Javo estas unu el la insuloj, kiuj konsistigas
Indonezion. Java estas ankaŭ la nomo de fama speco de kafo kultivata
en tiu insulo.
Ĉi-apude vi trovas la emblemon de la programlingvo Java. Vi tuj povas identigi la tason da vaporiĝanta kafo kiu fariĝis ĝia grafika logobildo. La programlingvo Java, kies originala nomo estis "Oak" (kverko), evoluis kiel parto de la projekto "Green" kiu komenciĝis en 1991 ĉe la usona komputila firmao Sun Microsystems. La nomo Java estis hazarde elektita fare de la teamaj membroj dum teknika neformala diskuto okazinta en kafejo. Ekde 1995 Java fariĝis laŭgrade unu el la plej gravaj programaraj rimedoj en la nuna komputila industrio.
Sun Microsystems multe investis por evoluigi kaj disvastigi Java-teknologion sed la sukceso de Java rezultas ĉefe el la fakto, ke ĝi tre kontentige respondas al gravaj postuloj de la nuna programara industrio.
Tiu kurso postulas, ke en via komputilo estu instalita la programaro "Java
Development Kit (JDK)" kaj simpla teksto-redaktilo (ekz. Notepad de Vindozo).
Kompreneble, vi povos uzi pli alte disvolvitan Javan medion se vi havas tian
je dispono. En la venontaj paĝoj vi lernos kiel akiri Java-programaron
kaj instali ĝin en via komputilo.