abako | kalkulhelpa instrumento |
ablacio | konsumiĝo de glacisurfaco kaŭzita de vento kaj pluvo |
adiabata | termoŝanĝa, sen ŝanĝo de kaloro kun la ekstera medio |
pseŭdoadiabata | kurblinia termoŝanĝo rilata al humido |
advekcio | horizontala alfluo de aeramaso tra reto da izotermoj (kp. konvekcio) |
advekcia nebulo | nebulo kaŭzata pro interago de diversvarmaj aerfluoj |
aero (PV) | atmosfera gaso, ankaŭ pseŭda prefikso pri atomosfera tavolo |
aerpremo normala | 1013 mb ĉe marnivelo, varia laŭalte |
aerdenso | specifa maso de la aero (en unuo de volumeno) |
aerdenso balistika | meza denso laŭlonge de trajektorio |
aerografo | registrilo de pluaj meteoj |
aerostato = balono | gasplena ŝvebanta ŝtofa aŭ kaŭĉuka sako |
aerolito | meteorŝtono falinta teren el kosma spaco (A: meteorite) |
aersolo | mikroskopaj solideroj kaj fluideroj en la atmosfero |
aerkavo | malvasta konvekcia aerspaco sentebla dum aviadila flugo |
aerfluo | regula, nenecese horizontala aermoviĝo |
aerflua vojo | linio de aerfluo |
aergliso | kliniĝa aerfluo |
aera rezisto | komplekso de aerfortoj (precipe frikcio) agantaj kontraŭ la movado |
aeramaso | vasta, samdevena aerkvanto moviĝanta unudirekten |
aeramasa analizo | diagnozo de sinoptika aeramasa evoluo |
aeramasa transformiĝo | ŝanĝiĝo de fizikaj kvalitoj de aeramaso |
aeramasa klimatologio | studo pri ofteco kaj karaktero de aeramasoj |
aeramasaj tipoj laŭdevene | polusmara (PM), poluskontinenta (PK), tropikmara (TM), tropikokontinenta (TK), sendifina (X), arkta (A), ekvatora (E) |
aerodinamiko | branĉo de mekaniko pri aerfluoj |
aerodinamika turbulento | neregula aerfluo |
aerologo | spertulo pri altaj aertavoloj; (aparato, S, ne rek.) |
aerologio | branĉo de meteologio pri altaj aertavoloj |
aerologia servo | regula informservo pri veterprognozo |
aerodroma meteaj minimumoj | lokaj statistikaj grandoj |
aeronaŭtiko | scienco pri aerveturado |
aeronaŭtika klimatologio | branĉo de klimatologio aplikata al aviado |
aeronaŭtika meteologio | branĉo de meteologia aplikata al aviado |
agocentro | regiono, kiu determinas la vetertipojn |
agro | kultivebla kampo |
agrometeologio | branĉo de klimatologio aplikata al agrokulturo |
agroklimatologio | studo pri klimata influo je agrokulturo |
akrecio (N) | alkresko de malmola depozito (A: accretion) |
aktin- | pseŭda prefikso pri sunluma radiado |
aktinaj radioj | kemiaktivaj sunaj radioj |
aktinometro = pirheliometro | mezurilo por sunluma potenco |
akustiko metea | branĉo de fiziko pri sonfenomenoj en atmosfero |
akustikaj sondaĵoj | esploro de altaj tavoloj pere de sonondoj |
akvo (PV) | likvaĵo en maroj kaj riveroj |
akva vaporo | akvo gasiĝinta pro varmiĝo |
akvozeco de nuboj | proporcio de akvoenhavo en nuboj |
akvozeco de la atmosfero | proporcio de akvoenhavo en la aero |
akvokolekta tereno | pluvdrena baseno |
akvodividiĝo | altaĵo inter najbaraj drenbasenoj (G: Wasserscheide) |
albedo (S) | lumreflekta koeficiento |
alidado (S) | turnebla parto de angulmezurilo |
alto relativa (PV) | vertikala distanco super iu baza nivelo |
alto absoluta | vertikala distanco super la marnivelo |
altapremo = alto permesata mallongigo | regiono de anticiklono |
alta maro | maro kun ondiĝo de indico 6 |
altometro (S) | mezurilo de aviadila alto super marnivelo |
altoelektrografo | aparato por studo de elektra ŝarĝo en nuboj |
altokumuluso | ondaspekta rondnubeta ĉielkovraĵo (A:mackrel sky) |
altostratuso | stria vuala, travidebla nubo |
efika alto de anemometro | ekvivaltenta alto super tereno |
altitudo (S) | angulo de ĉiela aŭ anaera korpo super la horizonto |
ambia (N) | kompara kun la ĉirkaŭa medio (A: ambient) |
ambosnubo = pseŭdociruso | supra disfluanta parto de kompakta kumulonimbusa nubo (L: incus) (A: anvil) |
amplitudo | ĉiuflanka maksimuma devio de mezvaloro |
ampolo (PV) | likvujeto de termometro |
nigrampola termometro | solariza termometro por mezuri sunradiadon |
duampola termometro = psikrometro | termometro kun seka kaj malseka ampoloj |
anabata vento (S) | dekliva ascenda vento, pelata per malvarma fronto |
analizo (S) | diagnoza esplorado de observita veterstato |
aeramasanalizo (S) | diagnozo de probabla evoluo de aeramasoj |
analobara areo | regiono de kreskanta aerpremo |
analogometodo | dedukto de similaj situacioj (A: analogy) |
anemo- | pseŭda prefikso pri ventorapido |
anemoskopo | ventoflageto aŭ ventomaniko |
anemometro portebla (PV) | ilo por mezuri ventoforton |
anemografo (S) | registrilo de ventorapido kaj direkto |
anemologio (S) | branĉo de meteologio pri vento |
anemobiagrafo (S) | registrilo de vertikala ventkomponento |
anemometrio (S) | branĉo de meteologio pri mezurado de ventorapido kaj direkto |
anerojda barometro (S) | ilo por mezuri aerpremon pere de elasta vakutubeto |
anerojdografo = barografo | registrilo de aerpremo |
anstromo (S) | unuo de luma ondolongo. 1 A = 10**-7 mm |
angulrapido | angula ŝanĝo de direkto en unu sekundo |
anomalio (PV) | devio de normaleco ĉe iu fenomeno |
anomalia sonpropago | anomalia radiopropago: propagoj neegalaj diversdirekte |
antarkto (PV) | sudpolusa regiono de la terglobo |
antarkta fronto | antaŭa surfaco de sudpolusa aerfluo |
antarkta aŭroro | = aurora australis |
antarktiko (S) | sudpolusa kontinento |
anti- | prefikso pri kontraŭeco de pozicio aŭ movo (kp. kontraŭ) |
