labilo (N) | nestabila atmosfero kun gradiento pli ol adiabata |
Lagrange-transformigo (S) | matematiko procedo en hidrodinamiko |
Lambrecht-polimetro | kombina higro- kaj termometro |
latenta (PV) | kaŝita, nevidebla sed ekzistanta |
latenta nestabilo | kondiĉa nestabilo rilata al alto |
latenta kaloro | kalorkvanto ensorbata aŭ ellasata dum statoŝanĝo de medio |
latitudo (PV) | grada distanco de iu loko al ekvatoro, ekz. alta, meza, mezalta |
lavango (PV) | subita falo de amaso de glacio kaj neĝo el monta deklivo |
lavanga vento | loka ventego post okazinta lavango |
lavanga pluvo = pluvtorento | subita pluvego (A: cloud burst) |
lazuro (PV) | blua koloro de la ĉielo |
lentoforma nubo (S) | ĉapnubo (A: lenticular cloud) |
lesteo | vento en Madeiro |
levanto | vento en Gibraltaro kaj Kanaria insularo |
leveĉo | vento en Hispanujo |
liflanko (S) [PIV: leo, mallofo] | ŝirmita flanko de montaro kun malhumida klimato |
liflanka ondaro (S) | ŝirmitaj ondoj (A: leewaves) |
likva (PV) | flueca, malsolida |
supervarmigita likvaĵo | likvaĵo super la vaporiĝa temperaturo |
subfridigita likvaĵo | likvaĵo sub la frida temperaturo |
limo (PV) | finloko de iu spaco aŭ tempo |
limometro | ilo por mezuri distancon al objekto (A: limit gauge) |
limo de videblo | maksimuma distanco de klara observado per limometro |
linio de skvaloj [PIV: skualoj] | = skvalfronto (A: linesquall) |
lite- (N) | pseŭda prefikso pri solidaĵo |
litemeteoro | meteoro el solidaj polveroj (A: lithometeor) |
litesfero | ekvivalenta solida tavolo de la terkrusto |
litro | unuo de volumena enhavo |
-lizo | pseŭda sufikso pri nuliĝo, ekz. ciklonolizo, frontolizo |
lizimetro | ilo por mezuri pluvan perkolaton |
logarimta spiralo (PV) | matematika kurbo laŭ kiu la ventrapido kreskas kun la alto |
-logo | pseŭda sufikso pri scienculo, ekz. geologo, meteologo k.a. |
loka (PV) | malvastarea |
loka horsistemo | tempo uzata en 15 gradoj larĝa intermeridiana fuzo |
loka klimato | klimato rilata al difinita distrikto |
longitudo (PV) | angulo inter loka kaj Grinviĉa meridianoj |
lumo (PV) | radiado sentebla per okulo |
infraruĝa lumo | nevideblaj longondaj radioj en lumspektro |
ultraviola lumo | nevideblaj mallongondaj radioj en lumspektro |
superalpa lumo | krepuska lumiĝo de neĝkovritaj montpintoj (G: Alpenglühn) |
postlumo | postkrepuska lumiĝo de nuboj |
lumaj makuloj | enxcielaj ŝajnreflektoj de suno (A: sun dogs) |
luminesko | lumelsendo pro kemia reago (kp. fluoresko) |
mara luminesko | lumelsendo el marsurfaco kaŭzata de mikroorganismoj |
luno (PV) | satelito de nia terglobo |
luna kalendaro | tempodivido bazita sur la luna cirkulado |
luna monato | periodo de kompleta cirkulado de la luno videbla el tero |
sidera lunperiodo | lunperiodo rilata al astraro |
sinoda lunperiodo | lunperiodo rilata al lunfazoj |
lunfazoj | novluno, plenluno, lunkvaronoj |
lunaj perturboj | neregulaĵoj ĉe la cirkulado de la luno |
lustro (N) | jarkvino: 5-jara periodo uzata en meteaj statistikoj (L: lustrum) |
maestro | vento en Adriatika maro |
magneto (PV) | objekto (peco de ŝtalo) havanta povon altiri feron |
magneta dekliniĝo (S) | horizontala devio 'D' de la norda direkto |
magneta subkliniĝo | devio 'S' sub la horizontala direkto de libere movebla magneto |
magnetoforto | horizontala 'H' kaj vertikala 'V' fortoj devenaj de magneto |
magnetografo | 3-magneta aparato por registri la grandojn D, S, H, V. |
magenetogramo | registra folio de magnetografo |
termagnetismo | fenomeno kaŭzanta tersurfacan magnetokampon |
magnetisma ŝtormo | tuttera magnetokampa perturbo |
magneta indekso | = magneta karakterizo kun indicoj 0, 1, 2 |
makro- | prefikso pri grandeco |
makroklimatologio | scienco pri vastspacaj klimataj elementoj |
maksimo (PV) | preciza esprimo de iu principo |
vetermaksimo | proverbo rilata al vetero |
maksimumo | plej granda kvanto aŭ valoro |
maksimumkvadrata metodo | matematika procedo por ekarta kompensigo |
makulo | senlumo olko sur helo fono |
sunmakuloj | malhelaj kampoj sur sunsurfaco |
lummakuloj | ŝajreflektoj en ĉielo de la suno aŭ luno |
malĵiro (N) | maldekstruma ventoturno (A: backing) (kp. ĵiro) |
malmultpluvo | nesufiĉo da pluvo por agrokulturo |
malmultpluva klimato | sezono, periodo, k.a. |
malpuro atmosfera | seaera fumo, planktona polvo (kp. aerosolo) |
malsekaĵo | grunda akvozo |
mamatuso | mamforma nubo |
mamatokumuluso | nubo kun marmoraspekta bazo (A: pocky cloud) |
manometro (PV) | ilo por mezuri premon en gaso |
maro (PV) | akvokovrita parto de la terglobo, larĝe ligita kun aliaj akvokovritaj terenoj |
marbrizo | demara aerfluo |
marfluego | konstanta fluo de vastaj akvoamasoj |
martemperaturo | temperaturo ĉe la marsurfaco |
marbordo | ĉemara terlimo |
maronda indekso | kun numeraloj 0 ĝis 9, (vd. marondiĝan liston) |
marondiĝo = svelo (N) | ondiĝo kaŭzata de distanca vento |
marnivelo | alto ĉe marsurfaco |
marpolusa aero = M.P.A. | depolusa supermara aerfluo |
mapo (PV) | geografia karto |
mapdiagramo | mapo kun surpresita grafikaĵaro de isolinioj |
klimatologia mapo | mapo montranta distribuon de iu meteo |
margules-formulo | formulo pri surfaca nekontinuo de frontoj |
marprofunda termometro kaj termografo |
marsden-kvadrato | mapa subdivido de oceana surfaco |
