
Tiu bobeno de transformilo, el kiu estas prenita la elira tensio. |
|
|||
selektiva relajso |
Relajso, kiu povas funkcii nur en difina frekvencobendo. |
|
|||
selektiveco |
Kapableco de radioaparato elekti ĝuste la deziratan radiodissendon. |
|
|||
sendejo |
Tiu elektrodo de FET-oj, el kiu fontas la ŝargoportantoj. |
fontilo surĉo |
|||
sendependa kontaktilo |
Speciala kontaktilo de apogita relajso. Ĉi tiu kontaktilo ne estas apogita, do post la elŝalto de la relajsocirkvito, ĝi removas el aktiva pozicio al baza pozicio. |
|
|||
senmova induko |
Oni parolas tiam pri senmova induko, kiam dum la indukado la bobeno ne movas. Movas nur la magneto. |
|
|||
senŝarĝa amplifeco |
Tiu amplifeco de amplifatoro, kiam la elirejo estas malferma, do tio ne estas ŝarĝata. |
|
|||
sentemo |
Propraĵo de cirkvito, aparato kontraŭ la influoj eksteraj, kiuj povas esti ekz. termika, mekanika, elektrostatika kaj magneta. |
|
|||
sentiveco |
Propraĵo de cirkvito, aparato rilate al la enira signalo minimuma. |
|
|||
senzoro |
Konstruelemento, kiu povas transformi neelktran fenomenon al elektra kvanto. |
perceptilo |
|||
sinkrongeneratoro |
1.) Sinkronmaŝino, kiu la mekanikan energion transformas al elektra energio. 2.) Cirkvito en la televidtekniko, kiu certigas la sinkronfunkciadon inter la ricevatoro kaj la dissenda aparato. |
|
|||
sinkroni |
Certigi, reguli la samtempan sinkronfunkciadon inter la kunapartenaj maŝinoj, aparatoj. |
|
|||
sinkronizatoro |
Cirkvito, kiu aŭtomate regulas la frekvencojn sama de du memstaraj oscilatoroj. |
|
|||
sinkronmaŝino |
Elektra maŝino funkcianta per alterna kurento, kies rotoro sinkron-rotacias kun la estiĝanta rivola magneta kampo. |
|
|||
sinkronmotoro |
Elektromotoro funkcianta per alterna kurento, kies rotoro sinkron-rotacias kun la estiĝanta rivola magneta kampo. |
|
|||
sinkronsignaloj |
Startiga signalo en la televidtekniko por certigi la sinkronfunkciadon (ĝustan, samtempan starton de la elektronradio) en la skenotubo kaj la kineskopo. |
|
|||
skenado |
Tiu procezo, kiam la bildo estas malkomponita al bilderoj, dissendotaj sinsekve unu post la alia. |
|
|||
skenoproporcio |
Tiu numero, kiu tion montras, ke kiom da ero „ŝtupo” estas disigita ajna analoga signalo. |
|
|||
skinefekto (surfaca efekto) |
La altfrekvencaj kuretoj nur la sur surfaco fluas tra la kondukltilon (fadenon, draton). |
|
|||
skot-transformilo |
Speciala transformilo, per kiu oni povas fari el la trifaza kurento dufazan kurenton. |
Scott-konekta transformatoro |
|||
skribokap(et)o |
Tiu konsistero en la magnetofo, per kiu oni povas skribi sur la bendon. |
|
|||
solenoido |
Speciala induktilo, havanta ringforman bobenon. |
|
|||
sordido |
Malpuraĵo en duonkondukt-anta teknologio. |
|
|||
sparkestinga kontaktilo |
Tiu kontaktilparo, je kies kun aŭ diskonektado ne povas estiĝi sparko. |
|
|||
sparkilo |
Tiu konsistero, kies sparko ekbruligas la benzinon en la motoro. La sparkon estigas alta tensio inter la elektrodoj. |
bruligkandelo |
|||
sparko |
(PV: Elektra fajrero.) |
|
|||
sparkobreĉo |
Spaco inter du elektrodoj, en kiu pro supertensio okazas traromo kreante elektrosparkon. Tio estas trovebla ekz. sur la bruligkandelo (sparkilo) de la benzinmotoroj. |
|
|||
specifa konduktanco |
|
|
|||
specifa rezistanco |
Ĉiuj materioj havas t.n. specifan rezistancon, kiu rezistanco dependas de la atoma strukturo de materio. La specifan rezistancon oni decidis unuece al ĉiu materio, en heksaedra formo, havanta tiu heksaedro 1 m-an eĝon. En la praktiko ni mezuras ne en metro (m), sed en milimetro (mm). Specifa rezistanco =
|
| ![]()
|
|
|
stabila kurentofonto |
Tia nutrocirkvito, kiu sendepende de la ŝarĝo ĉiam certigas stabilan bornotension.
