En la antaŭaj ĉapitroj ni pritraktis komputilajn aparataron kaj programaron, bitojn kaj bajtojn, maŝinlingvon, lingvotradukadon kaj -interpretadon, virtualajn maŝinojn. Tiu ĉi ĉapitro supozas, ke vi sufiĉe bone konas tiujn nociojn kaj pretas rigardi Java-n.
Notepad
) por krei
fontprogramon?Ekde tiu ĉi ĉapitro vi ne nur lernos pri programado sed vi devos plenumi programadajn taskojn en via komputilo. Se vi ne estas jam alkutimiĝinta al programado en iu programlingvo, sendube, je la komenco, vi spertos malfacilaĵojn kaj fojfoje eblan senkuraĝiĝon: tio okazas al ĉiu ekprogramisto. Programado postulas kapablon kaj kreemon sed ĉefe persiston alfronti nekonataĵojn kaj solvi ĉiam novajn problemojn.
Glosoj: Notepad: simpla teksto-redaktilo de la operaciumo Vindozo