maso (PV) | kvanto de materio en korpo |
mateno | komenca parto de tago |
matenruĝo = aŭroro | ĉiela koloriĝo |
mega- | prefikso pro miliono aŭ grandeco |
megadino | unuo de forto egala al unu miliono da dinoj |
megaterma klimato | klimato studata pri la longtempa evoluo de meteoj |
mejlo | unuo de distanco (brita) |
marmejlo | sesdekono de grado ĉe la ekvatoro |
menisko | kurba surfaco de likvaĵo en tubeto |
meridiano (PV) | ĉefa cirklo sur terglobo tra la polusoj |
merkatora projekcio | mapdesegna metodo laŭ Merkator |
meteo (N) | atmosfera elemento aŭ fenomeno rilata al klimato kaj vetero ekz. humido, nubo, vento |
meteaverto | prognozo pri danĝera vetersituacio |
metebulteno | perioda veterprognozo |
metegrafo | registrilo de iu ajn meteo |
metegramo (S) | desegnaĵo de veterevoluo ĉe iu stacio (G: Meteogramm) |
meteologo | spertulo pri atmosferaj fenomenoj kaj la vetero |
metestacio | oficiala observejo de meteaj fenomenoj (F: meteo) |
meteologio | scienco pri atmosferaj fenomenoj kaj elementoj |
aeronaŭtika meteologio (S) | branĉo de meteologio aplikata al aviado |
dinamika meteologio (S) | branĉo de meteologio pri aermovaj fenomenoj |
eksperimenta meteologio | branĉo de meteologio uzanta laboratoriajn metodojn |
sinoptika meteologio | vastspaca studo de meteaj fenomenoj okazantaj samtempe |
meteoro | sablero aŭ ŝtono vaganta tra interspaco de nia planedaro |
meteorŝtono (PV) = aerolito | mondspaca korpo falinta teren (A: meteorite) |
metro (PV) | unuo de longo |
dinamika metro | unuo egalvalora al 10**5 ergoj |
geopotenciala metro | energio de masunuo falanta unu metron ĉe marnivel = 0,98 gd.m. |
-metro (PV) | pseŭda sufikso pri mezurilo, ekz. manometro, termometro, k.a. |
mezo (PV) | punkto egaldistanca de la ekstremaĵoj |
mezkvadrata ekarto | mezumo por devioj ĉe ekartokalulado |
mezoklimatologio | scienco pri lokaj meteaj kondiĉoj |
meza tempo | egaligita loka horsistemo |
mezosfero | aertavolo inter 40 kaj 80 km alta |
mezopaŭzo | supra limo de la mezosfero |
mezumo = averaĝo | vd. mezkvadrata ekarto |
mezanto (L) | duonsumo de maksimuma kaj minimuma valoroj (A: Median) |
mikro- | prefikso por milionono aŭ malgrandeco |
mikroskopo | aparato ebliganta observadon de etaj korpoj |
mikroklimato | klimata modifo en malvasta specifa spaco |
mikroklimatologio | laboratoriaj observadoj sur malvastaj spacoj |
mikrobaro | milono de milibaro |
mikrobarografo | registrilo de etaj premŝanĝoj |
mikrosismoj | kontinuaj etaj tertremoj |
milibaro | unuo de atmosfera premo = 0,75 mm Hg, sim. 'mb' |
minimumo | malplej alta valoro de iu grando |
minimumo metea | regiono okupita de sistemo de malalta premo |
minimumkvadrata regulo | matematika metodo pri kalkulado kun ekartoj |
miraĝo | vidiluzia fenomeno pro luma refrakto dum ĝia paso tra nehomogena aertavolo |
mistralo (PV) | malvarma vento en suda Francio |
modvaloro | plej ofte okazanta grando |
molo (N) | specifa molekula pezo |
monato (PV) | tempa periodo, dekduono de jaro |
kalendara monato | plentaga periodo, 28 ĝis 31 tagoj |
sinoda kalendaro | observebla preciza periodo inter du novlunaj fazoj, proksimume 27 1/4 tagoj |
Monda Meteologia Organizo (M.M.O.) | apartenanta al U.N.O. |
morsa signaro | telekomunika alfabeto el strekoj kaj punktoj, laŭ Morse |
musono (PV) | ventego en Azio kies direkto ŝanĝiĝas laŭ sezonoj (monsumo, S, ne rek.) |
musona pluvo, | klimato, nubo, vento, k.a. |
nadiro (PV) | ĉielcentro de la kontraŭobserva hemisfero |
nebulo (PV) | atmosfero kun ŝvebantaj akvogutetoj (A: fog) |
malseka nebulo = brumo (S) | nebulo akvoza pro subfridiĝo (A:mist) (G:Dunst) |
advekcia nebulo | nebulo kaŭzita de varma aerfluo en malvarman regionon |
disradia nebulo | nebulo kaŭzita de nokta malvarmiĝo de grundo |
glaci-nebulo | atmosfero kun ŝvebantaj glacieretoj (A: ice mist) |
nebulpluvo = drizelo (N) | etguta precipito (A: drizzle) |
nebularko = Bouguer haloo | blanka ĉielarko (A: fog bow) |
nebulnumero (N) | indico por nebulo laŭ ĝia diafaneco (A: nebule) |
nebula tago | tago kun malklara aero, videblo ĝis 1 km |
nebulgenezo kaj nebulizo | formiĝo kaj malapero de nebulo |
indekso de nebuleco | kvalifiko de nebuloj laŭ indicoj 3f ĝis 8f |
neĝo (PV) | precipito de floketaj glacikristaloj (F: neige) |
neĝkristaloj = neĝeroj | sesangulaj branĉitaj glaciformaĵoj |
neĝodrivo | aero plena de ŝvebantaj neĝeroj (A: snow lying) |
neĝolimo | cirkonferenco de neĝkovrita regiono |
neĝoŝtormo = blizardo (N) | forta neĝofalo kun vento |
neĝometro = nivometro | ilo por mezuri la dekecon de neĝtavolo |
neĝotago | tago kun daŭra neĝofalo |
neĝpluvo = slito (N) | pluvo kaj neĝo kune falantaj (A: sleet) |
nefo- | pseŭda prefikso pri nubo |
nefoskopo (S) | montrilo de nubvoja direkto kaj angulrapido |
nefometro (S) | ilo por mezuri nubrapidon kaj kvanton |
neŭtra punkto | loko de ĉielo kie reflektita sunlumo ne estas polarizita |
nigrampola termometro | = solariza termometro |
nimbo | difraktaj lumringoj en nebulo (glorkrono, ne rek.) (A: glory) |
nimbostratuso | mezalta unuforma pluvnubo (nimbuso, PV, ne plu uzata) |
nipher-ŝirmilo | ventŝirmilo de pluvometro |
nitrogeno | gasa komponento de aero |
nivo- | pseŭda prefikso pri neĝo |
nivometro (S) | neĝometro |