anticiklono (S) | regiono de alta premo rilate al ĉirkaŭaĵo |
anticiklona baro | obstaklo al ciklona cirkulado |
antikrepusko | postkrepuska lumzono en eosta parto de la ĉielo |
antipasato | vento kontraŭdirekta al pasato k superfluanta ĝin (A: anti-trades) |
antihelio | kontraŭsuna lummakulo en la sama ĉiela altitudo |
antiseleno (S) | kontraŭluma lummakulo en la sama ĉiela altitudo |
antitripta vento | vento fluanta en direkto de la premgradiento |
antropoklimatologio (S) | scienco pri interrilato de homo kaj klimato |
aplikata meteologio | metea studo kun praktika celo |
appleton-tavolo = E-tavolo | parto je jonosfero 250 ĝis 400 km alta |
arajometro (S) | densometro por fluidaĵo (A: aerometer) |
areolo (S) | lumanta spaco ĉirkaŭ lumfonto |
arido (N) | akvomanko en atmosfero kaj grundo |
absoluta ardo | senpluva klimato |
parta arido | malmultpluva klimato |
arida zono = dezerto | senplanta regiono |
indeksoj de arideco | klasifikoj laŭ diversaj aŭtoroj |
arĝenta jodido | kemiaĵo ŝprucigata en nubon por instigi pluvon |
arkto | nordpolusa regiono de la terglobo |
arkta aero | speco de aeramaso, kiu venas rekte de la norda poluso |
arkta aŭroro | = aurora borealis |
arkta marfluo | frida marfluo devenanta de norpolusa regiono |
arkta fronto | nekontinuo inter arkta kaj depolusa aerfluoj |
arko | kurbaspekta fenomeno; ekz.: ĉielarko, pluvarko, nebularko |
arka skvalo | skvalo karakterizata per nubarko |
arkuso | kumulonimbusa rulnubo, nubarko (A: rollcloud) |
ascendi (S) | supreniĝi |
ascenda aero | supreniĝanta aerfluo |
ascenda vento | anabata vento k.a. |
ascenddegelo | degelo propagiĝanta supren laŭlonge de deklivo |
aspiratoro = enspirilo (pref.) | rotacianta parto de iu speco de psikrometro |
atlaso klimatologia | maparo pri klimataj elementoj |
atmometro (S) | = vaporiĝometro: ilo por mezuri elvaporiĝan rapidon |
atmosfero (PV) | ĉirkaŭtera aertavolo |
atmosfero adiabata | homogena, izoterma, politropaalta, meza, k.a. |
normala atmosfero | teoria atmosfero kun difinitaj valoroj |
atmosfera elektro | fenomeno, kiu kaŭzas tondron, fulmon kaj aŭroron |
atmosfera malpuro | eroj de polvo, fumo kaj planktono (kp. aerosolo) |
atmosferaj tajdoj | malfortaj dumdiurne variiĝantaj aerpremoj |
atmosfera cirkulado | tridimensia venta sistemo ĉirkaŭ kaj super la terglobo |
atmosfera premo normala | aerpremo ĉe marnivelo, egala al 1013 mb |
atmosferologio (S) | scienco pri rilato de atmosfero al vetero |
atmosferografio (S) | scienco pri rilato de atmosfero al tera vivo |
atmosferaĵoj (S, ne rek.) | = atmosferaj radioperturboj (pref.) (A: atmospherics) (kp. sferikoj) |
aŭdeblo anomalia | neregula sonpropago diversdirekten zonoj de aŭdeblo aŭ silento |
aŭguro | antaŭsigno pri okazonta vetero, ekz. ĉielruĝo, ĉevalvostaj nuboj, k.a. |
aŭroro (PV) | ĉielluma radiado pro elektra ŝarĝo |
aŭroro arkta | aurora borealis (L) |
aŭroro antarkta | aurora australis (L) |
aŭroro konstanta | nokta lumflagreto de ĉielo |
aŭroro matena | apudhorizonta ĉielruĝo dum sunleviĝo (G: Morgenröte) |
aŭroro vespera | apudhorizonta ĉielruĝo dum sunsubiro |
aŭtokonvekcio | spontanea vertikala aerfluo |
aŭtuno | jarsezono inter somero kaj vintro |
averaĝo | mezvaloro |
averto (PV) | antaŭsciigo pri danĝero |
aviada averto | prognozo pri danĝeraj flugkondiĉoj |
ŝtormaverto | avizo pri okazonta ŝtormo |
aviado | flugarto |
veteraviadilo (S) | aeroplano kun meteografoj |
azimuto (S) | angulo inter aerflua direkto kaj meridiano |
bagujo | ĉiklono en Filipina insularo |
balistiko (PV) | scienco pri trajektorioj de pafitaĵoj |
balistika | konstanta ekvivalenta valoro de meteo laŭlonge de la trajektorio, ekz. aerdenso, vento, temperaturo |
balono (PV) | = aerostato: gasplena ŝvebanta sfera aŭ cilindra ŝtofa sako |
libera balono | balono ne ankrigita al la tero |
halta balono (S) | = kajto: balono ankrigita al la tero |
direktebla balono | motorhelice pelata cilindra balono |
pilotbalono | kaŭĉuka baloneto 50 cm diametre, uzata por ventesplorado |
sondbalono | kaŭĉuka balonoeto ĝis 2 metroj diametre kun radioaparatoj, uzata por esploro de supra atmosfero |
bankizo (PV) | vasta ĉepolusa glacikampo |
baro | averaĝa tutatmosfera premo = 1013 mb = 705 mm Hg |
milibaro | praktika unuo de aerpremo, simb. 'mb' |
baro- | pseŭda prefikso pri aerpremo |
barografo (PV) | registranta barometro |
baroskopo (PV) | hejma montrilo de premŝanĝoj en atmosfero |
baroklina kampo | aeramasa kampo en kiu la grafikaĵoj kliniĝas al la izobaroj |
barotropa kampo | aeramasa kampo en kiu la grafikaĵoj paralelas al la izobaroj |
barometro (PV) | mezurilo de aerpremo, hidrarga aŭ anerojda |
barometra tendenco | trihora vario de aerpremo |
Fortin barometro | barometro kun konstantnivela ujo kaj ĝustigebla nulo |
anerojda barometro | barometro kun elasta vakutubeto |
fiduca temperaturo de barometro (N) | senekarta temperaturo ĉe iu difinita alto |
barometra karakterizo | indekso pri ŝanĝoj de aerpremo |
barotermografo | registrilo de temperaturo kaj premo |
benard-ĉelo | konvekcia ĉelo okazanta dum surfaca fridiĝo aŭ varmiĝo de likvaĵo |
bildo de veterstato | = vetermapo: ĝenerala inferenco pri vetera stato |
bio- | prefikso pri vivaĵoj, ankaŭ bionto- |
biometeologio | = bioklimatologio (pref.): scienco pri klimata influo je vivkondiĉoj |