|
|
|||
staranta ondo |
Se la impedanco de la ŝarĝilo estas diferenciganta disde la impedancoj de la figro kaj de la generatoro, parto de la altfrekvenca energio (determinita far la neadaptec-rilatumo) reflektiĝas, kaj tiu reflektita ondo kun la antaŭenvenanta ondo formas iun konstantan amplitudo-distribuon. Laŭ la fidro estas observeblaj minimumaj kaj maksimumaj amplitudvaloroj. |
|
|||
statoro |
La statoro estas tiu parto de motoro kaj generatoro, kiu ne turnas dum la funkciado. |
|
|||
stelforma konekto |
Alkonekta sistemo ĉe la trifaza nutrado. La tri bobenoj estas stelforme kunmuntitaj. „Y” |
stelkonekto |
|||
storo |
Deponilo por diĝitaj informoj. |
memorilo |
|||
strikta kuplo |
Tia indukta kuplo inter bobenoj, kiam la plej multo da fortolinio partoprenas en la energiotransportado. |
|
|||
stroboskopo |
Intensan lumon eliga aparato intermite laŭ la regado. |
|
|||
subtera kablo |
Speciala kablo havanta plurajn manteltavolojn, tiel ĝi estas kapabla elteni la subterajn cirkonstancojn. |
|
|||
subtrahtoro |
Tiu cirkvito per operacia amplifatoro, kies elira tensio egalas kun diferenco de la eniraj tensioj. |
|
|||
superdonita signalo |
Aldonita signaleto al la ĉefsignalo porti apartan informon. |
pilotsignalo |
|||
superharmono |
La frekvenco de la alternaj signaloj konsistas el multaj plialtaj frekvencoj. Tiujn frekvencojn, kiuj estas entjeraj multobligoj de la bazfrekvenco oni nomas superharmonoj. |
|
|||
superkonduktanco |
Ekzistas tre malalta temperaturo, -273 |
|
|||
superkurento |
Tre intensa kurentonivelo, grave superanta la nominalan kurentointenson. |
|
|||
superkurtondo |
Radio kaj TV dissenda bendo, havanta frekvencojn super 300MHz. |
SKO |
|||
supermalŝargo |
Kiam akumulatoro estas malŝargita sub ties minimuma bornotensio. (ekz. tiu minimuma bornotensio ĉe 12V-a akumulatoro estas 10V) |
|
|||
supermalŝarĝo |
Okazas tiam, kiam oni elprenas pli multon da elektra energio el akumulatorto, ol tiu restus reŝargebla. |
|
|||
superŝargo |
Kiam akumulatoro estas ŝargita plu ties maksimuma bornotensio. (ekz. tiu maksimuma bornotensio ĉe 12V-a akumulatoro estas 16,5V) |
|
|||
superŝarĝo |
Pli granda ŝarĝo ol, kiun povas elteni sen difekto cirkvito, aparato aŭ mem la nutrilo. |
|
|||
supertensio |
Estas pli granda tensio ol tiom permesata. |
trotensio |
|||
suprakonduktilo |
Tiu konduktilo, kies rezistanco estas nulo. |
|
|||
surfaca efekto |
La altfrekvenca kurento ne uzas la tutan sekcon de la konduktilo, nur ĝian surfacon. |
|
|||
surfaca ondo |
La surfaca ondo, aŭ alinome bazondo estas tiu radioondo, kiun disradias rekte la sendatoro. Ĉi tiu ondo sekvas la surfacon de la tero. |
bazondo |
|||
surpaperigilo |
Aparato por skribi aŭ desegni sur papero, apartenaĵo al komputoro, similas al la elektra tajpilo. |
presilo surigilo |
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
Ŝ |
|||||
ŝafto |
Metalpeceto por konekti draton al panelo cirkvita. |
|
|||
ŝalti |
Ekfunkciigi |
|
|||
ŝaltilo |