nivelo (PV) | horizonta ebeno (A: level) |
nivellinioj | = izohipsoj |
nodo (S) | unuo de ŝipvetura rapido, po marmejlo en horo |
nokto (PV) | malhela periodo de diurno |
nokta radiado | konstanta malforta aŭroro |
nomogramo | kalkulhelpa diagramo |
normo (PV) | konsentita grando por fari komparojn |
norma atmosfero | teoria atmosfero kun ĉiuj normaj kvalitoj |
norma ekartoleĝo | matematika formulo pri ekartoj |
norma devio = ekarto | devio kalkulita per konvencia metodo |
norma tempo | = loka horsistemo |
laŭnormigo (S) = kalibrigo | ĝustigo de aparato |
nortero | vento en Texas kaj Centra Ameriko (A: norther) (Hisp: norte) |
nubo (PV) | videbla amasiĝo de densa nebulo en supra aero |
nubaj tipoj | ĉefaj karakterizoj de nuboj |
nubaj specoj | specoj de nuboj laŭ formo, strukturo kaj grando |
nubaj varioj | varioj de nuboj laŭ travideblo kaj makroskopa elemento |
nublumiĝo | elnuba radiado |
nubenŝprucigo | injekto de etaj kristaloj en nubon por pluvinstigo |
nubreflektoro | lampo ĵetanta fortan lumfaskon al nubbazo |
nubŝvelaĵo (S) | branĉa nuboparto, aperanta pro aera nestabilo |
nubeĥo | nuba reflekto de radiaj ondoj |
plennuba tago aŭ ĉielo | tago kun nubtego de indico 8/8 (A: overcast sky) |
nuboza ĉielo | ĉielo mezgrade nubkovrita |
nubtega indekso de Bofort | klasifiko de nubkovriĝo per frakciaj indicoj 1/8 ĝis 8/8 |
nukleo de glaciiĝo | polvero kolektanta aerhumidon |
numera kvanto = skalaro (S) | sendirekta grando |
objektiva | prognozado, farata laŭ fiksa numera regulo |
observi (PV) | atente rigardi por esploradi per aŭ sen instrumentoj |
veterobserva flugo | specifa flugo de aviadilo kun registriloj |
veterobserva ŝipo | oceana meteostacio |
solobservisto | ununura meteologo ĉe stacio |
oceano (PV) | vasta marsurfaco sur terglobo |
oceana fluego | daŭra kaj vasta akvofluo en oceano |
oceana veterŝipo | ŝipstacio ekipita por veterobservado |
oceanografio (PV) | scienco pri oceanaj fenomenoj |
Okcidento | landoj kuŝantaj vestre de Azio (kp. vestro) |
okluso (S) | levigo de varma aero per malvarma fronto sekvanta ĝin (kp. sekluso) [PIV: okluzio] |
oksigeno | gasa komponento de aero |
ombro (PV) | spaco ŝirmita de lumo |
terombro | malluma konuso en spaco kontraŭsune de la terglobo |
enombra temperaturo | temperaturo de termometro ŝirmita kontraŭ lumo |
ondo (PV) | perioda oscilo de akvosurfaco aŭ aeramaso |
ondolongo (S) | distanco inter du samfazaj punktoj de ondo, sim. 'X' |
ondoamplitudo | duondistanco inter ekstremaj pozicioj |
ondorapido | tempa intervalo inter du samaj fazoj de ondo |
ondokresto = ondovertekso | plej supera punkto de ondo |
ondotrogo | plej malsupra punkto de ondo |
onda kurblinio | = ondoforma grafikaĵo (laŭ y = sin x) |
optiko (PV) | branĉo de fiziko pri lumaj fenomenoj |
optikaj fenomenoj | ĉiellazuro, haloo, korono, aŭroro, ĉielarko, k.a. |
Oriento (PV) | Aziaj landoj kuŝantaj eoste de Eŭropo (kp. eosto) |
orientiĝi (PV) | determini la sekvatan direkton |
orografia vento | vento influata de lokaj montformoj |
orografia | konverĝo, okluso, nubo, ciklogenezo, k.a. |
ozono (PV) | alotropa formo de oksigeno en aero |
ozonometro | mezurilo de ozonozo pere de fotoelektra ĉelo |
ozonosfero | atmosfera tavolo kun plej granda ozonhavo (12 ĝis 18 km alta) |
-oza (S) | sufikso pri enhavo, ekz. saloza, vaporoza, ktp. |
pakiso (N) | dispecigita glacitavolo |
paleo- | pseŭda prefikso pri praepoko |
paleoklimatologio | studo pri klimato en praepokoj |
paliuso (N) | pluva vuala nubo super nimbostratuso (L: palium) |
pampero | ventego en Urugvajo |
paralakso (S) | ŝajna ŝanĝo de pozicio de objekto |
paralaksa ekarto | eraro pro oblikva observado de indikilo |
parametro (PV) | konstanta grando ĉe variantoj |
parahelio (S) | apudsuna lummakulo |
parahelia haloo | horizontala ĉielringo tra la suna altitudo |
parantihelio (S) | kontraŭsuna laummakulo |
paraseleno (S) | apudluna lummakulo |
paraselena haloo | horizontala ĉielringo tra la luna altitudo |
parantiseleno (S) | kontraŭluna lummakulo |
pasatoj (N) | regulaj ventoj blovantaj en tropikaj zonoj al ekvatoro de NE - norde, kaj de SE - sude de la ekvatoro (trado, PV, ne rek.) (G: Passaten) |
pasata regiono | limo, zono, pluvo, tavolo, nuboj ktp. |
kontraŭpasato | vento super pasato blovanta en kontraŭa direkto al ĝi |
-paŭzo | pseŭda sufikso pri divida surfaco inter atmosferaj tavoloj, ekz. tropopaŭzo, stratopaŭzo, k.a. |
perihelio | punkto ĉe tera orbito plej proksima al la suno |
periodo (PV) | tempodaŭro, nombro da sinsekvaj tagoj |
periodeco | regula tempa variado |
periodogramo de Schuster | statistika metodo pro difini periodajn variojn |
perkolato (S) | penetrado de surfaca akvo en grundon (A: percolation) |
permafrosto (N) | daŭra frosteco de grundo |
persistemo | longdaŭra ekzisto de fenomeno |
persona ekarto | ripeta neprecizo de iu observisto |
perturbo (PV) | rompo de reguleco de fenomeno |
marperturboj | neregulaj ondiĝoj |
atmosferaj perturboj (S) | neregulaj aerfluoj |
radioperturboj | ĝenaj bruoj dum radiodisaŭdigo (A: atmospherics) (atmosferaĵoj, S, ne rek.) |
akvaj perturboj | kirliĝo de akvo kies flurapido superas certan gradon |
pikno- | pseŭda prefikso pri likvodenso |
piknometro (S) | ilo por mezuri likvodenson |