biro (N) | laŭangula serĉo pri pozicio (A:bearing) (G: Peilung) |
ŝtormbirado | laŭangula lokalizo de ŝtormo pere de radio |
birometro | radiobirilo = radaro: aparato por esplori la direkton kaj distancon de objekto |
biŝopringo | ĉirkaŭsuna korono |
bizo (S) | malvarma vento en la Meditraneo |
blinko (N) | ennuba respeguliĝo de glacio |
blizardo (N) | forta neĝoŝtormo en Ameriko kaj Antarktiko |
blokago = kontraŭago | obstaklo al ciklona cirkulado |
blokaga anticiklono | obstaklo al disvolviĝo de serio da ciklonoj |
bloksamo (N) | statistika kurbadaptiga metodo laŭ Bloxam |
boforto = Beaufort | familia nomo |
boforta veterindekso | litera signaro por veterelementoj |
boforta ventindekso | numera difino de ventoforto, kun indicoj 0 ĝis 12 |
bolido (PV) | meteoro postlasanta en la aero luman trenaĵon (kp. aerolito) (A: shooting star) |
bolpunkto de akvo | 100 gradoj C ĉe normal premo |
boleometro | mezurilo de etaj altfrekvencaj kurentoj pere de temperaturaj ŝanĝoj (A: bolometer) |
borao (N) | frida dekliva ventego en Suda Eŭropo (A: Bora) |
borasko (S) | ventega vetero kun pluvo kaj neĝo (F: Bourasque) |
borealo | frida vetero en moderaj zonoj |
Bouguer (buge)-haloo | ekstera blanka ringo de Brocken-fantomo |
Boys-kamero | fulmofotografilo laŭ Boys |
bravaj ventoj | vetraj ventoj en moderaj latitudoj (G: Brave Winde) (A: Brave west winds kaj Roaring Forties) |
brilo | forta lumelsendo |
trembrilo | ŝajntremo de surtere vidataj objektoj |
verda ekbrilo | subita verdiĝo de la supra sunrando en tropikaj landoj |
Brita Somera Tempo (B.S.T.) | horloĝa tempo 1 horon antaŭenigit de Grinviĉa Meza Tempo (G.M.T.) |
brizo (N) | regule okazanta milda konvekcia vento, ekz. marbrizo, marborda brizo, gleĉera brizo, k.a. |
dekliva brizo | vento ĉe montflanko, anabata aŭ katabata |
Brocken-fantomo | ennebula miraĝo de propra ombro |
bronto- | pseŭda prefikso pri fulmotondro |
brontologio | scienco pri burkoj |
brontometro | mezurilo de fulmotondraj fenomenoj |
Brückner-ciklo | 35-jara humidvetera ciklo |
brumo (S) | malseka nebuleto, videblo 1000-2000 metroj (F: brume) (A: mist) |
bulteno metea | perioda veteravizo, skriba, parola, grafika |
burano (N) | malvarma ventego en Azio |
burko (N) | ŝtormo kun fulmo kaj tondro |
burstero (N) | ventego en Aŭstralio |
Buys Ballot-leĝo | regulo pri ventodirekto en la suda kaj norda hemisferoj |
celio (N) | superterena alto de nubbazo (A: ceiling) |
celimetr-o (N) | ilo por mezuri nubbazan alton (A: ceilometer) |
celsiusa termoskalo | kutima skalo ĉe termometro |
centro de efiko | = agocentro: regiono kiu determinas vetertipon |
cianometro | mezurilo de ĉielkoloroj |
ciklo (PV) | periodo de kompletiĝo de serio da fenomenoj |
ciklostrofa vento = gradienta vento | komponento devenanta de vojkurbiĝo de aeramaso |
ciklono (PV) | regiona malaltaprema sistemo kun maldekstruma aercirkulado en la norda hemisfero |
anticiklono | regiona malaltaprema sistemo kun dekstruma aercirkulado en la norda hemisfero |
ciklongenezo = ciklondeveno (S) | origino de ciklono |
ciklonolizo | dissolviĝo de ciklono (ciklolizo, S, ne rek.) |
ciklona pluvo | pluvo kaŭzita de pasanta malaltaprema regiono |
interciklona selo | regiono inter 2 altoj aŭ 2 malaltoj (A: col) |
cirulado (PV) | rondira fluo |
atmosfera cirkulado | sistemo de aeramasa moviĝo sur tuta terglobo |
cirkulada indekso | polusa, subtropika, meridiana, ciklona, anticiklona, tutgloba, k.a. |
cirkum- | pseŭda prefikso pri ĉirkaŭigo, ekz. cirkumhorizonta, cirkumĉiela, k.a. |
cirkumzenita arko | malvasta difrakta lumringo ĉirkaŭ zenito |
cirostratuso | hela vuala nubo, simb. "Cs" |
cirokumuluso | hela kompakta nubo, simb. "Cc" |
ciruso (PV) | hela maldensa nubo, simb. "Ci" |
Coriolis | familia nomo, vd. koriolaj fenomenoj |
cunamo (N) | postsisma altega marondiĝo (A: tidal wave) (Japane: tsunami) |
ĉapnubo = pileuso (N) | kapuĉoforma nubo super kumuluso (L: pileus) |
ĉelo | vastvolumena aeramaso komune influata |
ĉevalvostaj nuboj | plumformaj cirusoj |
ĉielo (PV) | supertera spaco |
ĉiela lazuro | blua koloro de ĉielo |
ĉielarko | arko kolorata pro lumrefrakto |
ĉielokono | frakcia indico uzata por difini nubkovriĝon de la ĉielo |
ĉielstata indekso | klasifiko de nubozeco kun frakciaj indicoj 1/8 ĝis 8/8 |
klara ĉielo | ĉielo nubkovrita ĝis indico 2/8 |
tutnuba ĉielo | ĉielo nubkovrita kun indico pli ol 6/8 |
rondnubeta ĉielo | ĉielo kun ondaspektaj kumulusoj (A: mackrel sky) |
ĉifraro | konsentita signaro precipe telekomunika |
ĉiklono (N) [PIV: ciklono] | ensuĉa malgranddiametra fortega ciklono en tropika zono (A: whirlwind) |
ĉiklonaj ŝtormoj | tifono, bagujo, tornado, k.a. |
Ĉinuko | varma vento en Roka Montaro |
ĉionografo (S) | registrilo de neĝokvantoj |
degelo (PV) | reakviĝo de glacio sur rivero kaj grundo pro varmo (A: thaw) |
dekliniĝo magneta (S) | angulo inter magneta kaj geografia meridiano |
deklivo (PV) | klinita tereno |
dekliva vento (S) | anabata aŭ katabata vento kaŭze de varmiĝo de deklivo |
dekliva degelo | malglaciĝo propagiĝanta malsupren |
dekstruma ventoŝanĝo = ĵiro (N) | (A: veering) |
denso (PV) | maso en unuo da volumeno |
aerdenso | maso en unuo da aera volumeno |
densometro (S) | mezurilo de specifa pezo de neĝo |
depozito (N) | kondensita tavolo de amasiĝintaj solideroj |
depresio (PV) | regiona malalta premo |