Elektromekanika konsistero, kiun la uzanto ovas funkciigi per mane. |
|
|||
ŝaltodiodo |
Speciala diodo, kiu povas tre rapide enŝalti aŭ elŝalti kurenton. |
|
|||
ŝaltoregata nutrocirkvito |
Ne daŭre funkcianta nutrocirkvito. Ĝi estas alterne en- kaj elŝaltita laŭ la ŝarĝobezono. Tiu ŝaltoperiodo funkcias inter 10 – 100 kHz frekvenco. |
|
|||
ŝaltotempo |
Tiu tempo, kiu estas bezonata por ŝanĝi valoron inter du tensionivelo. |
|
|||
ŝargadbobeno |
En sonfrekvenca
signal-transportado per kablo estas uzata en decidaj distancoj bobenoj por
grandigi la indukton de la cirkvito. |
pupin-bobeno |
|||
ŝargilo |
Aparato, per kiu oni povas ŝargi (plenigi kun elektronoj) akumulatoron. |
|
|||
ŝargo |
Havo de elektronoj. Tiu agado per, kiu oni enmetas elektran energion ekz. en akumulilon, en kondensilon. |
|
|||
ŝargodemovo |
Translokiĝo de elektronoj. |
|
|||
ŝargoportanto |
Konduktaj elektronoj. |
|
|||
ŝargotempo |
Tiu tempo, kiu estas bezonata por plenigi kun ŝargo kondensilon aŭ akmulatoron. |
ekz. ĉe akuo |
|||
ŝarĝlimo |
Tiu maksimuma ŝarĝo, kiu ankoraŭ ne okazigas difektiĝon en la aparato. |
|
|||
ŝarĝo |
Al la eliro konektita rezistanco, plej ofe tonsumilo. |
|
|||
ŝarĝrezistilo |
Tiu rezistilo, plej ofte impedanco, kiu ŝarĝas la eliron de cirkvito. |
|
|||
ŝirmita kablo |
Speciala kablo, kiu havas mantelon ankaŭ el metalo por ŝirmi la konduktan fadenon kontraŭ la eksteraj elektraj kaj magnetaj influoj. |
|
|||
ŝov-registrilo |
Speciala
registrilo. La informojn oni povas po bitoj, paŝo post paŝo
enskribi kaj ellegi. |
|
|||
ŝrumpotubo |
Speciala kovrilo por kablokunligoj, kiu havas materion el speciala plasto, kies propraĵo estas la ŝrumpado pro varmo. |
|
|||
ŝtopingo |
Truhava konektilparto, en kiu ŝtope la ŝtopilon oni povas fari elektrajn konekton. Estas fabrikata unu, du kaj multpolusaj konektiloj. |
|
|||
ŝtupo |
Cirkvitoparto, kiu povas ankaŭ memstare funkcii. |
|
|||
ŝuntkondensilo |
Paralela ŝarĝkondensilo. |
|
|||
ŝunto |
Paralela ŝarĝrezistilo. (PV: Paralela konekto de rezistilo, uzata por mezuri kurentojn.) |
|
|||
ŝuntosentiveco (trakcirkvito) |
Signifa propraĵo de trakcirkvito, numerita en omo, kiu montras tiun valoron de ŝunto, sub kiu la funkciado sekura de cirkvito estas certigata. |
|
|||
ŝuntoŝtupo |
Cirkvitero, kiu ŝuntas la elirsignalon. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
T |
|||||
taktofrekvenco |
Nombro de la sinsekvaj taktoimpulsoj po sekundo. |
|
|||
takto(signalo) |
Funkciopaŝon reganta impulserio por diĝitaj cirkvitoj. |
|
|||
tank-ŝtupo |
Povuma elira ŝtupo de sendilo, al kiu estas kuplita la anteno. |
tank-oscikvito |
|||
tardigo |
Prokrasto de iu elektra signalo je iu certa valoro. |
prokrastigo |
|||
tavoltemperaturo |
Temperaturo de duonkonduktila tavolo dum funkciado. Ĝia maksikuma valoro estas grava dateno, kiun superige la konsistero difektiĝas. Limiti ĉi tiun temperaturon oni kutoimas uzi konvektilon, malvarmigan ripon. |
|
|||
telefonlineo |
Vojo por konekti telefonaparaton al la telefoncentralo. Teknike dratparo tra pluraj konektoskatolo. |