pileuso (N) | = ĉapnubo: kapuĉoforma nubo super kumuluso (L: pileus) |
pilotbalono | libera baloneto por esplorado de supraj atmosferaj tavoloj |
piranometro | speco de pirheliometro por mezuri ĉielan radiadon |
pirgeometro (S) | ilo por mezuri noktan terradiadon |
pirheliometro (S) | ilo por mezuri rektan sunradiadon |
piŝtonado | hidrarga oscilo en barometro |
pitota tubo | tubforma rapidometro uzata ĉe aviadilo |
planktono (S) | mikroorganismoj ŝvebantaj en aero kaj en maro |
pliaĵo = inkremento | pligrandiĝo de grando |
pluvo PV) | precipito de akvogutoj (F: pluie) |
pluveto | etguta pluvo |
pluvometro | ilo por mezuri precipitaĵan kvanton (G: Pluviometer) |
pluviografo | registrilo de nivelo en akvokolekta tubo |
pluvarko | ĉielarko okazanta pro lumrefrakto (A: rainbow) |
pluvostriaro | striaro en luma spektropro aera humido (A: rainbands) |
pluvinstigo | pluvfarado pere de nubŝprucigo per arĝentajodidaj kristaloj |
pluvokvanto | ĝenerala, regiona, perioda, k.a. |
pluvtorento | subita pluvego kun tondro (A: cloud burst) |
nebulpluvo (S) = drizelo (N) | pluvo de maldikaj pluveroj |
neĝopluvo = slito (N) | precipito de malseka neĝo (A: sleet) |
sangopluvo | ruĝsalboza pluvo |
pluvmanka sezono | periodo de pli ol 15 tagoj sen luvo (A: drought) |
spurpluvo | precipito nemezurebla pro ĝia malgranda kvanto |
pluvŝirmita aero | malmultpluva regiono ĉeflanka de montaro |
fridigita pluvo | pluvgutoj de subnula temperaturo |
pluvkolekta baseno | derniĝareo ĉirkaŭita de altaĵoj |
pluvkolekta dividiĝo | altaĵo inter drenareoj |
pluva sezono | sezono de pluvo en tropikaj regionoj |
pluva tago | diurno kun pli ol 0.2 mm da pluvo |
pluva periodo | 15 sinsekvaj pluvaj tagoj |
pluverometro | ilo pro mezuri grandon de gutetoj |
orografia pluvo | pluvo kaŭzata de ascenda humida aerfluo |
pluvguto | pluvero |
polarizo (PV) | orientado de lumondoj kiu kaŭzas refrakton aŭ reflekton de ĉielaj lumradioj en sola ebeno |
polarizoskopo | indikilo de luma polarizo |
polarizometro | ilo por mezuri lokan polarizan proporcion (A: polarimeter) |
polimetro de Lambrecht | = higrometro kun termometro |
politropa atmosfero | atmosfero kun terorie rektlinia termofelo laŭ alto |
polvo (PV) | sableroj kaj malpuraĵoj en la atmosfero |
polvometro (=konimetro, S, ne rek.) | nombrilo de polveroj en uno de aera volumeno |
polvoŝtormo | maldikgrajna sabloŝtormo (A: dust storm) |
polva trombo | konvekcia kirlovento super dezerto (A: dust devil) |
poluso | ekstrema fino de la terakso (norda, suda) aŭ de iu alia rimarkinda punkto |
polusa aerfluo | frida aeramaso venanta el norda regiono |
polusa jaro | konsentita tempo por polusa esplorado |
polusa fronto | linio de termoŝanĝo inter polusa kaj tropika aerfluo |
polusmara aerfluo | aerfluo venanta supermare el poluso |
sudpolusa kontinento | = Antarktiko |
polusaj cirkloj | norda kaj suda cirkoj je 67 gradoj de latitudo |
poniento (S) | vento en Gibraltaro |
potencialo (PV) | laŭpozicia mezuro de latenta energio |
potenciala temperaturo | temperaturo kiu okazas dum adiabata premvario |
precipito (PV) | nesolvebla komponaĵo en likvaĵo kiu amasiĝas funde (fizika nocio) |
metea precipito | kondensaĵo de akvo en atmosfero |
precipitaĵoj | akvoelementoj falantaj el nuboj |
precipitakvo | ekvivalenta akvotavolo de la suma precipito |
instigita precipitaĵo | precipitaĵo artefarita pere de nubenŝprucigo |
precipitorozio | cirkla diagramo de precipito |
preciza (PV) | detale determinita, tute ĝusta |
preciza mezuro | mezuro kun antaŭe difinita ekarto |
premo metea | pezo de aerkolono super unuo de surfaco |
atmosfera premo | aerpremo ĉe marnivelo, 1013 mb |
alta premo = alto (uzenda mallongigo) | regiono de anticiklono (A: high) |
malalta premo | malalto (uzenda mallongigo): depresio, regiono de ciklono (A: low) |
premgradiento | premfalo kalkulita je certa distanco kaj direkto |
ĝeneral premŝanĝo | vastaera premfalo (A: surge) |
printempo | jara sezono inter vintro kaj somero |
probabla ekarto | speciale difinita meza ekarto el nombro da observaĵoj |
prognozo (PV) | antaŭdiro laŭ probablaj kondiĉoj, avizo |
veterprognozo | antaŭdiro de veterstato |
postprognozo | du- aŭ tritaga prognozo |
sezona prognozo | longperioda prognozo pro pli ol 7 tagoj |
solobserva prognozo | antaŭdiro fare de sola observisto |
prognostiko | kolekto de vetermaksimoj (A: weather lore) |
projekcio (PV) | mapdesegna metodo, ekz. merkatora, ortomorfa, stereografa, k.a. |
prokrasto | memĝustiĝa tempo de aparato (A: lag) |
prujno (PV) | mola kovraĵo de glaciiĝinta nebulo (A: hoar frost) |
prujnofadenoj | glacikistalaj prujneroj |
pseŭda (PV) | falsa, ŝajna |
pseŭdoadiabato | satura adiabato |
pseŭdociruso | = ambosnubo |
pseŭdotajdoj = sejŝoj (N) | nivelŝanĝoj okazantaj ĉe lagoj, ekz. la ĝeneva (A: Saiche) |
psikro | pseŭda prefikso pri humido |
psikrometro (S) | higrometro kun duampola termometro (A: hygrodeik) |
psikrometro enspira | psikrometro kun enspirilo |
pura (PV) | sen iu materia aldono |
atmosfera malpuro | fumo kaj polveroj en la aero |
purgo | vintra ventego, kun neĝo, en Rusujo |
purpura lumo (PV) | krepuska ĉiellumo |
radaro = radiobirilo (pref.) | ilo por determini direkton kaj distancon de objekto |