branĉa depresio | neĉefa depresio sekvanta la ĉefan |
descenda aerfluo = aergliso | klina malsupreniĝo de aeramaso |
devio (PV) | devojiĝo el normala pozicio aŭ direkto |
devio de vento | diferenco inter direkto de surfaca vento kaj izobaro |
devio probabla | ofte okazanta devio |
dezerto (PV) | arida senplanta regiono |
diafana (PV) | tralumigebla, sed ne travidebla |
diagnozo (S) | konkludo farata el observitaĵoj |
diagramo (PV) | grafika desegno montranta interrilaton de valoroj (A:chart) |
aerologia diagramo | grafiko pri supraj aertavoloj |
mapdiagramo | mapo kun surdesegnitaj linioj de egalvaloroj |
diatermanco | travarmeblo (A: diatermancy) (kp. diatermo, S) |
difrakto (PV) | deviiĝo de lumradioj, pasantaj el unu medio en alian (G: Beugung) |
difraktaj fenomenoj | korono, Biŝopringo, k.a. |
difuzo metea (PV) | ĉiudirekta propago (A: scattering) |
difuzo | luma, radia, gasa, fronta, k.a. |
dilatiĝo (PV) | linia aŭ volumena plivastiĝo de substanco |
diluvo | degelo dum glaciara praepoko (biblia iundego) (A: flood) |
dino (S) | fizika unuo de forto |
dinamiko (PV) | branĉo de mekaniko pro fortoj kaj movoj |
dinamika meteologo | scienco pri atmosferaj movadoj |
dinamika fridiĝo | fridiĝo kaŭzata per eskpansio de la aero |
direkto (PV) | alcela linio aŭ vektoro |
direktoskopo = birilo (kp. radaro) | |
laŭkompasa direktiĝo | orientiĝo pere de kompaso (A: orientation) |
disfluo | diverĝo de izolinioj, ekz. izobaroj aŭ izohipsoj |
disglaciiĝo | printempa dispeciĝo de glacitavolo (F: débâcle) |
diurno (PV) | 24-hora periodo |
diurnaj varioj kaj interdiurnaj varioj | ofte uzataj periodoj por statistikaj komparoj |
diverĝo (S) | horizontala larĝiĝo de aerfluo, malproksimiĝo de izolinioj (kp. konverĝo) |
do-faktoro | diferenco inter la ekzakta kaj observita altoj de aviadilo |
doktoro = harmatano | vento malhumida en subtropika Nordafriko |
doldrumo (N) | zono de ekvatora kalmo kun oftaj ŝtormoj inter la 2 pasataj zonoj (A: doldrums) |
dreni (PV) | forigi akvon el grundo per subteraj tuboj |
drenbaseno | regiono kolektanta precipitakvon |
drendividiĝo | terena altaĵo inter drenbasenoj (A: watershed) |
drizelo (N) = nebulpluvo | densa precipito de etaj gutoj (A: drizzle) (G: Rieseln) |
drizeleto = montara drizelo | nebulo portanta nedensajn gutetojn (A: Scotch mist) |
drivi (PV) | flosi laŭ puŝo de akva aŭ aera fluo (A: drift) |
neĝdrivaĵo | amasiĝo de kunblovita neĝo (A: snowdrift) |
neĝdrivo | aero plena de ŝvebantaj neĝeroj (A: drifting snow) |
drosometro (S) | rosometro (pref.) |
ekarto (PV) | diferenco inter la ekzakta kaj observita grandoj |
ekartologio | scienco pri probablo de neekzaktecoj |
persona ekarto | kutima neekzakteco farata de observisto |
ekartoleĝo = leĝo de Gaŭsa distribuo | reguleco en distribuo |
eĥo (PV) | reflekto de sono aŭ radia impulso de distanca objekto |
eklipso (PV) | ŝajna malapero de astro |
eklipsa vetero | subita fridiĝo pro foriĝo de sunradioj |
eklipsaj influoj | dumeklipsaj varioj optikaj, aerpremaj, k.a. |
suneklipso | kovro de sunfaco per la malhela lundisko |
luneklipso | eniro de luno en la terombron |
eksikatoro (S) | sekigujo kun higroskopaĵoj |
ekzosfero | ekstrema supra atmosfera tavolo, pli ol 800 km alta |
ekspansio (PV) | plivastiĝo de gaso pro malpremiĝo |
linia ekspansio | unudirekta plilongiĝo |
volumena ekspansio | spaca pligrandiĝo |
eksponi (PV) | elmeti al influo de eksteraj fortoj |
ekstremoj (PV) | maksimumaj kaj minimumaj grandoj de meteoj |
lokaj ekstremoj | ekstremaj observitaĵoj en iu regiono |
aerodromaj ekstremoj | ekstremaj observitaĵoj karakterizaj al iu aviadejo |
absolutaj ekstremoj | longperiode okazantaj ekstremoj |
ekvatoro (PV) | tergloba cirklo egaldistanca inter la polusoj |
ekvatora aero = tropika aero | venanta el malaltaj latitudoj |
ekvatora kalmo = doldrumo (N) | zono de ventostagno inter la pasataj zonoj |
ekvi- | prefikso pri egaleco |
ekvinokso (PV) | dato de taga kaj nokta egaldaŭro |
ekvivalento (PV) | anstataŭebla egalvaloro |
ekvivalenta konstanta vento | balistika meza ventrapido laŭlonge de la trajektorio |
ekvivalenta potenciala temperaturo | balistika meza temperaturo laŭlonge de la trajektorio |
elektro (PV) | formo de fizika energio |
atmosfera elektro | elektra ŝarĝo en nuboj aŭ atmosferaj tavoloj |
precipita elektro | elektra ŝarxgo en falantaj pluveroj |
elektrometro | ilo por mezuri otencialan diferencon |
elektroskopo | montrilo de ekzisto de potenciala diferenco |
altoelektrografo | registrilo de nuba elektra ŝarĝo |
elektrometeo | fulmo, tondro, k.a. |
elementoj de meteologio = meteoj | temperaturo, aerpremo, vento, precipito, humido, nebulo, nubo, k.a. |
elma fajro | intermita senfulma nublumiĝo (A: Et Elm's fire) |
Emagramo | termodinamika diagramo pri supraj aertavoloj |
energio (PV) | fizika forto kapabla je laboro |
energia balanco | transformiĝo, distribuo, ekvacio, k.a. |
entropio (S) | termodinamika grando pri energio |
eosto (N) | kompasa direkto, (kp. oriento); (G: Osten); (A: east) |
erozio (PV) | forfrotado de tersurfaco kaŭzata per meteoj |
etezioj | someraj nordaj ventoj ĉe la eosta Mediteraneo |
etrioskopo (S) | termometro por spacradioj, (kp. pirheliometro) |
Eŭler-transformigo | ciklostrofa vento kaŭzata de aera ekceliĝo |
evagramo | termodinamika diagramo |