|
|||
telefoncentralo |
Teknikaĵo, kiu certigas per mane aŭ aŭtomate la kunkonektigon de la diversaj telefonlineoj. |
telefonoficejo |
|||
telegrafa masto |
Kolono, kiu tenas tiujn kablojn (telegrafajn dratojn), kiuj kondukas la telegrafkurenton. |
|
|||
telegrafo |
Aparato, per kiu oni sendas telegramon radiofone. |
|
|||
telekomandilo |
Aparato, per kiu oni povas regi alian aparaton pere de ondoj radia aŭ luma. |
|
|||
telekontrolo |
El distanco oni povas kontroli funkciadon. (Ne certigas influon aŭ regadon.) |
|
|||
telemetrio |
El distanco farata mezurado kun elektraj signaloj. |
telemezurado |
|||
teleregado |
Influo de la funkciado el distanco. |
|
|||
teleregata ŝaltilo |
Aparato, per kiu oni povas de distanco en aŭ elŝalti alian aparaton. Inter la teleŝaltilo kaj la ŝaltata aparato la ligo povas esti per drato aŭ per ondoj. |
teleŝaltilo |
|||
televidilo |
Aparato por transporti radiofone kaj sonon kaj bildon. |
|
|||
tempokonstanto |
Tiu tempo, kiu estas bezonata por ŝargi aŭ malŝargi kondensilon kaj induktilon ĝis decida nivelo. |
|
|||
tensio |
Elektra streĉo inter du punktoj. Potencialdiferenco rilate
al la energionivelo. La tensio inter la du
konektopunktoj de rezistilo proporcias al la intenso
de la ĝin trafluanta
kurento. (PV: Forto kun kiu elektro
elfluas el elektrodoj: tensio
estas sinonimo de potenciala diferenco.) Tensiotipoj laŭ alteco: Eta tensio estas
pli malgranda ol 24V. Basa tensio estas inter
24V- 65V. Uzina tensio estas inter
65V- 110V. Publika tensio estas inter
100V (220V) – 380V. Linia tensio (granda
tensio) estas pli alta ol 380V. |
|
|||
tensioduobligilo |
Speciala rektifigilo konstanta el du diodoj kaj el du kondensiloj, en kiu cirkvito la du diodoj ŝargas la du kondensilojn, serie konektitajn, tiel sur tiuj kondensiloj la duobla tensio estiĝas. Pluajn duobligilojn kunkonektite oni povas multobligi la tensiojn. |
duobligilo |
|||
tensiofalo |
Valorperdo de tensio inter la ŝtupoeliro kaj eniro. |
|
|||
tensiogeneratoro |
Generatoro havanta tre malgrandan internan
rezistancon (Rin), tial la bornotensio estas relative
stabila, nur iomete ŝanĝiĝas de la ŝarĝo. Se Rin = 0, tiel la tensio estas sendependa de la ŝarĝokurento (konsumata), tiam la tensiogeneratoro estas ideala. |
|
|||
tensiomultobligilo |
Kunkonektitaj tensio-duobligiloj, kies produto dependas de la nombroj de ŝtupoj. |
multobligilo |
|||
tensionivelo |
Grandeco de la tensio. |
|
|||
tensiopinto |
La plej granda valoro de la koncerna tensio. |
|
|||
tensioripetilo |
Speciala operacia amplifatoro, kies retrokupla amplifeco Aurk = 1. La enira rezistanco estas tre granda kaj la elira rezistanco estas tre malgranda de la ĉi tipa amplifatoro, kiu vere nur ripetas la eniran signalon ĉe la elirejo. |
|
|||
tensioŝanĝilo |
Cirkvito aŭ ŝaltilo, kiu povas elekti el inter la diversaj tensiotipoj. |
|
|||
tensioŝanĝo |
Ŝanĝo inter la diverstipaj aŭ diversnivelaj tensioj. |
|
|||
tensioŝtupo |