radio (PV) | rektlinia propago de elektromagneta energio (A: ray) |
radiado | atmosfera, difuza, polariza, altonda, k.a. |
ĉirkaŭsunda radiado (S) | energielsendo de suno al spaco |
radia nebulo, frosto, vetero | meteoj kaŭzataj pro tera fridiĝo |
eltera radiado | radiado kaŭzanta perdon de tera varmo |
kosma radiado | radiado ricevata el ekstertera spaco |
radioaktiva (S) | emananta radiumajn korpusklojn |
radio- | pseŭda prefikso pri elektromagneta ondpropago |
radiofotografio = radiobildigo | radiotranssendo de faksimiloj |
radiobirilo (S) | aparato por serĉado de direkto kaj distanco de ŝtormoj aŭ de telegrafaj dissendoj |
radioastronomio | studo de steloj per esplorado de diversaj radioj |
radiometeologio | studo de vetero per radio |
radiosondilo = meteografo | libera meteoesplora balono kun radioaparato (A: radio sondes) |
radiosondaĵoj | serio de mesaĝoj elsendataj dum esplora flugo (A: radio sondages) |
radioeĥado | perradia birado por direkto kaj distanco de objekto (A: radar) |
rafalo (N) = ventofrapo | aerblovo rapide fluktuanta pro tera frikcio (A: guste) (F: rafale) |
Rayleigh (Rejli) -difuzo | lumdifuzo per aermolekuloj (A: Rayleigh scattering) |
rebato (S) | vento sur Lago de Ĝenevo |
redukto almarnivela | ĝustiga transformigo de barometraj observaĵoj |
reflekto (PV) | respeguliĝo de lumradioj de korpa surfaco |
refluo (S) = malfluso (pref.) | forflua mara tajdo (A: ebb) |
refrakto atmosfera (PV) | direktoŝanĝo de lumradioj pasantaj la atmosferon |
refraktaj fenomenoj | miraĝo, haloo, pluvarko k.a. |
registra balono | libera, kaŭĉuka baloneto kun meteaj registriloj |
regresia ekvacio | linea interrilato inter du aŭ pluraj grandoj |
rejfo (N) | firma kovraĵo de glaciiĝinta roso (G: Reif [rim.: Reif = prujno!, devas esti G: weisser Tau; propono: glacia roso aŭ rosglacio])(A: silver thaw = rime) |
rekurbiĝo | direktoŝanĝo de tropika ĉiklono |
renverso (N) | pli ol 90 gradoj da diferenco de fludirekto inter la supra kaj malsupra aeramaso |
réseau mondial | mondreto de meteostacioj |
réseau mondial | metea internacia jarlibro |
reŝabaro | vento en Kurdistano |
revenfrapo | kontraŭira branĉeto de flumolinio |
Reynolds-nombro | koeficiento de turublento en viskeca fluidaĵo |
reziduo | diferenco inter observita kaj kalkulita valoroj |
rezultanto | geometria sumo de vektoroj |
Richardson-nombro | aerodinamika konstanto |
rikoltvetero | vetero rilata al agrokulturo |
rikolta stacio | studejo de agrometeaj elementoj |
roso (PV) | surgrundamalsekaĵo pro nokta kondensiĝo |
rosero | akvoguto estiĝanta nokte sur planto |
roslageto | altmonta lago retenanta akvon eĉ dum daŭra senpluveco |
rosopunkto | vaporsaturiĝa temperaturo en kontakto kun akvo (A: dew point) |
rosometro | ilo por mezuri kvanton de rosa precipitaĵo (drosometro, S, ne rek.) |
Rossby-diagramo | aerologia diagramo pri humido kaj premo |
ruli (PV) | |
rulkumuluso | stratokumuluso |
rulnubo = arkuso | arko de nuboj (A: roll cloud) |
neĝrulaĵoj | moviĝantaj neĝocilindroj |
rutino (PV) | kutima procedo |
sablo (PV) | malgrandaj grajnoj de kvarco |
sabloŝtormo | dikgrajna polvoŝtormo |
sablokirlo | kirlovento super dezerto (A: dust devil) |
salo (PV) | kemia kombinaĵo de acido kun bazo |
mara salozeco | salenhavo en akvo ĉe marsurfaco |
sastrugoj (N) | neĝondegoj sur gleĉero |
saturo (PV) | maksimuma vaporpremo je iu temperaturo de aero |
satura deficito | diferenco inter premoj observata kaj saturo |
Schuster-periodogramo | statistika metodo por difini periodajn variojn |
Scintilo (S) | trembrilo de astroj |
sejŝoj (N) | pseŭdotajdoj sur lagoj, ekz. sur la ĝeneva lago |
sejstano | vento en Persujo |
seka (PV) | ne enhavanta akvo, (kp. humida) |
grunda malsekaĵo | akvozo de la grundo, perkolita akvo |
instigita sekigo | laŭvola forigo de grunda akvozo (A: exciccation) |
forsekiĝo | daŭra perdo de akvozo, dreniĝo (A: desiccation) |
seka | kaj malseka ampoloj de la psikrometro |
sekulara vario | longperioda (centjara) veterŝanĝo |
sekulara tendenco | longperioda inklino ŝanĝiĝi |
selo interciklona | malaltapremo inter ciklonoj (A: col) (G: Sattel) |
serejno (S) | precipitaĵeto el sennuba ĉielo (G: Serein) |
senventeco (S) | = kalmo (N) |
serena (PV) | hela sennuba kaj senventa, ekz. serena vetero, serena tago, (A: fine day) |
subtropika sereno | = kalma zono (A: hores latitude |
sezono (PV) | laŭtemperatura jarperiodo |
sferikoj (N) | radiobiraj ŝtorminformoj (A: sferics) |
sidera (S) | stelrilata, ekz. sidera tempo, horsistemo, horloĝo |
signalo (PV) | telekomunika signo por transsendi sciigon k. a. |
signaro metea | interkonsentita telekomunika simbolaro |
signaro de Morse | telekomunika alfabeto formita el strekoj kaj punktoj |
simboloj meteaj | internacie akceptitaj etaj desegnaĵoj por meteaj ecoj |
simpiesometro | speco de barometro |
simuno (N) | nedaŭra sukfoka polvovento en Arabujo |
sinoptiko (S) | kolektado de smatempaj tutmondaj observaĵoj |
sinoptika periodo | interkonsentita tempo de observoj |
sinoptikaj stacioj | observejoj en la sinoptika reto |
sinoptika meteologio | scienco pri tutmondaj kaj samtempaj observaĵoj |
siroko (PV) | varma suda vento en Nordafriko kaj Mezoriento |
sismo (PV) = tertremo | rapida oscilo de terkrusto |
sismografo | registriolo de sesmaj osciloj |