evaporado | elvaporiĝo (pref.) |
evapotranspirado | vaporiĝo de akvo el la tero kaj la vegetacio kune |
factavolo | aerpartoj en kontakto kun korposurfaco |
Fahrenheit-termoskalo | ne estas ofte uzata por scienco |
fali | akcepti pli malgranda valoron |
falperiodo de barometro | ĝustiga daŭro dum ŝanĝo el klina al vertikala pozicio |
fatamorgano (N) | multobla miraĝo videbla en dezerto |
fazo | momenta stato de iu perioda fenomeno, ekz. de angulo, de pozicio |
fazo luna | perioda aspektoŝanĝo de la luno (A: phase) |
fenologio (N) | scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj (A: phenology) |
fenomeno (PV) | neofte okazanta meteo |
fiduca (N) punkto | referpunkto ĉe iu skalo, ekz. 100 gradoj C, 760 mm premo, k.a. |
fiduca temperaturo de barometro (N) | kompensa senekarta temperaturo ĉe iu difinita premo |
filtri (PV) | trafluigi likvon por purigi ĝin |
trafiltriĝo | vd. perkolato |
firno (N) | neĝo firmiginta al glacikernoj (F:névé) (A: firn) |
flagnubo | senmova nubo super montpinto, ekz. helmnubo |
floti (S) | resti sur akvo ne mergiĝante (A: to float) |
flotforto (S) | vertikala premo de fluidaĵo al objekto (A: buoyancy) (G: Auftrieb) |
flui (PV) | samdirekte moviĝi (nur pri fluidaĵoj) |
flurapido | fludistando en unuo de tempo |
flukirlo | rotacianta parto de fluo, turbulento |
fluvojo | samdirekta propago de aera aŭ akva amaso, (kp. trajektorio) |
fluego | konstanta telefluo en maro aŭ oceano, ekz. Kuroŝivo, Galfa fluo |
flulina movo (S) | = lamena fluformo: regula fluvojo flanke de obstako (A: streamline) |
forfluo | dreniĝa volumeno de precipito (A: run off) |
fluida (PV) | malsolida, facile fluanta |
fluoreski (PV) | kolore lumi dum ekspono al malpli longaj ondoj |
fluso | periodo de tajdo kiam la maro altiĝas (A: flow) |
malfluso | periodo de tajdo kiam la maro malaltiĝas (A: ebb) |
foeno | varma deglisa vento (Feno, PV, ne rek.) (G: Föhn) |
foenefiko | fenomeno kiu kaŭzas sekiĝon de la aero kaj sennubiĝon de la ĉielo |
fortin-barometro | hidrarga barometro kun ĝustigebla nulpunkto |
fosforesko (PV) | postlumiga senkalora elsendo de lumradioj (kp. luminesko) |
foto- | pseŭda prefikso pri lumo aŭ ekspono al lumo |
fotometro (PV) | mezurilo de luma intenso |
fototelegrafio (PV) | elektraonda bildigo de meteoj kaj fenomenoj |
fotometeo | optika atmosfera fenomeno |
Fourier-serio | matemaika prezento de serio de trigonometriaj funkcioj |
frakto- | pseŭda prefikso pri nubdispeciĝo |
fraktostratuso, ~kumuluso, ~nimbuso | (vidu skudoj) (A: scuds) |
frekvenco (PV) | nombro de fenomenaj cikloj en unu sekundo |
frido (S) | fizika stato de subnula temperaturo ĉe normala aerpremo |
frida punkto | temperaturo de akva glaciiĝo (A: freezing point) |
dinamika fridiĝo | fridiĝo pro aera ekspansio aŭ malpremiĝo |
frida fronto | surfaco de atako de malpli varma aera ondo |
frida ondo | subita termofalo pro frida aeratako |
frida sektoro | parto de ciklono okupata de frida aerfluo |
fridaj zonoj | terpartoj ĉirkaŭataj de la arktaj cirkloj |
subfridiĝinta pluvo | pluvo kun neglaciiĝintaj gutoj de subnula temperaturo |
postflua frida fronto | neĉefa sekvanta aerfluo |
frikcio | frotforto inter aerfluo kaj tersurfaco, aŭ inter diversaj aerfluoj |
frikcia | alto, forto, koeficiento, spiralo, rezisto, tkp. |
fronto (S) | surtera linio de disiĝo inter diverstermaj aeramasoj |
varma fronto | antaŭa surfaco de varma aerfluo |
malvarma fronto | antaŭa surfaco de malvarma aerfluo |
pasata fronto | fronto inter du subtropikaj anticiklonoj |
maskita fronto | fronto ne montrebla en la terma mapdiagramo |
skvalfronto | longa linio de skvaloj |
branĉa fronto | fronto sekvanta la ĉefan fronton |
intertropika fronto | fronto inter tropika kaj ekvatora aeramasoj (disigas musonon de harmatano en Afriko) |
frontogenezo | procedo de formiĝo de du diverstermaj aeramasoj |
frontolizo | procedo de nuliĝo de fronto |
frosto (PV) | vetero kun subnula temperaturo |
frosta tago | tago kun maksimuma temperaturo de 0 gradoj C |
kontraŭfrosta ŝirmo | rimedo por protekti rikoltojn kontraŭ frosto (hejtado, kovranta fumo k.a.) |
disradia frosto (S) | frosto kaŭzata de tera fridiĝo (A: radiation frost) |
terfrosto | grunda glaciiĝo |
permafrosto (N) | konstanta frideco de grundo den tundro |
permasanktuloj | St. Bonifacius, St. Gervasius, St. Mameritius, St. Pankratius |
permopunkto | saturiĝa temperaturo de humida aero en kontakto kun glacio (A: frostpoint) |
fulmo (PV) | fenomeno de elektra malŝarĝo internuba aŭ inter nubo kaj tero |
zigzaga fulmo | rompata lumlinio inter nubo kaj tero |
stria fulmo | rubandaspekta lumlinio |
globa fulmo | lumanta sfero ŝvebanta en aerfluo |
raketfulmo | raketforma fulmo |
tavola fulmo | senlinia interna lumiĝo de nuboj (A: sheet lightning) |
telefulmado | sentondra distanca lumiĝo de nuboj kaj de ĉielo apud horizonto (A: heat lightning) |
gvida fulmofrapo | elnuba fulmgivda linio (A: leader stroke) |
fulmaĵo | fulmoŝtono (A: thunderbolt) |
fulmsuĉilo | pinta kondukilo de atmosfera elektro teren |
fumo (PV) | speco de vapora nebulo kun nebruligita karbopolvo |
arkta marfumo | advekcia supermara nebulo |
funelo | parto de tromba kolono |
funelnubo | nubo ĉe mezo de tornado |
fuzo (N) | intermeridiana segmento de 15 gradoj da longitudo rilate al najbaraj fuzoj (F: fuseau) |
gaso (PV) | aersimila fluida ŝtofo |