La tensionivelo inter du cirkvitoŝtupoj ne egalas. Ekz. la elira tensio (Uel) de la antaŭa cirkvitoŝtupo estas pli alta aŭ pli malalta ol tiu de la enira tensio (Uen) de la sekvanta cirkvitoŝtupo. |
|
|||
tensiostabiligado |
Tiu agado, kiu tenas la nutrotension en tre mallarĝa intervalo sendepende de la enira tensiŝanĝo aŭ de la variiĝo de la ŝarĝograndeco. |
|
|||
tensiostabiligilo |
Aparato, kiu tenas la nutrotension en tre mallarĝa intervalo sendepende de la enira tensiŝanĝo aŭ de la variiĝo de la ŝarĝograndeco. |
stabiligilo |
|||
teoria funkciado |
Klariga priskribo pri la funkciado de cirkvito, aparto. |
|
|||
teoria skemo |
Tia konektoskmeo pri cirkvito, kiu ne enhavas la tipojn kajn valorojn de la konsisteroj. |
|
|||
terkonekta stango |
Tiu stango, kiu alterumas la restantan ŝargon post la tensioelŝalto desur la katenario. Krom tio certigas defendon kontraŭ la malintenca enŝalto de tensio eviti elektorkutiĝon. |
|
|||
terkonektilo |
Konektilo por kunligi la komunan punkton de aparato (metalŝasio) kun la terpunkto. La kunligo devas esti tre malgrandrezista. |
|
|||
terkonektila maŝo |
En aparato funkcianta en altfrekvenco la terkontaktilojn oni devas kunligi. Sen tio estiĝas terkontaktilaj maŝoj, kiuj influas la funkciadon de la aparato, okazigas bruon, interferon. |
teruma maŝo |
|||
terkontakto |
Kondukta kunligo al la tero. |
terumo |
|||
termistoro |
Rezistilo, kies valoro variiĝas grave pro la temperaturŝanĝo. La valorŝanĝo povas esti kaj negativa, kaj pozitiva. La negativŝanĝan oni nomas negativtemperatur-koeficienta (NTK), la pozitivŝanĝan pozitivtemperatur-koeficienta (PTK) rezistilo. |
|
|||
tersendependa |
Tensioreto, kies nenia poluso estas konektita al la tero. |
||||
tersimetria (tensio) |
Tensio, kiun tia generatoro produktas, kiu havas mezan elkondukon konektitan al la tero. Rilate al tiu teruma punkto ambaŭ poluso de tensio havas egalan grandecon. |
||||
temperatura koeficianto |
Grava dateno de konsistero, kiu tion montras, ke pro la ŝanĝo de temperaturo al kiu direkto kaj kiomgrande variiĝas la valoro de ties interna rezistanco. |
||||
termoĉelo |
El temperatura energio produktas elektran energion. La temperatura impreso okazigas internan energia- diferenciĝon, kreas termoelektran tension, kiu tensio instigas kurenton. |
||||
termoelektra |
(PV: Rilatanta al la transformiĝo de varmiga energio en elektran energion.) |
|
|||
termoelektra tensio |
Tensio, kiu kreiĝas inter du diversaj metaloj kunmetitaj ĉe unuflanke, kiam oni varmigas tiujn. Tiu tensio estas tre malgranda, sed la kurento, kiun instigas povas atingi intenson eĉ 10A. |
||||
termogardilo |
Elŝaltilo pro superkurento. Tiu gardilo havas kontaktilon el ĝemelmetalo, kiu kontaktilo kliniĝas pro la varmiĝo okazata fare de la trafluanta kurento. Ĉi tiun gardilon eblas reenŝalti post la forigo de superkurento. |
||||
termokompensado |
La termoaltiĝo de la konsisteroj okazigas modifon en la funkcioparametroj. Kompensi tiun modifon oni uzas en la cirkvito tian rekuplon, kies intenso dependas de tiu termoaltiĝo. |