mikrosismoj | etaj sismoj ĉiam observeblaj |
situo de meteostacio | geografia pozicio de observejo |
skalo (PV) | gradlinio de instrumento |
termometra skalo | de Réaumur, Celsius, Fahrenheit, Kelvin |
tricentgrada skalo | termoskao por mezuri absolutan temperaturon laŭ Kelvin |
skalaro (S) | sendirekta grando |
-skopo | pseŭda sufikso pri montrilo aŭ observilo, ekz. teleskopo |
skvalo [PIV: skualo] | nedaŭra ventofrapo kun aŭ sen pluvo (G: Bö) (A: squall) |
skvalnazo (S) | subita direktoŝanĝo en barogramo (F: crochet de grain) |
skvalfronto | longa linio de antaŭeniĝantaj skvaloj (A: line squall) |
skvalnubo | = kumulonimbuso |
burka skvalo | skvalo kun fulmo kaj tondro |
skudoj (N) = fraktostratusoj | rapidmovaj nubpecoj (A: scuds) |
slito (N) | pluvo kaj neĝo kune falantaj (A: sleet) |
solano | varmega eosta vento en Hispanujo |
solarizo (N) | ensorbo de suna energio (A: Insolation) |
solarizografo = sunografo | registrilo de sunradia daŭro kaj potenco |
solarizometro | ilo por mezuri sunradian energion falantan sur unuo de surfaco (A: solarimeter) |
solariza termometro | nigrampola termometro |
solariza klimato | klimato influata sole per suna energielsendo |
solariza konstanto | energio ricevata ĉiutage el suno sur unuo de tersurfaco |
solenojdo (S) | aerkolono inter 2 izobaraj kaj 2 izoteraj surfacoj (A: solenoid) [PIV: solenoido] |
solstico (PV) | dato de plej alta aŭ malalta sundeklino |
somero (PV) | varma jarsezono |
somero de St. Luko | somero je 18a de oktobro |
somero de St. Marteno | somero je 11a de Novembro |
pseŭdosomero | varma post somera sezono (A: indian summer) |
sondo (PV) | prova esplorado de supra atmosfero kun posta detaligo |
sondilo | balono, aviadilo, raketo aŭ kajto kun registriloj |
sondbalono | balono, 1.2 ĝis 2.0 m diametre kun subpendigita registrilo (F: ballon sonde) |
sorbo (PV) | ensuĉo de fluaĵo |
atmosfera ensorbo | perdo de sunradia energio dum ĝia paso tra la atmosfero |
spektro | multkolora bildo de difrakta lumfasko |
spektroskopo | montrilo de kolora strio de lumradioj |
spektrometro | ilo por mezuri spetran absorbon en aera vaporo |
spektraj nevideblaj radioj | infraruĝaj kaj ultraviolaj radioj |
sporada (PV) | nedaŭra kaj ripeta: ekz. sporada veterŝanĝo, subrilo, pluvo k.a. |
spurpluvo | etguta precipitaĵo ne atinganta teron (vidu: virgalo) (G: Spur) |
stabilo | ekvilibra stato de la atmosfero kiam vertikala termogradiento estas ne pli ol adiabata |
nestabilo | termogradiento superanta adiabatan |
absoluta stabilo | stabilo nerilata al aera saturo |
stacio metea | oficialigita observejo de veterelementoj |
internaica stacireto | tutmonde distribuitaj observejoj (F: réseau mondial) |
stacia indico | kvinlitera simbolo de ĉiu ajn observejo |
stagno (PV) | senflua restado |
stagnanta akvo | senflua akvosurfaco en marĉo |
ventostagno | senventeco, (vd. kalmo) |
stato (PV) | maniero de estado de ĉielo, maro, grundo, k.a. |
statoskopo | montrilo de aerpremaj ŝanĝoj |
statistiko | listigo de kolektitaj ciferaj informoj kaj ilia scienca perlaboro |
Stephan-leĝo | leĝo pri disradiado |
Stephenson termometra ŝirmilo | normaprotekto de termometro kohntraŭ senpera sunradiado |
stepo (PV) | senarba ebena grandskala kerbejo en Siberio kaj Ukrajno |
strato- | pseŭda prefikso pri mezalto |
stratosfero | atmosfera tavolo inter 10 kaj 40 km alta |
stratpaŭzo | divio inter strato- kaj mezosfero 40 km alta |
stratuso (PV) | malalta tavola nubo |
stratokumuluso | vuala sterna nubo |
Stuve-diagramo | interrilato inter temperaturo kaj premo |
subsido | malsupreniĝo de aeramaso sen horzontala movo |
sublimado (PV) | senpera ŝanĝo el solida al vapora stato |
subtropika | zono, aero, altapremo, k.a. |
suestadoj (N) | ventegoj en La Plata |
sulko ciklona | linio de malalto tra la ciklona centro (A: trough) |
sumatrnaso (S) | skvalo en Malako |
suno (PV) | centra astro de nia planedaro |
sun | -brilo, -lumo, -spektro, ktp. |
sunhelo | tempo kiam estas videbla ombro |
sunleviĝo, sunsubiĝo | krepuskaj periodoj |
sunradia termometro = solarizometro | nigrampola termometro |
sunografo = heliografo | registrilo de sunbrila daŭro |
sunkolono | lumreflekta fenomeno super la suno |
sunmakuloj | malhelaj kampoj sur la sunsurfaco (A: sunspots) |
sunmakulaj numeroj de Wolf | karakteriza indekso de periodeco de sunmakuloj |
sunaltitudo | angulo de suna pozicio super la horizonto |
ĉirkaŭsuna korono | lumanta zono ĉirkaŭ la suno videbla dum eklipso |
sunumi | eksponsi al sunradioj (kp. solarizo) |
surfaco (PV) | supraĵo de korpo |
surfaca nekontinuo | ŝanĝiĝo de regulaj aerkondiĉoj |
surfaco izobara, | surfaco izotera |
surfaco deglisa | surfaco de descenda aerfluo |
surfaca inversio | ĉegrunda temperaturkresko laŭ alto |
subsida surfaco | surfaco de malsupreniĝo sen vento |
svelo (N) | mara ondiĝo kaŭzita de distanca vento |
ŝajnleviĝo | optika altiĝo de la horizonto aŭ objekto |
ŝamalo | somera vento en Irako |
ŝaŭro (N) | nedaŭra precipito el konvektica nubo (G: Schauer) (A:shower) |
nestabila ŝaŭro = pasanta ŝaŭro | kaŭzata de elter radiado |
ŝinuko (N) | varma vento en Rocky Montaro |
ŝprucigo (PV) | disĵeto en nubon de glacieretoj aŭ arĝenta-jodido por instigi precipiton |