gasospaco | enhava volumeno de balono |
gaŭso (S) | unuo de magneta indukto |
gaŭsa distribuo | plej ofta, simetria ekartoleĝo |
geo- | pseŭda prefikso pri la tergloba krusto |
geodinamika metro | unuo por mezuri geopotencialon (1 gd.m. = 10**5 ergoj) |
geoterma profundo: | grunda profundo de kie temperaturo komencas altiĝi je 1 grado Celsius |
geofiziko | branĉo de fizika scienco pri la terkrusto kaj atmosfero |
geosfero | kompleta terkrusto |
geomagnetismo | magnetismo kaŭzata de la tera rotacio |
geostrofa vento | ventkomponento kaŭzata de la tera rotacio |
negeostrofa vento | ventkomponento influata de gravito |
geopotencialo | potencialo de pezpovo rilata al marnivelo |
geopotenciala metro | unuo por mezuri geopotencialon (1 gp.m = 0.98 gd. m. |
genezo | pseŭda sufikso pri deveno kaj evoluo, ekz. frontogenezo, ŝtormogenezo, ciklongenezo, k.a. |
glacio (PV) | akvo solidiĝinta pro frido |
glacia praepoko | geologia epoko de malalta temperaturo |
glacia kovro | maldika galacitavolo sur grundo (A: icecover) |
glacitegmento | dika tutakovraĵo de kontinento (A: icesheet) |
glacikerno | eta glacikristalo |
glacifloso | vasta flotanta glacikoampo (A: floe) kp. (bankizo) |
gruzglacio (N) | dispeciĝinta glacio (A: frazzle ice) |
disglaciiĝo (N) | glacikreviĝo: printempa dispeciĝo de glacitavolo (A: débacle) |
glaciblinko (N) | = blinko(N) (pref.): ennuba respeguliĝo de glacio |
glacimonto | vasta flotanta glacibloko (A: iceberg) |
glaciumo | glacitavolo super aviadila surfaco (A: icing) |
deglaciumigo | forigo de glacitavolo de aviadila surfaco (A: deicing) |
glaciiĝinta neĝo | = firno (N) (A: firn) |
glaciiĝinta roso | = rejfo (N) (A: rime) (G: Reif) |
glaciiĝinta nebulo | = prujno (PV) (A: hoar frost) |
glacinebulo | aero plena de ŝvebantaj glacieretoj (A: icemist) |
glaciprismoj (N) | precipito de etaj glacieroj ne disbranĉigitaj (A: ice needles) |
glatiso (N) | superglaciiĝo de grundo (A: glazed frost) (G: Glatteis) |
Glaisher-stativo | stativo por eksponi termometron |
gleĉero (N) [PIV: glaĉero] | konstanta glacitavolo en valoj inter montoj (G: Gletscher) |
gleĉera brizo | malvarma vento sur gleĉera deklivo |
gliso (N) | senfrikcia movo de la korpo (aeramaso) sur surfaco de alia korpo (aeramaso) |
aerogliso | klinita fluo de aeramaso supren aŭ malsupren |
glisa surfaco | surfaco de klinita intermovo de aeramasoj |
glitkalkulilo pilotbalona | = kalkulstango: aparato por kalkulado de altaj ventrapidoj |
glitskalo de Gold | skalo de termometro fiksita al marnivela barometro |
globfulmo | sferforma koncentriĝo de elektra energio |
golfa fluo | transatlantika marfluego |
goniometro (S) | ilo por mezuri klinangulon inter du surfacoj |
grado (PV) | dividero de iu aparata skalo |
termogrado | laŭ Celsius, Réaumur, Fahrenheit, Kelvin |
gradotago | unuo por komparo de ĉiutaga temperatura variado (A: degree day) |
gradiento (S) | (ĝenerala nocio): vario de iu elemento laŭ unuo de longo en difinita direkto |
gradienta vento | vento kiu komplementas la aerpreman venton |
vertikala termogradiento | temperatura falo per unuo de alto |
aerprema gradiento | prema falo je 100 km de horizontala distanco |
grafiko (PV) | arto reprezenti rilatojn inter grandoj per kurbaj linioj |
grafikaĵo (PV) | = diagramo: kurblinio esprimanta rilaton inter fenomenaj ŝanĝoj |
grajlo (PV) | maldikgrajna hajlo (G: Frostgraupel) |
-grafo | pseŭda sufikso pri registrilo, ekz. telegrafo, anemografo |
gramo | unuo de maso |
gramokalorio | unuo de kaloro |
-gramo | pseŭda sufikso pri diagramo aŭ registrilfolio, ekz. telegramo, radiogramo, emagramo, nomogramo |
gravito (PV) | tirforto inter materiaj korpoj specife al tera centro aŭ al aliaj ĉielkorpoj |
gravita | energio, ĝustigo, ondo, potencialo, ktp. |
gregalo | vento de la Mediteraneo |
grundo (PV) | supra tertavolo laŭ ĝiaj kvalitoj por agrokulturo |
frida grundo | tersurfaco kun subnula temperaturo |
surgrunda frosto | falo de temperaturo al 0 gradoj C |
grundostata indekso | indekso kun 10 numeraj indicoj por diversaj statoj de grundo |
gruzglacio (N) | dispeciĝinta glacio (A: frazzle ice) |
ĝenerala (PV) | tutampleksa |
ĝenerala bildo | klimata bildo laŭ vastareaj observaĵoj |
ĝenerala inferenco | dedukto pri probabla vetera evoluo |
ĝenerala prognozo | vastarea antaŭdiro pri vetero |
ĝenerala premŝanĝo | vastarea kresko aŭ falo de premo (A: surge) |
ĝustigo | normigo de aparato |
haaro | marborda nebulo en Skotlando |
habubo | polvovento den Sudano |
hajlo (PV) | precipito de glacieretoj (A: hail) |
hajlero | peco de hajlo (A: hailstone) |
hajlneĝo (PV) | = krupio (N): mola hajlo (G: Graupel) (A: soft hail) |
haloo (PV) | lumringo kaŭzata de refrakto de radioj |
suna haloo | kolora ĉirkaŭsuna lumringo |
luna haloo | blanka ĉirkaŭluna lumringo |
harmatano | malhumida vento en Mezafriko |
harmona analizo | esplorado de vetermapa grafikaĵo laŭ Fourier |
hazo (N) | polva nebulo kun videblo ĝis malpli ol 1000 metroj (A: haze) |
helio- | pseŭda prefikso pri sunluma radiado |
heliografo (S) | = sunografo: registrilo de ĉiutaga sunhela daŭro |
heliografio (S) | telekomunika metodo prere de lumsignalo |
helmo | frida eosta vento en Kumberlando |
heterosfero | atmosfera tavolo 100 ĝis 800 km alta |
Heaviside (hevisajd) -tavolo | = E-tavolo: parto de jonosfero 100 ĝis 225 km alta |
