Paĝo 3 el 18

Trafa respondo estas:

Nur se oni aĉetas ĝin ĉe tre eleganta kafobutiko.

Akiro de Java

La nuna versio de Java estas la versio 1.4.2; tamen, se hazarde en via komputilo jam estas instalita antaŭa versio de Java vi certe povas uzi ĝin. Tamen en la sekvantaj paĝoj, oni supozas, ke vi devas akiri kaj instali Java-n. Por instali kaj uzi la nunan version de Java, la operaciumo de via komputilo devas esti:

Se vi havas la operaciumon Vindozo 95, vi nepre devos instali malnovan version de Java: la versio 1.3 bone funkcios. Verkante ĉi tiun kurson ni uzas la operaciumon Vindozo NT. Tamen la ekranoj de ĉiuj versioj de Vindozo estas similaj. Do, se vi ne uzas Vindozon NT, vi trovos kelkajn etajn diferencojn en tio, kiel aliaj operaciumoj kreas kaj rulas programojn, sed neniun diferencon en la programlingvo Java.

1) Elŝuti Java-n el Interreto

JavaTM 2 Software Development Kit (SDK), t.e. kompleto de Java-programaro, estas programara kolekto, havebla senpage el la firmao Sun Microsystems, Inc. Je la tempo de la verkado (la 8-an de januaro 2004) vi povas elŝuti ĝin el Interreto plenumante la jenajn agojn:

Se vi interkonektiĝas al Interreto per kutima telefona modemo, la elŝutado de 48,3 MBajtojn daŭros 5 ĝis 10 horojn! Se, iukiale, vi ne povas permesi tion al vi, elektu la jenan duan manieron por akiri Java-programaron:

2) Akiri Java-programaron per lumdisko (KD)

Se iukiale, vi deziras ricevi lumdiskon enhavantan la dosieron por instali Java-n en komputilo kun la operaciumo Vindozo, bv. sendi vian peton retmesaĝe al la kursa_kompilisto (ne forgesu aldoni vian poŝtan adreson!) kaj vi ricevos senpage la lumdikskon de Java.

DEMANDO 3:

Se vi havas la operaciumon Vindozo 95, ĉu vi elŝutos la version 1.4 de Java?