ŝpruigvento | horizontala rapidega altnivela vento (A: jet stream) |
ŝtormo (PV) | forta atmosfera perturbo |
ŝtormokulo | centra kvieta areo de tropika ŝtormo |
ŝtormocentro | regiono de oftaj ŝtormogenezoj |
ŝtormokonuso = anemometro | ŝtormaverta maniko super havenoj |
ŝtormsistemo | vastspaca aeramasa cirkulado |
ŝtormoleĝoj | reguloj por eviti danĝerojn de tropikĉiklonoj |
ŝtormaverto | avizo pri danĝera vetero |
ŝtormbirado | ŝtormlokalizo de ŝtormo per radio |
kirloŝtormo | tropika ĉiklono (A: revolving storm) |
ŝtormkurbiĝo | deviigo de ŝtorma direkto |
ŝtormovojo | longdistanca ŝtormpropago (kp. trajektorio) |
tago | luma parto de diurno |
meza suna tago | meza periodo de kompleta tera rotacio rilate al suno |
sidera tago | laŭstela periodo de tera rotacio |
klara tago | tago kun nubkovro de indico ĝis 2/8 |
tagiĝo | lumiĝo antaŭ la sunleviĝo (A: dawn) |
tagdeko | periodo ofte uzata en metea statiskiko (A: decade) |
tagnokto (ne rek.) (vd. diurno) | |
tajdo (PV) | regula alterna nivelŝanĝo de maro ĉe la marbordo: tajdo alta, malalta, granda, malgranda, novluna, mezluna, k.a. |
atmosfera tajdo | eta aera premŝanĝo kun duontaga periodeco |
tavolo (PV) | vastarea horizontala aeramaso super la terglobo |
-Heavisidetavolo (S) | atmosfera tavolo 100 ĝis 225 km alta |
tefigramo | diagramo de atmosferaj kvalitoj en supraj tavoloj |
tele- | prefikso pri granddistanca ago |
telemeteografo (S) | aŭtomata distanca veterstacio |
telemetro (PV) | ilo por mezuri distanco de objekto |
teleindikilo (S) | mekanika distanca informilo pri temperaturo, vento, ktp |
teleskopo (PV) | optika ilo por observi astrojn |
televizio (S) | = televida sistemo |
tempo (PV) | |
loka tempo = fuza horsistemo | laŭsuna meza tempo (L.A.T) |
sidera tempo | laŭstela horsistemo |
Grinviĉa Meza Tempo (G.M.T.): | horsistemo ĉe Greenwich Observejo |
brita somera tempo (B.S.T.) | dumsomera horloĝa tempo antaŭenigita je 1 horo de G.M.T. |
temperaturo (PV) | grado de varmo aŭ frido |
absoluta temperaturo = kelvina temperaturo | Celsiusa temperaturo + 273 gradoj |
enombra temperaturo | temperaturo en loko ŝirmita de sunlumo |
potenciala temperaturo | temperaturo de nesatura aero, adiabate kunpremita al 1013 mb |
ekvivalenta temperaturo | temperaturo ĝustigita laŭ aera humido |
temperatura inversio | kresko de temperauro rilate al alto |
temperatursuma devio de normo | supervaloro de temperaturo |
temperaturogradiento | ŝanĝiĝo de temperaturo rilate al alto |
tendenco barometra | trihora premŝanĝo antaŭ observo |
teodolito pilotbalona | aparato por determini la direkton de pilotbalono |
tero (PV) | nia planedo, precipe ĝia ekstera krusto |
tervento | vento venanta el interna regiono de kontinento |
terkurento | elektrofluo en la terkrusto |
terradiado | energio dissendata el la tersurfaco |
termagnetismo = geomagnetismo | magnetismo kaŭzata de teraj elektraj kurentoj |
tertremo = sismo | rapida oscilado de terkrusto |
tertermometro | termometro por esplori temperaturon je diversaj terprofundoj |
termalo (N) | ascenda aerfluo favora al velglisado |
termo- | pseŭda prefikso pri varmo kaj frido |
termoekvatoro | ĉirkaŭgloba linio de maksimuma temperaturo iom norde de la geografia ekvatoro |
termosfero | atmosfera tavolo kun konstanta temperaturo pli ol 80 km alta |
termosumo | sumo de temperaturoj observitaj dum iu periodo |
termogrado | mezurunuo ĉe la termometra skalo |
termografo profundmara | registrilo de subakvaj temperaturoj |
termogramo | diagramfolio de termografo |
termometro (PV) | ilo por mezuri temperaturon |
termometro nigrampolo | ilo por mezuri maksimuman temperaturon en sumlumo |
termometro enkadrigita | termometro firme fiksita ĉe barmoetro |
termometro svingebla | termometro pendanta je ŝnuro (A: whirled thermometer) |
termometro surrazena | = termometro tersurfaca |
geotermometro | termometro enterigita 30 - 100 cm profunde sub la tersurfaco |
termometra ŝirmilo | de Andersen, Sthephenson, k.a. |
duampola termometro = psikrometro | termometro kun seka kaj malseka ampoloj |
termohigrografo | termoregistrilo kun harfaska higrografo |
termodinamiko | branĉo de fiziko pri kaloro kaj varmo |
termodinamikaj diagramoj | adiabata, aerologia, k.a. diagramoj |
termodinamika rosopunkto | rosopunkto en malvarma aero |
tetagramo | aerologia diagramopri aeramasoj |
tifono | ĉiklono en Pacifiko (tajfuno, PV, ne rek.) |
tindalometro (S) = polvometro | ilo por mezuri aeran polvon |
tipo (PV) = specio | karakteriza modelo |
veteraj tipoj | ekz. ciklona, norda, vestra |
nubaj tipoj | vidu aldonan nubliston |
tondro (PV) | postfulma krakbruego |
tondronubo | kumulonimbuso |
tondroŝtormo | = burko (N) |
topo- | pseŭda prefikso pri regiona tereno |
topografio (PV) | scienca pri tersurfaca diversece |
topogramo | diagramo pri terena variado |
torento (PV) | rapida akvofluo |
torenta pluvo | = pluvoverŝo (A: cloud burst) |
tornado (N) | rapidega mallarĝa ĉiklono (A: whirlwind) |
totalizatoro = telehietometro | ilo por mezuri pluvkvanton ĉe distancaj observejoj |
trado, | antitrado (PV, ne rek.) (vd.pasato) |
trajektorio | vojo de moviĝanta korpo, ekz. de aerero aŭ pafitaĵo (kp. fluvojo) (G: Flugbahn) |
tramontano | vento en S.V. de Francujo |
trogo (N) | linio de minimuma premo en ciklono (G: Troglinie) |