hidro- | pseŭda sufikso pri fluidaĵo |
hidrometro | ilo por mezuri denson de fluidaĵoj |
hidrometrio (PV) | scienco pri mezurado de kvanto de fluidaĵoj |
hidroskopo (S) | observilo de mara fundo |
hidrografio (S) | scienco pri stato de maroj |
hidrodinamiko (S) | branĉo de fiziko pri fluo de likvaĵoj |
hidrometeo | vetera elemento kaŭzata de aerhumido, ekz. nebulo, pluvo, roso |
hidrosfero | ekvivalenta akvotavolo en la terkrusto |
hidrarga oscilo de barometro | = piŝtonado (A: pumping) |
hieto- | pseŭda prefikso pri precipitaĵoj |
hietografo | registrilo de ĉiutaga pluvokvanto |
higro- | pseŭda prefikso pri humido |
higrografo (S) | registrilo de aera humido |
higrometro (PV) | ilo por mezuri aeran rosopunkton kaj humidon |
higroskopo (PV) | indikilo de aerhumido |
higroskopia akvo | grunda humido ensorbita el la aero |
harhigrometro | mezurilo de humido pere de ensorba harfasko |
higrotermometro | = Lambrecht polimetro |
hipso- | pseŭda prefikso pri alteco |
hipsometro (S) | ilo por mezuri alton pere de bolgrado de akvo |
homosfero | atmosfera tavolo ĝis 100 km alta kun homogena aera konsisto |
horo (PV) | unuo de tempo |
horkorekto | = horĝustigo (A: equation of time) |
sidera horsistemo | preciza horsistemo laŭ stela tempo |
fuza horsistemo | sistemo de loka tempo inter ĉiuj 15 grado meridianoj |
horizonto (PV) | cirkla limo de videbla tersurfaco |
videbla horizonto | horizonto observebla de surmara ŝipo |
horizonta subiĝo (S) | optika fenomeno; angulo inter horizontalo kaj videbla horizonto (A: dip) |
horizonta ŝajnleviĝo | optika fenomeno (A: looming) |
humida (PV) | vaporoza aŭ vaporkovrita (kp. seka) |
absoluta humido | maso de akvovaporo en unuo de aervolumeno |
relativa humido | grado de aera humideco |
humida aero | aero kun pli ol 85 % de relativa humido |
malhumida aero | aero kun malpli ol 60 % da humido |
humidmiksa proporcio = humidozo | proporcio de akvovaporo al seka aero |
incido (PV) | falo de lumradio al korpa surfaco |
incida angulo | angulo inter lumradio kaj surfaco |
indekso (PV) | laŭorda listo aŭ tabelo, detalanta klasifikon |
boforta veterindekso | indekso kun indicoj de majuskloj kaj minuskloj |
boforta ventindekso | indekso kun numeraj indicoj 0 ĝis 12 |
indeksoj | konvenciaj de arideco, marondiĝo, geomagnetismo, nebulozeco, aera cirkulado, k.a. |
indico | detalo de indekso, signero |
indiki (PV) | precize montri |
indikilo | parto de aparato movebla rilate al skalo |
indikila ekarto | devio de ĝusta valoro pro malpreciza observo |
indikila korekto | ĝustigo de la observita valoro |
infraruĝa | longonda nevidebla parto de lumspektro |
inkremento (N) | valorkresko, aldonaĵo |
interfero (S) | interago de lumfaskoj |
intermita (PV) | periode interrompata |
interpolo (PV) | takso de grando inter donitaj grandoj laŭ kalkulo, grafikĵo aŭ tabelo |
intervalo (PV) | intertempo aŭ interspaco |
inversa (PV) | kontraŭa |
inversio (S) | ŝanĝo de direkto al kontraŭa |
sufaca inversio (S) | ĉegrunda renversiĝo de temperaturo (A: ground inversion) |
ventinversio (N) | pli ol 90 gradoj ŝanĝo de fludirekto inter ĉegrunda vento kaj supra aerfluo |
inundo (PV) | subakviĝo de grundo per alta tajdo aŭ rivera superpleniĝo (A: flood) |
irigacio (PV) | konduko de akvo al agrokultura kampo |
irizo (PV) | delikata koloriĝo pro refrakto de lumo |
irizaj nuboj | nuboj kun diversforma koloriĝo de la randoj |
izalobaro | egala vario de prema gradiento |
izalobara vento | ventkomponento kaŭzata de premŝanĝo |
izalotermo | egala vario de temperaturo |
izo- | prefikso pri egaleco |
izola nubo | nubo sen kontakto kun alia |
Izogramoj ofte uzataj: | |
izo anemono | sama meza ventrapido |
izo anomalo | sama devio el la mezvaloro |
izo baro | sama aerpremo |
izo bronto | sama ektondra tempo |
izo entropo | sama entropio |
izo feno | sama ekesto de sezonoj |
izo foto | sama lumhela potenco |
izo geotermo | sama surfaca temperaturo |
izo gono | sama ventodirekto aŭ magneta dekliniĝo |
izo helo | sama daŭro de sunhelo |
izo hieto | sama precipito |
izo hipso | sama geopotencialo |
izo humido | sama humido |
izo kasmo | sama ofteco de aŭroroj |
izo keraniko | sama ofteco de ŝtormoj |
izo kimeno | sama dumvintra martemperaturo |
izo kiono | sama nombro de neĝotagoj |
izo klino | sama magneta subkliniĝo |
izo maro | sama pluvkvanto |
izo morfo | sama formo de kristaloj |
izo nefo | sama nubozeco |
izo ombro | sama akvovaporiĝo |
izo pekto | sama glaciiĝo |
izo pikno | sama denso |
izo pleto | sama D-faktoro |
izo rosotermo | sama rosopunkto |
izo stero | sama aerspaco |
izo tero | sama dumsomera martemperaturo |
izo tako | sama malglaciiĝo |
izo talanto | sama temperatura diferenco ĉiumonate |
izo termo | sama meztemperaturo |
izo tono | sama osmoza tensio |
izo tropo | sama eco en ĉiu direkto |
izo velo | sama ventrapido |
jaro (PV) | periodo de ĉirkaŭsuna cirkulado de la tero |
kalendara jaro | plennombro da tagoj, 365 aŭ 366 |
sidera jaro | preciza laŭŝtela daŭro de tera ĉirkaŭsuna cirkulado |
jarlibro metea | listo de tutmonda staciaro (F: réseau mondial) |
jono (PV) | rapidmova atomparo kun elektra ŝarĝo dum elektra kurento |
jonosfero | plej supra atmosfera tavolo, 100 ĝis 500 km alta |
ĵiro (N) | dekstruma ventoturno (F: Detrogyre) (A: veereing) |
malĵiro | maldekstruma ventoturno (F: Levogyre) (A: backing) |
