Kudra kaj trika terminaro


Laborspecoj

alflikado la surkudrado de pecoj el unu ŝtofo sur fonon el alia ŝtofo, por formi desegnon.
brodi ornami teksaĵon per fadenoj, variigante la desegnon per diversaj kudreroj (vidu tiun rubrikon) ekz. ĉena, faska, fiŝosta, kuranta, k.s.
broki enteksi brodsimilan desegnon reliefan.
fadeneltirado ornami teksaĵon per la eltirado de apartaj aŭ opaj fadenoj de vefto aŭ/kaj varpo.
fliki surkudri aŭ subkudri al truo aŭ difektita parto de vesto aŭ tuko pecon da ŝtofo (kutime precize similan al la ŝtofo de la vesto aŭ tuko mem) por ĝin ripari.
kroĉeti (kroĉi) la kroĉ(et)ado estas triksimila laboro por kiu oni uzas maldikan kroĉetilon; la baza kudrero estas la ĉena.
kudri kunfiksi per fadeno du pecojn da ŝtofo aŭ du apartojn de unu peco; aŭ ornami per fadeno. Oni tratiras la fadenojn per maldika stangeto, la kudrilo.
kudrero unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno.
stebi kudri per maŝino (stebilo, stebmaŝino).
stebero unu kompleta trapiko kaj tratiro per stebpinto.
ŝtopi plenigi per fadeno truon en ŝtofo (precipe trikoto) farante teksajn movojn, aŭ farante densajn randkudrerojn ĉirkaŭ la truon ĝis pleniĝo.
tajli, brodtajlado, tajlbrodado ornami teksaĵojn, eltranĉante pecetojn, laŭ desegno jam indikita per randa kudrado (vd.); la randon de la truo tiel lasita fortikigas la randkudro (vd. ankaŭ sub PROCEDOJ).
tajlori fari vestojn laŭ la fasono kutima ĉe la viroj. Ĉi tiu vorto ampleksas ĉion rilatan al tiu metio: tajli, fasoni, kudri, gladi, k.c.
triki fabriki trikoton (vd.) farante seriojn da maŝoj per du aŭ kvar longaj maldikaj stangoj, la trikiloj. La du bazaj maŝoj estas rekta kaj inversa. Oni faras senfine diversajn desegnojn per alternado kaj diversaj kombinoj de tiuj du, ankaŭ per aliaj rimedoj; ekz. kuntriko (k) de du (aŭ pli da) maŝoj, aldoni maŝojn meze en linio, k.t.p. La dikon de la trikiloj oni mezuras per kalibrilo.
trikroĉi kiel la nomo indikas, la trikroĉado estas hibrido de la trikado kaj kroĉado. Oni kvazaŭ trikas, uzante kroĉilforman stangon, la trikroĉilon, sed uzas la ĉenon de la kroĉado aŭ la diversajn maŝojn, k.s. de la trikado, laŭbezone. (kroĉettriki).

Fonto: revuo "Homo kaj Kosmo", n-ro 1976/1-2

Enretigo: Miroslav Malovec, Szilvási László
STEB: http://www.eventoj.hu