trombo | rotacianta funelforma nubo super maro dum tornado (A: water spout) |
tropikoj (PV) | terglobaj cirkloj paralelaj al ekvatoro ĉe 23 gradoj de latitudo |
tropika aero = ekvatora aero | stabila aerfluo devenanta de la intertropika zono |
intertropika klimato | varmega zono inter du tropikoj |
troposfero (S) | la malsupra atmosfera tavolo 0 ĝis 17 km alta |
tropopaŭzo (S) | divido inter stratosfero kaj troposfero 10 ĝis 17 km alta |
tundro PV) | marĉa stepo en Kanado kaj Siberio kun permafrosta grundo |
turbulento (S) | kirla movado en fluidaĵo (A: eddy) |
turbulenta | kirle moviĝanta (turboza, S, ne. rek.) |
turbilimetro (S) | ilo por mezuri rotacian rapidon |
urltraviolaj radioj | mallongondaj transviolaj nevideblaj lumradioj en spektro |
unuoj | de longo, rapido, premo, humido, precipito, k.a. |
uragano (PV) | ventego de Boforta indico 12 |
Vaisala-diagramo | interrilato inter temperaturo kaj premo |
vakuo | senaera spaco de nula premo |
valbrizo | anabata vento laŭlonge de valo |
varioj (PV) | sinsekvaj ŝanĝoj ekz. dumtaga, diurna, interdiurna, jara, sekulara, k.a. |
variografo (S) | registrilo de aerprema ŝanĝiĝo |
variometro (S) | ilo por mezuri aerpreman ŝanĝiĝon |
varmo (PV) | fizika stato de korpo de supernula temperaturo |
varma sektoro | tropika parto de depresia aerfluo |
varma zono | intertropika regiono |
varma fronto | ĉegrunda divida surfaco inter varma kaj malvarma aeramasoj |
malvarma = frida | de subnula temperaturo |
varma ondo | vastspaca estiĝo de vermega vetero (A: heat wave) |
vaporo (PV) | gasforma akvo en atmosfero |
vaporstreko | stria nubtrenaĵo sekvanta al aviadila flugvojo |
vaporpremo | tensio de aera humidozo, mezurata en mm Hg |
vapordenso | maso de vaporo en unuo de aera volumeno |
vaporiĝometro (S) = atmometro (S) | ilo por mezuri vaporiĝrapidon (A: evaporimeter) |
subfrida vaporo | vaporo je temperaturo sub la fridpunkto |
vato | unuo de elektra potenco |
vektoro (S) | reprezento de fizika kvanto per grando kaj direkto |
velgliso | senmotora aerveturo (A: gliding) |
vento (PV) | daŭra horizontala aerfluo |
ventoforto | forto de vento esprimata kutime kiel ventrapido |
ventodirekto = ventofonto | kompasodirekto de venta origino |
ventodevio | devojiĝo de vento el sia teoria direkto |
ventoinversio | kontraŭa ventofluo |
ventofrapo = rafalo (N) | aerblovo rapide fluktuanta pro tera frikcio |
ventoflageto aŭ maniko | anemoskopo (A: wind sleeve) |
ventorozio (N) | cirkla ventodiagramo (ventocirklo, S, ne rek.) (A: windrose) |
ventindekso boforta | (Vidu aldonan liston) |
ventostagno ekvatora = doldrumo (N) | kalma zono kun oftaj ŝtormoj |
anabata vento | ascenda vento super deklivo |
katabata vento | descenda vento super deklivo |
geostrofa vento | komponento de vento influata de terrotacio |
negeostrofa vento | komponento de vento neinfluata de terrotacio |
ciklostrofa vento | vento influata de centrifuga forto |
plejofta vento | vento blovanta dum la plimulto de la tempo |
gradienta vento | influata nur de la aerpremo |
vendavalo | skvalo en Hispanujo |
ventoli (PV) | trasendi freŝaeran fluon |
verano | somera senpluva sezono en Mez-Ameriko |
veranilo | nedaŭra senventa sezono en Mez-Ameriko |
verda ekbrilo | subita verdkoloriĝo de la supra sunrando antaŭ ĝia subiro |
vertekso (N) = kresto | kojno de altapremo en ciklona regiono |
vestro (N) [PIV: uesto] | kompasa direkto, (kp. okcidento) (G: Westen) (A:west) |
vetero (PV) | stato de la atmosfero laŭ mallongtempa vidpunkto |
serena vetero | senventa, senpluva kaj sunhela vetero |
rikoltrilata vetero | vetero prognozata por agronomoj |
veterprognozo | antaŭdiro de veterkondiĉoj |
veterkonsilado | informado pri probabla stato de vetero |
veterservado aerologia (S) | perioda publikigo de veterprognozoj |
veterstato ĝenerala | longperioda prognozo de vetero |
veterŝipo | aerologia oceana ŝipstacio |
veteraviadilo | veterobserva aeroplano |
vetermapo sinoptika | vastspaca mapo kun veteraj grafikaĵoj |
vetermaksimo | proverba esprimo pri vetero |
veterĉifraro (S) | numera signaro pri la stato de veterelementoj (A: code) |
vetersentemeco | sentokapablo por vetera influo je homa bonfarto |
vespero (PV) | fina parto de tago |
vesperiĝo | postkrepuska periodo (A: dusk) |
vili-vili | ĉiklono en Aŭstralio |
vintro (PV) | frida jarsezono |
vintrumo = pseŭdovintro | humida vintrosimila sezono en subtropika klimato |
virazono | marbrizo en Hispanujo |
virgalo (N) | branĉo de altokumuluso aŭ altostratuso kies precipito ne atingas teron (A: virga) |
virtuala temperaturo | imaga temperaturo laŭ humido |
viskeco (S) | interna froto de aero kaj fluidoj |
vo-depresio | vo-forma sulko de ciklono |
vortico | flukirlo |
absoluta vorticeco | flukomponento orta al aerflua vojo |
vulkana polvo | ŝvebantaj polveroj de vulkana deveno |
zefiro | vestra brizo dum solstico |
zenito | centra ĉielpunkto super la observanto (kp. nadiro) |
magneta zenito | direktiĝa punkto de libera magneto |
cirkumzenita arko | malvasta difrakta lumringo |
zianometro (S) | mezurilo de ĉiela lazuro |
zodiako (PV) | ĉiela zono tra la ekliptiko |
zodiaka lumo | nokta lumiĝo dum ekvinokso |
zono | geografie difinita terparto, vasta aŭ ĉirkaŭgloba |
| |