ĵulo | unuo de elektra energio |
kajto (S) | halta senmotora aerodino |
kajtbalono | ankrigita gasplena aerostato kun stabiligiloj |
kalendaro (PV) | sistema divido de la tempo |
kalendaro | gregoria, julia |
rikolta kalendaro, precipita kalendaro | specialaj kalendaroj por agronomoj |
kalkulstango pilotbalona | glitkalkulilo por altaj ventoj |
kalibrigi = laŭnormigi | ĝustigi al preciza diametro |
kalino (S) | varma nebulo (A: heat mist) (H: calina) |
kalmo (S) | kompleta senmoviĝo de aeramasoj (A: calm) |
ekvatora kalmo | = doldrumo (N) |
kaloro (N) | varmoenergio kaŭzata per movoj de molekuloj (F: chaleur) |
kalorbalanco | termobalanco de kaloro pro advekcio, ekz. ekvilibro de varmo devena el suno kaj tero |
latenta kaloro | ensorba aŭ ellasata dum ŝanĝo de stato |
latenta fridiĝa kaloro | kalorkvanto ensorbata dum fandiĝo de glacio |
kalormetro (S) | mezurilo por la specifa kaloro necesa por altigi la temperaturon de likvaĵo je 1 grado C |
kalorio | mezurunuo de kaloro |
kamsino | varma vento en Egiptujo |
katabata vento | dekliva descenda vento kaŭzata de konvekcio |
katatermometro (S) | mezurilo de kalorperdo kaj ĝia influo je homa sano |
kaŭlo (N) | montpinto kun konstanta glacitegmento (A: cowl) |
kernarko | cirkumzenita haloo, malofte observata |
kew-barometro | portebla barometro |
kinematografio metea | nubobservado pere de malrapida filmado |
kirlo (PV) | = flukirlo: rotacia fluo (A: eddy) |
kirlofluo | linio de flukirloj |
kirlovento | malvasta aerkirliĝo (A: whirlwind) |
kirla viskeco | kinetika eco de kirloflua aero |
klimato (PV) | regiona sumo de veteraj elementoj, laŭ longtempa vidpunkto |
klimatogramo | grafika prezentado de regiona klimato |
klimataj zonoj | ekvatora, tropika, moderaj, borealaj, polusaj |
alklimatiĝo (PV) | kutimiĝo kaj adaptiĝo al klimataj kondiĉoj |
klimatoterapio | kuracado per klimata influo |
klimataj indeksoj | klasifikoj de klimato laŭ diversaj aŭtoroj |
klimatologio | branĉo de meteologio, stuod pri klimatoj |
matematika klimatologio | studo bazita sur tera solarizo |
aeramasa klimatologio | studo de vastaj aeramasoj |
megaterma klimatologio | scienco pri longperiodaj devioj de klimato |
klimatologia atlaso | maparo pri distribuo de klimataj elementoj |
kodo = leĝaro | leĝa terminaro (ne rek.) |
kojno de altapremo | langforma alto inter du proksimaj depresioj (A: ridge) |
kolono (PV) | longa vertikala formo de iu substanco |
akvokolono | akvo levita el marsurfaco per trombo |
sablokolono | sablo levita el dezerto per kirlovento |
kompaso (PV) | aparato kun magneta indikilo direktita norden |
kompasaj direktoj | norda (N), suda (S), eosta (E), vestra (V) |
kompensigo (PV) | ĝustigo de aparato aŭ de grando al normo |
konao | kirla polvovento en Havaja insularo |
kondenso | ŝanĝo el vapora al likva stato |
kondesaĵoj nevideblaj | (A: occult precipitation) (vd. spurpluvo) |
kondensa kerno | humidokolekta polvero aŭ glaciero |
kondensiĝnivelo = kondensiĝpunkto | tempertaturo de kondensiĝo dum adiabata ekspansio |
konstelacio (PV) | grupo da steloj |
kontinenteco | stabila mezkontinenta klimato pro malproksimeco al la maro |
konteso (N) | kirliĝa nubo super la Etna deklivo (I: Contessa di vento) |
kontraŭ- | prefikso pri kontraŭa agado aŭ influo, ekz. kontraŭfrosta. kontraŭventa, k.a. (kp. anti-) |
konvekcio (S) | vertikale ascenda aerfluo pro varmiĝo de la suba tersurfaco (kp. advekcio) |
konvekcia pluvo | pluvo kaŭzata de ascenda aerfluo |
aŭtokonvekcio | spontana vertikala aerfluo |
konvekto (S) | propago de kaloro tra likva medio |
konverĝo metea | horizontala interproksimiĝo de aerfluoj aŭ izolinioj (kp. diverĝo) |
konverto (N) | transkalkulo de valoro al aliaj unuoj |
korelativo | interrilato de kvantoj kaj observaĵoj |
koriolaj fenomenoj | fenomenoj kaŭzataj de terrotacio, ekz. koriola akcelo, forto, devio, parametro, k. a. |
korodo (PV) | kemia difektado de metala surfaco |
korono (N) | koloraj ringoj pro difraktaj lumradioj (kp. krono) |
korona radiado | energio venanta el apudsuna spaco |
korona polvo | etaj solideroj ŝvebantaj en kosma spaco |
kosma radiado | radiado ricevata el ekstere de nia planedaro |
krepusko (PV) | vespera lumŝanĝa periodo (A: twilight) |
krepuskaj radioj | diverĝaj lumradioj el sub la horizonto |
krepuska lumo | = ĉiela postlumo |
krespuska arko | arko aperanta dum sunleviĝo je altitudo de 3 gradoj aŭ 4 gradoj |
krepuskaj koloroj | refraktaj koloroj de ĉielo aŭ montpintoj |
kresto = vertekso (N) | akso de kojno de altaprema regiono en ciklona fronto |
kriologio | scienco pri fridiĝo de likvoj |
krono (PV) | ĉirkaŭkapa florringo (ne rek.) (G: Kranz) (kp. korono) |
glorkrono | aŭreolo de sanktuloj (ne rek.) (A: glory) (nimbo pref.) |
krono- | pseŭda prefikso pri tempo kaj datoj |
kronometro | preciza tempomezurilo (A:chronometer) |
krupio (N) = hajlneĝo (PV) | mola hajlo (G: Graupel) |
kumuluso (PV) | kompakta nubo |
kumulonimbuso | tondra nubo |
kurbo (PV) | nerekta linio |
kurbadaptigo | glatigo de grafikaĵo |
ŝtormkurbiĝo (N) | ŝanĝo de direkto de ĉiklona vojo |
kurento (PV) | elektrofluo tra kondukilo |
teraj kurentoj | kurentoj en la terkrusto dum magnetaj ŝtormoj |
kuroŝivo | marfluego en la japana maro |
kvieto (PV) | = kalmo: senmoveco de aeramaso |
kvieta vetero | senvento, ventostagno |
| |