|
|||
termorelajso |
Ŝaltilo, kiu eluzante la termoefikon de la kurento funkciigas kontaktilojn. La ankro estas fabrikita el du diversaj metaloj (bimetalo), kiuj havas jam la kontaktopeceton. La formoŝanĝo de kontaktiloj, okazigita fare de la termoefiko, certigas la kontakton. |
|
|||
teruma rezistanco |
Tiu rezistanco, tra kiu elfluas la kurento al la tero dum trarompo aŭ kurtcirkvito. Ju pli malgranda tiu rezistanco, des pli estas efika la defendado kontraŭ elektrokutiĝo. |
|
|||
tetrodo |
Kvarelektroda elektronika tubo, en kiu oni uzas ankoraŭ unu gridon inter la rega grido kaj la anodo. Tiu plua grido estas nomata ombrela grido (aŭ helpgrido). |
|
|||
tiristoro |
Regebla duonkondukta ŝaltilo por rekta kurento. |
|
|||
T-konekto, tokonekto |
Speciala trifaza konektosistemo, en kiu du bobeno de konsumilo (motoro) estas serie konektita inter du faztensioj. La tria bobeno estas konektita inter la tri fazo kaj la nulpunkto. |
|
|||
toroido |
Transformatoro, havanta ringforman bobenostrukturon kun akso en la centro, sur kiun estas muntita turnebla glitilo. Ĝia elira tensio estas variebla movige la glitilon. |
|
|||
traiga kondensilo |
Tuboforma kondensilo, kies unu elektrodo estas konduktilo trakondukata la tubon. La alia elektrodo estas mem la tubo. |
tubokondensilo |
|||
trakcia kurento |
Kurento fluanta en la katenario. |
|
|||
trakcia tensio |
Potencialo de la katenario. |
|
|||
transformatoro |
Speciala indukto por altigi aŭ malaltigi alternan tension, estas kapabla transformi (alĝustigi) impedancon, fari galavanan disigon inter cirkvitaj ŝtupoj. (PV: Aparato por transformi la proprecojn de elektra kurento.) |
transformilo trafilo |
|||
transira rezistanco |
Rezistanco inter du kontaktiloj, kiu dependas de la pureco kaj grandeco de la surfaco de kontaktiloj, kaj de la premintenso inter tiuj. |
|
|||
transistoro |
Duonkondukta konsistero, kiu estas kapabla por amplifado. |
|
|||
transmeto |
Traiga proporcio de transformatoro, kiu esprimas la rilaton inter la primara kaj la sekundara tensioj. |
|
|||
transporta rapideco |
Tempo, dum kiu la enira signalo ekaperas ĉe la eliro. |
transiga rapideco |
|||
transsparka tensio |
Tiu tensiograndeco, je ku kreiĝas sparkoarko inter du elektrodoj. |
|
|||
trapezsignalo |
Elektra signalo havanta trapezan aspekton. La formo estas aperigebla per osciloskopo. |
|
|||
trarompa malŝargo |
Senpotenciiĝo pro trarompo. |
|
|||
trarompa tensio |
Propreco de la izoliloj, kiu estas indikata per kV/cm. Estas tiu alta tensio, kontraŭ kio la izolilo jam ne povas reteni la kurentofluon. Post tiu tensio la kurento havas grandan intensiĝon, atinge tion lavange. |
|
|||
trarompo |
Tiu fenomeno, kiam tra izolanta medio kurento fluas pro supertensio. |
|
|||
triako |
Regebla duonkondukta ŝaltilo, kiu estas kapabla ŝalti alternan kurenton. Simetria tiristoro. |
|
|||
triangula signalo |
Simila al la segildento, havante tri signifajn punktojn.
|
|
|||
trigero (trigersignalo) |
Startiga signalo, kies pozicio determinas periodon por senso, mezuro aŭ finkciado. |
pilotsignalo |
|||
triodo |
Elektronika tubo kun tri elektrodoj. Plej ofte estis uzata por tensioamplifado. (PV: Trielektroda lampo.) |
|
|||
truofiltrilo |
Mallarĝbenda filtrilo, kiu traigas nur tiujn frekvencojn, kiuj estas en la bendo. |
|
|||
tubingo |
Kontaktilo por elektronikaj tuboj. |
|
|||
tuborelajso |
En vitrotubo lokita kontaktilparo, el kiuj unu estas farita el magneta materio. Per magneta kampo eblas regi la relajson. |
herkon-relajso, reed-relajso
|
|||
tuhelo |
Konektilo speciala por fari samtempe plurajn konektojn. Estas paro el ŝtopilo kaj el ŝtopilingo. |
|
|||
tuŝprotektado |
Kompleksa scienco praktika pri la manieroj kaj teknikaĵoj defendi la homojn kontraŭ tio, ke ili senvole povu tuŝi tian parton de eletro-reto, aparatoj aŭ instalaĵoj, kie estas alttensio. |
|
|||
TV-agordbildo |
Tiu bildo, kiu havas geometrie regulitajn formojn kaj kolorvicojn por agordi la ekranon. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
U |
|||||
ultrakurtondo |
Radio kaj TV disenda bendo, havanta frekvencointervalon 30 – 300 MHz. |
UKO |
|||
unudirekta kurento |
Kurento, kiun fluigas ŝargoportantoj movanataj nur al sama direkto. |
|
|||
unujunta transistoro |
La unujunta transistoro havas nur unu P/N junton. Laŭ la strukturo tiu tipa transistoro konsistas el N aŭ P tipa duonkonduktanta „bastoneto”, havanta sur ambaŭ fino oman kontakton B1 kaj B2. |
UJT dubeza diodo |
|||
unustabila vibratoro |
Cirkvito, kiu havas nur unu stabilan staton, el kiu stato eblas deŝalti tion provizore. |
monostabila multivibratoro unuvibratoro |
|||
unutakta rektifilo |
Per unu diodo konstruita rektifigilo, kiu utiligas nur la samtipajn duonperiodojn el la alterna kurento. |
|
|||
U-ŝtopilo |
Konektilo (konektoŝtopilo) havanta du ŝaftojn. |
|
|||
utila produkto |
El la tuta produkto tiu parto, kiu ne perdas, sed estas eluzata. Tiu, kiun la ŝarĝilo konsumas. |
|
|||
utila signalo |
Senĵama signalo. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
V |
|||||
valencio-elektronoj |
Tiuj elektronoj, kiuj situas sur la plej ekstera ŝelo. |
|
|||
valvo |
Elektronika tubo, kiu funkcias kiel rektifilo, vakumdiodo. (PV: Elektrona lampo.) |
|
|||
varaktoro |
Duonkonduktila kondensilo, aplikata por frekvenco-duobligo. |
|
|||
variebla kondensilo |
Valormodifebla kondensilo kun relative larĝa intervalo, manipulebla ekstere de aparato per butono. |
|
|||
variebla rezistilo |
Tia valormodifebla rezistilo, kies valoron oni ĝustigas tiel, ke la alkonektado okazas per movigebla zono, kion oni fiksigas per ŝraŭbo. |
|
|||
varikapo |
Valormodifa kondensilo, kies kapacito varieblas per la alkonektita tensio. Duonkondukta tensiodependa kondensilo. Praktike estas diodo, kies dielektro estas mem la malplenigita tavolo. La larĝeco de tavolo dependas de la alkonektita tensionivelo. La tension devas alkonekti laŭ fermodirekta biaso. Variige la tension ankaŭ la larĝeco de la malplenigita tavolo variiĝas, do la larĝeco de la dielektro. |
|
|||
varikondo |
Valormodifa kondensilo, kies kapacito dependas de la tensio. La dielektro izola ne estas duonkonduktilo, sed plej ofte segnetkeramiko. |
|
|||
varistoro |
Valormodifa rezistilo, kies valoro dependas de la tensio.
|
Volt-Dependa Rezistilo. VDR |
|||
vathoro |
Mezurunuo de la laborkvanto. (PV: Laboro de unu vato dum unu horo.) |
||||
vato |
Mezurunuo de la povumo. (PV: Potenco produktata de unu ampero sub tensio de unu volto.) |
W |
|||
Wehnelt-ciliondro |
Una elektrodo en la
elektronĵetilo, kiu estas uzata en la elektronfaskaj tuboj. Ĝi
havas plej ofte negativan tension rilate al la katodo. Tiu cilindro
ĉirkaŭprenas la katodon kaj per tio oni povas regi la intenson de
la elektronradio. |
venelta cilindro |
|||
vekto |
Tiu parto de relajso, kiun movigas la magneta kampo altirante. |
|
|||
velda transformilo |
Speciala transformilo, kiu transformas el la reta publika tensio etan tension disigitan de la publika reto, certigante kune tre intensan kurenton. La malalta tensio kaj la intensa kurento estas kapabla krei elektran arkon, kies granda temperaturo povas fandi metalon. |
|
|||
ventolilo |
Aerumilo, kiu artefarite kreas venton por freŝigi aeron, aŭ tiel malvarmigi elektrajn konsisterojn ekz. procezilon. |
|
|||
video- |
Bildosurbendiga kaj aperigila tekniko. |
|
|||
vidikono |
Bildoskenilo en la televidila tekniko. Unu el la tipoj de la ikonoskopoj, uzataj en kamarao. |
|
|||
voblilo |
Oscila aparato por krei alternan signalon, kies frekvenco periode ŝanĝas. |
|
|||
vobloskopo |
Kombina mezuraparato enhavanta voblilon kaj osciloskopon. |
|
|||
voltmetro |
Mezurilo por indiki la tensiograndecon. |
|
|||
volto |
Mezurunuo por decidi tension. (PV: Elektromova forto de kurento, kiu produktas unu amperon je rezisto de unu omo.) |
V |
|||
volvigas |
Faras bobenon draton metante kun volvado sur cilindron. |
|
|||
volvonombro |
La plej multaj induktiloj estas bobeno. Tiun bobenon oni fabrikas tiel, ke draton volvigas. La volvonombro determinas la indukton de la bobeno. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
Z |
|||||
zenerdiodo |
Speciala diodo, kiu estas uzata por stabiligi tension. Ĝia malfermodirekta ecaro similas al tiu de la ĝenerala diodo, sed la fermodirekta diferencas. Ĉi tie la fermodirekta ecaro havas tian proprecon, ke ĝis decida tensioaltiĝo la kurento nur malgrave ŝanĝas, sed post tiu tensio la kurento lavange (abrupte) intensiĝas. Ĉi tiu tensio estas la zenertensio. |
zenero |
|||
zenertensio |
Tiu tensio de speciala zenerdiodo, ĉe kiu la fermodirekta kurento komencas lavange intensiĝi. |
|
|||
ZeroVolt-Ŝaltilo |
Speciala ŝaltilo elektronika, kiu tiam konektas cirkviton, kiam la alterna tensio trairas la nul valoron. En ĉi tiu okazo ne kreiĝas abrupta superŝarĝo, nek memindukta tensio superflua. |
ZVŜ |
|||
zumilo |
Sonindikilo por aperigi informon, eligi atenton pri funkciigo de elektronoka aparato. |
|
|||
|
|
|
|||
|
|
|
|||
Y |
|
|
|||
Yagi-anteno |
Direktita anteno kun horizontala polareco por la kurtondoj kaj la ultra-kurtondoj, konstruita el dipoloj. |
|
|||
Y-konekto |
Konektotipo de la trifaza sistemo. |
stelkonekto |
Plej
ofte uzataj signoj:
U tensio (unudirekta)
u tensio (alterna)
I kurento (unudirekta)
i kurento (alterna)
R rezistanco, rezistilo (ĝenerala aŭ en
unudirekt-kurenta cirkvito)
r rezistanco (kontraŭ alterna korento)
C kapacito, kondensilo
L indukto, induktilo
XC kapacitanco
XL induktanco
f frekvenco
Z impedanco
A amplifeco (β)
D diodo
T transistoro
La
plej oftaj indeksoj:
0 baznivela, senŝarĝa,
en enira
el elira
N nutrada
P pozitiva (plus)
M negativa (minus)
BE bez-emitera
KE kolektor-emitera
KB kolektor-beza
GS giĉet-sendeja
DS devor-sendeja
DG devor-giĉeta
kc kurtcirkvita